Ivan Naumov
Gari-galia rep' (danc')
En Gari-Galio en fora vilaĝ'
Loĝis olda avino ne scianta pri aĝ', Kaj en vilaĝo tiu en apuda kort' Loĝis ankaŭ oldulo ne pensanta pri mort' – Ĉar de mateno frua ĝis malfrua vesper' Ĉar de mateno frua ĝis tardega vesper' Kun plena sindono, kun vera sincer' Ili dancis dancon de Gari-Galio! Ili dancis repon de Gari-Galio! Rigardu ankaŭ vi ke sur horloĝo estas l' deka hor' Do kial vi enlitas, kial via sonĝ' ne flugis for? Muzik' ĝis nun silentas, tio ŝajnas dram' – Do, ellitiĝu, njeto, tempas, tempas jam! Dancu, kara, dancu mia amata! Ĉu vi forgesis kiel fari la unuan movon? – Jen!!! Komprenu ĝuste, bebo: se ni dancas – do ni estas en Eterna rond' magika, enu ĝin kun am' – Gari-Galia ritmo estas pura flam'! Dancu, kara, dancu mia amata! Plirapidigu paŝon – tiam milobliĝos energi'! Liberu per animo – tio estos danca kirurgi'! Nin kaptas sorĉa fort' – ne vanas danca fam', Sinsentu hom' el karn' – apudos mia sam'! Dancu, kara, dancu mia amata! En Gari-Galio en fora vilaĝ' Loĝas juna knabino ne scionta pri aĝ', Kaj en vilaĝo tiu en apuda kort' Loĝas ankaŭ junulo ne pensonta pri mort' – Ĉar de mateno frua ĝis malfrua vesper' Ĉar de mateno frua ĝis tardega vesper' Kun plena sindono, kun vera sincer' Ili dancos dancon de Gari-Galio! Ili dancos repon de Gari-Galio!. 19.11.1994
|