[Antaŭa parto] [Sekva parto] | [Enhavtabelo] |
Per viscera ad astra
Memorema Tjukstl proponis al mi komence de somero iri duope al Teltlineu por serĉi monaĥejon de monaĥoj-pentofaristoj.
Mi relegas tiun ĉi frazon kun malplezuro. Feliĉa estas tiu kronikisto, por kiu leganto estas proksimulo, komprenanta lin per duonvorto. Li diros «somero», kaj la leganto jam vidas tritikan kampon sub nube blua ĉielo, aŭdas varmege zumantajn abelejojn; li diros «monaĥejo», kaj aperas imago de potenca konstruaĵo, malnovaj muroj, aŭdiĝas knarado de malfermiĝanta pordego, sed mi per ĉiu vorto erarigas la leganton. Eble, iu povas decidi, ke la luzanoj pensas nur pri la etikosfero kaj pridiskutas ĝin de mateno ĝis vespero, aŭ, kurĉasante unu la alian, kiel strutoj, seninterrompe okupiĝas pri fekundigo sur stadionoj. Tamen tio speciale interesis nur min, fremdulon, ne lasante lokon por priskribo de aliaj, ne malpli gravaj aferoj. Do, mi devos alpendigi multegajn klarigojn al tiu ĉi simpla frazo, kiu devas iĝi la komenco de la fino.
Tjukstl jam nomiĝis Tjotjoltek, kiam li ekveturis kun mi al Teltlineu (la luzanaj nomoj ŝanĝiĝas depende de okupiĝoj de ilia posedanto). Teltlineu, kiel videblas el la nomo mem, en kiu forestas sonoj «r» kaj «ks», estas «sovaĝsankta ermitejo de spiritaj provoj kaj eraroj de ŝtataj oficistoj». Aspekte ĝi similas rezervejon: duone sekiĝintaj marĉoj, tundro kaj arboskeletoj; tio estas parto de nenies tero, zonanta duoncirkle Luzanion laŭ la limo kun Kurdlando kiel sanitara kordono, ĉar koncentriĝo de lertonoj ne povas salte fali ĝis nulo. Sovaĝeco signifas nelertonizitecon, kaj sankteco — eblon renkonti monaĥojn; «monaĥejo» estas nur esprimo, ĝi ekzistas nur kiel statuto, ĉar la pentofaristoj estas nomada ordeno kaj ĉiutage transiras al nova loko. Nun pri la «provoj kaj eraroj». Antaŭ ducent jaroj la opozicio devigis la registaron akcepti leĝon, laŭ kiu ĉiu ŝtatoficisto unufoje dum jaro devas iri al Teltlineu kaj pilgrimi tie dum certa kvanto da tagoj, konformanta al lia ofica rango. Supera referanto, ekzemple, devas pilgrimi dum du semajnoj, ĉar lia rango estas dekkvara. Tjukstl, pretendanta al posteno de konsilisto pri scienco en MEA, jam liberiĝis de sia pilgrimado (ĝuste tiel li esprimis) — vintre, por eviti kulojn, kunflugantajn el kurdlandaj marĉoj en la ĉefa, somera sezono de pilgrimado; tiam li portis nomon Tjukstjulliks, kio proksimume tradukeblas kiel «Tjukstl ekster bono ĉe sia malbono»: kvazaŭe en la nelertonizita sovaĝejo, liberiĝante de la etikaj bridoj, ĉiu montras sian malbonan flankon. Rivelado de tiaj breĉoj estas speciale grava ĉe ŝtatoficistoj, ja al lertonoj ne estas permesite enmiksiĝi en ilian laboron, kaj malica oficisto povas ĉiel ĝeni civitanojn. Tamen, ankoraŭ neniu aŭdis pri oficisto, kiu post pilgrimado forlasus sian postenon, kvankam post reveno ĉiu devas doni al afektologia inspekcio sian ksandion. Ksandio similas rozarion, kaj oni portas ĝin sur la nuda korpo, por ke ĝi registru plej etajn oscilojn de emocioj. Al ordinaraj turistoj limgardistoj pendigas sur la kolon ksindrojn aŭ ĥronojn — por defendo kontraŭ renkontita survoje pilgrimo, se tiu subite «rivelus sian malbonon». Oni ne permesas malmunti kaj ksandion, kaj ĥronon; scii, kiel ili funkcias, same estas malpermesite. Tiuj aparatoj mem observas plenumon de la malpermeso, kaj liberiĝi de ili ne eblas. Laŭ instigo de Tjukstl mi ĵetis mian ĥronon en arbustojn, kaj ĝi tuj ekkuris post min, mallaŭte tintante per siaj bidoj. Verdire, mi esprimis ne tute ĝuste, kiam mi diris pri ksindroj. Ĥrono antaŭ la uzo estas indro; agordita por konkreta persono, ĝi ricevas prefikson laŭ ties nomo, kaj ĉar Tichy (kvieta) en la luzana estas Ks, do nur mian aparaton mi povas nomi ksindro; en traduko el la luzana tio signifas proksimume «kviet-strebanta savilo».
