XVI

Du knaboj kreskis kaj ludis kune, poste ili plenaĝiĝis kaj disiĝis, kaj kiam ili denove renkontiĝis — inter ili estis tuta vivo.

Unu el tiuj knaboj, kiun ni nun nomas Drud aŭ la «Duopa Stelo», vekiĝinte meze de nokto, aliris la fenestron, spirante humidan venton, blovantan el mallumo. Malsupre, en malhela rebrilo, difuzita ĉirkaŭ la lumturo kiel ties fajra kapo, ekbrilante per verda ŝaŭmo, fluis al la nigra muro vipantaj rulaĵoj de ondegoj; leviĝante ĉe la grandega trunko de la turo, ili faligadis al ties fundamento pluvegojn kaj torentojn kun pafa forto. En la obskuro ruĝa aŭ flava fajro, ŝirmante stelon, montradis iron de vaporŝipo. Hurladis, ĝemadis sirenoj, donante al la momento guston de frenezeco. Ĉe la maldekstra flanko de la obskuro lumis fajra polvo de la fora urbo.

Se ekzistas doloro, spektaĵo, distrante, faras la doloron pli furioza, kiam, rompinte kontempladon, la animo ree koncentriĝas pri sia vundo. Drud deiris de la fenestro. Lia animo tordiĝadis kaj doloris, kiel dorso de portisto sub apenaŭ eltenebla ŝarĝo; li suferis, tial li komencis iradi, por ne aŭskulti sin.

Stebbs, la gardisto de la Liss-a lumturo, fininte klopodojn pri la lanterno, tio estas pleniginte la lampojn per kolza oleo, malleviĝis en la malsupran ejon.

— Ha! — diris li. — Vi vekiĝis!

Drud turniĝis, renkontinte per la malgajaj okuloj sian kamaradon de infanaj ludoj.

— Ĉu ci malĝojas, eble malsanas? — diris li, sidigante la gardiston sur la liton apud si. — Nu, ni konversaciu, kiel antaŭe.

— Ĉu kiel antaŭe? — ripetis Stebbs kun malĝoja emfazo. — Antaŭe mi eksidadis kaj aŭskultadis, miradis, ridegadis, pasigadis noktojn sen dormo, en mallumo, pripentrita post viaj rakontoj per intensegaj farboj. Estas tempo por vespermanĝo. — Li prenis el la angulo hejtolignaĵon kaj alsidiĝis al la kameno, priblovante la fajron.

Drud transiris al li, sentante sin malbona kaj kulpa. Rimarkinte, ke la lignaĵojn oni fajrigu de malsupre, li lerte starigis la ŝtipojn, kaj la flamo ekbrulis.

— Stebbs, — diris li, — ekde tiu tago, kiam mi kuŝis preskaŭ mortonta, kaj ci sidis apud mi kaj gutigadis en kuleron la dubindan inventaĵon de doktoro Marmaduke, pasis granda tempo, sed estis malmultaj bonaj minutoj. Ni faru bonan minuton. Ni eksidu kaj ekfumu, kiel antaŭe, la indianan pacpipon.

Unue ni diru pri Stebbs, kian aspekton li havis. Stebbs havis negrandan alton, longajn harojn; la haroj ventumile kuŝis sur polva kolumo de malnova uniformo; lia ŝirita pantalono, el sub kiu apenaŭ videblis rufaj pintoj de la ŝuoj, balais la plankon per sia franĝo. La maldika vizaĝo, kies ĉiuj trajtoj strebis antaŭen, havis akrajn puncajn vangostojn; malfortika, sed larĝŝultra, ŝajne li reflektiĝis tia en kurba spegulo, — el tiuj, kiuj, kiam oni alkondukas al ĝi altulon, montras platigitan estaĵon. Sed li havis bonegajn hundajn okulojn.

— Do: la «pacpipon»...

— Kie ĝi estas? — Ŝajnigante sin indiferenta, Stebbs malrapide pririgardis la bretojn kaj ĉiujn angulojn de la ejo. — Mi trovis. Tiom delonge mi ne fumis ĝin, ke el la beko odoras acide. Kaj kian tabakon?

— Prenu en la lada kesto. Eksidu apude. Atendu: ne tuŝu alumetojn. Kia estas tiu libro? En la angulo?

— Tio, — diris Stebbs, — estas libreto sufiĉe serioza; ĝi mem falis tien.

Drud prenis la libron.

