[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La dekoka ĉapitro.
Elitaj mondaj muzikistoj

Vespere, ni senpripense parkis la limuzinon ĉe enirejo de l' hotelo kaj ekpaŝis aŭskulti koncerton de Kreisler (NB. Kreisler, Fritz, fama usona violonisto).

Riĉa Usono akiris ĉiujn elitajn mondajn muzikistojn. En Nov-Jorko, en “Karnegi-Holl” (Carnegie Hall), ni aŭskultis Raĥmaninov (NB. Raĥmaninov, Sergeo, granda rusa komponisto kaj pianisto elmigrinta en Usonon) kaj Stokovskij (NB. Stokowski, Leopold, usona dirigento).

Raĥmaninov, tion diris al ni konata komponisto, antaŭ eliro al estrado, kutime troviĝas en sia tualetejo kaj rakontas anekdotojn. Post kiam ektintas sonorilo, Raĥmaninov afektas sopiran mienon de granda rusa ekzilito kaj iras al estrado.

Altstatura, ĝibeta kaj maldika, kun longa malgaja vizaĝo, kun kurtaj haroj, li sidiĝis ĉe fortepiano, disiginte faldojn de sia eksmoda surtuto, ordigis per granda mano manumon kaj turnis sin al publiko. Lia rigardo kvazaŭ parolis: “Jes, mi estas malfeliĉa ekzilito kaj devas koncerti antaŭ vi por viaj malestimindaj dolaroj. Kaj pro mia tuta humiliĝo mi petas tre malmulton – silenton”. Kaj li ludis.

Okazis tia silento, kvazaŭ tuta milo da aŭskultantoj estis mortigita per nova, ankoraŭ nekonata, venena, muzika gaso. Raĥmaninov finis ludon. Ni atendis eksplodon de ovacio. Tamen en partero aŭdiĝis nur normalaj aplaŭdoj. Ni ne fidis siajn orelojn. Sentiĝis malvarma indiferenteco, kvazaŭ publiko venis ne aŭskulti perfektan muzikon luditan de l' elstara muzikisto, sed plenumi iun enuigan, tamen necesan devon. Sole en galerio aŭdiĝis kelkaj krioj de entuziasmuloj.

Ĉiuj koncertoj, kiujn ni ĉeestis en Usono, okazigis saman impreson. Aŭskulti koncerton de la fama Filadelfia orkestro, estrita de Stokovskij, venis tuta mondumo de Nov-Jorko. Ne estis komprenebla ties elekto, ĉar ili vizitas ne ĉiujn koncertojn. Viandaj kaj kupraj reĝoj, fervojaj reĝinoj, princoj de maĉgumo kaj simple princinoj de dolaroj en vesperaj roboj kaj frakoj, kun diamantoj, okupis balkonon.

Verŝajne, Stokovskij komprenis, ke sola muziko ne sufiĉas por tiu publiko, ke necesas ankaŭ io ekstravaganca. Kaj la elstara dirigento aplikis por si mem unikan, kvazaŭ cirkan aperon. Li ne frapis kelkfoje per taktobastoneto laŭ pupitro. La orkestro jam estis tute preta, do li eniris la scenon tre rapide kaj tuj eksvingis brakojn. Same rapide komenciĝis uverturo al “Meistersinger” (NB. germane ”Die Meistersinger von Nurnberg”, opero de Richard Wagner). Tiu ĉi estis ĝuste usona ritmo. Neniu momento estas perdita. Tempo estas mono. Ludado estis tute senriproĉa. Tamen en koncertejo ĝi rezultigis preskaŭ neniujn emociojn.

Viandaj kaj kupraj reĝoj, fervojaj reĝinoj, princoj de maĉgumo kaj princinoj de dolaroj nun aprezas verkojn de Baĥ (NB. Bach, Johann Sebastian, germana orgenisto kaj komponisto), Brams (NB. Brahms, Johannes, germana komponisto), kaj Ŝostakoviĉ (NB. Ŝostakoviĉ, Dmitrij, rusa komponisto). Kial nun ili aprezas verkojn de tiuj komponistoj, ili ni scias, ne volas scii kaj ne povas scii. Post unu jaro ili eble same aprezos verkojn de Mocart (NB. Mozart, Wolfgang Amadeus, aŭstra komponisto), Ĉajkovskij (NB. Ĉajkovskij, Petro, rusa komponisto) kaj Prokofjev (NB. Prokofjev, Sergeo, rusa komponisto).

