La dudekkvina ĉapitro.
Dezerto
Usono prepariĝis por Kristnasko. En urbetoj antaŭ vitrinoj de vendejoj jam brilis ornamaĵoj de novjaraj arboj. Tradicia Santa Klaŭso (Santa Claus) kun granda blanka barbo moviĝis laŭ stratoj en orita ĉaro. Elektra ventolilo elĵetis el ĉaro artefaritan neĝon. Ĥoroj en radio kantis malmodernajn anglajn kanzonojn. Santa Klaŭso prenis enmane reklamfolion de universala magazeno: “Kristnaskaj donacoj – kredite”. Ĵurnaloj informis, ke ĉi-jara antaŭfesta komerco pli prosperas, ol la pasintjara.
Ju pli ni antaŭenmoviĝis al Kalifornio des pli varmigis la suno, kaj ĉielo iĝis pli pura kaj helblua.
Ni transveturis limon de ŝtato Arizono. Tre perfekta ŝoseo direktis nin al urbo Flagstaffo. Tedaj reklamaj paneloj preskaŭ malaperis, kaj nur iufoje el post kakto aŭ flava sarkaĵo elŝoviĝis afiŝeto de “Koka-Kola”. Gazolinaj stacioj renkontiĝis malpli ofte.
Tamen ĉapeloj de lokaj loĝantoj estis pli grandaj. Ĝis nun ni nenie vidis tiujn grandajn ĉapelojn kiel en Arizono, ŝtato de dezertoj kaj kanjonoj.
Estas dubinde, ke oni povas trovi en la mondo ion pli majestan kaj belan ol usonan dezerton. Tutan semajnon, kiam ni veturis tra ĝi, ni ne laciĝis admiri. Ni alvenis ĝustatempe. Vintro en dezerto estas sama somero, tamen pli hela kaj pura, sen troa varmego kaj polvo.
Areo, kiun ni venis, estis tute malplena kaj sovaĝa, tamen ni ne sentis nin kiel ermitoj. Vojo kaj aŭto igis dezerton pli atingebla, sed ne senigis ĝian allogecon. Male, belecon, kiun rezultigis naturo, kompletigis beleco, kiun rezultigis lertaj hommanoj. Ni samtempe admiris unikajn kolorojn de dezerto kaj perfektajn arkitekturaĵojn: vastan glatan ŝoseon, arĝentkolorajn pontetojn, akurate enmetitajn akvoduktojn, artefaritajn teramasojn kaj foskavojn. Eĉ gazolinaj stacioj, kiuj tedis en Oriento kaj en Meza Ŭesto, ĉi-tie, en dezerto, aspektis kiel elstaraj monumentoj de homa potenco. Kaj aŭto en dezerto ŝajnis pli bela ol en urbo, ĉar ĝia polurita supraĵo respegulis la sunon, kaj ĝia ombro ŝajnis pli nigra kaj precize situis sur sovaĝa sablo.
Vojoj en dezerto estas, evidente, unu el plej rimarkindaj atingoj de usona tekniko. Ili estas same perfektaj, kiel en loĝlokoj. Samaj precizaj kaj kompreneblaj flav-nigraj tabuletoj memorigas pri necesaj ĝiroj, mallarĝaj pontoj kaj zigzagoj. Samaj blankaj indikiloj kun nigraj borderoj montras vojnumerojn, kaj lignaj sagoj kun urbonomoj – distancojn ĝis tiuj urboj. En dezerto ankaŭ ekzistas specialaj iloj, kiuj renkontiĝas tre ofte kaj nomiĝas “brut-krado” (cattle-gird). Ampleksaj paŝtejoj separiĝas unu de la alia per pikdrato, por ke brutaro restu en siaj areoj kaj ne kaŭzu kverelojn inter vakeroj. Tamen kion apliki, por ke brutaro ne transiru ŝoseojn? Ja ne eblas meti pikdraton laŭ tuta ŝoseo de ambaŭ flankoj! Kaj iu sennoma inventinto elpensis jenon. Kanaletojn, situantajn ĉe ŝoseoj, oni kovris per metalaj kradoj. Brutaro, alpaŝinta al tiuj kradoj, timas, ke iliaj kruroj penetros truojn de kradoj, sekve haltas kaj foriras. Simpla usona solvo!