Ne superflue, tamen, estos aldoni, ke la pilgrimado de oficistoj, kaj ankaŭ la ksandrioj kaj ksindroj, esence, estas simple formalaĵo. Baldaŭ mi konvinkiĝis pri tio mem. Ni veturis sur ekstervoja paŝanta aŭto kun postveturilo, ŝarĝita per provizaĵoj kaj ekipaĵoj, tra malviva arbaro. Ĝi elkreskis ĉe bordoj de riveroj, iam fluintaj de glaciejoj; nun, kiam la riveroj malestas, la arbaro sekiĝas kaj pereas. Je tagmezo Tjukstl, kiu de tempo al tempo ĵetadis rigardojn al lertonmezurilo, deklaris, ke ni jam estas en «sovaĝejo». Ni ne starigis tendon, sed simple eksidis sur sfagno, kaj Tjukstl malfermis ladvazon da konservita brrbicio: mi deziris gustumi la nacian supon de ĉlakoj. Ĝi estas sufiĉe densa, guste similas soljankon, kiu jam komencas putri. Tiam super arboj aperis entiano, alta preskaŭ ses metrojn; sed tiel li aspektis nur el malproksime, ĉar li iris sur stilzoj aŭ, pli ĝuste, memiriloj (eblas ankaŭ diri «altiriloj», tamen, nomu ĝin kiel vi deziras; oni min riproĉas pri elpensado de neekzistantaj vortoj, kvazaŭ mi fantazias ilin por plezuro, sed ne pro neceso). La fremdulo malleviĝis sur la teron, mallongiginte la stilzojn kiel teleskopajn antenojn, kaj demandis, ĉu li povas sidi kun ni. Li prezentis sin kiel Kŭakŭaks (aŭ eble Kvakvaks), sed mi nomos lin referanto. Li servis en loĝeja fako de negranda apudlima distrikto, kaj nun estis pilgrimanta. Ni akceptis lin en nian kompanion. Kvankam oni devas esti elprovataj unuope, tamen pri tio neniu observas, kaj kiam mi demandis la referanton, ĉu li ne timas la ksandion, li respondis, ke tute neniu en ĝin rigardas.
En la dorsosako de nia nova kamarado estis undorto — vojaĝa materiigilo de aĵoj. «Undort» signifas «io el nenio». Ĝin oni uzas nur en nelertonizita sovaĝejo. El ĉio, trovebla apude, eĉ el rubo, ĝi tuj produktas necesan aĵon. Tiu aparato estis speciale utila por ni en la ventro de kurdlo, sed mi ne anticipu la eventojn. La referanto elsorĉis el sekaj branĉetoj kaj folio rondan skatoleton kun ciferplato, similan al kompaso — vivmezurilon, kiu indikis proksimume du pilgrimojn por kvadrata mejlo kaj (kiel opiniis mi kun Tjukstl) dume tolereblan kvanton da kuloj. Kun kul-forpelilo ni povus ankoraŭ ne hasti. Mi interesiĝis, por kio necesas ĉiuj ĉi pilgrimadoj, se la inspekcio eĉ ne kontrolas la ksandion; miaj kunvojaĝantoj unuvoĉe ekridis, kaj Tjukstl respondis, ke promeni en freŝa aero estas pli agrable, ol sidfroti seĝojn en kontoro. Tiel ni sidis kaj konversaciis, ĉar ni ne bezonis hasti — la vivmezurilo ne indikis eĉ spuron de la pentofaristoj. Tjukstl, kiu rimarkeble vigliĝis, kiam la indikilo de la lertonmezurilo falis ĝis nulo, rakontis al mi pri antaŭjuĝoj, ligitaj kun la etikosfero. La luzanoj vivas en ĝi dum jam kvar jarcentoj, kaj eĉ la plej kadukaj maljunuloj ne memoras, kiel estis antaŭe. Ekde junaj jaroj al ĉiu kaj ĉiuj oni enkapigas, ke la etikosfero estas ne persono, kun kiu eblas komunikiĝi; sed ĉio ĉi estas vana. Spiritismaj seancoj kolektas tutajn homamasojn kaj vokas furoron eĉ en la scienca medio. Tio estas ne tute friponaĵo, ja la saĝigita medio plenumas ĉiujn dezirojn, se ili al neniu malutilas; tial ĝi vere kapablas elsorĉi fantomojn, se tion iu tre deziras. Tamen, la seanculoj mem trompas sin, opiniante plenumon de subkonsciaj mendoj supernaturaj fenomenoj. En la lastaj jaroj aperis novaj kredoj. Kreiĝis sekto, kontaktanta la animojn de mortintaj ektokoj, kiujn la potencoj kvazaŭe sekrete neniigis, kaŝante spurojn de sia ektokiga eraro. La sektanoj publikigas protokolojn de tiaj interparoloj, plenajn de petegoj pri liberigo el la malviva vivo kaj, memkompreneble, de malbenoj, adresitaj al la potencoj. Estas malfacile diri, kiom da vero estas en ĉio ĉi, tio estas — ĉu la lertonsfero trompas la sektanojn, plenumante ex nihilo iliajn kaŝitajn dezirojn, aŭ en ĝi vere ekzistas iaj restaĵoj de la spirita vivo de la eks-senmortuloj.
Tio, laŭ opinio de iuj ekspertoj, ne estas ekskludebla: la lertonsfero memoras ĉiujn siajn agojn, kaj ĉiu ektoko, almenaŭ tial, ke li estis ektokigita, ĝis la fino mem restas ĝia parto. La stato, kiel ni vidas, estas ege stranga, se oni ne povas distingi ekziston de postmortaj vizioj kaj nepaciĝintaj animoj disde ilia neekzisto, — kvankam eĉ en tio opinioj de specialistoj disiras. Perfekta imito de la realo, rimarkis Tjukstl, ne diferencas de la realo mem, kaj tiel estas en ajna tereno. Mi demandis, ĉu vere neniu eĉ foje postulis plenan likvidon de la etikosfero, por ĉiam aŭ almenaŭ provizore? Tielaĵoj okazadis, respondis ili al mi; oni proponadis ankaŭ projektojn ne tiom radikalajn.
La suno estis malleviĝanta, kaj ekzumis kuloj; ni eksidis en nian paŝaŭton kaj direktis nin al serĉo de pli komforta loko por noktado. Ni traŝiriĝadis tra arboskeletoj, sidiginte la referanton-pilgrimulon sur la malantaŭan seĝon, de kie li replikadis, kaj kiam sur malebenaĵoj la referanto faladis sur nin de malantaŭe, mia ĥrono aŭ la ĥrono de Tjukstl, pendinta sur ties kolo, eligadis mallongan avertan siblon.
