- Surogatoj por la
literoj de Esperanto
- Alfabeto greka
- Alfabeto rusa: Transskribo
- Slavonaj alfabetoj
Antaŭ ol ekzameni la plej ofte uzatajn sistemojn, ni konsideru plurajn
karakterizaĵojn, atentindajn ĉe taksado de tiuj sistemoj. - I.
Inversigeblo
- la transskribo estu unusence malĉifrebla per laŭeble
formala procedo (algoritmo).
- II.
Disponeblo
- la signoj de la kodanta alfabeto
estu disponeblaj al sufiĉe granda grupo de la uzantoj; ideale estus ĉion
esprimi nure per la 7-bita Askio.
- III.
Akcepteblo
- la transskribo ne uzu signojn, kiuj povas havi specialan funkcion (ekz-e oni ne uzu stirsignojn, kio malfaciligus datumtransmeton — tial malrekomendindas la
Askiaj kodonoj 0–32; neliterajn signojn, kio
malebligus la uzon de la transskribo en identigiloj).
- IV. Estetiko kaj legeblo
- la transskribo estu facile legebla per «la nuda okulo» kaj ne tro deviu
de la internacia signifo de la uzataj signoj.
- V. Ŝparemo
- la
transskribo estu laŭeble kompakta kaj rapide traktebla.
- VI. Pounua
interrespondo
- — oportunas por iuj algoritmoj; ekz-e ĉe alkadrigo de teksto, aŭ se oni uzas funkcion, liverantan la komencliteron de vorto
(se la litero estas transskribita per «^s» aŭ per «s^»
aŭ per sx, oni riskas ricevi nur «^» aŭ «s»,
kio estus eraro). Same dezirindus havi majuskligan funkcion.
- VII.
Plurlingvismo
- en iuj tekstoj oni bezonas literojn de diversaj naciaj
alfabetoj samtempe kun tiuj de Esperanto (ekz-e en vortaro, lernolibro, por
dokumenta indiko de la propraj nomoj, en alilingvaj citaĵoj ktp).
Tiuj
postuloj estas inter si malfacile akordigeblaj, kaj ilia rolo varias en
diversaj aplikoj; tial ni havas diversajn sistemojn:
0 | Esperante | ĉ | ĝ | ĥ | ĵ | ŝ
| ŭ | eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde |
---|
1 | ch-stile
| ch
| gh
| hh
| jh
| sh
| u
| ehhoshangho chiujhaude |
---|
2 | c›-stile
| c›
| g›
| h›
| j›
| c›
| u(
| eh›os›ang›o c›iuj›au(de |
---|
3 | c-stile
| c^
| g- h-j- s^
| u^
| eh^os^ang^o c^iuj^au^de |
---|
4 | ^c-stile
| ^c
| ^g
| ĥ
| ^j
| ^s
| ^u
| e^ho^san^go ^ciu^ja^ude |
---|
5 | cx-stile
| cx
| gx
| hx
| jx
| sx
| w, ux
| ehxosxangxo cxiujxauxde |
---|
6 | vx-stile
| cx
| gx
| hx
| jx
| sx
| vx
| ehxosxangxo cxiujxavxde |
---|
7 | xyq-stile
| cc
| q
| x
| y
| ss
| w
| exossanqo cciuyawde
|
---|
1) La transskribo Fundamenta
aperis jam en la «Unua Libro», kaj
oficialiĝis en la «Fundamento»: oni anstataŭigas la ĉapelon je h metata post la bazan
literon. Tiu solvo estas la plej naturisma kaj konforma al (IV); ekz-e
charlatano, shipo; malpli bone aspektas ghentila, ghis ktp,
kie h esprimas ĝuste la malon de sia rolo en la itala kaj franca;
sed tion sekvigas la sistememo, kiu ja ankaŭ estas afero estetika. Tamen la
plej grava malavantaĝo de la Fundamenta transskribo estas la manko de
inversigeblo (I): senchava, flughaveno, longhara,
flaghiso, vojheĝo, dishaki, seshora, bushaltejo, ĉashundo, fiŝhoko;
praulo, balau, pereu, posteulo, teujo
ktp postulas kroman
dividstrekon — aŭ iĝas konfuzeblaj kun
senĉava, fluĝaveno lonĝara, voĵeĝo, diŝaki,
seŝora, buŝaltejo, ĉaŝundo, fisĥoko; praŭlo, balaŭ, pereŭ,
posteŭlo
Tamen dividstreko probable ne estus uzebla en la nomoj
propraj: ĉu oni skribu Waring-hien, Eic-h-holz ktp?