— «La arto, kiel formo de socia movado», — laŭte legis li kaj elŝiris el la verko faskon da paĝoj, aldirante: — Libroj de tiu speco estas bonaj por ĉio, krom sia rekta celo, — poste li bruligis la pipon per la teksto. Fuminte iom, li gravmiene enmanigis la pipon al silentinta Stebbs. Ankoraŭ paŭtante, sed jam kun feliĉa fajrero en la okuloj, Stebbs komencis pridemandi pri la prizono.

— Venis la prokuroro, — diris Drud, rigardante en la fajron. — Li maltrankvilis; faris vicon da absurdaj demandoj. Mi ne respondis: mi elpelis lin. Ankoraŭ estis unu... — Drud eligis komplikan nubon de fumo. — Ĝenerale la lumturo ja bonas, Stebbs, sed mi morgaŭ foriros.

— Denove, — malgaje rimarkis la gardisto.

— Estas kaŭzoj, pro kiuj mi bezonas distriĝon. Gajon, gajon, Stebbs! Ci scias jam, kia gajaĵo okazis en la cirko. La saman mi planas en diversaj lokoj de la tero, kaj ci pri tio legos en ĵurnaloj.

— Mi imagas! — diris Stebbs. — Mi, fakte, malmulte parolas, ĉar mi kutimiĝis; sed, kiam mi rememoras, kio vi estas, sub mi kvazaŭ brulas seĝo.

Drud kuntiris la brovojn, kaŝinte rideton en la lipharoj.

— Ĉu la suno ne mirigas cin? — demandis li tre serioze. — Kaj tiu bato de ondo? Kaj ci mem, kiam ci kun miro, kvazaŭ reflektiĝinte en profundo de cia propra koro, diras: «Mi, mi, mi», — fiksaŭskultas tiun nekompreneblan momenton kaj kolektas en la trueton de cia pupilo centmilan horizonton de la ĉielo kaj la maro, — ĉu tiam ci estas stulte kaj memkontente trankvila?

— Nu, sufiĉas, — kontraŭis Stebbs. — Sed jen kion diru: ĉu vi eble ekamis?

Li prononcis tiujn vortojn kun nuanco de tiom grava kaj naiva zorgo, ke Drud pardonis lian sagacon.

— Apenaŭ... — balbutis li, puŝante ŝtipon per la piedo. — Sed la kontrasto estis konsterna. La tuta afero estas en la kontrasto. Ĉu ci komprenis ion?

— Ĉion! — kun teruro flustris Stebbs. — La kafo estas preta.

— Sufiĉas pri tio; ĉu ci forlasis cian versoverkadon aŭ ne?

— Ne, — diris Stebbs kun aplombo; liaj okuloj brileris vigle kaj avide. Plurfoje li vidadis sin en aspekto de krudfera monumento, etendanta la aŭguran manon super sunplena placo. Sen en lia malgranda animo la poezio kuŝis ventraltere, ĉar ĝi ne havis lokon, por turniĝi. Tiel, hajlo, naskita de elektra kirlo, sonore frapas tamburinon, sed obtuze — barelon. — Ne. En tiu ĉi punkto ni disiĝos. Pri versaĵoj mi nun sukcesas pli facile; estas rekte, — mi ne diru: geniaj, sed elstaraj versoj.

Tuj kiam li ekparolis pri versaĵoj (verki kiujn li povis kelkfoje dum tago), kun certeco, ke Drud mokas lin, — tiel evidentaj estis por Stebbs iliaj mitaj virtoj, — tiam liaj vangoj frambkoloriĝis, la voĉo eksonoris, kaj la manoj, enpikiĝinte en la harojn, deĵetis ilin supren kiel teruran arbuston.

— Ĉu vi deziras, mi legos «Telegrafiston el la infero»?

— Imagu — jes, — ridante, kapjesis Drud, — jes, kaj kiel eble plej baldaŭ.

Kun kontenta aspekto Stebbs elŝarĝis el kofro stokon da kajeroj. Foliumante ilin, li balbutis: «Nu... tio estas ne polurita...», «en la unua redakcio», «ĉi tie estas nemalbone», — kaj similajn frazojn, aspektantajn kiel paroksismo. Finfine, li haltis sur manuskripto, bunta pro inkmakuloj.

— Aŭskultu! — diris Stebbs.

— Mi aŭskultas! — diris Drud.

La gardisto ekkriis kantece:

En vente printempa varmego
Mi kovriĝu per nubo blanka,
Forlasu la teran regnon,
Iru en la subteran flankon.

