3. Subleŭtenanto de la ŝipa floto
— Nu? Kio fariĝas? — demandis Petro, enirante en la tendon.
— Ja nenio fariĝas, — oscedante kaj gratante sin, respondis Menŝikov. — La dorso ial doloras post la hodiaŭa batalo. Mi en hasto ne rimarkis, sed al mi iu svedo, kokina ido, per bajoneto aŭ per kolbo fusila inter la skapolojn batis. Ĉu vi kredas aŭ ne kredas, Min Her, mi povas nek fleksiĝi, nek malfleksiĝi. Eble, la internaĵo estas kontuzita?
— Vi ne plendu, kara infano Saĉjo, — diris Petro. — Se al iu homo la internaĵo estas kontuzita, tiu plie silentas, sed vi babilas kiel pigo. Ne gravas, vi vivos sufiĉe, se ni vin ne pendumos... Ankoraŭ kio nova estas?
Menŝikov silentis, poste rememoris:
— Kaj ankoraŭ, Min Her Piter, niaj fiŝistoj Ladogaj, raportis mi antaŭ nelonge pri ili, kiuj subadmiralon Ievlev-on vizitis, venigis ja la rusajn kaptitojn. Elaĉetis de la svedoj. Oron ja mi donis, ĉu vi memoras?
Petro pri la oro preteraŭdis. Aleksandro Daniloviĉ tusetis, rakontis, ke la rusoj estis kondukitaj ĉi tien, en la tendaron, ili sidas en la tendo de Ievlev. Unu — nobelido Spafariev — estis sendita trans la maron tra Arĥangelsko, sed malsukcesis, ĝuste antaŭ la sveda invado lin el tie Silvestro Petroviĉ turnis al la seka vojo. Kun ĉi nobelido estas servanto-kalmuko, nomata Luĉjo...
Estis hurlanta aŭtuna pluvtorento. Super la Ladoga lago, super la Nevaj brakoj, super la sieĝata fortreso Noteburgo, super la tuta grandega rusa tendaro ŝrikis vento. La kurteno de la cara tendo ŝvelis, gutoj faladis sur la tablon, sur mapojn kaj paperojn, fajraj langetoj de kandeloj etendiĝadis kaj fulgis. Estis malvarme, humide kaj malkomforte.
Petro, ĵetinte la mantelon sur la liton, ĝemante komencis demeti la kotkovritajn, pezajn altbotojn. Aleksandro Daniloviĉ gratadis sin, suspiradis, plendadis, ke la doloro inter la skapoloj iĝas kun ĉiu minuto pli netolerebla, kaj ĉi tie eĉ banejo ne estas, por ŝvitbani sin bone.
— Ne gurdu vi pro Dio, Saĉjo! — kuŝiĝante sur la kampan, malmolan liton kaj kun ĝuo etendante la krurojn en ruĝaj trivitaj ĝis truoj ŝtrumpoj, petis Petro. — Kaj kia vi estas senekzempla homo: nu faris vi la aferon, ĉiuj tion vidis, heroe vi la svedon batis, rekompencita vi estos, vi mem scias, sed prenas troe. Ne estas al vi, hundo, kontuzita la internaĵo, kaj ne pensas vi tion, sed miajn fortojn vi elsuĉas...
— Male, kontuzita! — obstine diris Menŝikov.
— Mensogas vi, hundo! Kaj neniu svedo vin inter la skapolojn batis...
— Ne ja, batis!
Petro grincis per la dentoj.
Kuiristo Velten alportis pecon de malvarma bovaĵo, biskotojn kaj kruĉon kun vino.
— Kaj brasiksupon? — kolere miris Menŝikov.
Velten ne respondis: li ne ŝatis babili troe.
Kia povas esti supo en tia vetero? Sur kio ĝin kuiri?
— Kiam ni militas, ni pri vetero ne parolas, — diris Menŝikov. — Sed kiam necesas kuiri bonan supon — vetero. Se bati vin, hundon, per bastonoj, vi trovus fajron...
Al Petro Velten alportis etan pecon da ŝatata de tiu Limburga viskoza, pikanta fromaĝo.
— Hieraŭ estis pli! — morne rimarkis Petro Aleksejeviĉ.
Velten silentis.
