[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La dudeksesa ĉapitro.
Granda kanjono

Vespere de ĉiu tago nia oldulo, kiun ni sukcesis tre ekami, iĝis laca. Traveturita longa distanco, pluraj impresoj, senlimaj konversacioj, kaj fine respektinda aĝo rezultigis laciĝon de s-ro Adams.

Se vespere s-ino Adams petis sian edzon demandi iun pri ĝusta vojo, la oldulo komencis maltrankvile svingomoviĝi sur sia sidloko. El lia konduto oni povus konkludi, ke li simple forgesis, kiel efektivigi la peton. Li devas mallevi fenestrovitron, elŝovi la kapon eksteren, diri “Pardonu min, sinjoro” kaj informiĝi pri la vojo. Tamen li forgesis fari plej gravan agon – mallevi fenestrovitron. Kaj ĉiufoje, kiam lia kapo ne elŝoviĝis eksteren, li provis rompi ĝin per sia kubuto. Nur dank' al firmeco de usona vitro, frunto kaj brakoj de s-ro Adams restis ne vunditaj. Ni ĉesigis peti lin okazigi ion similan vespere.

Ni rapide aŭtis laŭ malplena ŝoseo, cele hodiaŭ atingi Grandan Kanjonon – unu el rimarkindaj, geografiaj mirakloj de l' mondo.

Ni ankaŭ laciĝis kaj forgesis kontroli s-inon Adams. Ŝi tuj tion rimarkis kaj komencis akceli movadon.

Nun nia limuzino superis cent kilometrojn hore. Ni rimarkis, ke virino ĉiam preferas veturi pli rapide, ol tion postulas cirkonstancoj.

Ni denove trafis farbitan dezerton. Purbluaj montetoj situis ĉe horizonto. Sunsubiro ankaŭ estis pura, naiva, kvazaŭ ĝin pentris provincia fraŭlino.

Jam estis menciite, ke sian ĉapelon s-ro Adams ĝis nun ne ricevis, kaj do pro malvarmo haŭto de lia senhara kapo iĝis blua, samkiel koloro de dezertaj montetoj.

En absoluta mallumo ni venis Grandan Kanjonon kaj prenis kabanon de loka kampadejo. Ĝin oni konstruis el dikaj traboj por prezenti vivkondiĉojn de usonaj pioniroj. Tamen ene ĝi aspektis tute moderne kaj havis oportunajn litojn, centran hejtadon, varman kaj malvarman akvon. Ankaŭ tie troviĝis elektraj torĉoj kun longaj apogiloj, kiuj staris sur planko.

Post vespermanĝo al turistoj, kiuj kolektiĝis en negranda teatrejo same farita el dikaj traboj, oni montris kurtan filmon pri marŝo al profundo de l' kanjono sub gvido de spertaj kondukantoj. Ankaŭ estis koncerto.

Sur podion eniris dika knabo kun banĝo. Li kuraĝe sidiĝis kaj komencis pinĉi kordojn de sia muzikilo, ritme frapante per vakeraj botoj. Poste eniris tre altkreska, maldika vakero kun gitaro. Li rigardis publikon kaj diris:

– Mi volis muziki kaj kanti kune kun du miaj amikoj, sed ili ne alvenis. Mi, verdire, ne scipovas kanti sole.

Ĉiuj ekridegis kaj ni ankaŭ. La vakero mensogis pri tio, ke li ne scipovas kanti, ĉar li volis ĝojigi alvenintojn.

En koncerto ankaŭ ĉeestis juna negro, kiu lerte dancis. Matene ni lin renkontis ĉe kabano, en kiu ni pasigis nokton. Li balais aleon. Disiginte siajn grandajn grizajn lipojn, li ekdeziris al ni bonan matenon. Ni eksciis, ke ĉiuj artistoj, partoprenintaj la koncerton, estis servistoj de la kampadejo.

Ni rapide ekpaŝis al la kanjono.

Imagu vi jenon. Iu kvazaŭ subtranĉis montan ĉenon, renversis kaj enpremis ĝin en la glatan, kovritan per arboj, teron. Poste la montan ĉenon oni eligis. Restas, kvazaŭ ĝia renversita formo aŭ malaj montoj. Tio estas Granda Kanjono, gigantaj disŝiroj de grundo.

Montojn oni kutimiĝis observi de malsupre. La kanjonon necesas rigardi de supre. Vidaĵo de Granda Kanjono estas tute unika, kaj nenie en la mondo io simila ekzistas. Ni delonge restis ĉe rando de tiu majesta abismo. Ni, kvaropo de babilemuloj, diris neniun vorton. Tre profunde traflugis malrapide birdo, kvazaŭ tranaĝis fiŝo. Ankoraŭ pli profunde, apenaŭ videbla pro ombro, fluis rivero Kolorado (Colorado).

Granda Kanjono reale estas grandioza nacia parko, okupanta centojn da kvadrataj mejloj. Samkiel ceteraj naciaj parkoj aŭ rezervejoj, ĝi estas perfekte aranĝita. Hoteloj kaj vojoj, livero de presaĵoj, fotaĵoj, mapoj, informiloj kaj buŝaj eksplikoj estas tre bonaj. Ĉi tien usonanoj ŝatas alveni tutfamilie por ripozi, des pli, ke prezoj en hoteloj kaj en manĝejoj estas samaj, kiel aliloke. Vizito kostas unu dolaron. Post pago, oni algluas al antaŭa vitro de aŭto buntan etikedon, kaj vizitanto rajtas loĝi kaj migri en la parko laŭdezire almenaŭ tutan jaron.

Estus bone, se ni malleviĝus en profundon de la kanjono kaj travivus en traba kabano kun centra hejtado almenaŭ duonjaron, inter ĥaoso de naturo kaj ideala priservado, sed mankis tempo. Ni nur sukcesis ĉirkaŭveturi la kanjonon per aŭto.

