Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
28-jan-2021
vlutermano

Rimarkoj pri la Komunista Partio de Ĉinlando

Rimarkoj de la eldoninto en la libro de Xi Jiping: Parolado pri marksisma ekonomiko en Ĉinujo. Kun aldonaj tekstoj. El la ĉina tradukis Minosun. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2020, ISBN 978-36960-252-1 (= MAS-libro n-ro 258), paĝoj 90-99.


Kvankam la ĝenerala sekretario Xi Jinping faris tiun ĉi paroladon jam antaŭ kelkaj jaroj, tiam destinitan nur por la Centra Komitato de la Komunista Partio, ĝi estis nun publikigita en la gazeto de la partio, Qiushi, kaj tiel alirebla al pli vastaj rondoj de la partio kaj de la loĝantaro.
La dato de la publikigo certe ne estas hazarda; ĝi okazas en situacio, kiu postulas ŝanĝon pro tri samtempaj kialoj: unue, sekve al la tutmonda epidemio Covid-19, la internaciaj produktadaj kaj cirkuladaj ĉenoj estis portempe interrompitaj kaj multaj landoj komencas klopodi por – pli aŭ malpli sukcese – rehejmigi sian industrion aŭ pli diversigi siajn produktoĉenojn en pluraj aliaj landoj ol Ĉinujo; due la kres­kanta neceso modernigi la internajn partojn de Ĉinujo trovas  respondon per pli da investoj en la internan merkaton de la lando, kaj trie, la klopodoj de Usono forteni Ĉinujon el la interŝanĝo per altteĥnologiaj sistemoj – ekzemple la usona malpermeso al tutmondaj entreprenoj vendi al ĉinaj entrepre­noj (ekz-e al Huawei) ĉipojn kaj aliajn varojn, kiuj entenas pecojn de usona teĥnologio, devigas Ĉinujon akceli la kom­pletigon de sia propra ĉipindustrio – montras la bezonon de Ĉinujo parte sendependiĝi en tiuj sektoroj kaj do fabriki tiajn partojn mem.
Tio ja eblas, ĉar la situacio de la Regno de la Mezo estas hodiaŭ kvalite tute alia ol tiu de la tiama USSR.


Ekzistas ne malmultaj maldekstruloj, kiuj vidas en la nuntempa Ĉinujo la furiozadon de plej brutala kapitalismo kaj ĝian komunistan partion kiel agentejon de kapitalismo. Similaj akuzoj leviĝis siatempe ankaŭ kontraŭ Trocko kaj Lenino[1], kiam tiuj praktikis en la USSR la Novan Ekono­mian Politikon (NEP), kiu ebligis aliĝi al la internacia labor­divido por altigi la laborproduktivon kaj superi la teruran ekonomian postrestintecon de la USSR.[2]


La direktoŝanĝon de la tria plenkunsido de la 11-a Centra Komitato de la KPĈ kun la skipo ĉirkaŭ Deng Xiaoping en la jaro 1978[3] mi interpretas kiel daŭrigon de la NEP de Trocko kaj Lenino – interrompita de Stalino – kaj nun, post Mao, praktikata en pli sukcesa maniero en Ĉinujo.


Kompreneble tio kunportas ankaŭ fenomenojn, kiuj kontrastas kun la celoj de komunismo, ekz-e senlaborecon, aŭ la grandiĝantan malegalecon de la enspezoj, pri kiu ja parolas ankaŭ la ĝenerala sekretario Xi Jinping en sia supra parolado.

 

Kaj oni povas demandi sin, ĉu la termino mem de socia­lisma merkatekonomio ne estas kontraŭdiro en si mem, se oni konsideras, ke socialismo kaj merkato ekskludiĝas. Ankaŭ, ĉu la ĉeesto, eĉ en gvidaj postenoj en la komunista partio, de posedantoj de privataj entreprenoj, kiuj riĉiĝis kaj fariĝis en la komunista partio pli influaj ol simplaj laboristoj,  harmoni­as kun la esenco de komunista partio en marksisma senco. Kaj ĉu la merkat-socialismo kun ĉinaj trajtoj ne estas hipo­krita preteksto por vuali kapitalistiĝon de la komunista partio. Pri ĉiuj ĉi konjektoj kaj iliaj argumentitaj refutoj oni povas legi en libro, kiu ĉe MAS aperis antaŭ kelkaj jaroj: Kien Ĉinio? Dek-du analizoj el diversaj landoj kaj vidpunk­toj.[4] Mi citu ĉi tie la eseojn de la libro laŭvice:

    • François Jullien: Ĉinscienco en sakstrato – Ĉinujo en la spegulo de Okcidento
    • Manfred Szameitat: Sukcesa, sed ne socialisma
    • Ingo Nentwig: Naciaj malplimultoj kaj politiko pri naciaj malplimultoj en Ĉinujo
    • Barry Sautman: Protestoj kaj separismo en Tibeto
    • Michael Parenti: La mito de Tibeto
    • Enfu Cheng: Fundamentaj trajtoj de la socialisma merkatekonomio
    • Jian Xinhua: Harmonia socio, salajrolaboro kaj klasbataloj
    • Theodor Bergmann: La socialisma disvolvo-strategio de la PR Ĉinujo
    • Rolf Berthold: Pri la interna kaj ekstera politiko de la KP de Ĉinujo
    • Li Bingyan: Ĉinujo sub influo de la novliberalismo
    • Helmut Peters: Popolrespubliko Ĉinujo: 30 jaroj da reform- kaj malferm-politiko
    • Jean-Louis Rocca: Ĉu la ĉina meza klaso estas revolucia?

Malgraŭ la tempo, kiu intertempe pasis, tiuj analizoj estas en sia esenco daŭre aktualaj.[5]
Ĉu “marksismo” kun ĉinaj trajtoj?


Kiel dirite, oni povas demandi sin, ĉu diversaj trajtoj kaj deklaritaj principoj de la ĉinaj ekonomio kaj socio, ekzemple “harmonia” socio de kapitalistoj kaj laboristoj kun aperfor­moj de kapitalo, bankoj, mono, de senlaboreco kaj aliaj aperformoj de kapitalismo kongruas kun marksismaj princi­poj por socialisma socio. La interpreto de la aktuala ĉina evoluŝtupo kiel tiu de la trocka-lenina NEP por postatingi la plej evoluintajn kapitalismajn landojn ja povas trovi la teorion de la Komunista Partio de Ĉinujo (KPĈ) en la kadro de marksismo. Sed la kontraŭdiroj kun la verkoj de la marksismaj klasikuloj estas evidentaj – neeviteble, ĉar tiuj deiris de la premiso, ke la socialisma revolucio okazos en la ekonomie plej evoluintaj landoj. Kaj, dum la ĉina ekonomio iom post iom estas atinganta tiun relative altan staton, kromaj paŝoj en novan teorian terenon okazas nun, en la nova situa­cio de la ĉina kaj tutmonda ekonomio.


Koncerne la teoriajn poziciojn, ni vidis unuflanke tiun de la prezidanto Xi kaj aliflanke tiun de la profesoro pri politika scienco kaj juro. Ni iom rigardu tiun lastan.


Lia temo estas “Science apliki la fundamentajn principojn kaj metodojn de la marksisma ekonomiko”. Oni emus atendi, ke li unue prezentas la fundamentajn principojn kaj metodojn de la marksisma ekonomiko. Sed oni atendas vane. Li prezentas eĉ ne unu principon nek unu metodon – tamen pri la metodoj li mencias la marksan fonton, kie oni povas legi pri ili. Li ja laŭdegas la marksisman politikan ekonomion: “La marksisma politika ekonomio, per sia penso, tiel eklu­miga kiel fulmo, kiu konsternas la mondon, senkompate malkovris la sekreton kaŝitan sub la supraĵa egaleco de la kapitalisma socio”. Sed li ne malkaŝas tiun sekreton nek diras, pri kio temas. Nu, oni povus ja imagi, ke la ĉinaj komunistoj malkovru ĝin mem legante kaj studante tiun kvazaŭfulman kaj konsternan ekonomikon. Sed pri tio li diras: “La fundamentaj principoj kaj la metodiko de la marksisma ekonomiko estas epoka produktaĵo, kiu estas plena je la epokaj spirito kaj racio kaj havas gravan signifon por ke ni konsideru kaj respondu al tiuj demandoj, kiuj povus inspiri novokreon en teorio kaj praktiko.”[6] Deklari la princi­pojn kaj metodojn de la klasikuloj  tiom aliepokaj tutcerte ne inspiras emon ilin legi kaj studi, se ne por ilin revizii laŭ la aktualaj ĉinaj bezonoj. Kaj la aŭtoro ja proponas al siaj stud­antoj “per la animfreŝigaj praktikoj de la nuntempa Ĉinujo riĉigi kaj evoluigi la marksisman politikan ekonomion” – do ankaŭ ĝiajn principojn kaj metodojn. Por tio ili ja unue devas koni la marksisman politikan ekonomion. Sed kiel, per kio? Nu, por tio oni nun preparas novan tradukadon al la ĉina de la tiel nomata MEGA.[7]


