[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]

La instruo pri tri mondoj

La personeco de la maljuna saĝulo pli impresis min, ol liaj vortoj. Aniks enkorpigis en si tion, kio nur ŝajnis al Ŝekspiro: li estis kaj viva kaj malviva samtempe. Li estis ne surogato de mortinto, imito, sed reala daŭrigo de la estaĵo, vivinta antaŭ tricent jaroj. Tamen mi ne povis kredi tion, kion li diris pri fiasko de ektoteĥniko. Mi estis certa, ke multegaj homoj decidiĝus al tia transformo, por atingi senmortecon, — kial ĉi tie devas esti alie? Mi silentis pri miaj duboj, kaptita de subita antaŭsento, ke ne la maljuna filozofo respondos mian demandon, sed nubo de lertonoj, prenintaj lian aspekton. Kvankam mi konvinkadis min, ke mi pensas kiel sovaĝulo, serĉanta en radiricevilo parolantajn gnomojn, sed nesuperebla forto fermis mian buŝon. Ĉu vere gradeco de aŭtomorfozo garantias kontinuan ekziston de personeco? Kiel konvinkiĝi pri tio? Solvo de tiu demando ŝajnis al mi pli grava afero, ol ekspedicio al la pentantoj, kaj mi prokrastis ĝin.

Tiutempe oni invitis min al renkontiĝo kun studentoj kaj instruistoj de Instituto de Lertonetiko. La halo estis plenŝtopita, sed falintaj sur min demandoj montris plenan malklerecon rilate de la teraj aferoj. Iu blankpluma studento en okulvitroj entiris min en disputon pri anĝeloj. Konante ilin laŭ bildoj, li asertis, ke sur tiaj flugiloj ne eblas flugi. Krome nur plumita vosto garantias stabilecon — aŭ plumitaj stabiligiloj ĉe la maleoloj. Mi respondis, ke tio estas spiritaj estaĵoj, objektoj de kredo, sed ne de aerodinamikaj esploroj. Tio lin ne konvinkis. Verŝajne, la homoj kaŝe diigas plumitojn, aliokaze la flugiloj de la anĝeloj estus ne plumitaj, sed, ekzemple, membranaj. Li deziris, ke mi klare difinu nian rilaton al plumoj. La flugiloj estas simbolaj, klarigis mi, kaj ne signifas birdojn, kaj ĉi tie temas ne pri svingaj plumoj kaj lanugo, sed pri ĉielo, kien kredanto iros post la morto. Sekvis demandoj pri sekso kaj maniero de reproduktiĝo de anĝeloj. Mi klarigadis al ili, ke anĝeloj ne povas havi idaron, sed, estante ne tro forta en anĝelologio, perdis la grundon sub la piedoj. Iu aŭdis pri gardantaj anĝeloj kaj demandis, ĉu ne estas tio tera analogo de la etikosfero? Finfine ankaŭ tiu ĉi temo estis elĉerpita, sed mi ne sukcesis ripozi, kiam oni demandis min pri niaj gepatraj ludoj. Mi divenis, pri kio temas: foje mi observis sur la urba stadiono ĉiujarajn geedzajn vetkurojn. Tiu sporto anstataŭas por la luzanoj erotikon. Junularo de ambaŭ seksoj, feste vestita, eliras sur kurejon, kaj la tribunoj instigas la gekurantojn, furioze aplaŭdante al ĉiu sukcesa ago de fekundigo. Do, mi klarigis al ili, ke ni ne reproduktas nin dum kurado, tial reproduktiĝo ne povas ĉe ni esti sporto. Tiuokaze kio ĝi estas? Mi ekbalbutis ion pri amo. Bedaŭrinde, de amo mi glitis al amoro, por ili nekomprenebla, kaj trafis sub krucpafadon. Amoro? Kio estas tio? Jes, jes, ni scias, vi havas alian anatomian konstruon, vi ne kuras, tre bone, vi faras tion alie, ol ni, sed por kio estas tiuj sekretoj, aludoj, ambiguaĵoj, eŭfemismoj? Kial en via gazetaro tiom multas reklamo kun laktoglandoj? Ĉu tio iel rilatas al politiko? Al lukto por potenco? Ĉu ne? Do al kio? Ĉu familia vivo? Kaj kio? Mi ŝvitis, kiel muso, ili premis pli forte, nepre dezirante aŭdi, kion hontindan ni vidas en fekundigo? Kiu hontas, ĉu femalo aŭ masklo? Kaj pri kio, propre? Eble, la religio malpermesas al vi reproduktiĝi? Ĉu ne malpermesas? En la halo, malfeliĉe, ĉeestis kelkaj studentoj el fakultato de kompara religiologio, kaj de ili mi ricevis plej multajn batojn. Ne sukcesis mi diri, ke la religio nenion havas kontraŭ infanoj, kiam unu el tiuj doktuloj rememorigis pri votoj de ĉasteco pro savo de la animo, el kio sekvas, ke ju pli multe da idoj vi generis, des pli malproksima vi estas de la savo, laŭ la tera kredo. Mi obstinis, dirante, ke tute male. Li ion kaŝas! — kriis oni al mi el diversaj flankoj. Mi arde kredigadis, ke ne. La aŭskultantaro bolis, ĝi deziregis scii, el kio aperas tiu nekomprenebla honto, tiuj izoliĝoj, tiu intimeco — ja ili havas nenion pli publikan, ol fekundigon, kaj mi, tute obtuziĝinte, ne povis ion ajn klarigi al ili. Iu studentino demandis, ĉu ni demetas ovojn, sed aliaj, pli informitaj, priridis ŝin. La homoj devenis de kvarmanaj surarbaj haruloj el klaso de mamuloj, kaj ili estas vivonaskaj. Ĉu mamuloj? Jes ja. Patrino nutras infanon per la mamo. Ĉu per la mamo? Per lakto el la mamo, per sia karno nutras siajn idon pelikano. La lakto faris sensacion. Ĉu ankaŭ per kazeo? Kaj kio pri butero? Mi respondadis konfuze. Eble, finfine mi sukcesus klarigi al ili pri duunueco de erotiko — spirita kaj sensa samtempe, sed la bariero inter unu kaj la alia, levanta la unuan damaĝe al la dua, estis tute nekomprenebla por ili. El kio sekvas tia divido? Ĉu ĝi konformas kun la sferoj de virto kaj peko? Jes? Ne? Iu juna logikisto, perle griza, kiel turto, komencis pruvi, ke la homoj ne konfesas vere la propran religion, alie ili antaŭlonge formortus, ne lasinte idaron. Kolektiva celibata memmortigo! Ili pekas, sekve, ili ekzistas! Pecco, ergo sum, et nihil obscoenum a me alienum puto. Ili enbatis en sian kapon, ke mi scias ĉion, sed elperfidi tion mi ne rajtas. Pro malespero mi ekuzis la Sokratan metodon kaj demandis, kio ĉe ili estas opiniata maldeca. Ve, evidentiĝis, ke nenio speciala. Ofenda, kripla, malagrabla, abomena, kruela, tiujn nociojn ili konis, sed la nocion de maldeca — ne. Estas maldece manĝi per malpuraj manoj! Fosi en la nazo dum ekzameno! Mokimiti kaj mokpriridi aliulojn! Ili kriis, interrompante unu la alian, penante doni al mi ĝustan spuron. Nenio rezultis. Konfuzita de ilia kriado, fajfado, piedfrapado (la afero jam odoris per skandalo), mi finfine agnoskis min venkita.

