III

Ordigante la ĉambron, ŝi forviŝadis polvon per polvotuko, bruadis per la seĝoj, purigadis kaj viŝadis la manĝilaron, kaj pro la klopodoj ardiĝis ŝiaj delikataj vangoj. Sentante, ke ili brulas, Tavi aliris al la spegulo, ronketante kaj kraĉante.

— Fu, fu! kiel diablino, kiel fumtubisto; ne pli bonas mi, ol tiu ĉi Saraceno!

Vere, ŝia nazo estis en polvo, strio de fulgo malpurigis la vangon, kaj la kolo griziĝis pro polvo. Jam Tavi kaptis viŝtukon, por viŝi sin, sed, premita, kun suspiro mallevis la manon, balancante la kapon:

— Estas neniu, por kiu mi purigu min kaj lavu: ne indas, por mi sufiĉas belo.

Vere, por ŝi eĉ sen tio sufiĉis belo.

Ne ekzistas pli oportuna momento por priskribi virinon, ol kiam ŝi mem rememoras pri tio; priskribi, ni diru, ĉe konvena okazo. Se venis tia okazo, estus peko preteri ĝin, atendante novan okazon. Probable, sagaca leganto rimarkis, ke, emfazante niajn vortojn — «por ŝi eĉ sen tio sufiĉis belo», — alivorte, ŝi estis bela spite al la vizaĝeto, malpurigita de polvo kaj fulgo, ni subkomprenas ne la klasikan harmonion de trajtoj, kiu ĝuste ne povas esti tuŝita de fulgo, ĉar fulga makulo momente malbeligos ĝin. Provu eksperimenti kun statuo, malpuriginte ties belajn, sed tute malhavantajn alian esprimon, krom esprimo de konvencia perfekteco, trajtojn per io malhela, almenaŭ per sama fulgo, — momente malaperos la ĉarmo. Makulo aŭ strieto donos al kvieteco de perfektaj formoj de marmoro perean trajton, same senkompate detruantan la finitecon, kiel inka makulo sur blanka papera folio subite faras malpura la tutan folion. En sama maniero perfekta belulino, virino de senriproĉa kaj strikta belo, perdas ĉion, se al ŝi polviĝos la nazo aŭ ŝian vangon malsanktigos inka makulo; tia estas la naturo de ajna perfekteco, potenca, sed ankaŭ sendefenda, se al io en io ĝi abrupte cedis.

Tamen vigla kaj gaja junulino kun malregula, sed ĉarma kaj fajna vizaĝo, kun radia kaj varma, kiel mallaŭta sonoro, rigardo, kies esprimo estas senfine diversa; junulino, ĉiam teksanta ĉirkaŭ si nevideblan spuron de facilaj kaj senzorgaj moviĝoj; maldiketa, sed bonstatura, kun malfermita kaj pura voĉo, kun rideto, glitanta kiel tremo de somera foliaro, — povas, malutilante al si per nenio, malpuriĝi kaj polviĝi kiom ajn; ŝia ĉarmo, vokanta zorgeman rideton, venkos nigran jugon de fulgo tial, ke ĝi havas pli da rimedoj por tio, ol la senmova statuo, aŭ viva, sed malrapide radianta impresojn diino. Ĉu povas tiu lasta eksalti, ridegante kaj frapante siajn flankojn? Ne. Sed tion povas ajna simple beleta junulino, malmulte zorganta pri tio, kiel aspektas tia eksperimento.

Jen ĉio, kion ni deziris diri, uzinte la konvenan momenton. Tiutempe, viŝante la aĵojn, starantajn sur la komodo, Tavi komencis pensan konversacion kun Saraceno el gipso. Plurfoje la malaperinta ŝipestro batpurigadis sian pipon je ĝia soklo, per kio li forbatis la farbon, ĉirkaŭiginte la piedojn de Saraceno per teruraj kavoj. Saraceno, alportinte la manon al la okuloj, estis rigardanta malproksimen, per la alia mano li tenis la brakon de cimitaro.

— Nu, kiel statas la aferoj ĉe vi, en Saracenio? — demandis la junulino.

— Nemalbone, iel-tiel.

— Jen, oni diras, ke vi klerigis Hispanion, — daŭrigis Tavi. — Estis vi, oni diras, grandaj, sed malgrandiĝis. Kial do?

— Mi estas gipsa, mi ne scias, — diris Saraceno.

— Aŭskultu, — apoginte sian flankon per la mano, ekparolis la junulino, — elprenu finfine cian cimitaron, fajfigu ĝin en la aero kaj eligu batalkrion; dum kiom da jaroj ci tenas la anson, sed ne povas eltiri la klingon. Vigliĝu kaj prezentu!

— Tio ne sukcesos, — respondis Saraceno, — sed jen kion mi diros al ci, blanka kristana junulino: mi rigardas en malproksimon, kie mi vidas cian sorton.

Tiel klare sonis tiuj vortoj, kvazaŭ Tavi mem prononcis ilin. Kaj pro la senmova rigardo de la gipsa figuro, kun penso pri ĝia direkto, nevole turnis ŝi sian rigardon al la flanko, kien rigardis la maŭro; li rigardis al la muro. Sed trans ties enua limo brilis giganta oriflamo de la mondo, kun glitanta helblua zigzago, kiu estis kvazaŭ la estonteco de Tavi mem. Tiel, ofte, en ombroj de ombroj de la nevidebla, desegnas nekompreneblajn signojn nia animo, atentante ilin kaj promesante al ili en la lingvo de meditanta silento ĉion, kio malhavas vortojn.

Dum purigado, lavado de manĝilaro, kurado al vendejo, kuirado kaj diversaj konsideroj, koncernantaj ĉion ĉi, pasis la varmega tago, cedinte la lokon al sufoka vespero. Sed estis nenio forgesita el la okazintaĵoj de la memorinda Liss-a tago; male, ju pli malproksime, des pli persiste kaj peze ruliĝis pensoj, des pli nepenetreblaj iĝadis la eventoj; estis en ili neatingebla kaj nekomprenebla ligo. Malgraŭ ĉiuj suferaj penoj de Tavi streĉi la nodon el Kruks, sciinta, ke Torp mortis; el Kruks, afektinta la homamason per agoj, superintaj la insultan bruon per krio de tuja agnosko; el Kruks, dirinta, ke ili baldaŭ revidiĝos kaj ke ŝi ne plu devos servi, — tamen la tuta komplika plektaĵo de la nodo restadis nenio alia, ol nedisigebla ŝnuro, streĉante kiun, ŝi nur ŝtonigadis la nodon, havante fortojn nek por malligi, nek por disŝiri ĝin. La morto de Torp estis, ŝajne, cizelita per duobla reliefo sur medalo el unu peco, kuniganta ŝin kaj Kruks-on. Meditante pri Kruks, ŝi ne povis ne agnoski en li forton kaj trankvilan certecon, permesantajn atendi ion, sed, imagante sin kun sia perdita vivo, ŝi konfuziĝadis, ne komprenante, kion ŝi povas havi komunan kun li, — la homo, kiu, se ne hodiaŭ, do morgaŭ, superbrilos, eble, Edison-on.




Edison — Thomas Alva Edison (1847–1931), mondfama usona inventisto (rim. de la tradukinto).