La paŝaŭto balanciĝis, kiel boato sur ondoj, kaj Tjukstl plu klarigadis, en kio estas la delikata diferenco inter elvokado kaj produktado de spiritoj. Se spiritojn elvokas tiu, kiu je ili kredas, la lertonsfero opinios lian kredon mendo kaj plenumos tiun mendon. Sed se li je spiritoj ne kredas, do li plifirmiĝos en sia nekredo, ja lertonoj, kompreneble, eltrovos lian skeptikecon. Tamen oni ne povas opinii la lertonsferon Iu — ĝi agas kiel aŭtomato, liveranta laŭ unua postulo ajnan libron, kvankam ne kapabla ĝin kompreni. Se mi dirus, ekzemple: «Mi deziras vidi fantomon de mia avo» — la lertonsfero plenumos la postulon, se ĝi ion scias pri tiu avo. Sed se mi turnus min al ĝi rekte, dezirante, ekzemple, ekscii ĝiajn intencojn aŭ pensojn, ĝi ne respondos, ĉar ĝi ne estas Iu, kiu povas paroli de si aŭ pri si. Oni proponadis, vere, personigi la lertonsferon, sed ekspertoj pruvis, ke da malutilo de tio estus pli ol da utilo. Ne eblas mallonge kaj facile klarigi, kial estas tiel, — ĉi tie ni renkontas malfacile solveblajn paradoksojn kaj logikajn kontraŭdirojn. La medio devas plenumi individuajn postulojn, dum ili estas kongrueblaj kun bono de aliaj personoj. Ne estante persono, ĝi estas surda al ĉiuj deziroj, elirantaj ekster tiujn limojn. Alie ni povus iom post iom akiradi potencon super la sortoj de la proksimuloj. Interese estas, tamen, ke la lertonsfero, ne estante persono, kapablas produkti personecajn objektojn, almenaŭ en formo de fantomoj kaj spiritoj. Obeado de la lertonoj finiĝas tie, kie komenciĝas minacaj paradoksoj, kiujn terano ne povas koni eĉ per nomo. Tamen, klarigis Tjukstl, ili neniam havis mankon de reformprojektoj. Per trafa bato li mortigis kulon sur sia frunto kaj daŭrigis:
— Unu el la unuaj estis la izokratia plano — de ekvilibro de bono kaj malbono. Ĝin proponis disĉiploj de Ksaimarnoks. Laŭ la principo «okulon pro okulo» la medio devas repagi al ĉiu per samo. Se vi amos proksimulon — do lertonoj vin karesos. Se vi batos — mem ricevu al la dentoj. Ĉio tute simetrie, ekvilibre kaj proporcie. Laŭ tiu simetrio vi povus eĉ murdi, sed nur unufoje, ĉar vi tuj mortus sur la sama loko. Estas facile kompreni, ke tio estus rekta vojo al akcelo de malbono. Ordinare ni ne tro streĉiĝas, penante fari bonon, ja truddevigo estas kontraŭ la naturo de la bono, sed fari ion spite al aliuloj la homoj pretas nereteneble. Rezulte ruzaj fiuloj devigus la etikosferon lukti kontraŭ si mem: unue ĝi devus provizi ilin per karapaco aŭ io tiaspeca, kaj poste frakasi ĝin, por puni la murdinton. Tamen, tuja ekzekuto estas malbona justeco, speciale okaze de murdo en afekcio. Lertonsfero, plenumanta funkciojn de ekzekutisto, estas ne tre alloga...
— Kaj ĉu vi memoras, — enmiksiĝis la referanto el malantaŭ niaj dorsoj, — la projekton de tri fratoj teologoj? Kiuj diris, ke necesas iri ĝis la fino? Tio, mi diru al vi, estis impresa ideo...
— Ĉu diosfero? — respondis Tjukstl. — Vere, estis tia ideo, sinteologia: ĵeti en la Kosmon, por ties humiligo, sintezitan Ĉiopovon... Jes, certe, kreita Dio, Sinteo, naskiĝinta sur unu planedo, por post miriadoj da jaroj disvastiĝi al la tuta Universo... Sed se pensi, ke sub premo de totala zorgo haltus la natura evoluo, rabobestoj formortus pro malsato, kaj poste ankaŭ iliaj viktimoj, multobliĝintaj ĝis mortiga malvasteco... Ne, tio estis ne tre bone pripensita.
La interparolo rompiĝis. Tra densejo mi ekvidis malhelan figuron, fleksiĝintan sub peza portaĵo. Nia paŝaŭto haltis, kaj la renkontito — maldika maljunulo en dreliko — deĵetis de sur siaj ŝultroj grandegan ŝtonon kaj, kovrinte la okulojn kontraŭ la suno, ne palpebrumante rigardis al ni.
— Pentofaristo... — mallaŭtvoĉe diris la referanto. — Ni povas demandi lin pri vojo al la monaĥejo, sed ĉu li respondos?.. Ili votas pri silento...
Tjukstl ĝentile salutis la monaĥon, sed tiu longe ne respondis. Eble, pensis, ĉu li rajtas respondi — la statuto de la ordeno permesas tion nur en esceptaj okazoj. Verŝajne, decidinte, ke tio ĉi estas ĝuste tia okazo, li nomis sin. Tio estis monaĥo-pordisto; matene li preterdormis la foriron de la monaĥejo, kaj nun estis serĉanta la siajn, kiel pentopunon metinte sur sin la ŝtonon. Tjukstl proponis veturigi lin, sed li nur riverencis al ni, surmetis la ŝtonegon sur la ŝultrojn kaj kaŝiĝis en densaĵo de malvivaj arbustoj.
