William Auld

La perfidita juno

Jam unu fojon ni al fremdaj bordoj
iris batale kontraŭ faŝisthordoj.
Pro mia kredo mi buĉadi lernis,
kaj multajn homajn vivojn mi ekstermis
(aŭ mi supozas tion: mi ne vidis.
En alto mi aeroplanon gvidis,
kiu bombegojn portis en la ventro,
kaj vomis morton al la urbocentro...
poste ekfloris lantaj fulmofungoj.
Milito kvazaŭ per gigantaj ungoj
la grundon gratis kaj la mondon tordis).
Kaj tiel homofratoj ĉie mortis.
Ni, la junuloj, iris en inferon
por tranĉi el la monda mam' kanceron:
ni kredis je pli forta posta sano,
pli pura vivo laŭ pacama plano.
Oni al ni promesis la futuron,
se ni likvidos la faŝistteruron:
mensogo fia! Kion ni ricevis,
kiam la falsa bestreĝimo krevis?
Ĉu pacon kaj esperon kaj progreson?
Ĉu oni ja plenumis la promeson?
Ne! Aŭdis ni, veninte el batalo:
la mondon savis vi por kapitalo!
Oni al ni proponis la premiojn:
malnovajn kredojn kaj malnovajn diojn.

Ni, junaj, ne toleru plu la honton,
ke oni al ni rabas la estonton!