Tie estas l' Infer'. Tie brulas
Kandeloj el homa graso;
Pri renkonto memor' sin rulas
Kun ul' de l' transmonda raso.

Per miaj plorantaj kordoj
Depeŝon de l' bordo de Stikso
Mi sendas al la cismondaj
Serĉantoj de fajrblova Ikso.

Tondrante per suba krako,
L' demono...

— Kaj nun, — diris Drud, — legu alian.

Stebbs obeeme haltis.

— Mi scias, — milde rimarkis li, — al vi tiu formo ne plaĉas, sed tamen nun ĉiuj verkas tiel. Kia do estas via impreso?

— Nenia.

— Kiel? Ĉu entute nenia impreso?

— Jes, pli ĝuste — en tiu senco, kiun ci avidas. Ci emociiĝas, kiel enamiĝinta surdmutulo. Ciaj versoj, kiel malakra segilo, tiras la animon, ne disigante ĝin. Krei ja estas — disigi, enigante la sian en la mason de la fremda animo. Rigardu: legante la libron de Mérimée, mi jam ne elprenos Karmen-on el ŝia brilanta nesto; ĝi kreiĝis neglatigebla; la artisto distranĉis la animon, eniginte la diamanton. Per kio li sukcesis tion? Per tio, ke li kunigis ĉion de mia animo, similan al tiu impeta imagaĵo, eĉ se tio konsistus en glitado de rigardoj, dissemitaj inter homamasoj, en muzikaj rememoroj, en skulptaj ornamaĵoj, en pejzaĝo, humoro aŭ sonĝo, — nur ĝi estu simila al la ciganino Karmen per karaktero de impreso. El paneroj oni bakas panon. El sableroj maturiĝas vinberoj.

Ivanhoe, Ahasvero, Quasimodo, Karmen kaj multaj, same marmoraj, aliaj, estas rikoltitaj de la kreinto sur grenkampoj de nia animo. Kiel kuntiriĝas nebulozo, kreante planedon, tiel kreskas la imagaĵo; ĝi fortikiĝas, tiras sin, krakante per la fingroj, kaj vekiĝas al vivo en nia distranĉita animo, kontentiginte la fantazion, kiu senlige kaj disere sopiris ĝin.

Se plumo, per kiu ci skribas, ne estas plumo de cigno aŭ aglo, — por ci, Stebbs, se papero ne estas viva, karesa kaj pura amiko, — same por ci, Stebbs, se ne ekzistas penso, ke ĉio intencita kaj plenumita povus esti ankoraŭ centoble pli perfekta, ol nun, — ci povas ekdormi, kaj cia sonĝo estos la simpla vivo, kreaĵo de la diaj fortoj. Kaj ci diros al Li: «Sub faldoj de cia vesto mi pasos kaj mortos; dankon pro ĉio».

Sufiĉas por mi vipi cin. Memoru: «depeŝon per vervaj kordoj» sendas stabaj skribistoj al lavistinoj. «Sin rulas» — oni diras pri ondoj. Krome, ĉion, kion mi diris, ci sentas mem, sed ne ripetos tion pro malkapablo kaj obstino.

Elaŭskultinte tion, Stebbs morne formetis la kajeron, lavis la tasojn, ŝutis sur la fulmokovritan tablon biskotojn kaj deŝiris el la barelo tavolon da salita porkaĵo. Dishakinte ĝin per peza tranĉilo, li, pripensinte ion, bonkore ekridegis.

Drud interesiĝis — ĉu lia senkompata tirado efikis tiel bone al la verva koro de la poeto.

— Vi divenis, — diris Stebbs kun kviete venka brilo de la humidiĝintaj okuloj, — mi simple vidas, ke pri poezio vi malmulte komprenas.

— Vere tiel; mi neniam verkis versaĵojn. Sed tamen aŭskultu min: kiam ĉi tie, en tiu ĉi sturnejo aperos ridetanta virina vizaĝo, ĝi, kun plena neglekto al la genieco, deprenos de ci la pantalonon, alkudrinte al ĝi ĉiujn butonojn, kaj ci malŝparados malpli da papero. Ci envolvados ŝin por nokto en varman litkovrilon kaj ŝmiros ŝian panon per butero. Jen kion mi dezirus, Stebbs, por ci. Donu al mi ankoraŭ sukeron.

Stebbs komencis levi la okulojn al la plafono, sed subite malsereniĝis.

