La kvardeksepa ĉapitro.
Adiaŭ, Usono!
En Nov-Jorko estis freŝa vetero, blovis vento, brilis la suno.
Mirinde estas bela Nov-Jorko! Sed kial aperas sopiro en tiu ĉi granda urbo? Konstruaĵoj estas tiom altaj, ke la suno lumigas nur suprajn etaĝojn. Kaj tutan tagon ŝajnas, ke la suno subiras. Jam matene okazas subiro. Verŝajne, pro tio estas tiel sopire en Nov-Jorko.
Ni revenis tiun ĉi urbon, kie loĝas du milionoj da aŭtomobiloj kaj sep milionoj da homoj, kiuj priservas ilin. Ho, tio estas rimarkinda vidaĵo, kiam aŭtoj komencas promeni laŭ Centra parko! Neniel oni sukcesas forĵeti penson, ke tiu grandega parko, situanta meze de Nov-Jorko, estas aranĝita por tio, ke aŭtoj povu tie spiri freŝan aeron. En la parko estas ĉefe nur aŭtaj vojoj, por piedirantoj mankas areo. Nov-Jorkon okupis aŭtomobiloj, kiuj mortigas kaj vundas loĝantojn, kondutas kiel efektivaj okupantoj. Homoj rifuzas de multo, nur por sensoifigi siajn subpremantojn per benzino, oleo kaj akvo.
Krom aŭtoj, ekzistas ankoraŭ unu potenculo en Nov-Jorko. Tio estas bruego. Ĝin oni realigas grandkvante. Sub grundo hurlas metroo, super kapo tondras supertera fervojo, centoj miloj da motoroj samtempe bruas sur stratoj, kaj nokte, kiam bruego iomete malpliiĝas, pli evidente aŭdiĝas maltrankvilaj kaj longaj sirenoj de policaj, incendiaj kaj gangsteraj aŭtomobiloj. Hurlado proksimiĝas, preterkuras kaj malaperas ie malproksime. Iun oni pafmortigis pro ĵaluzo, iun pro malamo, iun simple pro tio, ke oni ne sukcesis dispartigi predon. Kaj povas esti, iu pendumis sin, veneniĝis, trapafis sian koron, netolerinte vivkondiĉojn en la urbo de aŭtomobiloj, bruego kaj kapdoloro.
“Bromo-Seltzer” – trinkaĵon kontraŭ kapdoloro oni vendas ĉie, kune kun oranĝa suko, kafo kaj limonado. Baldaŭ “bromo-seltzer” oni enigos en menuon. Tagmanĝon konsistigos: unue – “bromo-seltzer”, due – “ĉilio” aŭ meksikia supo, trie – fiŝo “soleo” kaj kvare – ree “bromo-seltzer”. Kaj se en unu Nov-Jorko kvanto de telefonoj estas plia, ol en tuta Anglio, do, senkondiĉe, en Nov-Jorko oni tage konsumas pulvorojn kontraŭ kapdoloro pli, ol en Anglio duonjare. En pli kvietaj kvartaloj de Nov-Jorko loĝejoj kostas pli ne pro tio, ke ili estas pli komfortaj, sed pro tio, ke tie estas malpli da bruo. En Nov-Jorko oni vendas silenton, kaj tiu ĉi varo multe kostas. Ĝi similas anglan kostumon. Multekoste, sed bone.
En Nov-Jorko ne eblas disiĝi de angora sento. Laŭ plej vigla avenuo subite traveturas banka kirasaŭtomobilo, farbita ruĝkolore. Ĝiaj mitraloj estas direktitaj rekte amasiĝon da junuloj en helaj ĉapeloj, kiuj promenadas kun cigaroj en dentoj. Tiel en Nov-Jorko oni transportas monon. Tio eblas nur en kirasaŭtoj, male ĝin kaptos tiuj junuloj en helaj ĉapeloj. Ja ili tre suspektinde kaj minace subridas, metinte manojn en poŝojn de siaj stretaj paltoj!
Kelkajn tagojn ni adiaŭadis kun novjorkaj amikoj, stratoj kaj ĉielskrapantoj.
