L. L. Zamenhof
Lorelej (el Heine)
Ne scias mi, kial subita
malgaj' en la koro naskiĝis; el tempo jam enterigita legendo al mi reviviĝis. Jam malvarmetiĝas l' aero, la Rejno mallaŭte babilas, per oro de l'sun' en vespero la supro de l' monto rebrilas. Plej belan knabinon mi vidas: en ora ornamo brilante, sur supro de l' monto ŝi sidas, la harojn mistere kombante. La oran kombilon ŝi movas kaj kantas tra l' pura aero, kaj forto mirinda sin trovas en tiu ĉi kant' de l'vespero. Ŝipet' iras sur la rivero, ŝipisto ektremis de l' kanto, kaj blinda por ĉiu danĝero rigardas li al la kantanto. Ha, baldaŭ ŝipisto la bela perdiĝis sub l' akvoturnado; ĝin Lorelej' faris kruela, per sia mirinda kantado. |