— Virino pereigas kreadon, — balbutis li, — tiuj estaĵoj — ili vin prenos en siajn manojn kaj forvoros. — Forpelinte svarmon de blondaj vizioj, kunflugintaj, kiel muŝoj al sukero, tuj kiam oni ekparolis pri ili, Stebbs vigligis la harojn per la kvin fingroj; poste li etendis la manon. — Aŭskultu! Ĉu estas malbone? Tondrante per suba krako, l' demono disŝiras montfendon; per tiu eksploda atako li festas sian alvenon. Ho, se mi...

— Haltu! — diris Drud; ĉi tiam, blovinte en la fenestron kun subita forto, la vento preskaŭ estingis la lampon; susuris folioj de la grandega kajero de Stebbs kaj io, simila al sono de eksilentanta agordforko, kantis en la angulo.

— Kio tiel karese kaj delikate sonoras tie? — demandis Drud. — Ĉu Eolo perdis sian harpon?

Stebbs diris:

— Unue mi klarigos, poste montros. Dum longaj noktaj horoj mi elpensis kaj realigis maŝinon por ĝuigado de aŭdo. Post Kristnasko, Novjaro, naskiĝtago kaj multaj aliaj tagoj, ne tiom gravaj, sed neklarigeble rilatantaj al anima gajo, restas multaj malplenaj boteloj. Jen, rigardu, vidu: ĉi tio estas la fortepiano de Stebbs.

Dirante tion, li eltiris el trans kurteno vertikale starigitan lignan framon; sub ties supra lato pendis sur dratoj vico de malgrandaj kaj grandaj boteloj; iliaj fundoj estis forsegitaj. Balanciĝante en la manoj de Stebbs, tiu muzika konstruaĵo malakorde tintis; preninte bastoneton, la gardisto strekis per ĝi la tutan vicon de boteloj dekstren kaj maldekstren; aŭdiĝis trilo, simila al tiu meza inter rido kaj hurlo sono, kiun eligas nervoza homo, se oni lin forte tiklas.

— Kion do mi ludu al vi? — diris Stebbs, farante per sia bastoneto «drin-drin» kaj «di-di-do-don». La sono estis neprofunda, mallaŭta kaj agrabla, kiel simpla rideto. — Kion mi ludu? Ĉu dancon, kanton aŭ, se vi deziras, operan melodion? Mi iom post iom vastigis mian repertuaron ĝis dek ok — dudek verkoj; miaj preferataj melodioj estas «Vento en montoj», «Fandango», «Sankta Luĉia» kaj ankoraŭ io, ekzemple: valso «Aroma floro».

— Ni provu «Fandangon», — diris Drud, vigliĝante kaj rajde eksidante sur la seĝo kun la pipo en la dentoj. — Komencu, kaj mi fajfos, tiel ni havos fluton, kordon kaj sonoron.

Transĵetante la bastoneton inter ekkantintaj boteloj per la rapida senlaca mano, Stebbs komencis ludi la faman melodion, plenan de fiera jubilo de fajra vivo. Sed jam ekde la unuaj taktoj la karaktero de la instrumento, kreita por liriko, sed ne por dramo, devigis la koncertantojn rezigni pri la unua numero.

— Ni provu ion alian. — Drud komencis fajfi mallaŭte, fiksaŭskultante. — Jen tion... — kaj ĝi same sonoras en orkestro.

— Fajfu ankoraŭ, — Stebbs, klininte la orelon, komprenis kaj kaptis la motivon. — A ha! En la meza registro.

Li sonorigis per la bastoneto; Drud prenis la tonon, koncentrite fajfante; tio estis elektriza sono de elasta kaj milda tembro. Li fajfis bonege. Stebbs same estis inspirita. Ili ludis la valson el «Faŭsto». Pasis la silenta ombro de Margarita; post ŝin penseme, kruele kaj karese ridetis juna viro en pompa kostumo kun maljuna kaj glorama animo.

— Ja tio estis sukcese, bone! — ekkriis Stebbs, kiam ili finis. — Nun ni ekfumu. Kion ni ludu plu?

Ridante, babilante kaj maltrankvilante, ke Drud ne revenu el la kvieta lando de sonoro al la malgaja distriĝemo, li haste ludis, subtenante en li la infanan deziron daŭrigi la savan amuzon. Tiel, transirante de unu verko al alia, ili komencis kaj traludis kanteton «Ben-Belt», kiun kantas Trilby ĉe Dumouriez; «Malproksimas Tipperary»; «La Sudan Krucon»; la Duan valson de Godard, la «Malnovan frakon» de Béranger kaj «Sanktan Luĉia-n».

