Mikaelo Bronŝtejn
OksikokoRee nin post someraj vantoj Trankviligas la trist' aŭtuna. Ree en oksikokaj vangoj Respegulas sin oro suna. Estis multaj ideoj belaj Dum tendara diskut' aŭdaca, Sed la lando de verdaj steloj Nun solviĝis en vivo paca. En la mond' akurata Ĉiu havas la lokon: Seĝon – la advokato, Tekon – la diplomato, Amon – ĉiu amato, – Havas mi oksikokon. Revoj, revoj – vi, sapvezikoj – Kreve krakas en vivo kruda. Ofte inter la kapoj brikaj Cedas ni al la ver' apuda. Tiu fuĝis, disreviĝinta, Tiu mortis pro koratako, Tiu ion atingis pro la Ĉiopova "haroza brako". Ne al pompa jubeo Preĝas povra ermito. Jes, ni strebas al kreo, Sed la vica ideo Vane staras kun veo Antaŭ pordo fermita. Mi en marĉoj trankvilon serĉas, – Oksikoko, la amo mia, – Post senvenkaj bataloj, certe, Savos min ĝia sorĉ' magia. Se dum la rikoltado ŝvita Mi alvokon aŭ mokon aŭdas, Tenas min la afer' profita, – Ne kverelas mi, ne aplaŭdas. Vi komprenu, amiko, Mi ja aŭdas la vokon, Sed afero komplika – Opinio publika, Kaj mi estas laika – Havas mi oksikokon. |