Post la prelego estis bankedo. Mi konatiĝis kun juna sciencisto, sidinta maldekstre de mi, — dekstre sidis la rektoro. La juna entiano ekinteresis min pli multe. Li estis doktoro de lertonetiko, aspekte similis gufon kun kufo, lia nomo estis Tjukstl. Li interesiĝis ankaŭ pri homologio, sed estis rimarkeble, ke la terajn problemojn li konas nur teorie. Li opiniis, ekzemple, ke ni fortimigas malamikojn, hirtigante la harojn, kiel hienoj. Mi penis certigi lin, ke estas tute ne tiel, sed li citis terajn librojn. Kaj jen, provu klarigi al fremdplaneda estaĵo, ke tio ne estas argumento, ja ĉe ni ankaŭ la animo ne forkuras en la piedpinton, kvankam tiel oni diras metafore. Aŭdinte pri mia renkontiĝo kun Tahalat, Tjukstl ironie ridetis. Oficiala propagando, diris li, foiraj trukoj kaj artifikoj, lertona blufo. Li konsentis iĝi mia mentoro kaj rakontis al mi multan novan pri la etikosfero.

Pri produktado de lertonoj okupiĝas lertontrustoj. La centran regejon estras duumviroj — la Unua Inhibitoro kaj la Unua Gedomatikisto. Iliaj taskoj ekvilibrigas unu la alian: unu zorgas pri profilaktiko de malbono, do pri limigo de certaj agoj, la dua — pri seninterrompa liverado de bono, kaj sekve pri maksimumo de liberoj. La profesio de Tjukstl, tio estas lertonetiko, estas ne instruado al lertonoj pri fundamentoj de etiko, sed arto de enkorpigo de etiko en fiziko. Jam ĝiaj patroj-fondintoj komprenis, ke tio estas necesa. La plej ĉagrena manko de ĉiuj moralaj kodoj estas nekompareblo de diversaj agoj; provu decidi, kio estas pli malbona: priŝteli orfon, ne doni loĝejon al maljunulo aŭ bati pastron per sankta relikvo? La etikosfero ne devis preni al si rolon de psikologo-edukisto, spiono kaj kontrolisto, nevidebla arbitracianto aŭ policisto kaj des pli — rolon de flanko en disputo, kun kiu eblas disputi pri takso de agoj. Tia ĉiea kaj trudiĝema prizorgado estus neeltenebla. Tial malbonkapacito de la etikosfero manifestiĝas kiel pure fizika karakterizaĵo. En la nobligita medio oni ne povas iun truddevigi al io, same, kiel ne eblas truddevigi elektronojn ĉesi rivolui ĉirkaŭ atomaj nukleoj. En ĝi ĉio viva estas nedetruebla, kiel nedetrueblaj estas materio kaj energio. La leĝoj de fiziko estas antaŭ ĉio malpermesoj, alivorte, ili signifas neeblon de io; kaj fari krimon en la etikosfero ne eblas tute same, kiel en la natura medio ne eblas konstrui eternan movilon. Jen kial ĉiuj decidoj, kiujn devas fari lertonoj, estas transportendaj el netrairebla labirinto de psikologio sur la firman grundon de ekzaktaj sciencoj. Ĝuste pri tio okupiĝas lertonetiko.

