Ivan Naumov
Nova preĝo sub sama standardo
omaĝe al doktoro Zamenhof
Jen, flugas la nuboj.
Iliaj vualoj Paligas falantan sunrondon. Mi, drone en duboj, Por ĉiuj kialoj Bezonas respondon. Sed ĉio silentas – Refoje mi sentas Nek jeson, nek neon, nek aŭon... Zorganto Plejsenca, Per menso potenca Rigardu ĉirkaŭon! Ĉielo sen kajtoj – Ĉiamas la trajtoj De l' olda, mortanta vespero. Sur tombon de l'tago Metatas repago – Manpleno da tero. Ĉu mondo ŝanĝitis? – Ja revo ne mitis, Ĝi ardis kaj flamis en koroj... – Verŝajne, finbrulis. Ĉar nepojn jam lulis Aliaj sonoroj. "Ĝi estas ne plago – Sed, klare, destino!" – Ni Lingvan neuzon moketas. De tago al tago En fera obstino Ni Lingvon forĵetas. Ĝi kuŝas en polvo. Ĝi ŝimas sen solvo. Ĝi putras sub ruĝaj kovriloj. "Ja tago ne lastas!" – Ni ĉion prokrastas Por longaj jarmiloj. De etaj rondetoj Ni venis al re-e-etoj!!! Ni vigle de sola Adamo Diskreskis. Ni multas. Sed pigras kaj stultas En sata sinamo. Solenis komenco, Fajreris intenco, Sed jen: estingiĝis ribelo. Plu helas nur oro De Lingva valoro: Ĉieso kaj belo. Ĉiela lamento Demandojn rifuzas, Stelaroj pikiĝas en tardon... Ektreme pro vento, Mi plejde ekuzas La verdan standardon. 15.04.93
|