— Pli multe da fromaĝo estis! — ripetis Petro. — Ĉu vi aŭdas, Velten? Mi kiomfoje ordonadis ŝpari ĝin. Oni veturigas ĝin el trans la maro, ĝia prezo estas granda, kvazaŭ en botoj ĝi iras. Kiu manĝis?
La kuiristo en la germana respondis, ke hieraŭ en la tendo estis feldmarŝalo Ŝeremetev, scivolis gustumi, maĉis kaj kraĉis, kaj li, Velten, ne kuraĝis al sinjoro feldmarŝalo diri ion.
Petro silente formanĝis la fromaĝon kun biskoto, poste ordonis al Menŝikov venigi la nobelon Spafariev-on.
— Ĉu ne estas malfrue, Petro Aleksejeviĉ? Matene kanonado komenciĝos, ni ne satdormos...
— Aleksaĉjo! — minace prononcis Petro. — Ne perdigu pro Dio al mi paciencon. Mi vere la internaĵon kontuzos...
Dum Menŝikov estis iranta por nobelo Spafariev, Petro, rigardante al la kurteno de la tendo, kalkulis mense, kiom da kuglegoj estos eluzitaj ĝis la fino de la sturmo. Rezultis multe. Li kuntiris la brovojn kaj kalkulis ree. Poste li komencis taksi en la menso la tempon, necesan por livero ĉi tien de trajno da pulvo kaj bruligaj tuboj. Li sentis dormemon, sed li sciis, ke ne ekdormos, kiel li ne dormis tutajn ĉi tiujn tagojn de la sieĝo de Noteburgo.
— Mi venigis! — per humida voĉo diris Menŝikov, enirante en la tendon kaj deĵetante la mantelon. — Engrimpu, sinjoro navigisto!
Petro, ne ekstarante, strabis per la brilantaj brunaj okuloj, rigardis, kiel diketa, roza, blonda, simila al suĉporkido junulo, strange movante la korpulentan korpon, peze enkuris en la tendon kaj, disĵetinte la manojn, malleviĝis sur unu genuon.
— Lerte! — eksidante al la tablo kaj alŝovante al si stanan teleron kun viando, eldiris Menŝikov. — Evidente, forte studis sciencojn sinjoro navigisto...
La caro plu rigardis silente.
La nobelo, trenante unu piedon, kiel tion faras Parizaj galantegaj kavaliroj, kaj larĝe dismetante la manojn same laŭ la Pariza modo, aliris pli proksime kaj por longe rigidiĝis en longa kaj malalta riverenco, tiom malalta, ke bukloj de lia grandega peruko preskaŭ tuŝis la malpuran tapiŝon sur la tero. Poste sur la korpo de Spafariev kvazaŭ kuris spasmo, li movis la dikajn krurojn en striktaj silkaj ŝtrumpoj, saltetis, skuis la ŝultrojn kaj, farinte sur la vizaĝo pupan kortuŝan rideton, alpremis la manojn al la koro.
Aleksandro Daniloviĉ, ne ĝisportinte al la buŝo la bovaĵon, rigidiĝis, mire rigardante al la nobelo. Petro estis palpebrumanta. Aŭdeblis trans fajfado de aŭtuna malbonvetero, kiel parolas ĉe lignofajro gardantoj.
— La kaftano kie estis kudrita? — neatendite demandis Petro.
— Ĉu? — ektimis la nobelo.
— Kie la kaftano, mi demandas, estis kudrita?
— En urbo Parizo per arto de glora tiea tajloro — monsieur Giraud.
— Kiom estis pagite al tiu Giraud?
— En livroj, mia Siro, mi ne memoras, sed en stujveroj por ŝtofpeco, necesa por ĉi kaftano, estis pagite dudek naŭ stujveroj1.
Menŝikov suspiris:
— Bona prezo! Kontraŭ tia mono ni kanonon aĉetas...
— Vi ja silentu! — kriis Petro. — Vi ja la ŝtatan trezoron ŝparas!
Aleksandro Daniloviĉ entiris la kapon en la ŝultrojn: li sciis, per kio minacas mencio de tia temo, kiel la ŝtata trezoro, por li.
— Por la puntoj, kiuj el la manikoj elstaras, kiom estis pagite?