En Usono vojaĝanton ne maltrankviligas kutimaj duboj: “Kie mi nun estas? Ĉu mi sukcesos trovi dormolokon? Ĉu precize funkcias rapidindikilo? Ĉar mi veturas Okcidenten, do ĉu jam necesas ĝustigi horloĝojn?” Ne. Li kutimiĝis al tio, ke ĉe vojo lin ĉiam atendas kampadejoj, kiujn konsistigas kabanetoj kun ĉambreto, duŝejo, kuirejeto kun gasa forno kaj apuda garaĝo. Ankaŭ li ofte vidas dum veturado jenajn afiŝetojn: ”Post duonmejlo – kontrolo de rapidindikilo”. Kaj reale tie staras fosteto, de kiu distancas kvin mejlojn alia fosteto. Per tiu ĉi simpla maniero vi povas kontroli funkciadon de via rapidindikilo. Kiam estas necese, vin renkontas paneloj kun tekstoj: “Venis tempo ĝustigi horloĝojn” aŭ “Vi forlasas Novan Meksikion kaj venas Arizonon”.
Tio aspektas tiel, kiel kvazaŭ vi forlasas la teron kaj enveturas la ĉielon.
Ni gaje moviĝis laŭ dezerto, tute forgesinte hieraŭajn terurojn. Jam ŝajnis neebla ekzistado de koto, malvarmo kaj neĝo. Sinjoro Adams, plene eldorminta en Gallopo kaj solide manĝinta matene, fartis tre bone. Lin superplenigis novaj ideoj kaj li tre volis babili. Ni diskutis diversajn temojn, aŭskultis opinion de s-ro Adams pri stato de Germanio post faŝista puĉo, pri stato de lerneja klerigo en Usono kaj pri ŝancoj de Rusvelt dum nova elekto.
Tamen ĉio ĉi ne sufiĉis por s-ro Adams. Li senpacience pririgardis vojon, espere ekvidi homon kun suprenlevita polekso. Tamen nin ĉirkaŭigis nur ruĝa sablo. Homoj en dezerto forestis. Feliĉe, al s-ro Adams decidis helpi la naturo mem, kaj li eldiris al ĝi sian tutan stokon da sentoj.
Ni traveturis “farbitan dezerton” (painted desert).
Ĝis la horizonto mem, kvazaŭ ŝtoniĝintaj ondoj de ŝtorma oceano, disvastiĝis glataj sablaj montetoj. Ili surmetiĝis unu la alian, faris spinojn kaj faltojn. Ilin mirinde kaj bunte farbis la naturo per blua, roza, ruĝbruna kaj pajla koloroj. Ties tonoj estis ege puraj.
La vorton “dezerto” oni ofte uzas kiel simbolo de unuformeco. Usona dezerto estas neordinare varia. Post ĉiuj du-tri horoj aspekto de dezerto ŝanĝiĝis. Aperis montetoj kaj rokoj, similaj al piramidoj, turoj, kuŝantaj elefantoj, ĝisdiluvaj dinosaŭroj.
Sed antaŭe nin atendis io ankoraŭ pli rimarkinda.
Ni enveturis en rezervejon de ŝtoniĝinta arbaro, ĉirkaŭigita per pikdrato. Komence ni nenion eksterordinaran rimarkis, sed kiam ni fiksrigardis plie, tiam ni ekvidis, ke el sablo kaj ŝtono elstaras ŝtipoj kaj kuŝas trunkoj.
Ĉi-loke antaŭ kelkaj dekoj da milionoj jaroj kreskis arbaro. Antaŭnelonge ĝin oni eltrovis. Vidaĵo estis tute unika – meze de dezerto en granda silento kuŝas ruĝbrunaj trunkoj. Dum milionoj jaroj lignaĵerojn substituadis saleroj, kalkeroj kaj fereroj. Arboj asimilis malmolecon de marmoro.
En la rezervejo oni aranĝis etan muzeon, en kiu oni preparas ŝtoniĝintajn ŝtipojn. Oni ilin dissegas kaj poluras. Supraĵo konservas ĉiujn detalaĵojn de arbo kaj komencas brili per ruĝaj, bluaj kaj flavaj vejnoj. Ne ekzistas similaj marmoroj kaj malakitoj, kiuj povus konkuri per beleco kun polurita ŝtoniĝinta arbo.
En la muzeo oni diris al ni, ke tiuj arboj kreskis antaŭ cent kvindek milionoj jaroj. La muzeo mem, probable, aperis nur antaŭ unu jaro. Ĝi estis malgranda, sed tute moderna konstruaĵo kun metalaj fenestroj kaj pordoj, kun akvodukto, en kiu fluis varma kaj malvarma akvo. Dum eliro, oni supozas ekvidi apudajn metroon, flughavenon aŭ universalan magazenon, sed oni ekvidas tuj dezerton etendiĝintan je kelkaj centoj da mejloj.
La rezervejon oni atente gardas, kaj nenion, eĉ eron, oni povas kunpreni. Tamen kiam ni jam lasis la rezervejon, ni ekvidis gazolinan stacion, kies barilo estis farita el samaj ŝtoniĝintaj trunkoj. Arberojn oni vigle vendis kontraŭ kvin cendoj pro unu. Iu metiisto per elektra ilo, tre bruanta, lerte faris memoraĵojn – broĉojn kaj braceletojn, segis, tornis, poluris kaj gravuris enskribaĵon “Por bona memoro”.