Tiutempe venis mateniĝo; la unua peno de la tago, markanta sian vojon en la tempesta giganto-nokto, ĉirkaŭigis la flavan makulon de la lampo per griza matena malordo; jam videblis en la fenestro ondoj kaj ŝaŭmo. La vento estis kvietiĝanta.

Drud kvazaŭ rekonsciiĝis. Li ĵetis malgajan rigardon ĉirkaŭen kaj ekstaris:

— Nu, Stebbs, ankoraŭfoje, antaŭ ol ni disiĝos, — «Sanktan Luĉia-n».

Stebbs viŝis la okulojn; la vitro komencis sonori:

Brilas surmare stel' de arĝento,
Dolĉe favoras ondoj kaj vento;
Dancas la barko kvazaŭ folia —
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia!

Drud mallaŭte fajfis. Jam vidis li ankaŭ tion, kio estis dirita en la dua strofo:

Maro, venteto, ambaŭ ridetas,
Nia barkisto zorgojn forĵetas:
«Venu, atendas vin barko mia —
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia!» *

Li vidis tion, kaj lia animo estis kvietiĝanta. Kiam ili finis, frapinte la ŝultron de Stebbs, Drud diris:

— Dankon! La nokto estis bona; ni faris ankaŭ bonan minuton. Adiaŭ!

Poste li vestis sin, — kiel oni vestiĝas por vento kaj malvarmo: botoj, dika jako kaj ĉapo kun rimeno, iranta sub la mentono. Stebbs, sen neceso, fervore helpis la vestiĝon; li estis tute ĉagrenita.

Finfine la aŭroro eliris el nuboj, disseminte ŝtalan, blankan kaj skarlatan kolorojn sur la heliĝinta akvo. Drud aliris la fenestron. Tiam, plorante malkaŝe kaj amare, kiel etulo, Stebbs kaptis lin, fortirante malantaŭen.

— Ĉu vi deziras, mi forbruligos ĉiujn kajerojn, se vi restos por ankoraŭ unu tago? Mi ĵuras, mi faros tion!

Drud, ridante, brakumis lin.

— Por kio do, — milde diris li. — Ne, Stebbs, mi estis ne tute prava; ludu, versaĵoj estas cia ludo. Ĉiu homo devas ludi. — Li moviĝis en la vakuon, sed revenis, frapante sian poŝon. — Mi forgesis alumetojn.

Stebbs donis la ujon.

— Atendu, mi revenos, — diris Drud.

Li faris internan penon, similan al profunda suspiro, vokita de ekstazo, — penon, pri kiu li neniam povus precize diri, kiel li sukcesas fari ĝin, kaj komencis malproksimiĝi; kun la manoj post la dorso, kuniginte kaj firmiginte la piedojn sur nevidebla apogo. Lia vizaĝo estis turnita al la nuba lando, leviĝanta super la verdeta matena ĉielo. Li ne retrorigardis. Dum estis malgrandiĝanta lia figuro, naĝanta kvazaŭ laŭ deklivo de nebula monteto, Stebbs nevole ekvidis fantoman vojon, pri kiu la homa menso, ĉiam havanta aferojn kun pezeco, ne povas rifuzi eĉ al sendependa fenomeno. Tiu vojo, pli etera ol la aero mem, serpentumis per blua pado inter eglanterioj, kaprifolioj kaj robinioj, inter ombroj kaj ŝanĝiĝoj de nemateriaj formoj, kreitaj de ludo de la mateno. Laŭ sunluma deklivo ĝi supreniĝis, kaŝante sian daŭrigon en nubaj neĝoj de la luksa naĝanta lando, kie ĥoroj kaj disverŝoj de moviĝoj turniĝas super la tero. Kaj en tiuj blankaj masoj malaperis Drud.




Mérimée — Prosper Mérimée (prononcu [merimé]) (1803–1870), fama franca verkisto; inter liaj multaj verkoj la plej fama estas novelo «Karmen», kies titolrolulino estas ciganino (rim. de la tradukinto).
«Faŭsto» — opero de Charles Gounod laŭ la unua parto de la samnoma fama tragedio de Goeto. Margarita estas la protagonistino de la opero, delogita de la protagonisto Faŭsto (rim. de la tradukinto).
* — tradukis Clarence Bicknell.