[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La sepa ĉapitro.
La elektra seĝo

Usona verkisto Ernesto Heminguej (Ernest Hemingway), aŭtoro de “Fiesta” antaŭ nelonge eldonita en USSR kaj kaŭzinta plurajn diskutojn ĉe sovetaj literaturistoj, estis en Nov-Jorko samtempe kun ni.

Li venis la urbon por semajno. Li permanente loĝas en loketo Ki-Ŭesto (Key West) situanta en ekstrema suda pinto de duoninsulo Florido. Heminguej estis granda viro kun lipharoj kaj nazo deskvamiĝinta pro la suno. Li estis vestita je flanela pantalono, lana veŝto, kiu ne taŭgis por lia forta brusto, kaj pantofloj sur nudaj piedoj.

Ni kune staris meze de l' hotela ĉambro de Heminguej kaj estis okupitaj pri ordinara usona afero – tenis enmane ampleksajn pokalojn kun koktelo “haj-bol”(highball) – viskio kun glacio. Laŭ nia opinio en Usono ĉiu afero komenciĝas tiel. Eĉ kiam ni vizitis eldonejon “Ferrar & Rinehart”, kun kiu ni kunlaboras, gaja, rufa s-ro Ferrar, eldonisto kaj poeto, tuj venigis nin en bibliotekon. Libroj tie estis multaj, sed ankaŭ staris granda fridujo. El ĝi li eltiradis diversajn botelojn kaj glacierojn samtempe demandante nin pri koktelo, kiun ni preferas – “Manhattan”, “Bacardi” aŭ “Martini”. Li tuj komencis kirli ĝin tiel lerte, kvazaŭ li neniam verkis kaj eldonis versojn, sed ĉiam laboris kiel verŝisto.

Usonanoj tre ŝatas kirli koktelojn.

Ni konversaciis pri Florido kaj Heminguej en momento ekparolis pri lia evidente ŝatata temo:

– Dum via aŭta vojaĝo nepre vizitu min en Ki-Ŭesto. Ni tie kaptos kune fiŝojn.

Kaj li montris, kiel ordinara fiŝkaptisto permane, dimension de fiŝoj kaptitaj en Ki-Ŭesto, kies ampleksoj estis malpli ol de kaĉaloto kaj pli ol de ŝarko.

Ni maltrankvile interŝanĝis la rigardojn kaj promesis nepre viziti lin por fiŝkapti kaj serioze diskuti literaturajn temojn. Ĉi-rilate ni estis tute senprudentaj optimistoj. Ja se ĉiuj niaj promesoj, kiujn ni jam sukcesis disdoni, estus plenumitaj, tiam nia reveno hejmen okazus nur post kvin jaroj. Ni tre volis fiŝkapti kune kun Heminguej, malgraŭ nia malsperteco pri manipulado per fiŝbastono kun bobeno (spinning) kaj ceteraj nekonataj iloj.

Dum konversacio temis pri jam rigarditaj vidindaĵoj de Nov-Jorko kaj pri tiuj, kiujn ni dezirus ankoraŭ viziti antaŭ nia forveturo okcidenten. Hazarde iu menciis novjorkan ŝtatan prizonon Sing-Sing. Ni konis la nomon ankoraŭ en nia infaneco leginte librojn pri mondfame konataj detektivoj Nat Pinkerton kaj Nick Carter.

Subite Heminguej diris:

– En apuda ĉambro nun sidas mia bopatro, kiu bone konas la prizonestron. Eble li helpos al vi viziti ĝin.

La verkisto venigis simpatian oldulon, kies maldikan kolon ĉirkaŭigis alta, malmoderna, amelita kolumo. Li informiĝis pri nia deziro kaj poste malcerte promesis okazigi ĝin. Ni daŭrigis komunan konversacion pri fiŝkaptado, vojaĝoj kaj ceteraj agrablaĵoj. Heminguej eldiris sian deziron viziti Sovetunion kaj vojaĝi al Altajo (NB. situas en suda Siberio). Dum eksplikado de lia deziro vojaĝi ĝuste al Altajo kompare kun aliaj pitoreskaj lokoj de USSR, ni tute forgesis promeson pri Sing-Sing.

