Nikolao Hohlov
La luna ebrio
Jen – ĝi brilas, mia luno,
Virgomaska amlucerno, Nuda mamo el latuno, Iritilo de l' eterno... Jen – ĝi trenas, pala torĉo, Tra l' cipresoj ombran langon – Kaj la tero sub la sorĉo Paroksisme verŝas sangon. Jen – ĝi paŝas, noktulino Plej alloga, rafinita – La komenco kaj kulmino De l' pasio senevita. Jen – ĝi tiklas kaj sufokas, Estingante ĉiun honton, Jen – ĝi vokas, laŭte vokas: Serĉu, kaptu kunĝuonton! Kaj subiĝas la animoj, Kaj triumfe batas koroj, Estas for la tagaj limoj, Kaj ne gardas la honoroj... Vivajn korojn ligas pare La magia lumsonato Por oferi suraltare Al Eroso kaj Hekato. Per la flamaj rozkoloroj Juna virgo amburĝonas. Kaj anstataŭ la paroloj Longaj, longaj kisoj sonas... Ah, – dronante en inspiro De la tenta nokta disko, Estas ĝoje – esti viro Kaj facile – odalisko... |