2. Sub la muroj de Noteburgo

La aŭtuno okazis frua, severa, estis oftaj malvarmaj pluvoj kun malseka neĝo, de Ladogo fajfadis trapenetra vento.

Homoj frostiĝadis, malsekiĝadis, malsanadis, mortadis. Mortintojn oni apenaŭ sukcesadis enterigi, sur la kruta Ladoga bordo rapide kreskis tombejo...

Super bivakoj bruadis per flugiloj, makabre grakante, kornikoj, nokte en arbaroj hurladis luparoj.

Silvestro Petroviĉ kun du mil matrosoj kaj laboruloj laboris ĉe Ladogo, ekipadis barkojn, kiuj devis detranĉi eliron de la svedoj al la maro. Por tio arbohakistoj trahakis de la lago al Nevo zonon, laŭ kiu oni trene movadis batalŝipojn. Grandegaj novaj, fortikaj barkoj sur Ladogo estis ekipataj por batalo, ĉarpentistoj metadis tabulajn podiojn sur pruo kaj pobo de ĉiu ŝipo, starigadis ŝildojn por pafantoj, armilistoj kaj kanonistoj skribadis per gudro sur la podioj numerojn de alveturigitaj kanonoj. Batalpretaj ŝipoj, provizitaj ankoraŭ per sturmaj ŝtuparoj, estis eltrenataj per vinĉoj sur la bordon, poste homoj kaj ĉevaloj enjungiĝadis en kanabajn rimenojn kaj trenadis la barkojn al Nevo. Laboro iris tage kaj nokte, Petro Aleksejeviĉ ne foriradis el la trahakita zono — mem submetadis rulilojn sub barkojn, mem observadis transportadon de kanonoj, mem rigardis armilaron kaj pulvajn rezervojn.

Tuj kiam Silvestro Petroviĉ komencis surakvigi siajn ŝipojn en Nevo, la svedoj elskoltis la rusojn kaj sub ŝirmo de densa aŭtuna mallumo sendis el la fortreso kelkajn boatojn, armitajn per kanonoj, por pafi per mitrajlo. Kun ŝriko flugis arda fero, fojfoje aŭdiĝadis krio, ĝemo — pereinta soldato, matroso aŭ laborulo faladis en akvon. En mallumo tute proksime interparoladis svedoj, aŭdeblis plaŭdado de remiloj, svedaj komandaj vortoj.

Menŝikov kaŝe altrenis al la bordo de Nevo kelkajn kanonojn, la plej spertaj kanonistoj longe direktadis la tubojn, poste pafis per kuglegoj.

La svedoj ekbruis, iu unu ŝrikis per alta, strida voĉo.

— Jen kia! — kun malica ĝojo diris Aleksandro Daniloviĉ. — Ne plaĉas al li... He, ankoraŭ, knaboj, kukon al ili, diabloj!

La svedoj foriris.

En la sama nokto kaŝe al Silvestro Petroviĉ per neiritaj marĉaj padoj venis tri Ladogaj fiŝistoj. Ievlev akceptis la venintojn en sia tendo, fiksrigardis iliajn vizaĝojn, kovritajn de barboj, demandis, kiuj homoj ili estas.

— Ni estas homoj rusaj, — diris tiu, kiu estis pli aĝa, — sed ni sidas dum ioma tempo sub la svedo. En tio ni ne kulpas — kaj patroj niaj sidis kaj avoj. Nun ni aŭdis ion, — nia vilaĝo estas malgranda, kvar dek tri kortojn, la komunumo kunvenis, ordonis iri riverenci laŭ la malnova moro...

La fiŝisto tuŝis per la mano la terplankon de la tendo, malfleksiĝis, rekte kaj akre ekrigardis en la okulojn de la subadmiralo de la rusa milita floto.

— Oreŝkon vi atakos?

— Atakos! — firme respondis Ievlev.

— Bona afero. Ĉu la akvon ĉi-tiean vi konas?

— Ekkonos kun tempo.

— Kaj ni jam nun konas. Kaj la riveron Nevon ni konas laŭ tuta ĝia iro. Eble, tio estos utila. Ankoraŭ ni konas la fortreseton Nienŝancon. Ni iradas tien akve, preskaŭ ĝis la golfo, por komercaj aferoj. Vilaĝeton Ustj-Oĥton ni konas, urbeton komercan, nomatan Nieno. Ankaŭ rivereton Ohajoki, Ĉernavkon, bienojn Kiskina kaj Wehary, Eikie kaj Macura, ankoraŭ la Picean kaj Betulan insulojn1...

— Atendu, patro, — petis Ievlev. — Eksidu, kaj ni detale konversacios. Kia do estas via nomo?

La nomo de la maljuna fiŝisto estis Onufrio filo de Petro Ĥudolejev. La du aliaj nomis sin Stefano kaj Simono. Sen ceremonioj ili eksidis sur bastomatojn, akceptis kruĉetojn kun varmega miela sbiteno. Poste en la tendon venis Rjabov — same eksidis por aŭskulti. Venis ankaŭ Menŝikov. La fiŝistoj detale rakontis necesajn aferojn — pri sveda defendo de la mara buŝo de Nevo, pri tio, kia homo estas sveda majoro Konau, kaj la fortresa komandanto Johan, kaj konsiliano Frisius, kaj kiaj estas kanonoj tie, kaj kiom da soldatoj, kanonistoj, oficiroj. Laŭ vortoj de maljuna Ĥudolejev rezultis, ke majoro Konau estas la ĉefa estro de la fortreso Nienŝanco, granda ŝatanto de ĉasado, kaj kiel ĉaspelantojn tenas multajn rusajn kampulojn, tiuj kampuloj ĉiujn svedajn aferojn scias kaj nemalgrandan utilon povas doni al la rusa flanko.