Nu, ja ofte okazas dum gaja konversacio, ke iu elbabilis senbazan penson tenante enmane pokalon kun koktelo “haj-bol”!

Tamen post unu tago iĝis klara fakto pri tio, ke usonanoj tute ne estas babilemuloj. Ni ricevis du mesaĝojn. Unu estis adresita al ni. En ĝi la bopatro de Heminguej afable informis nin pri lia interparolado kun la prizonestro s-ro Ljuis (Lawes) kaj pri tio, ke ni povas dum ajna tempo observi Sing-Sing. En la dua li rekomendis nin al s-ro Ljuis.

Ni rimarkis tiun ĉi afablecon de usonanoj kaj iom poste ni ofte konvinkiĝis pri tio, ke ili preferas promesi nur ion efektivigeblan. En Usono ni ne renkontis personon promesintan kaj ne efektivigintan ion ajn.

Foje nia nova novjorka amiko proponis al ni per ŝipo de frukta kompanio viziti Kubon, Jamajkon kaj Kolumbion. Li diris, ke ni povas vojaĝi tute senpage kaj eĉ obteni sidlokon en manĝejo apud ŝipestro, kio estas tre honora. Certe, ni konsentis.

– Tre bone, – diris nia konato. – realigu vian aŭtan vojaĝon kaj dum reveno bonvolu telefoni al mi. Ĉio estos en ordo.

Post nia vizito al Kalifornio ni rememoris proponon de novjorka amiko, kiun li faris dum konversacio kun nepra koktelo konsistigita el nekutima miksaĵo, verdaj folioj, sukero kaj ĉerizeto kuŝinta sur fundo de pokalo. Nur en San-Antonio, Teksaso, ni decidis telegrafi al li kaj baldaŭ ricevis eĉ iomete ofenditan respondon: “Via tropika vojaĝo jam delonge estas aranĝita”.

Pro manko de tempo, ni ne sukcesis vojaĝi al Suda Ameriko, kvankam ĉiam kun admiro rememoris tiun ĉi usonan ĝentilecon.

Ni petis s-ron Adams kune kun ni viziti la prizonon Sing-Sing kaj li konsentis. Sekvontan tagon matene ni eniĝis lian aŭton “krajsler” kaj post unuhora turmentado pro novjorkaj semaforoj ni finfine forlasis la urbon. Ĝenerale oni rajtas nomi novjorkan stratan moviĝadon kiel strata haltado. Ĉiuokaze haltado superas moviĝadon. Post duonhoro de nia veturado okazis, ke s-ro Adams forgesis nomon de urbeto, en kiu situas Sing-Sing. Haltiginte la aŭton ĉe vojrando ni demandis laboriston eltirantan proksime iujn kestojn pri la korekta kurso. Li senprokraste ĉesigis laboron kaj alvenis al ni.

Jen ankoraŭ mirinda trajto. Ĉiu plej okupita pro laboro usonano ĉiam trovas iom da tempo por kurte, precize kaj tolereme ekspliki al migrulo la necesan kurson. Li neniam eraras aŭ mensogas. Lia indiko ĉiam signifas veron. Fine de l' konversacio la laboristo ekridetis kaj demandis:

– Ĉu vi hastas al elektra seĝo? Bonŝancon!

Ni ankoraŭ dufoje redemandis la korektan kurson ĉe homoj renkontitaj sur ŝoseo kaj ĉiu foje s-ro Adams aldonis ridindan ŝercon pri tio, ke ni hastas al elektra seĝo. Homoj efektive ridis.

La prizono troviĝis ĉe rando de eta urbo Ossening. Apud prizonaj pordegoj staris kelkaj aŭtoj. Ni iom ekmaltrankviliĝis ekvidinte malgrandan, ĝibetan oldulon, kiu alveturis samtempe kun ni, lasis aŭton tenante du ampleksajn, paperujojn enmane. En ili troviĝis manĝaĵoj kaj oranĝoj. La oldulo treniris al ĉefa enirejo por transdoni siajn donacojn. Kiu estas malliberigita tie? Probable, filo.