Forveturan tagon ni vizitis apartamenton de s-ro Adams en Ŭesto de Centra parko. Pordon malfermis negrino, montrinta tiajn blankajn afrikajn dentojn, ke en vestiblo iĝis pli serene.
En manĝoĉambro ni ekvidis s-ron Adams, alpremintan al sia brusto etan bebon. Apud staris s-ino Adams kaj parolis:
– Vi tenas bebon jam kvin minutojn. Nun venis mia vico.
– Ne, ne, Bekio, – respondis s-ro Adams, – ne parolu tiel. Min dolorigas viaj vortoj.
Sur tablo kaj planko kuŝis elpakitaj sendaĵoj. Inter ŝnuretoj kaj vindpapero kuŝis diversaj aĵoj: malnova plejdo, binoklo, kolumo, kelkaj ŝlosiloj kun grandaj hotelaj platoj kaj ankoraŭ aliaj bagatelaĵoj.
– Jen, jen, ĝentlemanoj, – diris s-ro Adams, varme premante niajn manojn, – miaj aĵoj iom post iom komencas veni al mi. Restas, nur elsendi ŝlosilojn al hoteloj – kaj ĉio estos en ordo. Mankas sole la ĉapelo.
– Plej bone estus preni ĝin en Vaŝingtono, – edife diris s-ino Adams, lerte preninte la knabinon el brakoj de l' edzo.
– Ne, ne, Bekio, – ekĝemis s-ro Adams, – vi ne devas tiel agi. Ni ja donis ordonon al vaŝingtona poŝto elsendi la ĉapelon ĉi tien. Lasu la bebon, ja vi tenas ŝin tro longe sur viaj brakoj. Tio estas malutila por ŝi. Estu ŝi kuranta laŭ la ĉambro.
Kiam Bekio estis lasanta la bebon sur plankon, s-ro Adams kriante: “Ne, ne, serioze!” – brakumis la knabinon kaj repremis ŝin al la brusto.
Eksonis zumilo, kaj en la ĉambron venis poŝtisto kun sendaĵo.
– Finfine nun ĝi venis! – ekkriis Adams.
Jes, tio estis ĝi. S-ro Adams solene eltiris el sendaĵo sian malnovan amatan ĉapelon kaj tuj surmetis ĝin sur la kapon.
– Iru! – ekkriis li akravoĉe. Vi hodiaŭ forveturas, ĝentlemanoj, sed ĝis nun vi ne leviĝis sur supraĵon de “Impajr Stejt Bildin” (Empire State Building). Estus stulte ne realigi tion. Jes, jes, sinjoroj, se vi deziras scii, kio estas Usono, vi devas leviĝi sur “Impajr”-on.
Kiam la bebo ekvidis, ke ŝiajn gepatrojn denove forkondukas nekonataj ĝentlemanoj, kiuj jam forkondukis ilin por du monatoj, ŝi ekploregis. Ŝi stamfis kaj kriis, plorante: "No more trips!" – “Neniujn vojaĝojn plu!”
La gepatroj ĵuris al la bebo, ke ili lasas ŝin nur por kvin minutoj, sed ŝi plorante gurdis, ke: “tiunfojon ili ankaŭ parolis, ke lasas ŝin por kvin minutoj, sed ne revenis tre longe”.
Kiam ni malleviĝis en lifto, ni aŭdis ploron de l' infano. Patro kaj patrino aspektis konfuze, sed nedetruebla sciavido brilis en iliaj okuloj.
– Deksesan fojon leviĝi sur “Impajr”-on, – balbutis s-ro Adams, – tio estas tre, tre interese, ĝentlemanoj!
Lastan fojon ni traveturis en imperialo de buso laŭ la Kvina avenuo. Manekenoj kun rozkoloraj oreloj rigardis nin el vitrinoj. Inter aŭtoj moviĝis tri cirkaj elefantoj, invitintaj novjorkanojn viziti vesperan spektaklon.
Vivo procedis kiel kutime.
Ni leviĝis sur supraĵon de “Impajr Stejt Bildin” (Empire State Building).
Kiom da fojoj, irante preter ĝi, ni ĝemis kaj balbutis: “Aĥ, diablo! Nu, nu! Bonege!”, aŭ ion similan. Kaj atingis ĝin nur du horojn antaŭ nia forveturo el Usono.