Burĝaro forprenis arton de la popolo kaj ĝi ne deziras subteni la ŝtelitan arton. Certajn muzikistojn oni aĉetis en Usono kontraŭ granda mono. Enuantaj riĉuloj jam trosatiĝis per Ŝaljapin (NB. Ŝaljapin, Teodoro, rusa basulo), Heifec (NB. Heifetz, Jaŝa, usona violonisto), Horovic (NB. Horovitz, Vladimir, usona pianisto), Raĥmaninov, Stravinskij, Ĝilji (NB. Gigli, Beniamino, itala kantisto), Toti Dal Monte (NB. Dal Monte, Toti, pseŭdonomo de Meneghelli, Antonietta, itala kantistino).

Milionuloj facile pagas dek dolarojn pro unu enirbileto. Tamen subvencio de opero aŭ simfonia orkestro estas tre kara por ili. La ŝtato monon ne donas. Restas fama usona bonfarado. Filantropoj subtenas en tuta Usono nur tri operojn, el kiuj sole “Metropolitena Opero” funkcias eĉ tri monatojn ĉiujare. Kiam ni sciigis, ke en Moskvo funkcias kvar operoj tutan jaron, kun somera trimonata interrompo, usonanoj ĝentile miris kaj enanime ne kredis.

Antaŭ kelkaj jaroj patronoj ricevis publikan vangofrapon de granda dirigento Toskanini (NB. Toscanini, Arturo, usona dirigento), kiu tiam estris novjorkan filharmonion. Ĝi tiam malprosperis. Mankis mono. La patronoj estis okupiĝintaj pri siaj aferoj kaj nenion pensis pri stato de iuj klarnetoj, violonĉeloj kaj kontrabasoj. Fine venis momento, kiam la filharmonio estis devigita fermiĝi. Tio okazis samtempe kun la sepdekjara jubileo de Arturo Toskanini. Kaj la granda muzikisto trovis rimedon. Li ne petis monon de viandaj kaj kupraj reĝoj. Li eldiris ĉion al popolo. Post radiokoncerto li alpaŝis al mikrofono kaj petis ĉiun radioaŭskultanton elsendi almenaŭ unu dolaron kontraŭ fotaĵo, kiun Toskanini donacos kun sia aŭtografo. Kaj Toskanini estis rekompencita pro sia longa, malfacila vivo, – la filharmonio ricevis necesan monon de tiuj homoj, kiuj ne kapablis aĉeti enirbileton por aŭskulti Toskanini. Oni diras, ke plimulto de oferuloj estis malriĉaj italaj enmigrintoj.

En vivo de Toskanini okazis eta, sed interesa kuriozaĵo.

Kiam li estis dirto de milana opero “La Scala”, en Italio oni organizis konkurson de opera komponado. Toskanini estis ĵuriano de l' konkurso. Unu sentalenta komponisto, antaŭ prezento de sia komponaĵo, longe estis tro komplezema ĉe la fama muzikisto, flatis al li kaj ĉiel faris plezuron. Li petis, ke lian operon recenzu Toskanini. Recenzo estis negativa kaj do la operon oni malaprobis. Pasis dek jaroj, kaj jen en Nov-Jorko la sentalenta komponisto denove renkontiĝis kun Toskanini.

– Nu, majstro, la afero nun jam ne estas aktuala, – diris la komponisto, – sed mi volus scii, kial vi tiam malaprobis mian operon?

– Ĝi ne plaĉis al mi, – respondis Toskanini, – mi bonege rememoras vian komponaĵon. Ĝi entute taŭgas por nenio.Nu, kio estas tio!

Li sidiĝis ĉe fortepiano kaj rapide traludis parkere kelkajn ariojn de malbona opero malakceptita de li antaŭ dek jaroj.

– Ne, tio taŭgas por nenio, – reparolis li ludante, – tio meritas neniun kritikon!

Do, jam estis vespero, kiam ni ekpaŝis aŭskulti koncerton de Kreisler, senpripense parkinte la limuzinon ĉe enirejo de l' hotelo. De la lago blovis malvarma vento. Ni grave malvarmiĝis, kvankam ni trairis kurtan distancon preter kelkaj domoj. Ni estis tre ĝojaj pro tio, ke anticipe aĉetis enirbiletojn.

Promenejo estis preskaŭ senhoma. Ni eĉ ekpensis, ke ni malfruiĝis kaj la koncerto jam komenciĝis. En koncertejo ankaŭ estis malmulte da alvenintoj kaj ĝi estis nur duone plenigita. “Evidente ĉikaganoj preferas malfruiĝi”, – deduktis ni.