Jam estis subiranta la ruĝa suno — promesante venton kaj kulojn, kiel asertis miaj kamaradoj, — kiam ni finfine trovis en malviva arbaro kampeton, taŭgan por lignofajro. La referanto instalis sin sur sfagno, sorĉis kun la undorto, kaj antaŭ ni, kiel porcelana veziko, momente elkreskis blanka dometo. Post minuto el liaj pufaj muroj eliĝis longaj defendaj dornoj — kaj rezultis vera porcelana erinaco kun duonronda enirejo. Entrenante internen pneŭmatan matracon, mi ŝiris ĝin, tuŝinte unun el tiuj dornoj, kaj insultis per diablo. Sed la malfeliĉo evidentiĝis negranda: la referanto tuj produktis el amaso da branĉetoj alian matracon, krome markitan per miaj inicialoj, kaj por fari al mi eĉ plian komplezon, faris tiel, ke la dometo entiris en sin ĉiujn dornojn. Iomete manĝinte, ni babilis, sidante ĉe la enirejo, en densiĝanta mallumo. Sur la lignofajro, kiun ni bruligis por plia ekzoteco, estis kuirata supo. Mi eksciis, ke la referanto ĝenerale estas poeto, kaj servas li nur por prestiĝo, ja versojn, eĉ plej belegajn, neniu legas. Same kiel prozon. En la Union de verkistoj li ne aniĝis, ĉar tie estas nuraj intrigoj, speciale okaze de sepultoj. Unuj opinias, ke super ĉiu mortinto devas paroli la prezidanto mem, aliaj — ke oratoro, range egala al la mortinto, tio estas: membro de la tribunalo de honoro — pri membro de la tribunalo de honoro, vicprezidanto — pri vicprezidanto kaj tiel plu. Nur pri tio ili disputas, kompatinduloj, per indiferenta, malgaja voĉo diris la poeto, fiksrigardante al la flamo de la lignofajro. Nenio alia por ili restis: la Unio atingis ĉion, kion ĝi postuladis dum tutaj sepcent jaroj, materiaj zorgoj malestas, ĉiu por si mem difinas eldonkvanton, sed tio estas sensenca, se jam eĉ poetoj poetojn ne legas.
Poste la konversacio malleviĝis sur la Teron. Mi miregis pri tio, ke Tjukstl, ŝajne, tiom esplorinta niajn morojn, ligas ruĝigon de la lipoj fare de virinoj kun vampireco. La lipoj de virinoj havas skarlatan koloron, por ke ne estu videblaj spuroj de sango, elsuĉita dum kisoj, — ordinara mimetismo de vampiroj. Miaj protestoj tute ne perpleksigis lin. Aĥ, la virinoj deziras plaĉi? Ĉu sangaj lipoj estas belaj? Kaj ĉu bluigitaj okuloj kun verdaj palpebroj — same? Ja tio estas koloroj de kadavra putrado — ja mi ne negos tion, ĉu? Terura aspekto konvenas al vampiro. Mi ripetadis miajn argumentojn, la poeto aŭskultadis, kaj Tjukstl ironie subridadis. Nu jes, ili deziras esti belaj... kaj la maljunulinoj? Ili ja same ŝminkas sin! «Virino ĉiam restas virino, — insistis mi. — Ruĝigiloj kaŝas maljunecon...» Sed Tjukstl ne cedis al miaj argumentoj. En ĉiuj teraj bildoj femaloj montras la dentojn. Demonstras la kojnodentojn. Certe, ankaŭ erotiko tion koncernas, sed tio estas nokta erotiko, kaj oni scias, ke vampiroj suĉas sangon nokte. Mi plu argumentadis, kaj li ĉiam palpebrumadis al mi, kio min diable incitadis; finfine li uzis nerefuteblan argumenton: se temas nur pri emfazo de beleco, kial viroj ne ŝminkas sin? Verdire, mi ne sciis kaj, bolante pro kolero, decidis ĉesigi tiun senfruktan disputon. Estu do vampiroj, diablo vin prenu, pensis mi, ekkuŝante por dormi en la dometo, malhela, kiel tombo.
Neniu el ni rimarkis kurdlon, kiu venis al tiuj lokoj. Kvankam mi vekiĝis kaj aŭdis snufadon kaj ŝmacadon, sed ne komprenis, ke tio estas sono de la grandega langego, lekanta la tegmenton. Konvinkiĝinte, ke ĝi trovis dolĉan pecon, tiu estaĵo unuglute voris la dometon, la paŝaŭton kaj ceteran nian havaĵon, tiel ke poste, post sufiĉe mola alteriĝo, ni trovis en la stomako eĉ la branĉetojn, preparitajn por matena lignofajro, kaj la gamelon — nur la supo elverŝiĝis.
Juĝante laŭ la amplekso de la stomako, en kiu eblis droni (nia kurdlo suferis pro soifo), ni trafis al vera giganto, unuopa vaganto. La stomakon mi esploris tre skrupule, kune kun ĉirkaŭaĵoj, ĉar ni pasigis tie pli ol semajnon. Tio estis io simila al grandega, malbonodora kaverno kun falta volbo, aldonaj kavoj kaj spuroj de erozio de la epitelio. La kavernon estis pleniganta nekredebla kvanto da duonlikva miksaĵo el arbustaj branĉoj, herbo, iaj rompitaĵoj, ladaĵoj kaj rubo. Nia kurdlo, evidente, estis ne tro elektema, voris ĉion ajn. Esperante, ke li mem elvomos nin el la faŭko, mi penis persvadi la kamaradojn tikli ĝian palaton, sed tiuj nur ŝultrolevis — kaj kiel ja ni povis grimpi al la ezofago, kiu per longa funelo nigris en lumo de poŝlampoj ie super niaj kapoj? Almanĝinte nin, la kurdlo komencis singulti. Tio estis vera tertremo. Finfine ĝi trovis trinkejon kaj faligis en la malhelan faŭkon impetan torenton. La aŭto tuj dronis, sed nia blanka dometo sentime tenis sin sur la akvo, kiel savboato. Tjukstl kaj la poeto-referanto alvokis min konservi paciencon, kaj mi impetis agi, ne sciante, kiel. La singultado ĉesis, ni rigardis al la fenestro, sur la nigra supraĵo de la lago kuris ondaj faldetoj; elŝovinte la kapon eksteren, mi eksentis venton, sed ankaŭ tio ne mirigis miajn kamaradojn. «Ĝi simple regurgitas, ĉu vi aŭdas?» — diris Tjukstl. Vere, aŭdiĝis zumado de malbonodora aero.
