Nikolao Hohlov
Viburno
Ĉe serpentuma rivera turno,
ombrante ŝtonojn de moska put', en la umbela ornam' viburno sunumas branĉojn sur verda krut'. Mi ne forgesis – mi ĝin rekonas, la kamaradon de l' fora jun'; en la animo revive sonas la pasinteco tra l' muta nun. Ĉu ne hieraŭ la varman manon glacie brogis la akva skvam', kaj lipoj trinkis la mirĉampanon sub la tintado de l' guta gam'? Ĉu ne hieraŭ la koro saltis pro la senbrida plensanga puŝ', ĉu ne hieraŭ apenaŭ haltis en kantebrio la arda buŝ'? Kun la freŝeco de la hieraŭ tre zorge gardis la fida kor' ĉi tiun puton ĉe la rivero kaj la viburnon en la memor', por ĉe l' revido dolore sveni en skua ondo de la pasint', kaj, sveniĝante, rezigne beni la gutoplendojn de l' plaŭda tint'. Moskvo, 26.V-1928.
|