La oka ĉapitro.
Plej granda novjorka areno
Membroj de klubo “Germana regalo” kunvenas ĉiumarde en blanka halo de novjorka hotelo “Ambasadoro”.
La nomo de l' klubo precize prezentas rajtojn kaj devojn de ĝiaj membroj. Ĉiu pagas pro si mem. Sur tiu potenca ekonomia bazo grupiĝis pluraj ĵurnalistoj kaj verkistoj. Tamen ekzistas unu escepto. Honoraj gastoj ne pagas, sed ili devas deklami iun ridindan improvizaĵon. Gravas ne temo, sed lakoneco kaj rido.
Estos domaĝe, se ridon la improvizaĵo ne aperigis, sed lakoneco estas nepra, ĉar deklamoj okazas dum matenmanĝo daŭranta unu horon.
Pro deklamado la gasto ricevas neabundan matenmanĝon kaj grandan gipsan medalon de l' klubo, sur kiu estas prezentata ebrieta viro en ĉifita cilindra ĉapelo, kuŝanta sub la klubaj komencoliteroj.
Dum la tuta ovacio medalojn oni pendigas sur kolojn de gastoj kaj poste ĉiuj forlasas la klubon.
Mardo estas labortago kaj ĉiuj membroj de “Germana regalo” estas aferistoj. Je horo kaj duono ĉiuj jam sidas en siaj oficejoj kaj laboras por disvastigi kulturon aŭ simple profiti.
Dum tiu ĉi kunveno ni renkontis direktoron de “Medisona Skvara Ĝardeno” (Madison Square Garden), plej granda novjorka areno, en kiu oni aranĝas plej popularajn boksmatĉojn, plej multenombrajn mitingojn kaj ĝenerale ĉion plej grandan.
Ĉi-marde gastoj en la klubo estis ni, alvenintaj sovetaj verkistoj, fame konata usona kinoaktoro kaj jam menciita direktoro.
Ni preparis tekston, prefere ne humuran, sed lakonan. Ĝin oni tradukis en la anglan kaj unu el ni neniom konfuzinta pro tio, ke li oratoras al amaso de majstroj pri la angla, eklegis jenan tekston:
– “Sinjoro kunvenestro kaj ĝentlemanoj!
Ni efektivigis grandan vojaĝon el Moskvo por konatiĝi kun Usono kaj jam sukcesis viziti Vaŝingtonon kaj Hartfordon. Ni loĝas en Nov-Jorko jam tutan monaton kaj nun spertas amon al via granda, pure usona urbo.
Subite sur nin kvazaŭ oni elverŝis malvarman akvon.
– Nov-Jorko ne estas tuta Usono, – diris niaj novaj amikoj. Ĝi estas nur ponto inter Eŭropo kaj Ameriko. Vi ĝis nun troviĝas sur tiu ĉi ponto.
– Kiam ni vizitis Vaŝingtonon, distrikto Kolumbio, – ĉefurbo de Unuiĝintaj Ŝtatoj, ni estis naive certaj pri tio, ke ĝi sendube estas parto de Usono. Sekvonttage vespere ni kontentige eksentis, ke ni komencis iomete kompreni la usonan vivon.
– Vaŝingtono tute ne estas Usono, – diris oni al ni, – ĝi estas urbo de ŝtata oficistaro. Se vi efektive deziras konatiĝi kun Usono, tion vi ĉi tie ne trovos.
Ni obeeme metis siajn valizojn en aŭton kaj veturis al Hartfordo, ŝtato Konektikuto, en kiu iam loĝis matura verkisto Marko Tven (NB. Mark Twain, pseŭdonomo de Samuel Langhorne Clemens).
Tie nin oni tuj honeste antaŭsciigis:
– Konsideru, ke Hartfordo ankoraŭ ne estas Usono.
Kiam ni tamen demandis, kie situas Usono, loĝantoj de l' urbo malcerte indikis iun flankon.