2) La
transskribo c>-stila
estas speciala okazo de la askiigo prezentita en la tabelo pri la Latina-3a
(Pri la Latina-3a). Ĝi estas
interesa en mikslingvaj kuntekstoj, sed por prezenti ĉeftekston en Esperanto
ĝi ne estas oportuna. 3) La transskribo c-stila
ŝovas la ĉapelon
post ĝian literon; la postuloj (I, II, V) estas plenumitaj, sed ne (III) —
ekz-e, en Pascal kaj en C la ĉapelo estas operacisimbolo, do neuzebla en nomoj. Ankaŭ estetike (IV) la dishakitaj vortoj kia
«s^ang^ig^i» aspektas aĉe. Konsiderinda avantaĝo de tiu maniero
estas, ke en Askio la ĉapelo situas post ĉiuj
ĉefliteroj; do, la c-stila transskribo konservas la ĝustan alfabetan ordon,
kio estas utila por kelkaj aplikoj (ekz-e, por la kompilado de leksikonoj;
tamen oni ne forgesu majuskligi ĉiujn literojn de la komparataj vortoj). Tia
transskribo oportunas por tekstotraktiloj en kiuj la supersigno estas
atendata post la litero, ekz-e «c^^». 4) La transskribo
^c-stila
ŝovas la ĉapelon maldekstren de ĝia litero; la mankoj estas
tiuj samaj, kiel en la ĵusa okazo, kvankam la antaŭmetita ĉapelo havas
plurajn avantaĝojn: la tajpistoj estas kutimiĝintaj tajpi la diakritilojn (situantajn sur la senpaŝaj klavoj) antaŭ la litero;
komence de la vorto, ekz-e en «^sanco», la deŝovita ĉapelo iom
malpli ŝokas la okulon; kaj plej grave, tia transskribo taŭgas por la vaste
uzataj kompostiloj Teĥo kaj Lateĥo (vd Pri
Teĥo). Por ankoraŭ malpliigi la malagrablan efekton de dishakado iuj
uzas «<» anstataŭ la ĉapelon: «<san<gi<go,
ka)u<cuko». — En presarto la ^C-stilo povus solvi la problemon pri
majuskloj, ja ilia ĉapelo normale postulas
kroman interlinian nivelon:
^Ciu ĉapelita ĉeflitero havu la ĉapelon ŝovita antaŭen. ^Ciu etlitero
retenu la ĉapelon surkape. ^Sovu la ĉapelon de ĥ super ĝian genuon.
(La ĉefliteroj normale aperas vortkomence, do la malagrabla dishakado
maloftas; similan sistemon uzas la grekoj.) 5,6) La transskriboj x-stilaj
(iksismo)
similas la Fundamentan, sed anstataŭ hon
oni uzas ne-Esperantan literon x (kaj eventuale w). Tiu
stilo plenumas ĉiujn postulojn, escepte la estetikan (IV): la kunmetaĵoj
cx, gx, jx, sx
aspektas tre nekutime. Sed
ĝuste tiu ekzoteco estas avantaĝo: ni ne konas nacian lingvon, en kiu tiaj
kombinoj estus uzataj (escepte la Romajn numeralojn kun CX=110), sekve tiu
sistemo rekomendindas kiam oni bezonas trakti mikslingvan tekston (ekz-e,
prozo en Esperanto kun citaĵoj el la franca); bedaŭrinde, kaj aw,
kaj ux estas tre eblaj en la naciaj lingvoj (ekz-e la anglaj «law,
auxiliary», la franca «beaux yeaux»). Oni povus uzi ŭ=vx aŭ
duobligi ĉiujn fonttekstajn iksojn (kiel oni faras pri la citilo en programlingvaj signoĉenoj). Alia avantaĝo de x-stilo
estas, ke la leksikografia ordo, kiun
ĝi estigas, preskaŭ ideale respondas al tiu de Esperanto:
aj, ajl, ajn, ajug, ajut, ajx, ajxur…
Kp
tiujn samajn radikojn en la h-stilo: aj, ajh, ajhur,
ajl, ajn, ajug, ajut.
Pro tiu eco la x-stilo estas speciale
rekomendinda por perkomputila kompilado de vortaroj. (La ordo estas
preskaŭ, ne tute tiu de Esperanto, ĉar post x situas
ankoraŭ unu nia litero, z. Sekve imageblas la kombinaĵoj cz, gz, hz, jz, sz, uz
kiuj rompas la ordon:
Hz, miszorgi, frekvenczono, viczebro, neuzo; tiel anstataŭ la ordo
ŝargzono, ŝarĝzono rezultas sxargxzono, sxargzono.)
7) La transskribo xyq-stila
uzas ne-Esperantajn literojn [1].
Bedaŭrinde, en la universale disponebla literaro estas nur 4 tiaj
kromliteroj, sekve por 2 literoj de Esperanto necesas trovi alimanieran
prezenton. Do, la postuloj II kaj III estas plenumitaj, la postuloj I, VI,
VII — ne; pri V kaj VI oni juĝu laŭ sia gusto. Certe mankas inversigeblo
(I); ekz-e en transskribo, kirasssranko, misssanco,
vicccefo.
Evidente, por diversaj aplikoj oni havos malsamajn
preferojn. Eĉ en unu sama fontteksto de ĉi tiu Leksikono ni uzas unu
sistemon por la proza parto, kaj alian en la «Askiaj» programfragmentoj.
Rim. Kvankam tio ne rilatas rekte al komputado, jen kiel
aspektas la supersignitaj literoj en la «Esperanta Morsa Kodo»:
ĉ - . - . .
ĝ - - . - .
ĥ - . - - .
ĵ . - - - .
ŝ . . . - .
ŭ . . - -
Lit. 1. G. Gocs. Perkomputila
instruado de Esperanto. // Internacia
Komputado. 1985. N-ro 2 (6). P. 30–31.