Ni supozis, ke la oldulo konsideris sian filon kiel modesta, kvieta junulo, sed male tiu eble estis gangstero aŭ eĉ murdinto. Jes, malfacila estas sorto de geolduloj.

Grandega, fermita per krado, portalo estis alta kaj similis kaĝon por leonoj. Sur ambaŭ muraj flankoj pendis ŝtalaj lumigiloj. Apude staris tri policanoj. Ĉiu pezis almenaŭ du cent anglajn funtojn (ĉ.90 kg), kiujn konsistigis ne graso, sed muskolaro taŭga por subpremo kaj humiligo.

S-ro Ljuis ne estis en la prizono, ĉar li forveturis por ĉeesti elektadon de deputito por kongreso de l' ŝtato Nova Jorko. Sed tio signifas nenion, oni diris al ni. Dum telefona interparolado s-ro Ljuis domaĝis pri tio, ke li mem ne havas eblecon prezenti al ni la prizonon, sed li ordonis fari tion al sia asistanto.

Poste nin oni venigis en akceptejon, blankan ĉambron kun tre brilaj kraĉujoj, kaj fermis kradon. Ĝis nun ni neniam estis en malliberejo, sed eĉ tie ĉi, interne de ideala pureco kaj brilo, bruo pro fermata krado kaŭzis niajn timon kaj tremadon.

Asistanto de l' prizonestro estis maldika viro kun forta korpo. Ni senprokraste komencis observadon.

Hodiaŭ estis tago por rendevuoj. Ĉiun malliberulon, kompreneble se li ne ricevis kroman punon, rajtas viziti samtempe tri personoj. Granda ĉambro per poluritaj barieroj estas dividita je separaj kvadratoj, en kiuj staras po du benketoj: unu kontraŭ la alia. Sur unu sidas malliberulo, sur la alia sidas vizitantoj. Rendevuo daŭriĝas unu horon. Ĉe elirejo staras gardisto. Ĉiuj malliberuloj havas grizan veston, sed reguloj permesas vestiĝi duone je apartaj detalaĵoj: aŭ griza pantalono, aŭ griza svetero. En la ĉambro aŭdiĝis egala murmuro simila al la sama kiel en kineja vestiblo. Infanoj, venintaj por vidi patrojn, iufoje kuris trinki akvon. Jam konata oldulo konstante rigardis sian amatan filon. Mallaŭte ploris virino. Ŝia edzo, malliberulo, klininte kapon, rigardis siajn manojn.

Cirkonstancaro de rendevuoj estas videble simpla kaj do vizitantoj povas kaŝe transdoni al malliberuloj ion malpermesatan. Sed tio senutilas, ĉar post fino de rendevuo kaj reveno en kameron ili estos skrupule kontrolitaj.

En korto ni vidis grupojn de arestitoj, kiuj sunvarmiĝis kaj ludis pilkon (nia akompananto diris, ke tio estas itala ludo, ĉar en Sing-Sing troviĝas multaj italoj). Tamen en la korto oni povas vidi nur malpli grandan parton de malliberuloj. Ĉiuj ceteraj tiutempe spektis filmon en prizona kinejo.

– Nun en la malliberejo troviĝas du mil ducent naŭdek naŭ malliberuloj, – diris la vicprizonestro. – El ili okdek kvin personoj estas kondamnitaj por dumviva enŝloso kaj dek ses por elektra seĝo. Sendube ĉiuj dek ses kondamnitoj estos mortigitaj, kvankam ili esperas ricevi amnestion.

Novaj ejoj de Sing-Sing indas intereson. Sendube, ke konstruadon rimarkeble influis alta nivelo de usona tekniko kaj ĝenerale usona vivmaniero, kiu ĉi tie nomiĝas “the standart of living” (vivnormo).

Plej bonan prezenton pri la prizono povus doni bildoj, sed bedaŭrinde interne de Sing-Sing fotado estas malpermesata.