Nun ni venis ĉi tien, s-ro kunvenestro kaj ĝentlemanoj, por meti al vi la saman demandon, kie situas Usono, ĉar ni ĉefe alveturis por konatiĝi kun ĝi kiel eble pli bone?”
La deklamo havis grandan sukceson. Membroj de l' klubo “Germana regalo” aplaŭdis tre longe. Iom poste ni eksciis, ke plejparto de membroj ne sukcesis kapti niajn profundajn rezonojn pro stranga rusa-angla prononco de l' oratoro.
Tamen s-ro kunvenestro, sidinta apud ni, evidente kaptis la sencon. Turninte en nian flankon sian malgrasan kaj saĝan vizaĝon, li frapadis per sia marteleto kaj sekve ĉesigis ovacion. Li diris en veninta silento:
– Mi tre bedaŭras, sed mi mem ne kapablas nuntempe ekspliki al vi, kie situas Usono. Revenu ĉi tien antaŭ la tria de novembro 1936 – kaj tiam ĉio estos klara, kio estas Usono kaj kie ĝi situas.
Tiu ĉi estis sprita kaj sole korekta respondo al nia demando. La trian de novembro 1936 okazos la elektado de usona prezidanto kaj do usonanoj opinias, ke nur tiam klariĝos vojo, laŭ kiu iros Usono.
Poste la kunvenestro donis parolon al bonstatura viro prezentita kiel kolonelo. Li senprokraste ekparolis mokeme rigardante la alvenintojn.
– Mia afero, – diris li, estas luigado de "Medisona Skvara Ĝardeno" al ĉiuj dezirantoj. Kaj ĉio nun okazanta en la mondo donas al mi profiton. Se komunistoj aranĝas mitingon kontraŭ Hitler, – mi luigas la arenon al ili. Se adeptoj de Hitler aranĝas mitingon kontraŭ komunistoj, – mi luigas ĝin al ili. En mia halego hodiaŭ demokratoj malbenas respublikistojn kaj morgaŭ respublikistoj pruvos de sama tribuno, ke sinjoro Rusvelt (NB. Roosevelt, Franklin Delano, tiama usona prezidanto) estas bolŝeviko kaj kondukas Usonon al anarkio.
Mia areno estas luigebla por ĉiuj kaj tio estas mia afero. Sed mi tamen havas propran opinion.
Antaŭnelonge advokatoj de Bruno Haŭptmann mortiginta fileton de Lindberg (NB. Lindbergh, Charles, usona aviadisto realiginta unue senalteriĝan transflugon de Nov-Jorko ĝis Parizo en 1927 dum 33 kaj duono horoj) volis lui la arenon por agiti por indulgo al Haŭptmann. Tiun peton mi rifuzis. Sed ĉiuj aliaj estas bonvenaj. Pagu monon kaj okupu lokojn, kaj ne gravas, kiu vi estas: bolŝeviko, anarkiisto, reakciulo, baptisto – pri tio mi ne interesiĝas.
Fininte paroladon, la aŭdaca kolonelo eksidiĝis sur sian seĝon kaj retrinkadis sian kafon.
En “Medisona Skvara Ĝardeno”, en tiu ĉi “halego por ĉiuj”, laŭ vortoj de l' kolonelo, ni spektis grandan matĉon inter eksa monda ĉampiono, italo Karnera (Carnera, Primo) kaj germana boksisto, ne plej bona, sed unuagrada.
La areno de “Medisona Skvara Ĝardeno” ne estas ronda, kiel la kutima cirka, sed longforma, rektangula. Ĉirkaŭ rektangulo sur krudaj deklivoj situas seĝaro kaj jam ĝis komenco de l' matĉo ni observis imponan vidaĵon – tutajn dudek kvin mil sidlokojn malplenajn. Okaze de l' matĉo seĝojn oni aldonis kaj starigis ilin sur la arenon, apud alta ringo, kiu estis helege lumigita.
