| De kie ŝi aperis? Miraklas la evento,
ke dum despero pleja ŝin sendis la fortun'.
 kaj tuta vivo povas ŝanĝiĝi dum momento –
 ĉu multo bezonatas por la feliĉo nun?
 
 Bosket' ĉe laga bordo similas al Edeno:
 sub sun' karese varma en posttagmeza hor'
 ne ligas ŝian belon malseka ŝtofkateno –
 la korp' ne idealas, sed indas je ador'.
 
 Pri sekva renkontiĝo – ne certo, nur verŝajno.
 Atendo dum monatoj, sopiro ĝis turment'.
 Leter' aŭ telefono, sendorma nokt' en trajno,
 kaj – ĝuo de l' revido. Benatas la moment'!
 
 Mi ŝvebas en etero, sen movoj kaj sen fortoj,
 pro simpla varma tuŝo vanuas la real',
 sed kvazaŭ tra nebulo aŭdeblas ŝiaj vortoj:
 «Nu kial eĉ nuntempe vi seriozas, Val'?»
 
 Kaj se la vivo mornas – anstataŭ veo plenda
 aspiras mi denove al vivokrea font':
 Rideto vertikala – sendenta, sendefenda
 akceptas miajn kisojn kun ĝojo kaj sen hont'.
 
 Minutoj da feliĉo pli karas ol jardeko
 da vivo senimpresa, vegeto en rutin'.
 Se iu ajn edife balbutas pri la «peko» –
 meritas li kompaton: la viv' preteris lin!
 1997
 (Laŭda mencio de «Liro-97»)
 |