Jen kion ni interne vidis. Mallarĝaj, kiel ŝipaj kajutoj, kameroj, kun leonaj kradoj anstataŭ pordoj, okupas ĉiujn ses etaĝojn. En ĉiu etaĝo troviĝas metalaj galerioj kaj ŝtuparoj. Ĝi malpli similas iun loĝejon eĉ prizonan, sed pli iun mekanikan uzinon. Kameroj ne havas fenestrojn, sekve lumo penetras tien tra internaj kradoj.

Ĉiu kamero-kajuto havas liton, tableton kaj necesejon kovritan per polurita kovrilo. Sur muraj hokoj pendas radio-kapaŭdiloj. Du-tri libroj kuŝas sur tableto. Al muroj estas aligitaj diversaj bildoj: aŭ belulinoj, aŭ basbalistoj, aŭ ĉielaj anĝeloj laŭ gustoj de malliberuloj.

En tri novaj konstruaĵoj de l' prizono ĉiu malliberulo troviĝas en separata kamero. Dum konstruado oni pripensis kaj enigis ĉiujn plibonigojn laŭ usonaj normoj kaj do ĝi estas sufiĉe oportuna, se eblas uzi tiun ĉi vorton por la prizono. Ĉi tie sufiĉas lumo kaj freŝa aero.

– Mil okcent personoj estas dislokitaj ĉi tie. Restintaj kvin centoj troviĝas en la malnova konstruaĵo aperinta antaŭ cent jaroj. Iru ni tien.

Ĝi estis tute malsama kaj similis realan sultanan konstantinoplan malliberejon. En malgrandaj (mallarĝaj kaj malaltaj) kameroj oni ne povas vertikale stari kaj dum sido sur lito genuoj tuŝas kontraŭan muron. Litoj estas dunivelaj por du malliberuloj kuŝantaj unu super la alia. Tie ne sufiĉas lumo, forestas brilaj necesejoj kaj pacigantaj bildetoj kun anĝeloj. Nur malsekeco kaj timo.

Probable mienoj de niaj vizaĝoj iĝis iom angoraj, ĉar la vicprizonestro ŝerceme diris:

– Kiam vi venos ĉi tien kiel arestitoj, mi enlokos vin en novan konstruaĵon de l' prizono kaj vi iam eĉ povos vidi riveron Hudsonon, samkiel ceteraj plej meritaj uloj.

Kaj li aldonis tute serioze.

– Mi aŭdis, ke en Sovetunio penta sistemo (penitentiary system) celas rebonigi kondamnitojn kaj revenigi tiujn en sinon de l' socio. Ho ve! Ni okupiĝas nur pri puno de krimuloj.

Ni ekparolis pri dumviva enŝloso.

– Unu malliberulo troviĝadas en la prizono jam dudek du jarojn kaj ĉiujare li petas amnestion, – diris nia akompananto. – Kaj ĉiujare lian peton oni malakceptas, ĉar li iam faris gravan krimon. Tamen nuntempe li estas tute malsama homo kaj mi liberigus lin, ĉar li ne estas danĝera por la socio. Ĝenerale mi liberigus duonon de ĉi tieaj malliberuloj pro la sama kaŭzo, sed mi estas nur gardisto.

Ankoraŭ al ni oni montris malsanulejon, bibliotekon, dentejon kaj ceterajn ejojn necesajn en prizono. Ni leviĝadis en liftoj, paŝadis laŭ belaj koridoroj. Certe, neniujn karcerojn oni al ni ne montris kaj ni, pro komprenebla ĝentileco, ne demandis.

En unu el kortoj ni aliris al unuetaĝa brika domo sen fenestroj kaj la vicprizonestro mem apertis pordon per granda ŝlosilo. Ĉi tie laŭ verdikto de l' ŝtato Nova Jorko oni efektivigas mortpunojn sur elektra seĝo.

La seĝon ni ekvidis tuj. Ĝi staris en vasta ĉambro sen fenestroj, en kiun lumo penetris tra plafona vitraĵo. Ni faris du paŝojn laŭ blanka marmora planko kaj haltis. Malantaŭ de l' seĝo, sur alia pordo situanta kontraŭ tiu, tra kiu ni eniris, per grandaj literoj oni skribis “SILENCE!” (silento). Tra tiu ĉi pordo oni enigas mortkondamnitojn.