Ni enmetis kelkajn arberojn en valizon kaj ekveturis plu.
Ĉe vojo, suprenlevinte polekson, staris viro kun sako.
Ni jam skribis, ke usonanoj estas tre komunikiĝemaj, bonvolaj kaj ĉiam pretaj favori. Kiam ili helpas al vi, ekzemple eltiras vian aŭton trafintan kavon, tiam ili faras tion simple, modeste, rapide, sen atendo de danko, eĉ pervorta. Ili helpas, ŝercas viglige kaj forveturas.
Suprenlevita polekso, kiel estas konate, signifas veturpeton. Ĉi-signalo iĝis sama parto de usona aŭtomobilismo, kiel vojindikiloj.
Por verkisto, kaptanto de animoj kaj temoj, tiu kutimo estas tre oportuna. Personaĵoj mem eniĝas vian aŭton kaj volonte rakontas siajn vivhistoriojn.
Ni haltis. Viro volis atingi urbon San-Diegon, en Kalifornio. Ni povis veturigi lin nur ĝis Flagstaffo.
Nova kunvojaĝanto eniĝis la limuzinon, metis sian sakon sur genuojn, kaj ricevinte demandon pri li mem, pri loĝloko, li komencis rakonton.
Lia naskiĝloko situas en ŝtato Masaĉuseco (Massachusetts). Tie li laboris tutan vivon kiel seruristo. Antaŭ kvin jaroj li translokiĝis al alia urbo, ne sukcesis trovi laborlokon kaj tie finiĝis lia antaŭa vivo. Li permanente migras serĉante iun laboron. Li jam kelkfoje traveturis la tutan landon tien kaj reen, sed nenion decan trovis. Foje lin oni veturigas en aŭtoj, tamen pli ofte li migras en kargovagonoj kune kun vagantoj. Tio estas pli rapida. Sed li mem ne estas vagabondo. Li kelkfoje tion insiste ripetis. Verŝajne, al li tion oni jam parolis antaŭe.
Subvencion al li oni ne donas, ĉar li ne havas konstantan loĝlokon.
– Mi ofte renkontas samajn homojn, kiel mi mem, – diris li, – kaj inter ili estas kuracistoj, juristoj, prenintaj superan kleron. Kun unu doktoro mi amikiĝis, kaj ni vagadis kune. Poste ni decidis verki libron. Ni volis rakonti al la tuta mondo pri tio, kiel ni vivas. Ni komencis ĉiutage enskribi vidaĵojn kaj sukcesis multon verki. Mi aŭdis, ke eldono de libro multon profitas. Tamen en ŝtato Nebrasko (Nebraska) ni kaŝe veturis en kargovagono, sed nin oni kaptis, trovis la manuskripton, disŝiris ĝin, batis kaj elĵetis nin for. Jen tiel mi vivas.
Li ne plendis. Li simple rakontis. Simpleco estis tute sama, kiu estis dum rakonto de marsoldato pri lia konatiĝo en Ĉikago kun koketulinoj. La marsoldato ne fanfaronis, la senlaborulo ne serĉis kompaton.
La homo elfalis el socio. Evidente, ke li opinias, ke socian reĝimon necesas ŝanĝi. Kaj kiel?
– Necesas depreni de riĉuloj iliajn trezorojn.
Ni aŭskultis lin pli atente. Li furioze frapis per sia malpura granda pugno laŭ dorso de sidloko kaj ripetis:
– Depreni monon! Jes, jes! Depreni monon kaj restigi al ĉiu po kvin milionoj! Al senlaboruloj doni po tereneto, por ke ili kulturu plantojn kaj nutru sin, sed al riĉuloj restigi nur po kvin milionoj.
Ni demandis, ĉu sumo de kvin milionoj ne estas troa?
Sed li ne ŝanĝis sian opinion.
– Ne, necesas restigi al ili po kvin milionoj. Ne eblas malpli.
– Kaj kiu deprenos ties trezorojn?
– Oni deprenos! Rusvelt deprenos. Se elektu oni lin dufojon prezidanto. Li tion realigos.
– Kaj ĉu kongreso malpermesos?
– Nu, kongreso konsentos! Ja tio estas justa. Kial oni ne konsentos? La afero estas klara.