Sed ni vane hastis akuzi ĉikaganojn, kiuj plejparte estas tre precizaj homoj. Ili ne malfruiĝis. Ili simple ne venis. La koncerto komenciĝis kaj finiĝis en la duonplena halo.

Sur estrado staris grandaĝa viro en vasta vizitkostumo, kun dika ventro, sur kiu pendis balancanta ĉeneto kun brelokoj. Li staris, vaste dislokiginte genuojn, kaj kolere alpremis violonon per sia mentono. Tiu ĉi estis Kreisler – la unua monda violonisto. Violono estas danĝera muzikilo. Oni malpermesas koncerti violonon meznivele aŭ simple bone, kiel, ekzemple, ludi pianon. Meznivela violona ludado estas terura, sed la bona estas apenaŭ tolerinda. Ludi violonon necesas perfekte, nur tiam ĝi ĝuigas. Kreisler koncertis fajne, poetike kaj saĝe. En Moskvo post tiu ĉi koncerto okazus nepre duonhora ovacio. Por ĝin ĉesigi, necesus ŝajne forigi fortepianon kaj elŝalti ĉiujn lustrojn. Sed ĉi tie, samkiel en Nov-Jorko, la koncerto ne okazigis jubilon de l' publiko. Al Kreisler oni aplaŭdis, sed ne sentiĝis sincera danko. La publiko kvazaŭ parolis al la violonisto: “Jes, vi scipovas ludi violonon, vi ludis perfekte. Sed via arto finfine ne estas tre grava afero. Ĉu necesas emociiĝi pro ĝi?” Kreisler, probable, decidis komplezi al la publiko. Estus pli bone, se li tion ne faru. Li ludis muzikaĵojn plibanalajn, iujn valsojn kaj bostonojn – verkaĵojn de primitiva gusto. Li atingis tion, ke la publiko iom vigliĝis kaj komencis postuli reludon. Tio ĉi estis humiliĝo de la granda artisto, elpetinta almozon.

Ni eliris Miĉiganan avenuon malplaĉe sentante sin.

– Jen, jen, sinjoroj, – diris al ni s-ro Adams, – vi postulas de usonanoj tro multon. Antaŭ kelkaj jardekoj okazis jena evento, kiun mi ĉeestis. Jes, jes, sinjoroj, ĝi estos interesa por vi. Supozeble vi scias, ke en Nov-Jorko okazis la unua spektaklo de “Parsifal” komponita de Vagner (NB. Wagner, Richard, germana komponisto) kaj prezentita jam post morto de l' aŭtoro. Mi, certe, spektis ĝin. Mi tre aprezas komponaĵojn de Vagner. Mi okupis sidlokon situantan en la sepa vico kaj komencis aŭskulti. Apud mi sidis granda rufa sinjoro. Kvin minutojn post komenco de la spektaklo mi rimarkis, ke la rufa sinjoro ekdormis. Ĝenerale, nenio terura okazis, se li ne ronkus kaj lia kapo ne ekkuŝiĝus sur mian ŝultron, kiel sur kusenon. Mi vekis lin. Li ekvigliĝis, sed post unu minuto redormis. Ĝentlemanoj! Mi ne estas malica homo, jes, jes, jes. Sed mi ne sukcesis tion toleri. Ho, ne! Mi tre forte puŝis lian flankon. Li vekiĝis kaj longe rigardis min, nenion komprenante. Poste lia mieno ekesprimis suferon. “Pardonu min, sinjoro, – diris li, – sed mi estas tre malfeliĉa homo, mi alveturis Nov-Jorkon el San-Francisko nur por du tagoj kaj mi havas multajn aferojn. Mia edzino origine estas germanino. Ja vi scias, sinjoro, ke ĉiuj germanoj tre aprezas muzikon, samkiel gefrenezuloj. Mia edzino ne estas escepto. Kiam mi estis forveturanta, ŝi diris: “Ĝejmso, promesu al mi, ke vi spektos la unuan spektaklon de “Parsifal”! Dio mia! Kia estas feliĉo, spekti la unuan spektaklon de “Parsifal”! Ĉar mi ne povas esti tie, spektu almenaŭ vi mem. Vi devas fari tion por mi. Promesu tion”. Mi promesis, ja ni, aferistoj, kutime plenumas niajn promesojn. Kaj jen mi estas ĉi tie, sinjoro!” Mi proponis al li reveni lian hotelon, ĉar reale li ja plenumis sian promeson, kaj sekve malhonesteco al li ne danĝeras. Li energie ekpremis mian manon kaj tuj forkuris. Jes, jes, jes, ĝentlemanoj. Li tre plaĉis al mi. Vi ne devas mallaŭdi usonanojn tre severe. Ili estas honestaj homoj kaj meritas profundan estimon.