— Ĉi puntoj estas Brabantaj, mia Siro. Por la puntoj kaj por la Venecia veluro por la kamizolo estis pagite dek ok kaj dudek tri stujveroj...
Kaj, svingante la manikojn, iom fleksante la korpon, li malrapide turniĝis antaŭ la caro, por ke tiu vidu perfektan elegantecon de tuta lia Pariza tualeto.
— Ĉu la ŝuoj same en Parizo estis faritaj? — demandis la caro.
— Tie, mia Siro. De ĉi glora ŝuisto — le bottier la nomo estas Grégoire.
— Bonege! — per glata voĉo, tiel glata, ke Menŝikov tute ŝrumpis, diris Petro. — Evidente, ne vane vi trans la maro tiom da jaroj pasigis. Galantulo! Probable, ankaŭ pri ĉiuj novmanieraj dancoj instruita?
La nobelo dismovis la manojn kun senĝeneco kaj gracio, kiel li estis instruita de kavaliro Frais Desprès. Tiu gesto signifis modestan agnoskon de siaj elstaraj avantaĝoj.
Petro eksidis sur la lito, plenigis per tabako la pipon, enpensiĝis. La nobelo, starante antaŭ la caro en eleganta pozo, estis ridetanta per senmova, ellernita trans la maro, plej agrabla rideto: liaj lipoj estis kunmetitaj korforme, la dikan kruron en ŝuo kun buko kaj banto li elmetis antaŭen. Kaj estis tiel kontenta pri si, ke neniom rimarkis, kiel ne konformas lia persono al tiu ĉi ŝvelinta pro pluvoj tendo, al la ŝiritaj ŝtrumpoj de la caro, al malabunda manĝo, kiu estis metita sur la pina tablo.
— Tiaj, kiel vi, nomiĝas trans la maro — bonvivanto, — prononcis Petro. — Bonvivanto — en la nia estas nenifarulo. Ĉu tiel?
Spafariev gracie riverencis.
— Menueton ĉu vi konas? — subite demandis Petro.
— Dancojn ĉiujn, mia Siro, mi konas bonege: ceremoniajn, kiel polonezo, anglezo, alemando, kaj kontradancon, ankoraŭ la kolomban, kie amoro inter du kolomboj estas montrata...
— Kuafurojn, tio estas hararanĝojn virinajn, ĉu vi konas?
— Certe, mi konas! Nun en la urbo Parizo, Siro, damoj per harpingloj, fontanĝoj kaj kornetoj siajn hararojn ornamas...
— Haltu, atendu! — iomete dentomontrante kaj borante la nobelon per malamanta rigardo de siaj globaj okuloj, ordonis Petro. — En ĉi galantaj sciencoj vi multon ellernis. Sed sendis ni vin por naŭtikon studi. Ĉu vi memoras pri tio?
La nobelo momente griziĝis.
— Ĉu memoras?
Menŝikov suspiris, mallevis la okulojn: li sciis, kio nun estos, kaj malĝojiĝis, kiel ĉiam en atendo de paroksismo de furiozo ĉe Petro.
— Ĉu memoras? — kriis Petro.
— Mi memoras, — susuris la nobelo.
— Bone! Nu, kaj se vi memoras, tiam respondu: kiel rebrasi la ĉefmastajn topveljardojn laŭ la vento al alia antaŭvelhalso?
Menŝikov forturniĝis: ankaŭ tiun ĉi teruran, pereigan por nobelidoj demandon li same aŭdis jam ne unuafoje. Nun la stulta nobelo penos fari neeblan kaj pereos. Se li konfesus, ke ne scias, — estus pli bone. Sed la nobelo komencis elbuŝigi ordinarajn stultaĵojn:
— Rebrasi, Siro, la ĉefmastajn topveljardojn laŭ la vento por navigisto estas tasko nemalfacila. Ĉe tiu manovro...
Al Petro abrupte tikis la vango, la rigardo iĝis sovaĝa:
— Ne malfacile? Stultulo! — leviĝante je tuta sia grandega alto, ektondris li. — Hundo aĉa, kvin jarojn navigarton studis, sed tion ne komprenas, ke mian taskon solvi estas same nepenseble, kiel per kalkano al si dorson grati. Ajna matroso ĉi malnovan ŝercon konas, sed vi, galantulo, bonvivanto, alemando, tripon mi el vi elskuos, internaĵon kontuzos...
