Mikaelo Bronŝtejn

Tambura tango


Estis nia printemp',
Fajra vivo en tendoj,
Reciproka subten'
Kaj atendoj, atendoj...
Horizont' en real'
Nian marŝon nur randis
Nia juna batal'
En la voĉoj paradis.

Vokis min violonoj, feste flutoj aklamis,
Unuecaj kolonoj en marŝado ekflamis.
Inter la naskiĝanta gitarista kulturo –
Ankaŭ mi – kun tamburo.

Tamen, estis la voĉ',
Mi memoras ekzakte,
Ke en nia diboĉ'
Frapas mi ne entakte.
Sed en ŝat' aŭ malŝat'
La tamburo subtila
Por komuna marŝad', por komuna marŝad'
Estis, certe, utila.

En aero-aromo sonis vok' hipofea, –
Iu marŝis ĉe domo kun edzino trofea...
Inter akra avido, inter dolĉa murmuro –
Ankaŭ mi – kun tamburo.

La ĉefurba motiv'
Estis loge karesa.
Cedis mia naiv'
Al la tango promesa.
Ekis li en fervor'
Kun la rozo en dentoj...
Daŭris marŝi en for', daŭris marŝi en for'
Ni kun niaj atendoj.

"Kruda marŝo soldata jam eliris el modo
Por la tango amata venis nun periodo!" –
Staris bonaj amikoj kun ampleksa seruro,
Ankaŭ mi – kun tamburo.

La plej norda provinc'
En blizardoj nin lulas.
Mi feliĉas pro vin'
Kaj nemulton postulas.
Fortamburis la jun',
Vekis novan futuron.
Kovras polva katun', kovras polva katun'
La fidelan tamburon.

Sed en sonĝo mi aŭdas milpiedan paŝadon,
Kaj l' animo alaŭdas sekvi l' venkan paradon.
Iri kontraŭ la vento kaj balanci sur ŝnuro
Prenu min kun tamburo!