Proksimume post horo la lago malprofundiĝis kaj transformiĝis al viskoza likvaĵo. Tuj kiam mi surpaŝis la fundon, ni renkontis la saman monaĥon. Li estis tiom nelacigebla en pentado, ke ne forlasis la ŝtonon, kvankam li tute facile povis droni. Kaj lin, kaj miajn kunvojaĝantojn nia stato neniom maltrankviligis. La poeto, kiu havis en sia sperto proksimume sep glutojn — li iam iradis en eksterprogramajn ekskursojn, kaj li loĝis ĉe la limo mem, — deklaris, ke la gorĝon eblos atingi ne pli frue, ol la animalo ekkuŝos por ripozo, sed en tio estas malmulte da senco, ĉar la ezofago estas tre malvasta, kaj nenia tiklado tie helpos: maljunaj kurdloj havas ŝtonfirman dormon. Mi volis pridemandi la monaĥon pri Klivio, sed Tjukstl deadmonis min: laŭ liaj vortoj, de simpla pordisto mi ekscios ne multe. La ĉefa afero estas pacienco: la kurdlo, probable, ekiros laŭ spuro de la monaĥejo, kaj ĉar la monaĥoj ne rajtas kontraŭi al perforto, baldaŭ nia kompanio kompletiĝos per pluraj el ili. Eble, al ni fortunos, kaj glutita estos bibliotekisto. Mi ne diru, ke li min konvinkis. Mi eksuspektis, ke nia nuna stato al li plaĉas. Li jam estis prepariĝanta al esploro de la loko: li petis de la poeto la undorton kaj el la stomaka kaĉo produktis ministan kaskon kun lampeto, ŝnuran ŝtupareton kaj akvorezistan supertuton. Mi petis lin fari saman ekipaĵon ankaŭ por mi.
Tiutempe el obskuro, plena de ĉia abomenaĵo kaj rubo, komencis aperi mizeraj, ĉifonaj figuroj kun iaj siteloj en la manoj kaj kun balailoj sur la ŝultroj. Mi baldaŭ rimarkis, ke ili venas post matenmanĝo kaj tagmanĝo (ne de ni, sed de la kurdlo), por iom purigi la stomakan spacon. Do ili estis kvazaŭ purigistoj, sed mi neniam en la vivo vidis tian fuŝan kaj stultan laboron. Ili klopodis sen ajna kompreno. Unu el ili, rare parolema (la ceteraj ne respondadis demandon entute), diris al mi, ke la balailojn ili, vere, havas pro la ofico, sed ili tiujn ne uzas: unue, la vergoj forfrotiĝos, kaj tiam ili adiaŭos premion; due, tio povus malutili al LI. Pleje min mirigis ilia kreteneco. Ili indiferente vagadis preter ni kaj niaj maŝinoj, evitante nur lumon de lampoj, dispelantaj la obskuron, — kvazaŭ lunatikoj en tranco; sed ĉiufoje, kiam ni havis brrbicion por tagmanĝo, ne malpli ol kvin el ili staris sub la fenestro, avide enspirante odoron de la supo. Tamen ili neniel deziris eniri en la dometon, kaj nur tiu, la parolema, konfesis, ke al ili estas malpermesite komunikiĝi kun fremduloj, tial ili ŝajnigas, kvazaŭ ni ne ekzistas. Ŝajne, li mem ektimis sian malkaŝemon — post tiam mi lin ne vidis. Kutimoj de la kurdlo estis por mi novaj, sed baldaŭ mi komprenis, ke matene kaj tagmeze necesas serĉi pli altan lokon aŭ kaŝiĝi en la dometo: kvankam ĝi voradis poiomete, tamen trinki ĝi komencadis subite kaj kun neaŭdita avido, kaj poste faladis vera Niagaro — el tie, kie ordinare la suno staras zenite. Kun tio ĝi glutadis aeron tiel, ke la stomako pufiĝadis duoble pli granda ol ordinare, kaj poste faradis longan regurgiton — tio estis kiel hurlado de vento en mallarĝa montofendo. La referanto malestime ignoradis la ĉlakojn, sed Tjukstl foje alpremis du aborigenojn al la stomaka vando kaj ne liberigis, ĝis tiuj diris al li, ke ili estas altrangaj oficistoj — unu prezentis sin urinulo, la alia — hepatulo. Tjukstl forlasis ilin ambaŭ, deklarinte, ke ili senhonte mensogas, penante doni al si gravecon per rilato al vive gravaj organoj. Diri pri iu: «Li estas el la organoj» — tio en kurdlo ion signifas. Tamen, Tjukstl opiniis, ke nia kurdlo estas baldaŭ mortonta kaj trenas sin al tombejo, por meti en ĝi siajn kadukajn ostojn. Maljuna bruto, forigita el bilanco, antaŭlonge elkursigita; tamen, kiel tio ordinare okazas ĉe ĉlakoj, en ĝi oni plu loĝas pro loĝejaj malfacilaĵoj; laste eliras el tia kurdlo la laborantoj de la servo de purigo de la urbosaŭro, kaj ne purigas ili simple tial, ke ili ne deziras. Sitelojn kaj balailojn ili portas, por ke ŝajnu, kvazaŭ ili laboras. Ĉiuj ili senescepte estas pigruloj — la laboro konformas al la rekompenco.