Petro batis lin per la pugno al la vizaĝo — li ekŝrikis. Petro levis ingon de peza sabro, batis svinge — Spafariev falaĉis sur la teron, ekrampis. Menŝikov el la angulo diris:
— Pli facile, Petro Aleksejeviĉ, vi lin mortigi povas, via mano estas peza. Malvarmigu la ofendiĝon, lipu vinon...
Kaj, glatumante la kubuton de Petro, ĵetante al li oblikvajn rigardojn, li verŝis al li vinon, donis. Petro ĵetis rigardon, ne trinkis. Spafariev, kaŝinte sin post bareloj kaj sakoj, estis ŝriketanta, viŝanta sangon de la vizaĝo per la punta maniko, plende tusanta. Ree iĝis aŭdeble, kiel pluvas, kiel fajfas super malvarma Ladogo vento. Apud la tendo estis insultantaj la caraj gardantoj, iun ne enlasante...
— Diru, ke ili enlasu! — ordonis Petro al Menŝikov.
Tute malseka, kovrita de voja koto, surkreskita de nigra vilo eniris bombardista serĝento Ŝĉepotev, diris, ke la trajno kun pulvo kaj kuglegoj por ĵetado estis liverita en ordo, sur la vojo en marĉegoj nur du ĉaroj kun ĉevaloj dronis, kaj ankoraŭ unu kampulo — ĉaristo — ĝismorte batiĝis...
— Nu, bravulo! — tuj gajiĝante, laŭdis Petro. — Mi ĝuste hodiaŭ pensis — antaŭ sabato vi ne atingos. Iru dormi, bombardisto! Iru...
La serĝento foriris, Petro pensis iom, poste demandis:
— Ĉu meditis vi iam, Spafariev, por kio Dio donis al vi la kapon? Ĉu vere nur por ĉi longan perukon sur ĝin surmeti?
La nobelido ne respondis.
Petro ordonis montri senprokraste la diplomojn, ricevitajn de la nobelo en Parizo. Spafariev, timante batojn kaj skoldon, etendis la paperojn el trans la kestoj kaj sakoj al Menŝikov. Tiu alŝovis al la caro kandelingon kun degelantaj sebaj kandeloj, Petro komencis legi laŭte pri tio, ke kavalira moŝto kaj sinjoro Spafariev estas dotita de la Providenco per elstaraj talentoj kaj kun Dia helpo diligente kaj sukcese finis kurson de sciencoj pri naŭtiko, ŝipkonstruado, artilerio, fortifikaĵ-konstruado, astronomio, matematiko kaj aliaj ceteraj artoj. Al tiu elstara kavaliro, estis dirite en la diplomo, tute eblas konfidi komandadon kiel de galero, tiel ankaŭ de granda mara ŝipo.
Finleginte, Petro demandis kun humileco en la voĉo:
— Kiom da oraj stujveroj pagis vi, sentaŭgulo, por ĉi diplomo pri vi?
Spafariev silentis, plorsingultante.
— Vi prefere respondu! — konsilis Menŝikov. — Veron respondu, alie estos pli malbone...
La nobelo falegis trans la kestoj sur la genuojn, plorĝemis el tie, etendante al la caro la dikajn manojn en fingroringoj:
— Indulgu, Siro. Mi veron diras, kiel en konfeso. Mi pri nenio estis instruita, anstataŭ mi mia servanto laŭ mia ordono lernis. Ĉi diplomo ne al mi estis donita, sed al mia servutulo Luĉjo. Ĉi servanto, havante elstarajn kapablojn, ĉion anstataŭ mi faradis kaj per mia nomo nomiĝis en la kolegio, kaj ankaŭ en la ŝipkonstruejo. Li, Siro, en maro navigadon havis, kaj mi, akvon timinte, en Parizo dancojn kaj aliajn galantaĵojn...
— Ree, eble, vi mensogas? — interrompis Petro.
La nobelo, starante sur la genuoj, krucosignis sin.
— Voku la servanton! — ordonis Petro al Menŝikov.