Tjukstl montris al mi, kiel tio estas farata. Unu el la aksiomoj de etikosfero diras: «Neniu povas esti senigita de libero». Ĝi efikas kiel fizika leĝo. Pri tio estas facile konvinkiĝi, peninte kateni iun, aŭ surĵeti sur ties kolo maŝon, aŭ, ekzemple, encementi la piedojn de la viktimo en sitelon kaj ĵeti la sitelon en puton. La katenoj kaj ligiloj disfalos momente, la cemento dispolviĝos, sed la viktimo nepre devas fari penojn por liberigi sin. Alie disfaladus eĉ vestaĵoj, kaj neniu povus porti zonojn kaj ŝelkojn. Se mi ŝiriĝus en la ĉeno, mi reliberigus min, sed mi — terano — pri tio ne sciis. Ĝuste pri tio kalkulis miaj ŝtelintoj, aldonis kun rido Tjukstl. Lertonoj ne komprenas (kaj ne povus kompreni) vian animan staton, sed nur difinas, ĉu ne estas ĝenita libero de viaj moviĝoj. La arto de lertonetikistoj montriĝas en traduko de morala senco de ajna situacio al la ekzakta lingvo de fiziko, por ricevi optimuman solvon sen entrudiĝo de psikologiaj taksoj. Lertonoj tute ne kontrolas tiun, kiu intencas murdon, kaj ne pridiskutas kriman atencon, sed nur malkovras kaj neŭtraligas ĝin. La programo konsistas el «inĝenieraj» leĝoj, ekzemple: «Nenio falu rapidege»; tio signifas, ke meteorito ne falu sur urbon, ke neniu pereu, elfalinte el fenestro, sendepende de tio, ĉu li mem elsaltis aŭ estis elĵetita, — kvankam metodoj de kontraŭagado al tio estas malsamaj. Ekzistas, ekzemple, likvidonoj kaj absorbonoj — subatomaj partikloj, absorbantaj energion aŭ liberigantaj ĝin laŭ signalo de lertonoj. Triliono da absorbonoj, dissemitaj super unu kvadrata mejlo, povas malaltigi temperaturon de la aero je 20° nur dum minuto. (Ĉu ne tiel, pensis mi, Luzanio faris Nigran Klivion glaciejo?) Jen alia leĝo de lertonetiko: «Se viktimojn ne eblas eviti, ili devas esti kiel eble malplej multaj». Tio estas principo de minimumo de malbono. Se, ekzemple, la piedo de infano, transiranta fervojon, enkaptiĝos inter reloj, kaj abrupta bremsado de trajno kaŭzos katastrofon kun multegaj viktimoj, la trajno transveturos la infanon. Tiun ekzemplon Tjukstl elpensis speciale por mi: en Luzanio ne estas fervojoj. Ankoraŭ unu leĝo: «Neniu estu malsana». En Luzanio jam dum ducent jaroj ne ekzistas medicino de la tera tipo; medicina observado pri ĉiuj, ekde la naskiĝo ĝis la morto, estas komisiita al lertonoj, tial operacioj kaj ĉiaj kuracaj proceduroj ne necesas. Ne eblas, ekzemple, embolozo aŭ volvulo — ajnan malsanon lertonoj likvidos en la embria stato mem. La samo rilatas al ĉelaj eraroj kaj distordoj, nomataj malignaj tumoroj. Jen kie estas la fontoj de la revolucia ideo — konkeri senmortecon per ektokigo.

La ripar-sava servo, tiu ĉiam aktiva parto de la lertonsfero, ne estas io tute nevidita kaj neekzistinta antaŭe, substrekadis Tjukstl, ja ion tre similan ni vidas en ajna viva organismo. Ankaŭ en ĝi, dum ĝi funkcias bone, unuj organoj aŭ histoj ne povas malutili aliajn, ne povas kreski je ilia konto, kaj ĉio, kio invadas elekstere, ĉu mikroboj aŭ obusaj splitoj, estas neniigata, izolata aŭ forigata el al organismo. La organismo, same kiel la lertonsfero, ne enprofundiĝas en iajn moralajn rezonojn, por difini, kia estas kaŭzo de tiu ĉi atenco al la sano kaj vivo, ĉu ĝi estas justa aŭ maljusta. La organismo agas tute ne per metodoj de konvinkado — ekzemple, kiam ĝi malakceptas transplantitajn organojn. La korpon oni povas superruzi kaj mortigi, ja ĝi reagas laŭ ŝablono, ĉiam same; male, la etikosfero ĉiam perfektiĝas danke al lertonetiko. Tio ne signifas, ke ĝi estas perfekta aŭ povos iam iĝi perfekta. En tiu rilato Tjukstl evidentiĝis skeptikulo. Li donis al mi legi antaŭ-duonjarcentan pamfleton kontraŭ lertonetikistoj. La aŭtoro de la pamfleto, filozofo Ksaimarnoks, mem estis lertonetikisto, ĝis radike ŝanĝis siajn konvinkojn. Li asertis, ke la etikosfero kontraŭstaras tute ne al la socia malbono, kiel oni ordinare pensas.