Akraj krioj de kolportistoj kun blankaj ĉapoj disvastiĝis interne de la grandega konstruaĵo. Ili ofertis salitajn nuksetojn kaj biskvitojn, maĉgumojn kaj boteletojn kun viskio. Ĝenerale usonanoj ŝatas remaĉadi multon: maĉgumon, dolĉaĵojn, pintojn de cigaroj k.a. Ties makzeloj permanente moviĝas kaj klakas.
Karnera kaj lia rivalo trafis antaŭlastan paron. Sub surdigantaj aklamoj Karnera venis sur la ringon kaj ĉirkaŭrigardis per sia severa-konfuzita rigardo, kiun kutime havas tre altaj kaj fortaj homoj. Li kvazaŭ timis ion aŭ iun dispremi, rompi, kripligi.
En lia patrolando, en Italio, oni preferas nomi lin “il gigante” (giganto) pro lia staturo (NB. 197 cm, 117 kg) kaj tre longaj brakoj. Se li estus konduktoro de iu moskva tramo, li povus senbare preni pagmonon de pasaĝeroj troviĝantaj en kontraŭa flanko. La giganto forĵetis buntan mantelon kaj iĝis videbla lia sengrasa, bela korpo simila al iu ne ĝisfine konstruita gotika templo.
Lia rivalo estis solida, mezaltkreska germano kun blankaj haroj. Eksonis signalo kaj sekundantoj forlasis la ringon. Karnera trankvile komencis bati la germanon. Eĉ ne bati, sed kvazaŭ draŝi. Ja kamparano Karnera faris kutiman por li laboron. Liaj longaj brakoj alterne moviĝis, ofte ne atingante celon, sed kiam ili frapis korpon de la germano, tiam novjorka publiko ekkriegis: “Karnera! Bu-u!”.
Neegaleco de l' konkurantoj estis tute videbla: Karnera estis multe pli alta kaj pli peza ol la germano.
Tamen spektantoj rekriis emocie, kvazaŭ rezulto estis malklara. Ĝenerale usonanoj preferas krii kaj eĉ iufoje ŝajnas, ke ili alvenas ne spekti bokson aŭ futbalon, sed sole krii. Dum la tuta matĉo daŭris muĝo. Se io ne plaĉis al spektantoj aŭ ili opiniis, ke unu el boksistoj malplenumas regulojn, neglekte pungobatas aŭ malkuraĝas, tiam ili kune komencis muĝi: “Bu-u-u! Bu-u-u!” transformiĝante je aro de simpatiaj bizonoj en feltaj ĉapeloj. Krom tio, spektantoj per sia kriego entuziasmigis konkurantojn. Dum tri kaj duono rundoj de bokso inter Karnera kaj la germano ili fordonis tiom da energio, realigis tiom da moviĝoj, ke, se ĉion ĉi oni povus utiligi, do eble konstruis sesetaĝan domon kun ebena tegmento kaj kafejo en la unua etaĝo.
La trian rundon la germano finis jam preskaŭ blindigita. Lia okulo estis grave difektita. Iom poste li subite eksvingis brakojn, kiel fiaskinta kartludanto, forlasis la ringon kaj rifuzis boksi plu.
Terura “Bu-u-u! Bu-u-u!” ektondris ĉie. Tio ĉi estis tute malaprobinda ago – forlaso de la ringo. Malgajnintajn boksistojn necesas forporti, ja pro tio spektantoj pagas monon. Sed la germano supozeble imagis, ke baldaŭ li estos nokaŭtita kaj do decidis ĉesigi la matĉon.
