| Jen komuna nia kanto(ĝin finverkis vi, leganto):
Fidelas ĉiam mi al sankta ĵur'.
Jes, certe, mia propra, sed ne nur...
 Mi zorgas pri beleco de l' statur'.
 Jes, certe, mia propra, sed ne nur...
 Do vivas mi laŭ leĝoj de l' natur'.
 Jes, certe, mia propra, sed ne nur...
 L' edzinon amas mi kun ĉasta pur'.
 ...
 Dankon.
 Ortodoksuloskizo al portreto
Per deca viv' ekzemplon
li montras al popolo:
 la vojon en la templon
 indikas «dia volo».
 Lin duboj ne torturas –
 la kred' animon savas.
 La konscienco puras.
 (Ĉu vere li ĝin havas?)
 Neniun malamikas,
 sentante la fieron,
 kaj pie li predikas,
 ke trovis jam la «veron».
 Lin regas toleremo
 laŭ la ordon' de Kristo:
 ĉe ajna vivproblemo
 li cedas sen rezisto.
 Kvietas kaj trankvilas
 sen pensi pri realo...
 Perfekte li similas
 bovinon en la stalo.
 Rusa optimismoEkspert' en gazeto rezonas,
kaj mi preskaŭ kredas al li:
 La vivo ne tiom malbonas!
 ...Sed multe pli.
 Iom pri honoroFraŭlinon oni pribabilis foje,
ke perdis ŝi honoron.
 Ĉar laŭ deziro kaj inklino, ĝoje
 praktikis ŝi amoron.
 Do, tamen, eble vi respondi provus
 (pardonu pro la moko!):
 Ĉu vere la honor' situi povus
 nur en ĈI TIU loko?
 Kial oni malaprobas naturismon?Al patrino kaj filino G. Varmega tag'! Do serĉas ni riveron,
fuĝante de polvoza urba strato
 por ĝui sunon, akvon kaj aeron
 per tuta korpo en natura stato.
 Jes ja, nudumi estas plej racie
 en kompanio saĝa kaj bonkora,
 sed iu sinjorin' laŭtradicie
 sin kroĉas firme al moral' pudora:
 Indigne ŝi protestas kaj akuzas
 nin pri malĉasta aĉa fiintenco.
 Honestas ŝi! Do certe ŝi rifuzas
 nudiĝi antaŭ vir'... sen rekompenco.
 Moralo de fablo...Samtiel ankaŭ ni, libere kaj sen tim'
ĝojigas unu la alian per intim'.
 |