Aleksandro Daniloviĉ eliris. Nemalproksime de la tendo estis insultantaj soldatoj, glitis en koto ĉevaloj, trenante kanonojn, — matene la pafilegoj devis bati al la fortreso de nova pozicio. Petro fiksaŭskultis la bruon, taksis, ĉu en ĝusta direkto ili veturas. Ili veturis kien necesis — al la kabeto.
Kiam Menŝikov venigis la servanton, Petro atente fiksrigardis lin per siaj fajrerantaj globaj okuloj, vokis aliri pli proksime, demandis abrupte:
— Luĉjo?
— Oni nomas min Luko, Siro.
— Ĉu estas vere, ke vi, servanto kaj servutulo de nobelo Spafariev, anstataŭ li la necesan kurson de naŭtiko kaj de aliaj artoj studis? Respondu veron. Ne timu...
— Parolu, Luĉjo, — ŝmacante per la disbatita nazo, konfirmis la nobelo. — Ne timu, via kulpo en tio ne estas...
La servanto staris antaŭ la caro en trankvila pozo de sperta maristo — iom dismetinte por stabileco la piedojn, kun la manoj en la poŝoj de mallonga, urtik-kolora drapa kaftano. Estis rimarkeble, ke li cerbumas, kiel konduti, kaj taksas kaj la caron kaj sian mizeran mastron, sed samtempe en Luĉjo ne eblis rimarki eĉ ombron de kaĵolo — simple li estis nestulta homo, diskreta, tute ne deziranta embarasiĝi. Kaj Petro rigardis al li ne urĝante kaj ne timigante: la konduto de la servanto de Spafariev plaĉis al Petro — li scipovis tuj diveni inteligentajn homojn, — kaj Luĉjo ŝajnis al li homo kun kapo. Kaj ankaŭ la aspekto de la servanto — kruda pro vento, grandpometa, ĝisblue razita vizaĝo, blankaj, densaj, etaj dentoj, larĝaj ŝultroj, — ĉio sugestis fidon al tiu homo.
— Nu? — finfine diris la caro, trankvile kaj bonanime. — Ĉu vi longe pensos? Respondu — ĉu vi estas instruita aŭ ne instruita?
— Instruita, Siro, — per malalta, obtuzeta voĉo respondis la kalmuko.
— Ĉu per forto la nobelo vin sendis al lernado?
— Kial per forto? — kun mallonga kaj bona subrido respondis Luko. — Li, sinjoro mia, ne estas malbona, estus peko plendi. Al la amora afero havas inklinon, sed ke li batus — mi ne memoras. Ne, Siro, ne per forto. Por mi mem sciencoj estas interesaj...
La nobelo plende plorĝemis trans la kestoj. La kalmuko ĵetis al li straban, sed kompatan rigardon kaj mallevis la okulojn.
— Demandojn, kiujn mi faros al vi, ĉu vi respondos? — rapide demandis Petro.
— Kial, Siro, ne respondi. Se mi scias, do respondos, kaj se ne — pardonu...
Petro ordonis al Menŝikov purigi la tablon kaj dismetis antaŭ si Merkator-ajn mapojn, desegnaĵon de ŝipo, cirkelon, siajn notojn pri nova ŝipa konstruado, foliojn kun bonaj proporcioj por galioto. Li faris ĉion ĉi senhaste kaj per rigardo kvazaŭ estis elprovanta Luĉjon: ĉu li ektimos aŭ ne. Sed tiu neniom ektimis, kvankam lia vizaĝo estis streĉita, kaj la inteligentaj, atentaj okuloj brilis per akra scivolemo.
— Eksidu ĉi tie, kontraŭ mi!
La servanto eksidi tuj ne kuraĝis, ankoraŭ staris por deco.
— Mi diris, eksidu...
Luĉjo malbutonis la kaftanon ĉe la gorĝo, eksidis sur la randon mem de la benko. Petro enprofundiĝis en pririgardadon de la ŝipa desegnaĵo. Luĉjo kaptis momenton kaj rapide, kuraĝige, per unu okulo palpebrumis al Spafariev. Tiu nur flustre ĝemis responde.
— Kio estas tio? — demandis Petro, almontrinte per la fingro la desegnaĵon.
— Topmasta hisŝnuro! — respondis la kalmuko.
— Tio ĉi?
