Valentin Melnikov
| Un | u | versoj | 
(influite de rusa poeto Vl. Viŝnevskij,
kaj ne nur)
1. Fi(-)eraj...
| ***Mi estas ateisto, dank'al dio... ***Mi iam-tiam volas, ke eterne... ***Ĉu dio scias, ke li ne ekzistas?.. ***Por dubi oni devas multon scii... ***Vi eĉ imiti saĝon ne kapablas ... ***Plej longas la paroloj pri nenio... ***Ĉu vi, krom la Biblio, ion legis?.. ***Eraroj viaj mondon ne detruos... ***Se mankas mon', do pleje gravas sano... ***La vivo hardas nin. Sed kiucele?.. ***Plezuroj devas esti multekostaj... ***Ĝojigu homojn. Aŭ vin mem, almenaŭ... ***Deŝiru la havaĵon for de l' seĝo!.. ***Finfine, tamen, provu fari ion!.. ***Sed tutegale poste vi bedaŭros... ***Neniu via ag' meritas dankon... ***Matene, postebrie... Ho, teruro!.. ***Ne ĉiujn dio punas ĝustatempe... ***Jen estas lia vica cigna kanto... ***Sci' estas forto. Uzu ĝin singarde!.. ***Oni imitas nur neimiteblajn... ***Ĉu vi ne provis pensi proprakape?.. ***Delonge min ne laŭdas idiotoj... ***Se mi ekzistas – ĉu mi, sekve, pensas?.. ***La homo vivas nur dum li atendas... ***Li malgraŭvole iĝis optimisto... ***Bonordas ĉio, se ne konsideri... ***Nur frenezuloj en Rusi' bonfartas... ***Stultulo preĝas, dum saĝulo agas... ***Pli bonas agi, ol postuli helpon... ***Agnosku tamen, ke NE ĈIO PASAS... ***Do, li sin trompis mem. Kaj tiom lerte!.. ***Propeka kapr' ne povas kornobati... ***La homo povas ĉion. Se devigi... ***Bonŝancu do! Ke oni vin ne pafu... ***Kaj nun – pri la vetero... Abomene!.. ***Post tiu ĉi lini' – rigardu dorse... | 
2. In(-)spiritaj...
| ***Cogito, ergo sum. Dum spiro spermo... (tio estas latino. Traduku mem!) ***Amata mia!.. (fino de l' citaĵo)... ***Ne banaligu amon per konsento... ***Malvarmas vi – sen am' kaj litkovrilo... ***Mi atendadis vin ĝis malvarmumo... ***Dum estas vi – cetero malutilas... ***Ho, kiel ĉion ĉi malbutonumi?!.. ***Nur mi scipovas ami vin korekte... ***Mi konas ŝin. Verdire, eĉ plurfoje... ***Deziro ĉiam estas malmodesta... ***Do ĉiufoje, kiam mi edziĝas... ***Kaj ĉiuj, kiujn viv' al mi proponas... ***Ĉi-foje via nomo estas Anna... ***Sen pantalon' prefere ne kuraĝu... ***La edzo venas ĉiam malkonvene... ***Amata! Mi ne povas ne averti... ***Mi kisas vin – kaj tio aktualas!.. ***Se povus mi – sed mi, ho ve, ne povas!.. ***Diversaj pensoj venas post amoro... ***Ne tiom vi min amis, kiom ĝemis... ***Amata! (Kiom restis ĝis mateno?)... ***Vi belas, kiam vin neniu vidas... ***Por ami vin – necesas heroeco... ***Ja, kiu nudas, tiu baldaŭ tedos... ***Mi amas vin! Do estu pli singarda!.. ***Mi, tamen, vin influis pozitive... ***Do mi vin amas – simple kaj sen «ankaŭ»... ***Vagante en la ama triangulo... ***Do – lastan fojon antaŭ geedziĝo... ***Jen la miraklo: la virin' enlasas... ***Mi ĉie vin serĉadas per okuloj... ***Kuŝiĝu, kaj mi mem pri ĉio zorgos... ***Kompaton havu al poet' dormanta... ***...la sola ul', al kiu vi ne cedis... ***Ho, senvestiĝu!.. (ne al vi mi diras)... ***Por kio – tiuj gamboj, tiuj ĝemoj?.. ***Ja mi al vi praktike ne mensogas... ***Vestita vi aspektis pli impone... ***La edz' ekscias ĉion la plej lasta... ***Ju pli da pekoj – des pli dolĉas penti... ***Ĉi tie serĉas mi nur necesejon... | 
3. Komp – utilaj...
| ***Ĉu vi memoras – en la naŭdek kvina... ***Nun premu «Yes». OK, Format complete... ***Pli bonas vina dozo, ol vindozo... ***Ne s^atas mi literojn c^apelitajn... ***Ĉu, eble, al vi eĉ pasvorton diri?.. ***Kaj se mi premos tiun ĉi butonon?.. ***Ĉi tie vin eĉ «unformat» ne helpos... ***Denove pendas? Provu legi «help»-on... ***OS-duona? Mi preferus plenan... ***«Logout»? Ne? Do ĝuste tiel diru!.. ***«Shut down». Mi ripetas trian fojon!.. ***Sed eble, tamen, legi instrukciojn?.. | 
4. Ver'de'bataj...
| ***En Esperanto eblas ankaŭ sakri... ***Internacia lingvo por skandali... ***Ruslanda Esperanto-Asocio – ?.. ***Mi ŝatus vivi en Kazohinio... ***Ho mia kor'!.. Sed kio pri la cerbo?.. ***Jam tedis babilad' pri «fina venko»... ***Pri «ata-ita»  ne disputu vane... (laŭbezone uzu nomon de alia problemo) ***Raŭmisto finvenkiston ne komprenos... ***Se ankaŭ mi nomiĝus Ludoviko... ***Eternaj komencantoj... Ja eternas!.. ***Kulmino de sintrompo: Ago-tago!.. ***Ĉu vi subskribis Pragan Manifeston?!.. ***Mi ne memoras: kio estas REU?.. ***Kaj nun – denove turnu la folion... |