Pri malakcepto de amnestia peto kaj hodiaŭa ekzekuto al mortkondamnito oni diras frumatene. Iom poste oni senharigas etan cirklon sur lia kapo, por ke elektra kurento senembarase faru sian aferon.

La tutan tagon li troviĝas en sia kamero kaj kun senharigita cirkleto sur la kapo li havas jam neniun esperon. Ekzekuton kutime oni realigas antaŭ noktomezo.

– Tio, ke la mortkondamnito tutan tagon spertas antaŭmortajn turmentojn, estas tre malgaja, – diris nia akompananto, – sed okaze ni povas fari nenion. Tion postulas la leĝo, kiu konsideras tiujn turmentojn kiel kroman punon.

Kvankam sur la elektra seĝo jam estis mortigitaj ducent viroj kaj tri virinoj, sed ĝi aspektis kiel tute nova. La flava seĝo estis farita el ligno kaj havis altan dorson kaj kubutapogilojn. Ĝi estis tute paciema kaj povas stari kiel kutima meblo endome de iu puritana familio. Sur ĝi povus sidi surdeta oldulo kaj legi siajn ĵurnalojn. Tamen ledaj braceletoj, per kiuj oni ĉirkaŭigas brakojn kaj krurojn de mortkondamnito, nuligas tiun ĉi imagon.

Sed post pli detala observo, la seĝo kaŭzis niajn negativajn sentojn, kiam ni ekvidis kvazaŭ poluritajn kubutapogilojn, ĉar ni ne volis imagi tiujn personojn, kiuj faris tiun ĉi “poluradon”.

Kelkaj metroj for de la seĝo staris kvar firmaj benkoj por atestantoj kaj eta tablo. En muron oni enigis lavabon. Jen estas tuta medio, en kiu okazas transiro en pli bonan mondon el la malpli bona. Ne pensis, probable, juna Tomaso Alvo Edison, ke elektro plenumos tiujn ĉi malgajajn devojn.

Tra pordo troviĝanta en maldekstra angulo de l' ĉambro vidiĝis eta ejo iom pli granda ol telefona budo. En ĝi sur muro pendis marmora distribua panelo, plej ordinara panelo kun malmoderna kontaktilo, kiun oni povas vidi en ajna mekanika metiejo aŭ maŝinejo de iu provinca kinejo. Post kontakto elektra kurento grandpotence frapas tra kasko kapon de mortkondamnito kaj ĉio finiĝas. Jen estas la tuta tekniko.

Persono, funkciiganta kontaktilon, – diris nia gvidisto, – enspezas cent kvindek dolarojn pro unu ekzekuto. Ne eblas liberiĝi de dezirantoj fari tion ĉi.

Iam oni diris, ke kvazaŭ tri personoj samtempe ekfunkciigas kontaktilon kaj neniu scias, kies ilo mortigis. Fakte ĉio estas pli simpla. Ekzekutisto mem scias ĉion kaj timas sole tion, ke iu konkuranto forprenos lian profitan laboron.

Tra alia pordo ni eniris ĉambron por anatomiaj analizoj, post kiu situis tute senbrua ĉambro ĝis plafono plenigita per simplaj lignaj ĉerkoj.

– Ĉerkojn faras malliberuloj de nia prizono, – diris la akompananto.

– Nu, ŝajne, sufiĉas! Iru ni for!

Subite s-ro Adams ekpetis permeson eksidiĝi sur la elektran seĝon por sperti sentojn de mortkondamnito.

– Ne, ne, ĝentlemanoj, – trabalbutis li, – tio ne forprenos multe da tempo.

Li firme solidiĝis sur la sidloko kaj fiere pririgardis ĉiujn. Oni komencis realigi ordinaran preparon al ekzekuto. Per larĝa leda zono li estis aligita al la seĝdorso, liajn gambojn oni alpremis al kverkaj seĝkruroj kaj brakojn al kubutapogiloj. Kaskon oni ne surmetis, sed s-ro Adams ekpetegis, ke almenaŭ pinton de drato oni aligu al lia kapo. Dum momento ni tre ektimiĝis. Tamen okuloj de s-ro Adams brilegis pro neimagebla scivolemo. Tuj iĝis komprenebla tio, ke li apartenas al tiuj homoj, kiuj preferas ĉion fari mem, tuŝi ĉion per siaj manoj, vidi kaj aŭdi ĉion nur per siaj okuloj kaj oreloj.