— Tio ĉi, Siro, estas ĉefbrammasto...
— Ĉu vi ajlon manĝaĉis? — malŝate flarante, demandis Petro. — Odoraĉas de vi...
— Ĝin, Siro! — modeste respondis Luĉjo. — Ĝi mankis al mi, dum mi ĉe la svedoj en malliberejo sidis. Du bulbetojn mi haketis, kaj kun biskoto, kaj kun akvo...
Petro sulkiĝis, komencis demandi plu, poste ordonis:
— Spiru flanken!
La servanto respondadis ĉiujn demandojn ekzakte, klare, ĉion komprenante, sed kun enuo en la voĉo. Poste li subite prononcis:
— Tion, Siro, je Dio, eĉ instruita pigo povus parkerigi. Se vi faras al mi veran ekzamenon — demandu pri afero. Por ŝipon komandi, necesas kapo, vi, homoj diras, mem estas vera maristo, por kio vi vian caran tempon por bagateloj malŝparas. Demandu serioze!
La caro kun longa mirego ekrigardis al la kalmuko kaj subridis, ekvidinte, ke li mem estas timigita de siaj vortoj.
— Nu-nu! — suspiris Petro. — Ne sen impertinenteco vi estas, navigisto!
— Pardonu, Siro, — konsentis Luĉjo. — Sed vere, se mi trafis sciencojn studi, tiam modestulon oni kun tripo vorus...
— Tio estas vero! — kuraĝiĝante, konfirmis el trans la kestoj kaj sakoj la nobelo. — En Parizo, Siro, se la veron...
— Vi silentu! — kriis Petro. — Bonvivanto, hundo!
Kaj li ree komencis demandi la kalmukon kaj, demandante, ekdisputis kun li, kie oni pli bone kaj lerte konstruas ŝipan kilon — ĉu en anglaj ŝipkonstruejoj aŭ en la nederlandaj. La caro flamiĝis kaj kolere globigis la okulojn, sed Luko estis tute trankvila kaj eĉ subridadis — tiom li estis certa pri sia praveco. Ankaŭ malsanojn de ŝipa ligno — tabakan nodon, urtikan nodon, kornan nodon — la kalmuko sciis, kaj kiel plekti kanonan meĉon, kaj kiel fari maristan nodon...
— Nu, fraĉjo, konsolis vi min! — diris Petro, laciĝinte demandi kaj disputi. — Multe konsolis. Bona maristo kun tempopaso estos vi por la rusa floto. Ĉu vi havas edzinon?
— Ne, Siro, ne havas...
— Ni vin edzigos. Kaj fianĉinon por vi mi trovos — cigninon.
Li pensis iom, frotis per la raspaj polmoj la vizaĝon, snufis, kvazaŭ laca ĉevalo, kaj ordonis al Menŝikov skribi en sia cara nomo. Aleksandro Daniloviĉ ĉesis oscedi, koleriĝis: skribi li apenaŭ scipovis, forgesadis leterojn en hasto, iam nur ŝajnigadis, ke skribas, — kalkulis je sia memoro, kaj poste ĉion preskaŭ laŭvorte rediradis al Jaguĵinskij aŭ iu alia, kiu estis forta pri skribado.
Petro diktis rapide, abrupte:
— Pro ĉi bonfaraj por sia patrujo meritoj servutulon de nobelo Spafariev kalmukon Luĉjon nomi ekde nun sinjoro Kalmukov Luko... kun patronomo... Ĉu vi skribis?
Menŝikov skribis nur «pro ĉi bonfaraj», sed kapjesis:
— Mi skribas, Siro...
Petro enpensiĝis por momento:
— Kun patronomo — Aleksandroviĉ!
Menŝikov miregis, ekrigardis al Petro.
— Skribu, skribu! — kriis tiu. — Estos por vi ĉi Kalmukov baptofilo, vi al li ankaŭ doton donos — kion bezonas homo por sin aranĝi: uniformon, spadon, oron en monujon, vi ĉe mi ne estas malriĉa, estas el kio... Plu skribu: al ĉi Kalmukov rango ekde nun estas donita subleŭtenanto, kaj servu li sur fregato «Sankta Spirito» en posteno de supera oficiro ĉi tie, en Ladogo, ĝis renversos ni la fortreson Noteburgon. Ĉu vi skribis?