Ĉe legado de tiu teksto oni havas la impreson, ke la aŭtoro konas la marksismon precipe el la supre menciita stalinisma lernolibro, el kiu jam Mao lernis la marksismon. Kaj ke li instigas la legantojn fari same – aŭ revizii la marksismon laŭ la “okcidentaj ekonomiaj teorioj”, tendenco, kiun la aŭtoroj Xy Yang kaj Lin Fangfang (supre, p. 85sj) taksas nun supe­rita.


Kio el ĉio ĉi rezultas por homoj, kiuj komprenas sin progresemaj? Progresemaj en la senco de tiu vasta rondo de homoj, kiuj pretas fari ion pozitivan por la evoluo de la homaro – zorgi, ke la klimata varmiĝo aŭ varmigo estu reduktota almenaŭ tiom, ke ĝi ne plu minacos la homaron je ĝia baldaŭa ekstermiĝo; malhelpi eksplodon de novaj militoj; zorgi por tio, ke neniu en la mondo mortu pro malsato nek pro manko de trinkakvo nek pro manko de sanprizorgado …


Tiuj progresemuloj ne povas pretervidi, ke la Popolres­publiko Ĉinujo ekde sia ekzisto, tre kontraste al alia granda lando, ne estigis militojn, ke ĝi levis multajn milionojn el profunda malriĉeco kaj kondukis grandan parton de tiu grandega loĝantaro al alta klereco kun kapablo interveni en scienco, esplorado kaj disvolvado de novaj konceptoj ĉiukampe, speciale de teĥniko, ekonomio, transporto, komu­nikado, sano kaj kulturo … kaj en temoj de la marksismo.


Kaj ke ĝia disvolvo-stato kaj -impeto ebligas al ĝi, en proksimeco rompi la imperiisman monopolon de financa cirkulado interalie per la onta oficialigo de la cifereca juano, kaj per sia ekonomia pezo en la ekonomiaj kaj komercaj interrilatoj pli kaj pli trudi decidojn favorajn pli al la divers­landaj loĝantaroj ol al ties parazitoj kaj tiel, kunefikante kun la progresemaj partoj de la loĝantaro en multaj decide gravaj landoj, krei la kondiĉojn de progresema mondvasta decidado pere de mondaj institucioj, ekz-e de la Unuiĝinta Naciaro[8].


Ĉe tiu ĉi evoluo, al kiu la ĉinaj instancoj nun survojas, estas relative malgrave, ĉu oni konsideras la ĉinan komu­nistan partion ŝtatkapitalista aŭ komunista, ĉar ĉiukaze tiu planita kaj elmontrata disvolvado estas en la intereso de la tutmonda emancipiĝo.


Eĉ tio ankoraŭ ne estus monda socialismo, sed ja povas fariĝi ekonomia bazo por pli da memstara agado de la popoloj, inkluzive de espereble sensangaj sociaj revolucioj.


Kaj en la lando mem la partio ja konscias pri la ankoraŭ grandaj mankoj kaj laboras por iom post iom krei la necesajn bazojn por alfronti ilin,  ekz-e per starigo de sociala sekure­co, de civila juro, ktp.


Pritakso de la evoluo en Ĉinujo nepre devas konsideri, ke la Popolrespubliko naskiĝis kaj unue evoluis sub la kondiĉoj ne nur de postrestanta socio, sed ankaŭ de la stalinismo-maoismo[9], el kiuj la komunista partio per siaj propraj fortoj grandparte liberigis sin kaj la landon, kvankam multaj aferoj tiurilate ankoraŭ restas farendaj.


Cetere, pri la lingva demando, ŝajnas al mi, ke la objektiva intereso de Ĉinujo estas: flegi dum certe ankoraŭ longa tempo la instruadon de la angla, sed apud ĝi iom post iom ankaŭ enkonduki la instruadon de Esperanto kiel internacia lingvo, kio per la nura pezo de tiu lando helpos malaltigi la dominantan influon de la usonangla kaj kreskigi tiun de la ĉina kulturo. La mondvasta Esperanto-movado povas en tio ludi tre favoran rolon.