La unua lifto levis nin tuj en la okdeksesan etaĝon.
Levado daŭriĝis nur unu minuton. Kompreneble, ni vidis nenion, nek etaĝojn, nek interŝtuparojn. Ni moviĝis en ŝtala tubo, nur oreloj, kiujn kvazaŭ plenigis akvo, kaj stranga malvarmeto en abdomeno konfirmis nian neordinare rapidan leviĝadon. Lifto ne krakis kaj ne frapis. Ĝi moviĝis impete, glate kaj senbrue. Nur ekflamis lampetoj super pordo, montrantaj numerojn de etaĝoj. Sur placeton de la okdeksesa etaĝo ni eniris per iomete malfortiĝintaj kruroj.
La dua lifto veturigis pasaĝerojn sur supraĵon de l' konstruaĵo, de kie ni tra grandaj vitroj de galerio ekvidis Nov-Jorkon. Hieraŭ neĝis. Sur stratoj neĝo jam degelis, sed sur ebenaj tegmentoj de ĉielskrapantoj ĝi kuŝis kiel puraj, subtilaj blankaj kvadratoj. Monta aero sur supraĵoj de ĉielskrapantoj savis neĝon de degelo.
La mirinda urbo, kiun kadris krestoj de moleoj, situis sube. Grizan vitran aeron iomete origis la suno. Laŭ nigraj mallarĝaj stratoj moviĝis etaj aŭtoj kaj trajnoj de superteraj fervojoj. Urba bruego estis velka, ne aŭdiĝis eĉ hurlado de policaj sirenoj. Ĉirkaŭe fiere vidiĝis ĉielskrapantoj en tagmeza krepusko de novjorkaj stratoj, sur kiuj brilis sennombraj vitroj. Ili staris, kiel urbaj gardistoj, armitaj per brila ŝtalo. Ĉe moleo de kompanio “Kjunard-Ŭajt Star” (Cunard-White Star, Kjunard-Blanka Stelo) vidiĝis vaporŝipo kun tri fumtuboj. Tuboj estis flavaj kun nigraj ringetoj. Tio estis “Maĵestik” (Majestic), kiun konsistigis kvindek ses mil tunoj da ŝtalo, ligno, tapiŝoj kaj speguloj, – brita vaporŝipo, en kiu ni hodiaŭ devas forveturi. Sed kiu malgranda kaj senforta ĝi aspektis de sur supraĵo de “Impajr”!
Post du horoj ni jam estis sur la vaporŝipo. “Maĵestik” marveturis sian lastan vojaĝon. Poste ĝin oni devos ruinigi, kvankam ĝi estas tute nova. Post apero de “Normandio” kaj “Reĝino Mario” (Queen Mary), novaj kolosaj atlantikaj vaporŝipoj, “Maĵestik” iĝis tro modesta kaj malrapida, kvankam ĝi trais la oceanon dum bona tempo – ses tagojn.
Enorma korpo de “Maĵestik” jam debordiĝis, kiam ni lastfoje ekaŭdis:
– Adiaŭ, sinjoroj! Jes, jes, jes! Ho, ne! Ne, serioze! Mi esperas, ke vi komprenis, kio estas Usono!
Kaj super kapoj de akompanantoj furioze eksvingiĝis malnova fidela ĉapelo de s-ro Adams kaj tuketo de lia edzino, vireca ŝoforino, kiu dufoje veturigis nin tra la tuta kontinento, neniam laca, tolerema, ideala kunvojaĝantino.
Kiam “Maĵestik” veturis preter Ŭol-strit (Wall Street), jam venis mallumo kaj aperis lumo en ĉielskrapantoj. En fenestroj ekbrilis elektra oro, kaj povas esti, reala oro. Tiu lasta, ora vidaĵo de Usono akompanis nin ĝis eliro al la oceano.
“Maĵestik” akcelis movadon, ekbrilis adiaŭa lumo de lumturo, kaj post kelkaj horoj neniu spuro restis de Usono.
Malvarma januara vento pelis grandan oceanan ondon.