— Mi skribas...
— Tro malrapide vi skribas...
— Kioman nokton mi ne dormis, Siro, pro tio, ke...
— Pro tio ke! Skribu plu: kaj nobelon Spafariev-on regalas ni...
Petro paŭzis, malmilde subridis kaj ekparolis dise:
— Regalas ni per rango — matroso ordinara kaj ordonas al li servi sen promocio, tio estas dumvive, sur tiu ŝipo, kie sian flagon tenos la flota oficiro sinjoro Kalmukov Luko Aleksandroviĉ...
La nobelo laŭte plorĝemis trans siaj kestoj. Petro strabis al li, diris edife:
— Jen, ploras! Antaŭe devus pensi...
— Mi — pensis! — kun malgajego prononcis la nobelido. — Mi, Siro, pensis, ke per miaj perfektaj manieroj kaj galanteco ĉe via kortego mi estos rimarkita. Okazas, ke iuj altaj favoratinoj per vizito honorigas landojn kaj urbojn, necesas por ili galantaj kavaliroj por pasigo de tempo... Kaj tiu ĝenerala komplezemo...
Petro ekridegis, eksvingis la manojn:
— Pri tio ĉi vi dum kvin jaroj lernis? Kvin jaroj? Kara Saĉjo, ĉu vi aŭdas, por kio nia mono iris? Ho Dio, ja se por favoratino galantulo necesos, ni de nia Preobraĵenska regimento soldaton... ajnan... ho Dio...
Li ne povis paroli pro rido, svingadis la manojn, skuadis la kapon. Finridinte, viŝinte larmojn per la polmo, li ordonis al Menŝikov:
— Verŝu por ni, Daniloviĉ, po kruĉeto da aniza vodko por mateno — al sinjoro flota subleŭtenanto kaj al mi. Hodiaŭ la tutan tagon ni laboros, komencos kun Dio sturmi. Dume ni drinku por varmiĝo, kaj sinjoro ordinara matroso Spafariev dancos por ni, pri kio lin en la urbo Parizo oni instruis. Dancon alemandon, ĉu?
Ekstreme paliĝinte, la nobelo elŝoviĝis el post la kestoj, diris kun teruro:
— Indulgu, patro-caro!
— Kaj ĉu vi vian patrujon indulgis en Parizaj restoracioj, hunda ido? — kriis Petro. — Ĉu indulgis? Dancu, se estis ordonite!
Nemalproksime de la cara tendo, sur la kabeto, bojis kanonoj, kaj tiel, ke sur la tablo tintis la botelo kun aniza vodko, rampis sur la teron telero. La svedoj sen prokrasto respondis, kaj komenciĝis matena kanonado.
— Jen por vi muziko! — superante per la voĉo la bruon de la kanonoj, diris Petro. — Bona muziko! Tiun dancon alemandon la garnizono de la citadelo Noteburgo jam multajn tagojn dancas, dancu ankaŭ vi! Nu!
Nobelo Spafariev eliris antaŭen, staris iom ĉe la benko, kvazaŭ kolektante fortojn, poste elturnis la dikan kruron, fleksis la brakon ronde. Subleŭtenanto Kalmukov, sidante apud Petro, suspiris malgaje. Kanona pafado ĉiam pli kaj pli forte kaj laŭte tondris sur Nevo. La tendo tremegis, pulva odoro penetris ankaŭ ĉi tien, ie nemalproksime kun fajfo batiĝis kuglego. Spafariev komencis dancon alemandon — du etajn paŝojn, duonriverencon, ankoraŭ paŝeton. Sur liaj dikaj vangoj ruliĝis larmoj, kaj la lipoj, kunmetitaj korforme, tremis.
— Kian dancon vi dancas? — kriis Petro.
— Ĉi danco estas nomata — alemando!
— Do dancu pli gaje, kiel oni instruis vin, galantulojn, por favoratinoj...
Spafariev penis rideti, larĝe disĵetis la manojn kaj sidiĝis, kiel necesas en la dua figuro de la danco alemando.
