William Auld

La granda aventuro

Pulse soras,
grumble zumas
sur l' aer' aeroplano;
senkonscie
nostalgie
strabe ĝin mi okulumas,
kaj ekjukas mia mano.

Iam ankaŭ mi pilotis,
zomis venke,
plonĝis, lopis.
Glisis kvazaŭ mev' survente,
sur nubmontoj kvazaŭ ĉamo
ankaŭ mia aeroplano!
Jes, kaj poste
kvazaŭ dogo
viktimon ĉasis nazalvoste...
Kia tria trompa logo
min turmentas:
tordas, tentas,
kiam trafas el ĉielo
ĉi aeroplana belo:
sidi ree en kajuto,
bridkaresi la motoron –
laŭ blekego aŭ balbuto
koni ĝuste la humoron
de l' kaprica
nepre ina
bird' maŝina;
vidi tra l' nebul' helica
vastan sorĉan horizonton:
celi ĝin, ĝispeli min
al ĝia fora eldorado;
kaj jubile
surflugile
senti la potencan senton,
kiun donas nur flugado!..

Ne! pli saĝe prirezigni,
ne indigni:
mi ne havos plu okazon
fulmi en ĉiela sfero,
koni nove flugekstazon.
Restas al mi panjo tero,
grund' vulgara,
kaj solido.
Aviado estas kara;
ĝia prezo: la milito.
Unu fojon mi fervore
kontraŭ besta kult' batalis;
sed ne plu
al homdetru'
povos mi dediĉi kore
tutan ardon de l' anim',
ĉar pasintan fojon falis
kiel predo
mia kredo.
Kaj mi trovis kredon novan,
kredon pri la homdestin'.
Se denove mi militus
laŭ ordon' de l' registaro,
kaj per bomboj forlikvidus
kelkajn milojn de l' homaro –
ili estus miaj fratoj,
demokratoj:
eternan punon mi meritus,
se denove mi militus.

Do ne plu en la ĉielon
mi leviĝos:
mian vivon mi dediĉos
al laboro sur la tero,
por futuro
tuthomara,
solidara:
jen pli granda aventuro!