«Prospero, — skribis Ksaimarnoks, — estas ne tio, kion oni jam posedas, ĉiuokaze, ne nur tio, sed miraĝo, celo, transportita en la estontecon. Mizero estas terura kaj neeltenebla, sed ĝi almenaŭ devigas agi, por eliri el ĝi. Sed prospero, facila kaj atingebla kiel aero, estas pli malbona, ĉar el ĝi ne estas eliro, restas nur ĝin pligrandigi, por havi ne nur ĉiam pli multe da aĵoj kaj ĝuoj — tuj, senprokraste, ĉe la mano, — sed ankaŭ ĉiam pli multe da novaj, neelprovitaj ebloj. Vi devis rekonstrui la mondon, ĉar vi ne deziris aŭ ne povis okupiĝi pri rekonstruo de vi mem, — tamen, tio donas kvankam aliajn, sed ne malpli fatalajn rezultojn. Nenio tiel pereigas homon en la homo, kiel prospero, ricevita senpage, — kaj sen partopreno, sen subteno, sen kunagado de aliaj homoj. Jam ne necesas esti bonkora al iu ajn, ne necesas komplezo, mizerikordo; da senco en tio estas ne pli multe, ol en almozdono al Krezo. Se ĉiu havas pli multe, ol li povus deziri, kion oni povas proponi al li? Ĉu sentojn? En tia situacio ilin povas montri eble nur asketo rilate al alia asketo. Sed asketeco iĝas kruela moko pri la paradiza civilizo, kreita kun tia peno. Tamen, erozio de amikeco, korinklino, estimo, amo okazas iom post iom, dum pli ol unu aŭ du generacioj. Unue aperas primitivaj robotoj-servistoj, kaj meĥaniko nur mallerte imitas homojn, programante fidelon kaj servemon, sed eblas — kaj nun eĉ necesas — perfektigi tiun imiton plu; la feraj manekenoj iras en muzeojn de teĥniko, kaj ilin anstataŭas kvankam senpersona, tamen neegoisma, zorgema, karesa, rekte ama kaj senrezerva zorgo de la tuta medio, preta plenumi apenaŭ naskiĝintajn dezirojn kaj kapricojn. Sed se absoluta potenco absolute malĉastigas, do tiom perfekta favoro faras la homon absoluta nulo. Kaj ĉar reveno al la tempoj de ĉioma deficito, mizero kaj primitiveco por plej multaj homoj estas neebla — al kiu ili devas doni konton pri la feliĉo, kiu ilin premas? Certe, al la teĥnologio, kiu ĝin produktas! Iu devas esti kulpa — Dio, la mondo, la najbaro, la antaŭuloj, fremduloj, iu devas respondi pro ĉio. Kaj kio? Oni devas savi kontraŭ la homoj tiun ilian malŝatatan feliĉon, kaj se ili ne povas ĝin neniigi, do ili ne havas, kun kiu kvitiĝi, krom aliaj homoj. Tial savi oni devas ĉiujn kontraŭ ĉiuj — jen kion vi atingis. Ĉu tio ne estas katastrofo — ĉies paradizo, en kiu ĉiu sidas kun sia propra infero interne kaj ne povas sentigi al aliuloj ĝian abomenan guston, kvankam ĝuste tion li dezirus plej multe? Ĉu vi bezonas pruvojn? Jen ili. Kvankam vi tute ne deziris tion, kvankam tio estis nur flanka kaj eĉ nedezirata konsekvenco de la kreo de la malbonabsorbanta medio — vi kreis determinilojn de kredo kaj nekredo. De sinceraj kaj falsaj konvinkoj. La registaro deklaras, ke temas pri rekono de tre mizera kaj malnobla kredo, reduktiĝanta al unusola dogmo, al alinomado de malbono al bono, de murdo al sankta devo. Laŭ ili, por niaj ekstremistoj tiu kredo estas ne celo (ja kredo devas esti celo), sed rimedo trompi la etikosferon kaj akiri eblon murdi. Tial lertonetikistoj inventadas novajn programojn, por rebati tiun paŝon, kaj kritikantojn kiel min opinias siaj kontraŭuloj. Sed mi tute ne estas kontraŭulo. Mi diras nur: bonvolu diri, kion vi atingos, perfektiginte la etikosferon tiel, ke la malbono, kiu ankoraŭ tralikiĝas tra la lasta restinta fendeto — la religia sento, — estos ŝtopita plene? Ĉu vi enbetonigos en la animo de ĉiu lian internan inferon? Ĉu vi vere ne vidas absurdecon de tia «perfektigo»? Mi scias, vi deziris bonon. Vi ne deziris malbonon. Vi volis, ke ĉie estu bono, kaj nur bono. Sed la rezultoj evidentiĝis ne bonaj. Nun vi penas maski la malbonon, kaŝiĝintan en via nobliga agado. Kaj sekve, vi trompas vin mem. Vi strebas al tio, ke jam neniu povu pruvi kaj al vi, kaj al ĉiuj ceteraj, ke via bono faras ilin malfeliĉaj kaj malbonaj. Kredoj naskiĝas el malfeliĉoj, nedisigeblaj de la ekzistado. El bezono de tia Patro, kiu neniam maljuniĝos kaj mortos, sed por ĉiam restos senrifuza, amanta prizorganto. El konvinko, ke, se la mondo nin ne amas, devas esti Iu, kiu nin amas. Kredo aperas ne el materia bezono, sed el espero pri tio, ke tiu ĉi mondo tamen ne estas la tuta mondo, ke en ĝi aŭ super ĝi ekzistas TioTiu, kiun eblas voki, kiun eblos vidi rekte post la morto — se ne dum la vivo. Unuvorte, la kredo estas artifiko de malespero, tio estas de espero, naskita de malespero, ĉar en plena malespero kaj sen ero de espero vivi ne eblas — vivi se ne pro si, do almenaŭ pro aliaj. Vi senigis nin de tiu eblo. Sed ja tiu nova, naskiĝanta kredo, tiu, kiu murdon faras bono, altega merito, tiu mizera stumpo de la degenerinta kredo, estas same frukto de malespero kaj de naskita de ĝi espero al tio, ke tiel, kiel estas, esti ne povas. Kaj nia, primara, kaj tiu ĉi, sekundara, kredo havas unu spiritan fonton. Strangeco de la nova kredo estas reflekto de strangeco de la ordo, kiun vi mem kreis. Miaj kolegoj kaj amikoj-lertonetikistoj pri tio ne pensas, okupitaj pri teĥnikaj problemoj de la sekva etapo de gedomatiko kaj inhibado; ili ne scias kaj ne deziras scii, ke gedomatikon ili iom post iom transformis al inferatikon, al torturoj pro homamo».