En la unua tago mi ne tagmanĝis, kvankam la poeto-referanto tentadis min per listo de manĝaĵoj, kiujn povis kuiri la undorto; sed ĉe penso pri tio, el kio ĝi ilin kuiros, mi perdadis apetiton. Mi strebis eliri al freŝa aero, kaj min pleje mirigadis, kiel miaj kamaradoj povas paciĝi kun sia prizono, eĉ pli, mi komencis suspekti, ke ili trovas en tio ian plezuron. Kian? Ĉu ili ĝojis (peneme kaŝante tion) al tio, ke ĉi tie ne estas eĉ unu lertono? Ili ekridis, kiam mi rekte demandis pri tio, sed en ilia rido senteblis konfuziĝo.
En la dua tago post matenmanĝo (mi jam komencis manĝi, ja kion mi povis fari) Tjukstl ŝaltis muzikludilon, kaj mi, ne havante emon aŭskulti muzikon kaj ne dezirante sidi sen laboro, unue provis grimpi laŭ kruta deklivo sub la kardio, sed tie estis tro glite, kaj pri enbatado de hokoj ne eblis eĉ revi, tial mi en subakva kostumo direktis min pluen — al la duodeno. La referanto akompanis min ĝis la piloro kaj montris, kiel necesas tikli la piloran sfinkteron, por ke tiu malstreĉiĝu kaj tralasu min, sed li mem pluen ne iris. Li kunprenis dikan kajeron kaj krajonon: eble, lin vizitis inspiro, kaj li deziris izoliĝi. Malantaŭ la pilorio estis sufiĉe vaste, mi iris per grandaj paŝoj kaj sur disvojiĝo de galduktoj ekvidis en la muro paron de botoj. Mi preteris ilin per nevidantaj okuloj kaj ekiris plu, enprofundiĝinta en meditojn. Kial do miaj luzanoj, kiuj ŝajne malestimis ĉlakojn, konsentas sidi kune kun ili en tiuj kloakaj kavernoj kaj tute ne hastas al libero? Ĉu ĉarmo de ekzoteco? Ĉu primitiviĝo? Se ĉi tie estus iu freŭdisto, li tuj dirus, ke por entianoj sidi en kurdlo signifas reveni en la patrinan uteron, kaj entute atakus min per siaj freŭdismaj simboloj, kaj mi lin insultus, ĉar ili havas nenian uteron. Tamen, ĉu indis implikiĝi en imagata disputo kun elpensita freŭdisto? Sed en tio, tamen, estas io enigma, pensis mi, kaj nur tiam mian konscion atingis la viditaj dumvoje botoj en la muro. Mi lumis tien per la poŝlampo kaj rimarkis, ke ili moviĝas. Tiun enigmon mi, ĉiuokaze, povis solvi tuj. Mi vidis nur la vibroplandumojn kaj elfrotitajn kalkanumojn; mi tiris unu el ili, poste la duan, kaj el la muro retroe, kankre elrampis alta maldika entiano, same en subakva kostumo. Neniom mirigita de mia ĉeesto, li prezentis sin. Tio estis profesoro Ksouder Ksaate, katedrestro de kurdla anatomio en Iksibriks, nuntempe okupita pri kampaj esploroj. Ne demandante, kun kiu li havas honoron paroli, li klarigis al mi topografion de tiu ĉi peco de la intestaro; speciale lin admiris la diverticulum duoden-jejunale Xaater: jes, jes, tiu loko portis lian nomon, ja ĝuste li pruvis erarecon de asertoj de la skolo de Kseps, kvazaŭ tiu divertikulo neniam estis verukoza. La profesoro montradis sin al la okuloj de tiu ĉi kurdlo jam dum kelkaj tagoj, sed la stulta animalo neniel deziris lin gluti, kvankam li, salita, ŝovadis sin rekte en ĝian faŭkon. Ĉe tiuj vortoj en mi vekiĝis pezaj rememoroj pri la satelito-amuzparko, kiun mi opiniis planedo — kaj permesis min trompi per falsa ĉasado al kurdlo.
Forlasinte — sufiĉe sendezire — la galajn verukojn, la profesoro kune kun mi revenis en la stomakon. Kaŝe li ĵetadis rigardojn al miaj kruroj, sed tuj formovadis la rigardon. Poste evidentiĝis, ke li opiniis min denaska kriplulo, sed pro ĝentileco ne montris tion; estante anatomo, li faris al mi diagnozon deformitatis congenitae articulacionum genu — okazo sufiĉe rara kaj malfacila, ĉar tio ege komplikas la vivon, speciale iradon, kaj normale, tio estas entiane, sidi tia invalido entute ne kapablas; kiom da rido estis, kiam li komprenis, ke li renkontis homon, — mi forgesis al li diri pri tio, sed li mem komprenis, kiam ni demetis la oksigenajn maskojn. Tio estis jam trans la piloro, kaj desupre sur nin ekflugis tutaj faskoj da arbustoj kaj amasoj da grundo. Nia kaduka kurdlo estis rare manĝema; la profesoro konsilis hasti; el ĉie fluis torentoj de stomaka suko, kaj estis klare, ke tio ne estas fino: tia manĝaĵo kaŭzas pirozon, kaj sekve soifon. Vere, komenciĝis pluvego, sed ni sukcesis ĝiskuri la savan azilon, kaj neniu guto nin trafis.
Miaj kamaradoj afable salutis la profesoron kaj invitis lin al brrbicio, kiu jam estis kuirata en la gamelo. Interese, ke al ĉiuj delicaĵoj, kiujn povis kuiri la undorto, ili preferadis tiun aĉaĵon, plenigantan la ejon per odoro, kiu kun tuta deziro ne nomeblas agrabla. Ni sidis ronde kaj, trinketante la supon el bovletoj, vigle babilis. La profesoro rakontis amuzan historion pri tio, kiel en la pasinta jaro li malkovris en marĉo apud la Tumulo de la Prezidanto dronintan en ŝlimo skeleton de grandega kurdlo kun kvardek skeletoj de ĉlakoj interne. Danke al tio li venkis arkeologojn el skolo de alia anatomo, docento Ksipsikvaks (aŭ io tiaspeca), kiuj asertis, ke kurdlo ne povas vivi sub akvo. Vere, en la naturo ĝi ne povas, sed eblas dresi ĝin al submarino, kaj nia anatomo pruvis tion, prezentinte pruvobjekton — periskopon, trovitan kune kun la skeleto. La docento malfruis je du tagoj, kaj kiam li finfine venis al la loko kun subakva kostumo, la skeleto jam estis sekiĝanta sub la suno, observata de preparistoj, kaj al la periskopo la profesoro alfiksis ŝildon kun moka surskribo: CITO VENIENTIBUS OSSA!