— Sur ĉiu ŝipo necesas inter matrosoj havi amuziston, tio estas bufonon, — diris Petro al Kalmukov. — Kiam vi estos promociita ŝipestro, ne forgesu por tiu afero meti ĉi Parizan bonvivanton. Pro liaj galantaĵoj matrosoj krevos pro rido...
— Ne, Siro! — firme kaj trankvile respondis subite Kalmukov. — Mi sur mia ŝipo, se estos promociita, bufonon ne tenos. Kun tempo estos el sinjoro Spafariev matroso...
— Sensciulon oni eĉ al popo ne promocias! — leviĝante de la benko, diris Petro. — Bufono li estas, sed ne de mara afero laboranto...
Kalmukov ne disputis: la tendo subite pleniĝis per homoj — venis Ŝeremetev en maŝkiraso, Repnin, Ievlev, koloneloj, kapitanoj, leŭtenantoj. Silvestro Petroviĉ ekvidis Spafariev-on, flustre demandis lin:
— Kiel?
— Malbone, ho, malbone, — per tremantaj lipoj prononcis la nobelido. — Kiel matroso sen promocio...
Menŝikov donis al Petro la mantelon, la caro eliris unua, post li kun laŭta parolo ekiris ĉiuj ceteraj. Ievlev, forirante, konsolis:
— Se vi servos, vi promociiĝos! Ho, kara, diris mi al vi en Arĥangelsko...
Li svingis la manon, foriris atingi la caron. Senĉese, sonore, peze tondris kanonoj. Spafariev staris senmove, duonmalferminte la buŝon, skuiĝante pro ploro.
— Nu, ĉesu, sinjoro, ploregi, vi granda elkreskis, ne infano, tio estas iom hontinda, — korektante sur la nobelo la longan perukon kaj reĝustigante la kaftanon, diris Kalmukov. — Skoldis vin, karan, Petro Aleksejeviĉ, nenio fareblas, — do, estas tia sorto. Vi dancis sufiĉe, nun, vidu, ankaŭ servi necesas...
— Al la muzelo li min batis kiom kruele! — plendis la nobelo. — Eĉ lumon mi, Luĉjo, ne vidis...
— Ha-a, kara sinjoro, — subridis la subleŭtenanto, — unu fojon oni vin batis! Kaj kiel do mi servutulo estis? Vi — certe, ne batis, sed tamen patrino via ĉiutage min batadis! Kaj per bastonoj, kaj per la propra mano bonvolis puni, kaj bolakvon, okazis, verŝis, kaj per arda fajrostango tuŝis! Kaj jen nur unu fojon, kaj la Siro mem! Tio estas kvazaŭ kareso. Sufiĉas, sinjoro, malgaji. Ni iru sur la ŝipon. Vi laboros, matrosan kaĉon maĉos, biskoton maristan ronĝos per la dentoj, kaj iĝos pli gaje...
La nobelo respondis per malglata voĉo:
— Pafas ja oni tie, Luĉjo! Kuglegoj flugas... Povas okazi io. Ĉu?
— Ja estas milito, sinjoro! — edife eldiris Kalmukov. — Kia milito sen pafado? Kaj kuglegoj, certe, flugas, ne sen tio. Nu, kaj Luĉjo vi min, sinjoro, ne plu nomu. Ekde nun mi por vi estas sinjoro subleŭtenanto, sinjoro oficiro, aŭ ekstremokaze — Luko Aleksandroviĉ. Tiele. Se vi eraros — oni vipos vin senkompate. Marista servo — ĝi estas severa. Se servi, tiam ne kartavi. Kaj se kartavi, tiam ne servi. Ĉu vi komprenis?
— Kiel ne kompreni, sinjoro subleŭtenanto Luko Aleksandroviĉ...
— Vidu — vi estas komprenema. Kaj jen ankoraŭ io, kara sinjoro! Vi antaŭ mi ne iru. Ni ne estas en Parizo. Hodiaŭ jam mi iros la unua, kaj vi post mi, ĉar mi estas oficiro, kaj vi — matroso...
Kaj flota subleŭtenanto Kalmukov eliris el la cara tendo en grizan mateniĝan krepuskon, en malalte rampantan nebulon, en kiu ekbriladis oranĝkoloraj fumaj pulvaj fajroj de pafoj kaj senĉese tondradis pezaj sieĝaj kanonoj de la rusa artilerio.