Specialistoj ignoris tiun pamfleton, anstataŭe ĝi iĝis Biblio de intelektuloj — finfine iliaj veoj kaj pretendoj al la etikigo trovis indan esprimon. Historio instruas, skribis ili, ke ne ekzistas tia bono, kiu por iu ne iĝus malbono. Bono en negrandaj dozoj estas utila, sed bono porviva kaj neapelaciebla estas veneno. Prave diris Ksaimarnoks: ju pli perfekta estas prizorgo de lertonoj, des pli multaj malfeliĉoj el tio sekvas. La registaro silentis, sed ankaŭ ĝi havis siajn adeptojn; ili deklaris Ksaimarnoks-on lamentanto kaj strangulo. Oni eĉ disvastigis klaĉon, kvazaŭ li ricevis gratifikon de la Prezidanto. Baldaŭ tiu historio forgesiĝis. La profetaĵo de la maljuna lertonetikisto ne plenumiĝis, murdo kiel protesto kontraŭ truddeviga bonkoreco ne iĝas konfesio, se ne kalkuli areton da ekstremistoj, sed tamen Ksaimarnoks-on oni apenaŭ povas nomi falsa profeto. Okazis io tre stranga — la etikosfero renaskis la antikvan Instruon pri Tri Mondoj.

Kiel tio okazis? Kiam la registaro enkondukis la etikigon, Luzanion skuadis krizoj. La prospero ardigis la socion, kresko de loĝantaro pufigis urbojn, estis forviŝiĝantaj la limoj inter politiko kaj krimo. Ĉio ĉi kvietiĝis sub la vitra kloŝo de la etikosfero, tamen post kvardek jaroj montriĝis fenomenoj, antaŭe tute nekonataj — favoraj, tamen ankaŭ maltrankviligaj. Tio estis ŝanĝiĝoj al bono, kiujn neniu planis kaj ne antaŭvidis. La demografia kresko bremsiĝis, ĉesis naskiĝi kriplaj kaj mensdifektaj infanoj, plilongiĝis vivdaŭro. La subtenantoj de la etikigo klarigis tion per nobliga influo de la lertonsfero. Maltrankvilo komenciĝis, nur kiam kuracistoj deklaris, ke maljunulojn nun ne persekutas ordinaraj en ilia aĝo ostorompoj, ĉar en la tibiojn enkreskas mikroskopaj metalaj fadenoj. Tiam jam ne eblis limiĝi per ĝeneralaj frazoj pri bona efiko de la etikosfero; la lertonoj evidente agis arbitre. En malapero de ostorompoj estis nenio malbona — malbona estis nur tio, ke la lertonoj okupiĝis pri tio, kion oni al ili tute ne komisiis. Intelektuloj, kun kiuj ĉiu registaro sub ĉiu stelo havas senĉesajn problemojn, denove komencis laŭte demandadi, kiu, propre, kiun posedas: ĉu la homoj la lertonojn aŭ la lertonoj la homojn? Ĉu vere, demandadis ili sarkasme, oni sukcesis krei paradizon pli bonan, ol tiu, pri kiu oni revis?

La lertonetikistoj restadis neŝanceleblaj, klarigante al ĉiuj kaj ĉiu, ke ĉio iras kiel eble plej bone. Etikon ne eblas rekte traduki en la lingvon de fiziko. Dirinte: «Ne faru al aliulo tion, kio al vi mem ne plaĉas», oni povas nenion aldoni: ĉiu intuicie scias, kio al li ne plaĉas. Sed, enkorpigante moralajn ordonojn en fizikon de la mondo, totale riparata, oni jam ne povas apelacii al intuicio. Programoj estas farataj por logikaj elementoj, kiuj gvidas sin per ili, nenion en ili komprenante. Lertonetikisto laboras ne kiel moralisto, sed kiel matematikisto, konstruanta deduktan sistemon. Tia sistemo sekvas el deiraj premisoj, nomataj aksiomoj. El aksiomoj ordinare sekvas pli multe, ol sciis la kreinto de la sistemo. Geometrio donas difinojn de punkto, rekto kaj ebeno, kaj poste evidentiĝas, ke spite al la sobra prudento el tiuj difinoj sekvas ankaŭ tia ebeno, kiu havas nur unu flankon. Programistoj komisiis al la lertonoj zorgon pri bono de la socio, kaj tiuj zorgas pli multe, ol oni povis atendi. Kio do en tio estas malbona? Ja tio estas bonega: oni ordonis al ili zorgi pri nia sano, do jen ili zorgas. Rompiĝemo de la ostoj kreskas grade, kaj ne eblas diveni, kiam okazos rompo. Por preventi tion, kion oni komisiis al ili preventi, lertonoj transiris al radikala — anticipa — kuracado. Medicino metas neniujn obĵetojn kontraŭ metalizado de skeleto, do ĉu indas sonigi alarmon? Lertonoj eĉ ne pensis rompi la ĉefan ordonon — pri bonfaro; sekve, ĉio estas en ordo.

