Ĉapitro X


Guez koncize salutis min, kaj mi rimarkis, ke li estas en malbona humoro, ĉar li evitis mian rigardon.

Butler, la plej simpatia homo en tiu ĉi kompanio, grakinte, provis komenci komunan konversacion per rezonado pri la estonta navigo, sed Guez interrompis lin per mastrumaj notoj koncerne de provianto kaj havenaj impostoj. Al miaj demandoj, rilataj al la navigo, Guez koncize respondadis: «Jes», «ne», «ni vidos». Dum la vespermanĝo li eĉ unufoje ne alparolis min.

Antaŭ li staris granda karafo kun vodko, kiun li drinkis metode, malrapide kaj certe, ĝis sekigis la tutan karafon. Lia interparolo kun la asistantoj montris al mi, ke la nova, haste dungita ŝipanaro konsistas nur duone el valoraj matrosoj; la ceteraj estis simple havenaj sentaŭguloj, postulantaj sendorman kontroladon. Ili parolis ankoraŭ pri homoj kaj rilatoj, kiujn mi ne konis. Butler kaj Sinkwright drinkis se ne tiom draste, kiel Guez, tamen nemalmulte. Neniu insistis, ke mi drinku pli, ol mi deziras mem. Mi drinkis iomete. Servante, Horacio klopodis kun mia manĝilaro iom pli skrupule, ol kun la aliulaj, dezirante, probable, montri, kiel oni devas trakti gastojn. Guez, rimarkinte tion, ĵetis oblikvan rigardon al li, sed nenion diris.

El ĉio, kio estis dirita dum tiu ĝena kaj morna manĝado, min ekinteresis jenaj vortoj de Sinkwright:

— Luiza skribas, ke ŝi invitis Maria-n, kaj tiu, probable, neniel povos disiĝi de Julia, tial necesos doni al ili du kajutojn.

Ĉiuj ekridis pri propraj pensoj, certe, havantaj specialan signifon.

— Ĉe ni estos sinjorinoj, — diris Guez, ekstarante de la tablo kaj per rigardo observante min. — Ĉu vin tio ne ĝenas?

Mi respondis, ke por mi estas tutegale.

— Des pli bone, — deklaris Guez.

Supre aŭdiĝis krio, tamen ne krio de interbatiĝo, sed krio de labora embaraso, kiaj ofte okazas sur ŝipo. Butler ekiris por ekscii, en kio estas la afero; baldaŭ post li eliris Sinkwright. La ŝipestro staris, fumis, kaj mi uzis la foriron de la asistantoj, por transdoni al li la monon. Li prenis la monpaperojn per speciala orgojla gesto, tre skrupule renombris kaj emfaze riverencis. En liaj okuloj aperis signifa kaj gaja brilo.

— Ĉu partion de ŝakludo? — diris li ĝentile. — Se vi deziras.

Mi konsentis. Ni starigis ŝakan tabuleton kaj eksidis. La ŝakpecoj estis el bonega eburo, de bona arta laboro. Mi esprimis miron, ke mi vidas sur kargoŝipo multajn belajn aĵojn.

Kvankam Guez estis sendube ebria, ebria kutime kaj nature por li, — li montris sian ebrion per nenio, krom la voĉo, kiu iĝis abrupta, ĉar li estis luktanta kun la stomako.

— Jes, — diris Guez, — multa mono estis malŝparita. Kiel vi, certe, rimarkis, «Kuranta sur ondoj» estas brigskuno, sed en speciala maniero. Ĝi estis konstruita laŭ persona gusto de unu... li poste bankrotis. Do, — Guez turnis la damon, — kun virinoj venas bruo, tremo, krioj; certe — ĝeno. Kion vi diros pri vojaĝo kun virinoj?

— Mi ne havas certan opinion pri tia cirkonstanco, — respondis mi, farante movon de ŝakpeco.

— Al vi tio devas plaĉi, — daŭrigis Guez, farante respondan movon tiel distrite, ke mi ekvidis la tutan partion. — Probable, ĉar vi — mi diras tion sen intenco ofendi vin — aperis sur la ŝipo pli ol originale. Mi scias diveni spiriton de homo.

— Mi esperas, ke vi invitis la virinojn ne por mi?

Li silentis, rompante la kapon super problemo, kiun mi kreis por li per la damo kaj la ĉevalo. Subite li miksis la pecojn kaj deklaris, ke li malgajnis la partion. Tiel ripetiĝis dufoje; finfine mi trompis lin per falsa espero kaj deklaris maton per sep movoj. Guez estis ruĝa pro inciteco. Kiam li estis enŝutanta la ŝakpecojn en la keston de la tablo, liaj manoj tremis.

— Vi estas forta ludanto, — deklaris Guez. — Ludi kun vi estis vera ĝuo por mi. Nun ni parolu pri la afero. Ni eliras matene en Dagonon, tie prenas la kargon kaj navigas al Gel-Gju. Ĉu vi ne estis en Gel-Gju? Ĝi kuŝas sur la kurso al Zurbagano, sed en Zurbagano ni estos ne pli frue ol post dudek — dudek kvin tagoj.

La interparolo finiĝis, kaj mi foriris en mian kajuton, pensante, ke kompanio de la ŝipestro estas iom laciga.

La restaĵon de la vespero mi sidis super libro, cedante de tempo al tempo al invado de pensoj, post kio mi forgesadis, kion mi estas leganta. Mi ekdormis malfrue. Tiu unua nokto sur la ŝipo pasis bone. Malofte vekiĝante, mi sentadis apenaŭ rimarkeblan balanciĝadon de mia loĝejo kaj ekdormadis ree, pensante pri io fremda, nova, malklara.