Mikaelo Bronŝtejn
Mi povas sendi al vi neĝon, Maltunan, lanugan, Ĉielon puran, kiel preĝon, Profundan, sennuban. Fieras frosto kun obstino Hieraŭ, hodiaŭ... Ĉu vi ne aŭdas, amatino: – Adiaŭ! Mi povas sendi al vi sunon El ora glacio. Vintrego vartas mian nunon Jam ekster konscio. De la poluso venas vento Kaj frapas la vitron. Ne povas venki eĉ prudento La vintron. Kaj restas ĝojo ununura: Sub vido envia Ĉiele malaperas spuro De l' bruo avia. Ankoraŭ ion mi atendas... En bluo malplena Senmovo blanka sin etendas. – Apenaŭ!.. |