Spektantaro indignis ĝis kiam la malfeliĉa boksisto ne malaperis post kurtenoj. Tiu indigno pri konduto de l' germano eĉ iom malpliigis aklamojn al la venkinto. La giganto suprenlevis siajn kunpremitajn brakojn, poste li surmetis sian luksan, silkan mantelon, plonĝis sub ŝnuregoj kaj malrapide ekmoviĝis al vestejo per paŝmaniero de olda, laborema ĉevalo revenanta ĉevalstalon, por enigi sian longan muzelon en sakon kun aveno.
Lasta paro de boksistoj ne estis interesa. Baldaŭ ni kune kun ĉiuj forlasis la arenon. Ĉe elirejo kolportistoj jam vendis vesperajn ĵurnalojn “Ĉiutagaj Novaĵoj” (Daily News) kaj “Ĉiutaga Spegulo” (Daily Mirror) prezentantajn sur la unuaj paĝoj grandlitere informon pri tio, ke Karnera dum la kvara rundo superis sian rivalon. De post tiu minuto, kiam okazis la venko, ĝis kiam ni aĉetis la ĵurnalon, pasis ne pli ol duonhoro.
En la nokta ĉielo lumis elektra skribaĵo “Ĝek Dempsi” (Jack Dempsey). Granda boksa ĉampiono, fininte sian karieron kiel sportisto, establis apude de “Medisona Skvara Ĝardeno” restoracion kaj drinkejon, kiujn preferas viziti sportaj zelotoj. Certe, neniu usonano riproĉos s-ron Dempsi pri ŝanĝo de lia profesio. Li perlaboras monon kaj okupiĝas pri siaj aferoj. Ja ne gravas, kiamaniere li profitas! Tiu mono estas pli bona, kiu estas multa!
Bokson oni rajtas ŝati aŭ ne ŝati. Tio estas privata opinio de ĉiu homo. Sed bokso tamen estas sporto malfacila, povas esti eĉ nenecesa, sed finfine ĝi estas sporto. Koncerne de usona lukto necesas diri, ke vidaĵo estas tute nesporta, kvankam rimarkinda.
Ni rigardis tiun ĉi lukton en “Medisona Skvara Ĝardeno”.
Laŭ reguloj de l' usona lukto... Cetere, por kio paroli pri la reguloj, se ĝia unikeco estas ĝuste tio, ke ekzistas neniuj reguloj? Oni povas lukti ĉiel: elrompadi brakojn de rivalo, enigi fingrojn en lian buŝon por disŝiri ĝin, kiam la konkuranto provas formordi la fingrojn, tiradi harojn kaj orelojn, simple bati, gratvundi vizaĝon per ungoj, sufoki premante kolon – ĉion oni rajtas fari. Tiu ĉi lukto nomiĝas “wrestling” kaj kaŭzas sinceran intereson de spektantoj.
Luktistoj baraktadas sur ringo unu super la alia ĉirkaŭ dek minutojn, ploras pro doloro kaj kolero, nazosiblas, forkraĉas, akutkrias kaj ĝenerale kondutas naŭze kaj abomene kiel pekuloj en infero.
Abomeno kreskas plu, kiam post duonhoro iĝas komprenebla stulta trompo, kiun efektivigas la luktantoj, ja ĉi tie forestas eĉ simpla, surstrata pugnobatalo inter du ebriaj huliganoj. Se iu fortegulo efektive dezirus rompi brakon de rivalo, tion li atingus nepre. Rigardinte “wrestling”-on, kiam okazis plej severaj agoj de konkurantoj, ni vidis neniujn vundojn. Sed usonanoj ŝatas tiun ĉi iluzion kiel infanoj kaj kvazaŭ mortas pro ekstazo.
Tamen ne eblas kompari tiun ĉi vulgaran vidaĵon kun konkurado de vakeroj! Sur la sama rektangula areno, kiun profanis “wrestling”-o, ni spektis “rodeon” – rajdkonkurson de paŝtistoj alvenintaj el Okcidento.
