Mikaelo Bronŝtejn

Jen – land' venenita, sopira socio,
Tusanta en ŝlim' de elasta moralo.
Kliniĝis, veninta pro tim' aŭ racio,
Ĉe sankta pordego de la katedralo.
Jen – knaboj aŭdacaj en tagoj minacaj
Sendube aspiras la fremdan heredon
Kun nomo de Dio, sed pravas la scio:
Ne havas la dubon – ne trovos la kredon.

Momentaj impetoj, turmentaj sekretoj
Nin pelas al pado, ŝancela, balanca...
La viv' kontinuas, kaj ni ekenuas
En iro ĉiame sencela kaj danca.
Ferminta l' okulojn, ŝtopinta l' orelojn,
Kudrinta la buŝon per firma fadeno,
Mi, certe, ĝisvivus la tagojn pli belajn,
Eĉ eble ĝis mem la mesia alveno.

Ne dubas la manoj, al ŝtipo ligitaj, –
Misagas, misgvidas en ajna aranĝo...
Por mi nur la planoj, jam realigitaj,
Fariĝas sendubaj – ne eblas la ŝanĝo.
Samkiel benato, prapatro Sokrato,
Ĉe sojlo de l' tombo kun kredo duobla
Mi diros konscie, ke ĉiam kaj ĉie
Mi preĝis al dubo, al Dubo, la nobla.

En nokto makabra
Sur ŝvita kusen'
Nestiĝis eterne
Mordanta inkubo.
Ne gajas mi kun,
Sed ne povas mi sen
Kreskantaj interne
Radikoj de l' dubo.