Subite ni ekvidis strangan funebran procesion. Laŭ perfekta aleo de l' parko tre malrapide moviĝis aŭtomobilo kun ĉerko. Post ĝi defilis homoj kun blankaj ledaj antaŭtukoj. Iuj sur ŝultroj portis bastonojn. Malantaŭ de la procesio senbrue veturis ĉirkaŭ tridek malplenaj aŭtoj.

Oni adiaŭiĝis kun olda vakero, servinta en la parko. La olda vakero dum vivo estis framasono, kaj do homoj en blankaj antaŭtukoj ankaŭ estis framasonoj. Bastonoj estis stangoj de flagoj. Ni ekakompanis la funebran procesion. El arbaro ekaperis damao kaj timeme ekrigardis amason da aŭtoj. Ĉasado en la parko, certe, estas malpermesita, kaj do la damao ne timis pafon. Ĝi volis transiri la vojon, sed ĝin fortimigis benzina fiodoro. Finfine la damao fajne transsaltis la vojon, kelkfoje aperis inter arbetaro ĝia silueto kaj iĝis nevidebla.

– Sinjoroj, – diris Adams, – ne eblas plu prokrasti. Necesas elverŝi akvon el radiatoro kaj enverŝi likvaĵon rezistan al frosto. Noktoj jam iĝis malvarmaj, kaj do akvo povas glaciiĝi. Tiam la radiatoro difektiĝos. Ĉi tie, en la parko ni trovis varmetan garaĝon, sed mi ne estas certa pri tio, ke sekvontan nokton ni trovos la saman.

En garaĝo ni vidis ies limuzinon trafintan akcidenton. Tra plafono de “bjuik” (buick) penetris dikaj branĉoj de arbo. Motoro premis sidlokon de ŝoforo. Ene troviĝis branĉetoj kaj verdaj folioj. La ŝoforo de “bjuik” ekdormis, kiam li direktis la limuzinon. Tio iufoje okazas en Usono. Glata ŝoseo, lulado de aŭto, dumtaga laco – kaj homo ekdormas, nerimarkante tion mem. Vekiĝo preskaŭ ĉiam okazas terura. “Bjuik”, kiun ni vidis, enpuŝiĝis arbon tiel forte, ke en loko de katastrofo oni ne sukcesis difini, kie komencas produkto de “General Motors” kaj kie finiĝas produkto de la naturo. Feliĉe, dorminta ŝoforo ne nur restis viva, sed entute ricevis neniujn vundojn. Ni ekrigardis s-inon Adams. Kvankam ŝi neniam ekdormis dum movado, sed sur niaj vizaĝoj estis skribita kvazaŭ averto.

Diversajn imponajn vidaĵojn ni observis, veturante ĉirkaŭ la kanjono. Bluroza matena vualo jam malaperis. Ni kelkfoje haltis ĉe barieroj kaj rigardis la abismon. Nun ĝi havis abrikotan koloron. Sub ni, distance unu mejlon, vidiĝis la heliĝinta rivero. Ni kriis tutforte por aŭdi eĥon. Kaj longe niaj moskvaj voĉoj saltis inter rokoj, revenis kaj reflektis en la spaco.

Fine ni atingis elirejan budon. Kontrolisto forestis. Hodiaŭ estis granda usona festo “Danka Tago” (Thanksgiving Day) kaj do multaj servistoj ne laboris. Tamen sur vitron de l' budo kontrolisto aligis noteton: “Ĝis revido. Venu ĉi tien denove”.

– Ĝentlemanoj, – edife diris s-ro Adams, – enskribu ĉi tion en viajn agendojn.

Kaj li komencis interese rakonti pri usona servado. Li multon sukcesis rakonti dume ni traveturis kvardek mejlojn for de la budo. Tiam li levis sian brakon al okuloj kaj tuj rigidiĝis.

– Bekio, – diris li apatie, – ĉu vi eltiris mian horloĝon el sub kuseno?

– Ne, – respondis Bekio, ĵetinte edzon akran rigardon.

– Ho, ho, – ekĝemis sinjoro Adams, – ne rigardu min tiel, mi petas. Tion ne eblas fari. Rigardu sole ŝoseon.

– Vi restigis la horloĝon en la kampadejo, – diris s-ino Adams rigardante ŝoseon.

– Ne, ne, Bekio, – pli emocie replikis Adams, – mi ne restigis ĝin en la kampadejo, mi forgesis ĝin sub kuseno.

Ni haltis. Klariĝis, ke la horloĝo kostas dudek kvin dolarojn. Sed tio ne estis plej grava. Malfeliĉo estis tio, ke ĝi estis donaco de s-ino Adams mem al ŝia edzo.

Ni komencis kalkuli kaj kompari perditan tempon, okdekmejlajn distancon, koston de benzino kun la forgesita horloĝo. Rezulte superis tio, ke ĝi estis valora memoraĵo.

Tamen ni ne revenis la kampadejon. El gazolina stacio ni telefonis al la kampadejo kaj informiĝis pri tio, ke servisto, ordigintan nian kabanon, jam foriris kaj se li trovis la horloĝon, do li nepre redonos ĝin al administracio.

– Bone, – diris sinjorino Adams, – tiuokaze ni ne revenu al la kampadejo. La horloĝon oni elsendu al ni en San-Franciskon, poŝtrestante.

Administranto, kun kiu ni telefonis, samtempe petis redoni ŝlosilon de l' kabano, kiun ankaŭ forgesis s-ro Adams. Bekio malaprobe ekrigardis la edzon kaj promesis redoni la ŝlosilon perpoŝte.

Post tiuj okazoj ni du horojn veturis tute silente.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]