Antaŭ nia foriro el Sing-Sing, ni venis preĝejon, en kiu tiutempe mil kvincent malliberuloj spektis filmon “D-ro Sokrato”. Estis laŭdinda tio, ke la filmo estis freŝa kaj ĝin povis spekti ordinara publiko ekstere de l' prizono en Ossening. Tamen estis tre strange, ke enhavo de l' filmo prezentis agojn de gangsteroj. Ĝia montro al malliberuloj estis fakte samo, se oni incitus drinkulon per brando. Estis jam malfrue. Ni dankis afablan akcepton, leona krado malfermiĝis kaj ni foriris. Post sidado sur la elektra seĝo s-ro Adams neatendite trafis en melankolion kaj silentis la tutan vojon.

Dum veturado ni vidis starantan ĉe rando de ŝoseo kamionon kun grave difektita pro akcidento pugo. Homamaso diskutis pri la okazaĵo. Aliloke ni observis pli grandan grupon, kiu aŭskultis oratoron parolantan pri hodiaŭa voĉdonado. Preskaŭ ĉiuj aŭtoj havis sur siaj malantaŭaj vitroj balotajn etikedojn. Iom plu en boskoj kaj arbaretoj finbruladis senkomparebla aŭtuno.

Vespere ni vizitis restoracion “Holivudon” (Hollywood). Estis la sepa. Granda elektra panelo lumis super porĉo. Junaj servistoj en duonmilitista uniformo, uzata kutime en hoteloj, restoracioj kaj teatroj, lerte helpis al enirantoj. En vestiblo pendis bildoj kun nudaj belulinoj revantaj pri pasio.

Kiel en ceteraj restoracioj, en kiuj oni rajtas danci, mezon de “Holivudo” okupis longforma podio. Ĉirkaŭ ĝi kaj iomete pli alte troviĝis tabloj. Ankoraŭ pli alte lokiĝis multepersona ĵaztrupo.

Ĵazon oni povas ne ŝati, precipe en Usono, ĉar ĝi aŭdiĝas ĉie. Tamen usonaj ĵaztrupoj ludas bone kaj en la restoracio “Holivudo” estis unu el plej majstraj kaj do ni aŭskultis ĝin plezure.

Kiam teleroj kun ne tro apetita usona supo jam estis surtabligitaj antaŭ ni, el malantaŭo de l' orkestro subite aperis junulinoj nudaj duone, nudaj trikvarone kaj nudaj naŭdekone. Ili intense eksaltis sur la podion, foje trafinte per siaj plumoj en telerojn kun supo aŭ en boteletojn kun mustardo.

Probable ĝuste tiel, severaj militistoj de Mahometo imagis paradizon, – sur tablo troviĝas manĝaĵoj, ejo estas varmeta kaj hurioj ĝuigas ilin.

Poste fraŭlinoj ankoraŭ plurfoje aperis en interrompoj de la unua manĝaĵo kaj la dua, antaŭ kafo kaj dum kaftrinkado. Mastro de “Holivudo” ne permesis al ili malstreĉiĝi.

La restoracio estis tute plenigita. Tagmanĝo en ĝi kostas du dolarojn por unu persono. Tio signifas, ke meza novjorkano povas ĝin viziti nur unufoje dum monato aŭ eĉ malpli ofte. Tamen ĉi tie li rajtas danci, aŭskulti ĵaztrupon, manĝi kotleton, rigardi huriojn kaj ricevi plenan ĝuon.

Mienoj sur vizaĝoj de dancistinoj estis diversaj: stultaj, kompatindaj, krudaj, sed samtempe ĉiuj estis lacaj.

Ni adiaŭiĝis. Ni spertis malgajon pro novjorka feliĉo.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]