Mikaelo Bronŝtejn


Jam, kiam mi estiĝos
Tute laca, tre kaduka, –
Tiam iam okupiĝos
Nure pri labor' traduka.

Kiam haroj perdos denson,
Montros grizon surtempian,
Tiam ĉiun fremdan penson
Mi tradukos, kvazaŭ mian.

     La propra opinio
     Estingiĝos sinofere,
     Kaj degelos mia mio
     Eĉ surpapere.

Jam, kiam mi kutimos
En la plato serĉi fundon,
Volnevole ekestimos
Ŝtelon, flaton, monabundon,

Kiam nur iama gloro
Inercie antaŭkuros,
Mi en iu trista horo
Mian gorĝon, certe, ŝnuros.

     Se donus tian sorton
     Mia sorta vivovojo, –
     Mi preferas ĝojan morton
     Al la morta ĝojo.

Jam, kiam dum izolo
Mornaj pensoj min sieĝos,
Tiam iam mi en folo
La amikojn forajn preĝos.

Ja hela rememoro
Tiam tuŝos min ekstaze –
Doloreto, ne doloro,
Kvazaŭ vangon vundis raze.

     Se la esto jam ne festo,
     Nur la griza emocio, –
     Mia fora ul' favora
     Savu min de tio.