Tiutempe ankaŭ en la vetero io komencis ŝanĝiĝi. Ĉesis abruptaj ŝanĝiĝoj de aerpremo, ciklonoj ĉirkaŭiradis la teritorion de Luzanio, kion ĉio ĉi povus signifi? Fulmotondraj frontoj, okluzioj, atmosfera elektro — ĉio ĉi kaŭzas stresojn, do ankaŭ ĉi tie la lertonoj montris laŭdindan zorgemon, reguligante la klimaton. «Ĉu vere, — demandadis lertonetikistoj la opoziciulojn, kiuj denove levis bruon, — vi sopiras pri tajfunoj kaj tornadoj?» Nun, tamen, montriĝis skismo ankaŭ inter la specialistoj. Unuj plu certigadis, ke bonaj programoj ĉiam tenos en brido memkontenton de la lertonoj; aliaj deklaradis, ke la malbono jam fariĝis, ĉar tiu, kiu ricevas nepetitajn donacojn, perdas propran volon.

Baldaŭ evidentiĝis, ke pravis kaj la unuaj kaj la duaj. Komenciĝis mirindaj okazintaĵoj. Maljunuloj ĉiam pli ofte mortadis ne ĝis fino. Tiel oni tion nomis. Ili perdadis fortojn, kuŝiĝadis sur la mortan kuŝejon, blindiĝadis kaj surdiĝadis, perdinte konscion. Ĉesigita agonio daŭris longajn monatojn. Proksimuloj atendadis la lastan spiron, sed la morto ne venadis. Por ĉies teruro, rigidiĝinta korpo subite komencadis movetiĝi, la brakoj kaj la kruroj ĥaose tiriĝadis, kaj poste ree venadis nekomprenebla letargio. Kaj eĉ se la koro ĉesadis bati, tio ne estis signo de morto; ĉiuokaze, la pseŭdan kadavron ne tuŝadis putrado. Tjukstl diris, ke la luzanoj ne mem inventis ektoteĥnikon, sed eksciis pri ĝi de lertonoj. Nepensantaj, sed efikaj, ili laboris tiel, kiel oni ordonis al ili. Ili devis subteni vivon, kaj ili subtenadis ĝin spite al mortado. La organismo iĝadis kampo de nevidebla batalo por savo de apenaŭ flagretanta vivo. La cerbo mortadis definitive, tion ili ne povis preventi kaj tial savadis tion, kion eblis.

Kiam oni eksciis pri tio, ekbrulis seriozaj disputoj. Specialistoj entuziasmiĝis kaj tuj komencis pluan perfektigon de lertonoj, absorbite de la perspektivo de senmorteco trans la sojlo de la morto. Surdaj al ajnaj protestoj, al voĉoj de indigno kaj maltrankvilo, ili eksperimentis kun animaloj. La opozicio kriis, ke ne imageblas pli moka realigo de la revo pri eterna vivo, ol tia donaco, subĵetita silente, enigita en la homajn korpojn kaŝe, ŝtele. Esti laŭ fremda volo kondamnita al senmorteco — ĉu tio ne estas moko? Kaj la arda entuziasmo de lertonikistoj atestas nur ilian profesian frenezon.