Resume ŝajnas evidenta, ke la intereso de la progresema movado en la mondo estas, anstataŭ per skeptika distanco aŭ eĉ ripetado de la imperiisma propagando kontraŭ la Regno de la Mezo, akompani la ĉinan evoluon prefere per kritika solidareco.

 

Notoj

1. Mi nomas ilin en tiu ĉi vico, ĉar tiurilate Trocko estis tiu marksista teoriulo kaj samtempe praktikulo, kiu ĉiam plej insistis pri la neceso aliĝi al la internacia labordivido kaj poste severe kritikadis Stalinon i.a. pro ties forlaso de tiu politiko, la NEP, kiu ebligis tion.

2. La tendencon de la kapitalismo altigi la laborproduktivon Markso taksas progresema, malgraŭ la en la kapitalismo negativaj sekvoj por la laboristoj, ĉar en postaj socialismaj kondiĉoj ĝi ebligas ŝpari labortempon kaj liberigi la homojn el troa laborado por krei libertempon por krea agado kaj por pli alta klerigado kaj do por pli da emancipiĝo (MAS-libro n-ro 256).

    Aktuale la germana industrio spertas, post malaltiĝo de la laborproduktiva kresko, nun ĝian stagnadon. Pri tio avertas la Fakula Konsilantaro, kiu havas la taskon pri ekonomi-politiko konsili la germanan registaron kaj estis nun nomumita la “nacia komitato pri produktivo”. Tiu komitato nomas la laborproduktivon la “en longa perspektivo decida faktoro de materia bonstato”. Sed ĝi mem ne trovas la kaŭzon de la stagnado kaj do ankaŭ ne taŭgan konsilon por la registaro (vidu la raporton de Alexander Horn: “Koronvirusa krizo Necesas cerbumi pri konkurenckapablo kaj pri la kreskomodelo” (en la germana). (En:https://www.heise.de/tp/features/Stagnierende-Arbeitsproduktivitaet-Ein-ignoriertes-Alarmsignal-4852746.html) Cetere, Horn nomas la aktualajn germanajn entreprenojn “bremsoj por la bonstato” (vd. saml.). Ĉu ni proksimiĝas al la punkto, en kiu la kapitalismaj produktadrilatoj fariĝas malhelpo (“bremso”) por pli alta evoluo?

    Vidu pri laborproduktivo kaj aŭtomatigo la ĵus aperintan tiel nomatan Fragmenton pri maŝinoj de Markso (MAS-libro n-ro 256) kaj ankaŭ la interesan pamfleton de Paŭlo Lafargo: La rajto je pigro (MAS-SAT-libro n-ro 251).

3. Vidu supre en la historia skizo de Su Kaiming.

4. MAS-libro n-ro 16.

5. Ĉi tie ni enprenas el tiu libreto, krom eltiraĵon el la eseo de Su Kaiming, la esencan parton de la eseo de Theodor Bergmann pri la socialisma disvolvo-strategio de la Popolrespubliko Ĉinujo.

6. Vidu supre, p. 33.

7. Laŭ la germana Marx-Engels Gesamtausgabe (Markso-Engelso: Kompleta verkaro), kiu estas historia-kritika eldono, komencita siatempe en la USSR, sed interrompita pro la murdo de ties ĉefredak­tisto fare de la stalinistoj, kaj daŭrigata poste en Berlino, en la Germana Demokratia Respubliko (GDR) kaj, post ties aliĝo al la okcidentgermana Federacia Respubliko Germanujo (FRG), ĝi estas daŭrigata en Berlino. Ĝi ankoraŭ ne estas kompleta. Pri ĝia tradukado al la ĉina vidu supre, p. 82-87.

8. Sinonimo: Unuiĝintaj Nacoj.

9. Pri stalinismo vidu

  • Alfredo Kozingo: Stalinismo, leninismo kaj marksismo (MAS-libro n-ro 117)
  • Alfredo Kozingo: “Stalinismo”. Esploro pri origino, esenco kaj efikoj (MAS-libro n-ro 185);
  • Alfredo Kozingo: Supreniro kaj pereo de la reala socialismo (MAS-libro n-ro 216;
  • M. N. Rjutin: Stalino kaj la krizo de la proletara diktaturo (MAS-libro 134);
  • A. Zimin: Socialismo kaj novstalinismo (MAS-libro n-ro 167).


Havano, en Septembro de 2020,
Vilhelmo Lutermano