Aŭskultante rakonton de s-ro Adams, ni aliris al la hotelo kaj tie, ni, ege teruriĝinte, ne trovis nian mirindan limuzinon. Sinjorino Adams ekserĉis en sia mansaketo ŝlosilon de l' aŭto kaj fiaskis.

Okazis plej terura, kio povus okazi dum nia vojaĝo, – malaperis nia limuzino kun ŝlosilo kaj konduklicenco.

– Aĥ, Bekio, Bekio, – balbutis sinjoro Adams malesperinte. – Ja mi parolis al vi, mi parolis...

– Kion vi parolis al mi? – demandis s-ino Adams.

– Ho, ne! Bekio! What did you do? (Kion vi faris?) Ĉio pereis. Jes, jes, sinjoroj. Mi jam parolis, ke necesas esti tre atentema.

Ni rememoris, ke en la aŭto troviĝis ankaŭ niaj valizoj, ĉar ni decidis elveturi el Ĉikago tuj post reveno el koncertejo kaj pasigi nokton en iu eta urbo.

Ni paŝis laŭ Miĉigana avenuo ŝanceliĝante pro malĝojo. Ni eĉ ne sentis fridan venton, kiu disblovis niajn paltojn.

Kaj subite ni ekvidis nian limuzinon. Ĝi staris ĉe mala flanko de l' avenuo. Maldekstra fronta rado troviĝis sur trotuaro, pordoj estis malfermitaj. Interne funkciis lumigilo. Kaj eĉ lanternoj de nia kara trezoro konfuziĝinte lumis.

Ni ekkuris al ĝi, ĝoje kriante. Kia feliĉo! Ĉio estis surloke - kaj ŝlosilo, kaj konduklicenco, kaj pakaĵo. Okupitaj pri ekzameno de l' aŭto, ni ne rimarkis alvenon de granda policano.

– Ĉu vi estas posedantoj de l' aŭtomobilo? – demandis li tondrovoĉe.

– Yes, sir! Jes, sinjoro! – timiĝinte traflustris s-ro Adams.

– Aha! – ekkriis la giganto, rigardante de supre malsupren etan, dikan Adams -on. – Ĉu vi scias, diablo vin prenu, kie necesas parki aŭtojn en la urbo Ĉikago?

– Sed, sinjoro oficiro... – humileme respondis Adams.

– Mi ne estas oficiro! – rekriegis la policano. Mi estas ordinara policano. Ĉu vi ne scias, ke parko de aŭtoj apud hoteloj sur Miĉigana avenuo estas malpermesata? Ĉi tie ne estas Nov-Jorko. Mi devigas vin respekti lokajn trafikregulojn!

Verŝajne, s-ro Adams imagis, ke nun “sinjoro oficiro” lin ekbatos kaj do li kovris sian kapon permane.

– Jes, jes! – kriis la policano. – Ĉi tie ne estas Nov-Jorko, en kiu vi povas lasi sian “lavujon” meze de la ĉefa strato!

Li, probable, venĝis al Nov-Jorko pro iuj malnovaj ofendoj.

– Ĉu vi scias, ke mi estis devigita eniĝi en vian aĉan aŭton, alilokigi kaj du horojn gardi ĝin?!

– Jes, sinjoro oficiro! – trabalbutis Adams.

– Mi ne estas oficiro!

– Ho, ho! Sinjoro policano! I'm very, very sorry! Mi tre, tre bedaŭras!

– Well! (Bone!) – diris la policano pli milde. – Ĉi tie estas Ĉikago, sed ne Nov-Jorko!

Ni opiniis, ke li eldonos al ni “ticket” (avizon), post kio ni devos veni al tribunalo, kiu eble nin monpunos je granda sumo aŭ eĉ kondamnos por elektra seĝo (kiu konas tiujn ĉikaganojn!). Sed la giganto subite ekridegis timigbase kaj diris:

– Nu, forveturu. Kaj alifoje rememoru, ke ĉi tie estas Ĉikago, sed ne Nov-Jorko.

Ni haste eniĝis la limuzinon.

– Good bye! (Ĝis revido!) – ekkris la vigliĝinta oldulo Adams, kiam la aŭto ekmoviĝis.

– Good bye, mister officer! (Ĝis revido, sinjoro oficiro!)

Respondis al ni nur malkomprenebla muĝado.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]