Ivan Naumov
Enlitiĝo de jaraĝa knabo
Panjo senlumigis mondon,
Paĉjo murdis muzikilon – Oni iras vin dormigi, Oni iras vin dormigi! Vi surpote nudgenue Gapas alten kie nube Vagas kapoj de dormistoj. Lasta lampo ĵetas rondon Da palflavo en angulon... Viaj bestoj iĝis nigro, Viaj bestoj iĝis nigro! Nek Hometo sur pikilon Apoganta, nek Ortigro Nek Skarabo nek Leporo Preterglitis nokto-venon, Kiu ĉiam vokas frue Laŭ eterne longaj listoj De dormontoj de sonĝontoj – Ĉu belreve ĉu inkube – Ja plenplenas je hororo Pont' necesa por traligi La vesperon en matenon... Nokto brulas per centmiloj Per milcentoj vitropecaj Da brileroj nome steloj. Ili konas ĉiun ulon Ne vizaĝe – ĝi maklaras, Ne laŭvoĉe – voĉo dronas, Ne laŭ ajnaj tiaspecaj Konigiloj. Ili konas Vin laŭ sonĝoj kiuj baras La animon dis senfundo... Paĉjo, Panj'! Terura hundo Bojas en obskur' surstrata, Mi ne volas iri liten! Mi ne volas iri liten!!! Ja al lito celas ĉio! – Nokt' – etendas sian brilon, Ombroj – rampas kobitide, Vestoj – sendas la susuron. Kaj ne kantu pri Sonĝio! – Mondo mem eknavos miten Kie bestoj estas bestoj, Kie lumo estas savo, Kie krio estus helpo, Kie krio estas fata... Ne, ne metu min – sub muron Kiu altas kiel montoj, Post la kradon, al Kuseno Kiu tenos min perfide Ek sen voĉo ek sen jelpo Ek sen movoj ek sen gestoj, Sen ajnpovo – ĝis mateno. Kie estas mia Drako? Li min savas – nur tenante Mian Drakon en apudo Pretas mi al nokta ludo... Jen, li venis – denta klako, Ŝelsonoro, flama spiro, Du flugiloj – tegaj veloj, Ĉiu ungo estas glavo, Ĉiu movo estas miro. Ni en kun' ekiras lante, Kaj nenio gravas por mi, Ek – al for' posthorizonta, Al mateno ĉerizonta... Panjo, Paĉj'! Mi volas dormi. 06.02.1995
|