Kiajn ridindajn problemojn havas tiuj sciencistoj, pensis mi, trinkante brrbicion tiel, kiel en la infaneco mi glutadis fiŝoleon, tio estas ŝtopante la spirgorĝon per la postpalato; sed tamen mi trinkis, por ne montri min malsama. La monaĥo sidis kune kun ni, tamen ne sur matraco, sed sur sia ŝtono — li finfine lasis sin persvadi kaj deĵetis ĝin de sur la ŝultroj. Sciante, ke mi estas homo, li opiniis ebla rompi la voton; tiel komenciĝis interparolo, en kiu li montris multe pli grandan inteligentecon, ol supozis en li Tjukstl. Lian nomon mi ne povus prononci: ĝi estis tute alia, ol havas aliaj luzanoj, raŭka, el nuraj senvoĉaj konsonantoj. Ĉiuj monaĥoj havas tiajn nomojn, ĉar monaĥeco komenciĝas per elekto de klivia nomo — el konserviĝintaj kronikoj. Ekde tiu minuto monaĥo iĝas ankaŭ tiu kliviano. Ĉe tiu informo mia fantazio senbridiĝis. Mi atendis nekredeblajn sensaciojn — ekzemple, ke ili kredas je metempsiĥozo kaj je tio, ke per iliaj buŝoj parolas mortintaj klivianoj, aŭ ke dum siaj sakramentoj ili legas laŭ restintaj dokumentoj terurajn sorĉformulojn de Ka-Undrio, kaj, kvankam ilia kredo per tio estas malfacile elprovata, ĝuste en tio ili vidas sian pentan mision; kaj se vizioj iĝos amasaj, la piaj monaĥoj povas iĝi organizaĵo de venĝantoj. La frato-pordisto malvarmigis mian ardiĝintan fantazion, deklarinte, ke li nenion scias pri la kliviano, kies nomon li prenis, kaj ankaŭ pri aliaj klivianoj; li scias nur, ke tiuj ne kredis je Dio; tial ili nun kredas anstataŭ ili.
— Kial do, — demandis mi, kruele trompita en miaj atendoj, — vi havas kliviajn kronikojn, kaj vi eĉ ne provas esplori ilin?
La monaĥo, verŝajne, varmiĝis pro la brrbicio; li demetis de la kapo la kapuĉon kaj, rigardante al mi per siaj radiece plumitaj okuloj, diris:
— Ne ja, mi ilin legis. Inter niaj novicoj ne malmultas klerikoj, kiuj aniĝas al la ordeno ne pro pentado kaj ne pro pieco, sed esperante trovi ĉe la klivianoj kristaliĝintan esencon de la plej nigra Malbono. Tiaj baldaŭ foriras. Ĉu vi miras, fremdulo? Ni legas la kronikojn, por lerni la klivian lingvon, tamen tie estas nenio...
— Kiel nenio? — malrapide redemandis mi. Mi estis preta suspekti lin pri deziro kaŝi la veron.
— Nenio, krom frazoj. Propaganda fanfaronado, nure. Banalaĵoj kaj blufo. Ĉu vi miras? Kaj ĉu vi iam aŭdis pri potenco, kiu ne disŝutas ĉiuflanken promesojn de feliĉo, sed proklamas malesperon, dentogrincadon, priskribas propran fiecon kaj abomenecon? Neniu potenco iam ajn tion promesis. Ĉu ĉe vi estas alie?
— Ni ne parolu pri tio, — rapide respondis mi. — Sed ilia Ka-Undrio? Kio estis ĝi? Ĉu vi scias? Ĉu vi rajtas diri?..
— Ĉiam la samo, — ŝultrolevis li. — Ka-Undrio en preciza traduko signifas bonsfero.
Mi senspiriĝis.
— Ne povas esti! Do... ili deziris fari la samon, kiel vi?
— Jes.
— Tiuokaze... kiel aperis la milito?
— Tio estis ne milito, sed senhoma kunpuŝiĝo de du ideoj.
— Aniks diris al mi, ke la lertonoj aperis kiel armilo...
— Probable, vi malĝuste lin komprenis. Ili aperis ne kiel armilo. Sed ili iĝis armilo, renkontinte tion, kio celis al ili mem.
Mi vidis, ke li kun peno serĉas vortojn sub senmova rigardo de la ceteraj, — kaj subite mi ekvidis tiun scenon kvazaŭ el ekstere. Homo, sidanta kun maloportune subfleksitaj kruroj inter estaĵoj, larĝe sidantaj sur siaj grandegaj piedoj, kun elstarantaj malantaŭen genuoj, kiel pezaj grandkapaj birdoj.