Rakontante la eventojn de trijarcenta aĝo, Tjukstl ne kaŝis ilian monstrecon. Konsekvencoj de la hasto, kun kiu la lertonetikistoj transiris de ektokigo de animaloj al ektokigo de entianoj, estis teruraj. Ili pensis, ke sufiĉas, ke sur stratoj aperu unuaj senmortaj pasantoj, kaj la socio forturnos sin de la kritikantoj-opoziciuloj. Tamen ne pasis eĉ jaro, kaj la unuajn kandidatojn al eterna vivo jam necesis kaŝi en specialaj aziloj. Unuj iom post iom rigidiĝadis kaj perdadis konscion, kaj tio estis ne la plej terura: multaj simple freneziĝis. Ili simie grimpadis sur arbojn kaj murojn, atakadis siajn proksimulojn, elĵetadis sin el fenestroj, tamen, sen ajna malutilo por si, ja la lertonsfero zorgis pri ili. Kiom mi komprenis, ĝuste el tio devenas la onidiroj pri «dorsmordistoj», «kroĉistoj» kaj «lojanigo», reflektitaj en la kurba spegulo de raportoj de nia ministerio. Tio estis des pli terura, ke en la etikigita medio neniun eblas reteni per forto. Eĉ egaj dozoj de trankviligiloj ne helpadis, ja la kuracistoj kunpuŝiĝis ne kun frenezaj maljunuloj, sed kun tuta armeo da lertonoj, kiuj ne permesadis dormigi la objektojn de sia senmortiga agado. Tragedio, rimarkis Tjukstl, devas aspekti digne, dum la bonintencaj zorgoj pri eterna vivo kondukis al tio, ke stratoj kaj domoj iĝis areno de interbatadoj de frenezaj gemaljunuloj kun timigitaj preterpasantoj kaj familianoj. Anstataŭ altiri la socion al la flanko de la etikigo, la lertonetikistoj senrevene malgloris ĝin, kaj, kiam la afero pliklariĝis, neniu jam deziris aŭdi pri senmorteco. La animaloj, kun kiuj oni faris eksperimentojn, havis multe pli simplajn cerbojn, tial kun ili nenio okazis. Pli postaj sukcesoj ne helpis al la lertonikistoj. Kiu nun povas scii, skribis disidentoj, ĉu finiĝas sur tio nia truddeviga feliĉigo? Kiu ĵuros, ke lertonoj ne penetras kun konsento de la registaro en tombojn, por ĝojigi nin per konataj skeletoj, kiuj per vivĝoja marŝo revenas el tombejoj? Jam ne naskiĝas kriplaj infanoj, kaj tio ŝajne estas nemalbona, — sed kiel ni sciu, kiaj ankoraŭ infanoj ĉesis naskiĝi? Se lertonoj preventas naskiĝon de kripluloj, do ili okupiĝas pri selektado de fekundigo, sed kiu ĵuros, ke ili ne neniigas en embrio aliajn infanojn — ekzemple, tiujn, kiuj povus iĝi obstaklo por la etikosfero? Se la lertonoj estus flanko en disputo, se eblus kun ili interparoli, pridemandi ilin, elbati el ilia kapo tiun monstran homamon, se ili povus indiki direkton de sia agado kaj ties bazojn, tio estus tolerebla, sed tio ja estas ĥimero! En deziro konversacii kun la etikosfero estas ne pli da senco, ol en deziro eldemandi de atmosferaj fluoj morgaŭan veteron. Super ni dominas senanima aktiveco, inokulita al la ĉirkaŭanta materia mondo, kaj neniu pruvos, ke tiu nova mondo estos favora al ni — ke ĝiaj zorgemaj brakumoj post kvin aŭ cent jaroj ne iĝos mortigaj...

Aŭskultante tion, mi ne povis ne pensi pri Aniks. Li decidiĝis al ektokigo, ĉirkaŭita de homoj, spirantaj malamon al la sciencistoj, lertonteĥnikistoj kaj, probable, al filozofoj kiel li, — ĉar la despera, vokanta al venĝo homamaso ne distingas, kiu kulpas. Se ne estus la etikosfero, ili ne evitus perforton kaj linĉadon; tiutempe la lertonetikistoj vidis en insultoj, kiujn oni ĵetadis al ili, kaj en abomeno, kiun ili kaŭzas, pruvojn de sia praveco: se la etikosfero estus sklavigo de la racio, diris ili, ĝi ne permesus ĉies indignon. Kompreneble, neniu deziris aŭskulti ilin. La ektokoj trafis en la staton de lepruloj, kaj ĉio, kion oni penis fari kun ili, ne plaĉis al la socio. Aperis onidiroj, kvazaŭ ilin oni sekrete mortigas per iaj ŝtalaj premiloj aŭ marteloj, kaj eĉ ne tute senbazaj: kelkaj vere postulis, ke iliaj parencoj-ektokoj estu senigitaj de senmorteco, almenaŭ per murdo, se alie ne eblas.

Sukcesaj ektokigoj, faritaj en la sekva jardeko, estis konservataj en grandega sekreto, tamen oni ne sukcesis ilin kaŝi, kaj la socion kaptis malsaneca suspektemo; nun jam ne stultecon, sed saĝon oni opiniis pruvo de kadavra deveno. Ektokoj devis ŝanĝi siajn aspektojn kaj nomojn, forlasi la familiojn, kaj ili nenie povis loĝi longe: nur sola najbareco de ektoko furiozigadis ĉirkaŭantojn. Ektokoj iĝis vagantoj kaj ofte turnadis sin al kosmetikistoj kaj kuracistoj, por ŝajni pli aĝaj. Vidante, en kian sakstraton venis la afero — akuzo pri senmorteco jam iĝis insulto, kaj al la suspektato minacis ĉies bojkoto, — la potencoj retiriĝis. Por pruvi al la opozicio (kaj al si mem), ke la etikosfero ne eliris el sub regado, ili provizore ĉesigis enkondukon de ektoteĥniko. Ekde nun la eterna vivo povis esti sorto nur de speciale meritaj agantoj. Tio estis nemalbone elpensita: la ektokigo, kiun la socio opiniis malgloro, estis farita privilegio. La manovro sukcesis kaj trankviligis mensojn. Tamen la rilato de la luzanoj al la etikosfero rimarkeble ŝanĝiĝis. Tion atestas parolaj esprimoj, fiksitaj en materialoj de nia MEA. La socio rilatas al sia perfektigita mondo kiel al antagonisto, havanta personajn trajtojn, kaj kun tio nenio fareblas. Sub influo de subkonsciaj timoj la kolektiva fantazio turnas sin al mitaj imagoj kaj enkorpigas en konkreta bildo tion, kio laŭ sia naturo estas senpersona kaj senkorpa. Sed krom tiuj naivaj imagoj ekzistas la realo, ne malpli mistera, ol la antaŭa, natura mondo, kiun oni deziris transformi al beata Arkadio. Ne malpli mistera, ĉar oni povas opinii ĝin favora, indiferenta aŭ malfavora — se rigardi al la estado per la okuloj de filozofoj de antikveco. La rifuzita senmorteco ankoraŭ ne estas pruvo de tio, ke oni povas por ĉiam fidi la lertonsferon. La tro bondezira prizorganto estis unufoje haltigita, sed kio? En ajna minuto oni povas atendi novajn «Atencojn de Bono», kiel esprimas kelkaj. La klasika demando «Quis custodiet ipsos custodes?» ne estas forigita. Prenu almenaŭ la sferon de ĉiutaga ekzistado: ĉiu faras, kion li deziras, — sed kiel oni eksciu, ĉu li mem tion deziris aŭ kaŝitaj en li svarmoj de lertonoj? Dum ne estas forigita tiu dubo, ekzistos kaj la disvojiĝo de la Tri Mondoj, kaj oni ne rajtas doni la sorton de la socio al ies prizorgo poreterne. Laŭ sia destino la etikosfero, certe, estas bona, sed ĉu ne tro bona ĝi estas fojfoje? Ĝuste tio estas nesciata — ekde kiam ĝi alloge ridetis al la entianoj per kadavra rideto de senmorteco.