Ĉi-foje forestis ringo kaj kromaj seĝoj. Pura sablo plenigis tutan supraĵon de l' areno. Sur tribuno sidis muzikistoj kaj plenforte blovis en siajn blovinstrumentojn.
Malfermiĝis pordegoj de densa, ligna baraĵo kaj komenciĝis parado de partoprenantoj. Sur rimarkindaj ĉevaletoj rajdis reprezentantoj de romantikaj ŝtatoj de Usono. Vakeroj (cowboys) kaj vakerinoj (cowgirls), t.e. paŝtistoj kaj paŝtistinoj el Teksaso, Arizono kaj Nevado. Ŝanceliĝis ĉirkaŭrandoj de grandaj ĉapeloj, fraŭlinoj permane salutis publikon. Sur la arenon jam venis kelkaj centoj da rajdantoj, tamen el la pordegoj aperadis ankoraŭ novaj gevakeroj.
Post fino de l' parado komenciĝis konkurso. Vakeroj laŭvice elrajdis rapide el la pordegoj sur bovoj, kiuj furioze kalcitris. Verŝajne la bovoj estis intence furiozigitaj per iu doloro, ĉar ili kalcitris tre aktive. Celo de ĉiu rajdanto estis plej longatempa troviĝado sur bovdorso, kiun li rajtas teni nur per sola brako. Sub plafono pendis grandega horloĝo kun sekunda montrilo videbla en ĉiu loko. Unu vakero sukcesis rajdi sur koleriĝinta besto deksep sekundojn, la alia – dudek kvin. Iuj rajdantoj alteriĝis jam post la dua aŭ la tria sekundo. Venkinton bovo malsuprenĵetis je la kvardeka sekundo. Vakeraj vizaĝoj estis streĉitaj, ĉar sinĝenaj paŝtistoj ne volis malhonoriĝi antaŭ gastoj.
Dum alia konkurso vakeroj rapide elrajdis sur ĉevaloj svingante lazon. Antaŭ ĉevalo galopis bovido suprenlevinte voston. La sekunda montrilo ekfunkciis. Subite maŝo de lazo forflugis el mano de l' vakero kaj, kvazaŭ viva, sekundon pendis sur kapo de l' bovido, sed jam dum la sekva sekundo ĝi kuŝis sur la areno. La urĝanta vakero alkuris por kiel eble plej rapide ŝnuri ĝin laŭ teksasaj reguloj kaj prezenti sian akurate pakitan, sed malespere bovoblekantan aĉetaĵon.
Zelotoj de rodeo akutkriis kaj enskribis rezultojn en libretojn.
Plej malfacila konkurso okazis fine. Ĉiu vakero devas rajdatingi kornobatantan, malican bovinon, kiu galopis laŭ la areno tiel rapide, ke estis tre malfacile supozi por tiu ĉi entute trankvila besto. Atinginte ĝin la vakero malsuprensaltis for de l' ĉevalo sur kolon de l' bovino kaj firme manpreminte kornojn penis klini la bestkapon. Plej grava kaj malfacila estis alterigo de l' bovino.
Pluraj vakeroj ne sukcesis fari tion. Ja necesas krom alterigo ankoraŭ urĝe ŝnuri ĝiajn hufojn kaj elmelki en boteleton, kiun la vakero tuj elpoŝigis, almenaŭ iom da lakto. Ĉiu konkuro daŭriĝis unu minuton. La venkinto, sukcesinta melki la bovinon, solene suprenlevis brakojn kun boteleto kaj gaje forkuris al posto de l' baraĵo.
Perfektaj konkursoj de paŝtistoj, ties minoraj kanzonoj kaj nigraj gitaroj, igis nin forgesi bruajn klakojn de boksaj gantoj, malfermitajn, salivajn buŝegojn kaj larmokovritajn vizaĝojn de konkurantoj de l' usona lukto “wrestling”.
La kolonelo diris veron. Sur lia areno oni povas spekti bonon kaj malbonon.