— Kunpuŝiĝis du versioj de la Bono, — diris finfine la monaĥo. — Ili diferencis per tio, kion nobla Tjukstl nomus programo. Tamen ne tro forte. Esence, ili koliziis tial, ke ili estis du projektoj de perfekteco. Se unu kontraŭ la alia ekstaros du eklezioj de unueca Dio, se ĉiu el ili staras por Li, sed postulas por si ekskluzivecon, permesantan neniajn cedojn, la afero povas finiĝi per batalo, eĉ se ĝin neniu dezirus. Ĉu ne tiel okazadis en historio? Kaj se eĉ fideleco al la Supera Bono kapablas naski ekstermadon, kiom pli rekte al tio kondukas ĉi-monda kredo, kies adeptoj kreis hordojn da nepensantaj plenumantoj! La du projektoj de beata sendieco kuris renkonten unu al la alia kaj renkontiĝis ne ĝuste meze de la vojo, ĉar unu el ili estis pli efika kaj havis pli grandan detruan forton. Kaj se fortunus al la klivianoj, vi sidus ne ĉi tie, sed inter malhelvizaĝuloj, en la suda rando de ilia altebenaĵo, kaj aŭskultus rakonton pri pereo de Norda Taraktio, mistera monstro, entombigita sub glaciejoj de Luzanio. Nur kun tia diferenco, ke tie vi estus inter nekredantoj. Ja la klivianoj, kiel mi jam diris, malkonfesis Dion, kaj ĉe ili vi pli malfacile trovus pentofaristojn...
— Do, ĉu ili vere deziris bonon?..
Mi neniel povis akcepti tiun penson.
— Mi pensas, ne malpli kaj ne pli, ol la patroj-fondintoj de la etikosfero. Sed nun mi devas iri. Adiaŭ.
La monaĥo ekstaris, surmetis sur sin la ŝtonon kaj ekiris, fleksiĝante sub la pezo. Mi tuj komencis pridemandi Tjukstl-on, ĉu li sciis tion, kion la monaĥo diris pri Klivio?
Li ne negis, tamen pruvadis, ke ĉio estis alie: laŭ li, la klivianoj havis aŭtoritatismajn idealojn kaj sian bonsferon ili deziris krei ne el lertonoj, sed el molekulaj mikrorobotoj, nomataj pigmoj, — ne nur malpli perfektaj, sed eĉ pli kruelaj, ol la lertonoj. Li superŝutis min per specialaj terminoj, mi vidis, ke li defendas sian aferon tute sincere, sed mi ne plu aŭskultis lin. Tamen, jam estis malfrua tempo. La du ceteraj ekstaris, por prepari la dormolokojn. Tjukstl eksilentis kaj same sendezire leviĝis. Min ĉirkaŭis mallertaj figuroj, kovritaj per densa velura lanugo, kun okuloj, dismetitaj preskaŭ same larĝe, kiel la nazotruoj, en kiuj ĉe spirado tremis malgrandaj plumetoj. Preparante min al dormo, mi elprenis el la orelo la tradukilon; kompreneblaj voĉoj iĝis rapidaj stridaj triloj. La poeto proksimigis al mi la strigajn okulojn kaj ion diris; mi komprenis lin, ĉar li almontris la liton. Malheliĝis; ĉiuj jam ekdormis, juĝante laŭ egalmezura spirado, sed mi tute ne deziris dormi. Estas bone almenaŭ, ke neniu ronkas, pensis mi, ja mi ne eltenas ronkadon. Tamen, mi estas inter entianoj, kaj ili, verŝajne, ne ronkas. Ĉu iu aŭdis pri ronkantaj paseroj aŭ pingvenoj? En mia kapo ĉio miksiĝis. Por kio mi metis sur min malfacilaĵojn de stela vojaĝo? Ĉu por trafi kun aro de eks-birdoj en la nigran ventregon de duonmortinta kurdlo? Kiu? Mi, diplomata duonkuriero, Ijon Tichy, eks-simio. Mi persone neniam estis simio, sed ja ĉiu el ili same neniam estis birdo. El kie do estas tiu malsana intereso al zoologio en genealogiaj esploroj? Ĉu vere, diris mi al mi mem preskaŭ kun malespero, mi nur tiel, stulte, povas pensi pri tiaj seriozaj kaj gravaj aferoj? Ĉu eksciis mi la sekreton de Nigra Klivio? Ŝajne jes; sed evidentiĝis, ke la sekreto — morna kaj nekomprenebla por ni — tute ne ekzistis, kaj estis io, tro bone konata al ni. Iu komencis ronki, kaj poste eĉ stertori, mi huŝis kelkfoje per antaŭlonge elprovita maniero, sed senrezulte. Mi leviĝis sur la kubuto, en timo, ke min atendas sendorma nokto, kaj tiam la stertoro transiris al tondrosimila gluglado. Ĝi estis venanta el ĉie, kvazaŭ ĉe pluvego. Tio estas ne ili, tio estas nur digestado de la kurdlo; tio estas murmuro en ĝia ventro, trankviliĝis mi. Mi plu kuŝadis kaj kuŝadis, sed dormo ne venadis. Kiel bidojn de rozario kalkuladis mi en la memoro miajn antaŭajn vojaĝojn. Kiom da ili mi havis! Tamen, kelkaj evidentiĝis sonĝo. Mi rememoris mian vekiĝon post la kongreso de futurologoj kaj subite pensis, ke, eble, ankaŭ nun mi sonĝas. Nenie sendormeco turmentas kun tia persisto, kiel en sonĝo, ja estas tre malfacile ekdormi, se vi jam dormas. Tiam pli facilas vekiĝi, tion komprenas ĉiu. Se mi vekiĝus nun, de kiom da klopodoj mi liberiĝus! Tio estus vere agrabla surprizo. Kaj mi streĉiĝis, penante disŝiri spiritajn ligilojn, per kiuj nin katenas sonĝo, sed, kiel ajn mi penis deĵeti ĝin de mi, kvazaŭ malhelan kokonon, mi nenion sukcesis. Mi ne vekiĝis. Alia realo ne ekzistis.
Notoj:
Per viscera ad astra — Tra visceroj al astroj (lat).
ex nihilo — el nenio (lat).
diverticulum duoden-jejunale Xaater — divertikulo de duodeno de Ksaater (lat).
deformitatis congenitae articulacionum genu — denaska difekto de la genua artiko (lat).
CITO VENIENTIBUS OSSA! — al frua veninto — la ostojn! (lat).
[Antaŭa parto] [Sekva parto] | [Enhavtabelo] |