Kiel mi aŭdis de Tjukstl, esploraj grupoj ellaboras novajn sistemojn de kontrolo, sendependajn de la etikosfero. Li mem partoprenis projektadon de «informadika spegulo»: pendante super la lertonsfero, ĝi permesus mezuri gradon de ĝia enmiksiĝo kaj per tio difini, kie finiĝas persona libero kaj komenciĝas kaŝa sklavigo. Tamen informadikistoj pruvis, ke la nova nivelo de kontrolo ne iĝus la lasta: simple super la lertona kontrolo aperus kontrolisto pli altranga. Necesus kontroli ankaŭ ĝin... Unuvorte, konstrui senfinan piramidon de kontrolo. Mi demandis Tjukstl-on: ĉu tiuj timoj ne ŝajnas al li troigitaj? Finfine sub la nobliga premo ili jam dum tiom da jarcentoj vivas pli bone — aŭ almenaŭ ne malpli bone, ol en la antaŭaj tempoj, krimaj kaj sangaj; ĉu ne meritas tiu aferstato almenaŭ ioman fidon? Sed la afero estas ne en tio, respondis li, ke ni opinias ĝin malbona; la afero estas en tio, ke ni ne scias, ĉu restos ĝi sub nia rego! Ni povus paciĝi kun tia duopa potenco, se ni estus certaj, ke ĝenerale — ekzemple, je du trionoj — la rego estas en niaj manoj, kaj la cetero estas en dispono de niaj lertonaj komisiitoj... Sed ni absolute ne scias, kia estas ilia vera rolo en decidoj, difinantaj nian sorton. Eble, ĉiu kosma socio konstruas sian etikosferon, kaj ĉiu evoluas dum mil jaroj, kaj poste — pro memkomplikiĝo aŭ aliaj, nekonataj por ni kaŭzoj — degeneras, tamen ne tuj, sed grade, ĝis kiam la etikosfero iĝos etikokancero... Ni iras en la estontecon, eĉ pli nekonatan, ol la natura, kaj ĝuste tio nin maltrankviligas, sed ne ĝeno de la nobligaj malpermesoj... Konsideru, mia tera amiko, ke la etikigon oni ne povas malakcepti parte, same, kiel industriigon! Same kiel via homaro velkus sen industrio, tiel ankaŭ ni iĝus senhelpaj, frakasinte la malbonabsorban vitran kloŝon, kaj la timo de atendo de katastrofo iĝus tuja katastrofo...

Aŭskultante lin, mi komencis kompreni ilian sopiron pri kurdlanda simpliĝo — nun ĝi ŝajnis al mi tute ne tiom stulta. Aldone, kvankam mi ordinare dormas kiel marmoto (tio, tamen, estas profesia kutimo de astronaŭto), nun mi vekiĝadis kelkfoje dum nokto, ne elturmentita per koŝmaroj, sed ege mirigita de enhavo de la sonĝoj: tiajn mi antaŭe ne vidis. Mi sonĝis, kvazaŭ mi estas pasto, kiun knedas kaj dividas sur tabloplato grandegaj manoj jen al pastobuloj, jen al benjetoj, kaj mi vekiĝadis, ĵetata en bolakvon. Ĉu kapablas mia kapo elpensi tielaĵon, pensadis mi, aŭ tion ensonĝigis en min milionoj da lertonoj, mastrumantaj en mia cerbo? Mi turnadis min sur alian flankon, ĉiuminute suspirante ĉe penso pri tiu minuto, kiam mi finfine eniros en la ŝipon, kaj eĉ svisa prizono komencis ŝajni al mi kvieta azilo.



Notoj:


Pecco, ergo sum, et nihil obscoenum a me alienum puto
Mi pekas, sekve, mi ekzistas, kaj nenio maldeca al mi estas fremda (lat).

[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]