Li estis tiel alloginta pri tiu naiva ideo, li tiel deziris, ke tuj , per si mem, malaperu maljusteco, ke ĉiuj bonstatu, ke li eĉ ne volis mediti, kiamaniere tio ĉi povas okazi. Li fakte estis granda infano, kiu deziras, ke ĉio estu farita el ĉokolado. Al li ŝajnas, ke se li petos bonkoran Santa Klaŭson, do tiam ĉio sorĉe ŝanĝiĝos. Santa Klaŭso alveturos en sia kartona sledo, kiun veturigos arĝentkoloraj cervoj, okazigos varmetan neĝventon – kaj ĉio ordiĝos. La kongreso konsentos. Rusvelt ĝentile deprenos miliardojn, kaj riĉuloj kun humilaj ridetoj tiujn miliardojn fordonos.
Milionoj usonanoj iluziiĝas pri tiuj naivaj ideoj. Kiel por ĉiam eviti krizon?
Ho, tio estas tute simpla. La registaro devas enspezi al ĉiu oldulo, atinginta sesdek jarojn, po ducent dolaroj ĉiumonate, kondiĉe, ke li tutan monsumon nepre elspezu. Tiam aĉetkapablo de loĝantaro elkreskos kelkfoje kaj do krizo tuj finiĝos. Samtempe vivkondiĉoj de olduloj grave pliboniĝos. Ĉio estas klara kaj simpla. Olduloj tre deziras ricevi po ducent dolaroj ĉiumonate, junuloj tre deziras, ke krizo kiel plej baldaŭ finiĝu kaj ili ricevu finfine laboron, do ili fidas ĉion. Taŭnsend (NB. Townsend, Francis), inventinto de tiu ĉi mirakla rimedo, dum tre kurta tempo altiris milionojn da aktivaj adeptoj.
En la tuta lando oni fondis klubojn kaj komitatojn de Taŭnsend. Ĉar proksimiĝas elekto de la prezidanto, do la ideon oni volas korekti. Nun oni proponas enspezi po ducent dolaroj al ĉiu oldulo, atinginta kvindek kvin jarojn.
Sugesto de simplaj ciferoj efikas tre forte. Efektive, ĉiu infano estus kontenta, se ĉiu adolto donus al li po unu cendo. Por adolto tio estus tre malgranda ofero, sed ĉe li kolektiĝus granda monsumo.
Ni nun ne mencias avangardajn usonajn laboristojn kaj radikalan inteligencion. Temas pri meza usonano – ĉefa aĉetanto kaj ĉefa elektanto. Li estas simpla, tre demokrata persono. Li scipovas labori kaj multe laboras. Li amas siajn edzinon kaj gefilojn; aŭskultas radion, ofte vizitas kinejon kaj tre malmulte legas. Krom tio, li tre respektas monon. Li ne havas al ĝi pasion de avarulo, li ĝin respektas, samkiel onklon – fame konatan profesoron. Kaj li deziras, ke en la mondo ĉio estu ankaŭ simpla kaj komprenebla, kiel en lia hejmo.
Kiam oni vendas al li ĉambran fridujon, aŭ elektran fornon, aŭ polvosuĉilon, do tiam vendisto neniam abstrakte parolas. Li precize kaj afereme eksplikas, kiom da cendoj necesos elspezi pro elektro hore, kioman komencpagon li petas kaj kiun ekonomion kaŭzos la aĉeto. Aĉetanto volas scii ciferojn, dolaran profiton.
Same oni vendas al li politikan ideon. Nenio abstrakta, nenio filozofia. Li donas sian voĉon, kaj al li oni promesas ducent dolarojn ĉiumonate aŭ promesas niveli riĉojn. Tio estas ciferoj. Tio estas komprenebla. Tion li konsentas. Iom poste li ekvidos, ke la ideoj funkcias ne same bone, kiel fridujo aŭ polvosuĉilo. Sed nun li ankoraŭ fidas ilin.
En Flagstaffo ni adiaŭiĝis kun nia kunvojaĝanto.
Kiam li lasis la limuzinon, ni ekvidis, en kiun mizeron li trafis. Lia difektita palto estis malpura, verdkoloraj vangoj estis delonge ne razitaj, kaj en oreloj kolektiĝis polvo el Pensilvanio (Pennsylvania), Kansaso kaj Oklahomo. Dum adiaŭiĝo sur lia malgaja vizaĝo aperis optimisma rideto.
– Baldaŭ ĉio pliboniĝos, – diris li. – kaj al ili, nur po kvin milionoj, ne cendon pli.
Kiam ni elveturis el Flagstaffo, direktante al Granda Kanjono, sinjoro Adams diris:
– Nu, kion vi opinias pri tio, ke tiu malfeliĉulo proponas restigi al riĉuloj po kvin milionoj? Ĉu vi ne scias? Nu, tiam mi diru. En animprofundo li ankoraŭ esperas, ke li mem iam iĝos milionulo. Usona edukado estas terura objekto, ĝentlemanoj!