Ievlev kapjesis:

— Tio estas saĝa. Serĉu ilin, Onufrio Petroviĉ.

Ankoraŭ Ĥudolejev rakontis, ke en Nieno en mallibero suferas du rusoj, iliaj nomoj estas nekonataj, unu — cara servanto — kvazaŭ iris mare al sia lando, sed estis interkaptita de svedaj militaj maristoj, la alia estas servosoldato de la unua, antaŭ du semajnoj penis fuĝi, sed malsukcese — kaptis lin la svedoj...

— Necesas liberigi! — diris Menŝikov.

— Sen oro tio ne fareblas, — suspiris Ĥudolejev. — Niaj knaboj deziris, sed, vidu, la monujo estas malplena. Kaj la svedoj pri oro estas avidaj...

Aleksandro Daniloviĉ fosis en la monujo, elŝutis sur la polmon talerojn, elektis tri — pli malbonajn aspekte, pli trivitajn — kaj, donante al Ĥudolejev, promesis:

— Se vi ŝtelos la ĉervoncojn — mi pendumos! Mia juĝo estas rapida kaj severa, ŝerci mi ne ŝatas, al la griza barbo ne rigardos...

La fiŝistoj ofendiĝis ĉiuj tri. La plej juna, Stefano, diris al la maljunulo:

— Iru li for kun la oro, oĉjo Onufrio. Per ĉi moneroj eĉ konversacion komenci ne eblas, sed li ankoraŭ minacas. Li reen prenu... Kie estas iu pli altranga, ĉu caro?

Menŝikov ekridis, frapis Ĥudolejev-on al la ŝultro, prononcis pacige:

— Lasu, oĉjo! Diru klare, kiom da mono necesas? Mi por afero ne avaras, mi ordon ŝatas, ĉu vi komprenis?

Ĉe mateniĝo, en malvarma, humida nebulo, Rjabov el post kabeto kune kun la tri fiŝistoj eliris sur boato fari mezurojn, por ke la floto, kiam ĝi iros al la dekstra bordo, ne fiksiĝu sur malprofundaĵoj. Onufrio Ĥudolejev subridadis:

— Ne kredas vi al ni, diabloj. Ni kiel diras, tiel ĝuste estas...

Ivano Sabateiĉ mezuradis unue per stango, poste per ŝnuro kun ŝtono. Stefano kaj Simono parkere antaŭ mezuro diradis la profundon. Ĉio koincidis ekzakte. Onufrio, diveninte laŭ manieroj en Rjabov mariston, demandis:

— Kaj vi de kie tia naskiĝis, oĉjo?

— Ĉedvinaj ni estas, de la Blanka maro...

— Jen... Ĉu tio estis vi, al kiuj la svedoj per granda floto venis — bruligi urbon vian? Ion oni babilis ĉi tie en Nieno.

Rjabov ŝultrolevis, suspiris:

— De kie do mi sciu?

Sveda kuglo klakis al la pobo de la boato, aliaj kiel kolera vespa svarmo kantis super la kapoj de la fiŝistoj. Onufrio Ĥudolejev kliniĝis, miris:

— Ĉu ili al ni pafas?

— Al ni, oĉjo. Milito, vidu! — kun subrido respondis Rjabov.

Matene en la tendo de Ievlev Rjabov rakontis pri la lokaj fiŝistoj, ke ili estas inĝeniaj kaj nenion mensogas — sian aferon konas. Eblas kredi al ĉi triopo plene.

La Ladogajn fiŝistojn Ĥudolejev-on kaj Stefanon kun Simono oni ellasis al la afero kun honoro. Silvestro Petroviĉ diris al li bonajn adiaŭajn vortojn, donis po tranĉilo de blanka ŝtalo, kompason, po du paperaj folioj, por noti sur ili svedajn fortikaĵojn. Onufrio, adiaŭante, diris:

— Niaj fratoj, rusaj kampuloj, ĉi tie nemalmultas. Ili vivas plej malbone. Kvazaŭ ne homoj — Dia similaĵo, malpli bone ol brutoj. Vi, sinjoro subadmiralo, nun atendu — aŭdos vi niajn farojn...

Pro la laŭta konversacio vekiĝis Ivaĉjo, kiun Silvestro Petroviĉ prenis en sian tendon, akompanis per rigardo la forirantajn nekonatajn virojn, tiris sin dolĉe kaj rakontis:

— Kaj mi, paĉjo, estos tamburisto. Je Dio! Hieraŭ oĉjo Aleksandro Daniloviĉ al mi renkontiĝis. «Vi, diras, por kio vane caran panon manĝas? Ĉe ni tiel ne taŭgas. Servi necesas...»

Ievlev konfirmis:

— Vere, tiel estis: Menŝikov ordonis...

— Kaftanon, li ordonis, ke oni por mi faru...

— Granda scienco, — diris Rjabov. — Ne tuj lernebla. Kaj kie preni tamburon, mi pensas, senbezonaj ne estas...

— Tamburon ni trovos! — promesis Ivaĉjo kaj komencis piedvesti sin.

La tago ree pasis en laboroj: oni fortikigadis bateriojn, alveturigadis kuglegojn, altrenadis tra la trahakita zono lastajn barkojn. Petro kun Ŝeremetev, Repnin kaj Menŝikov sidis en malalta, haste konstruita branĉkabaneto, kunpreminte la pipon per la fortaj dentoj, pensis super la mapo de Noteburgo, planis, kie estu baterioj sur la dekstra bordo, kie starigi flosantan ponton trans Nevon, de kie iru boatoj de skoltoj, kiam komenciĝos sturmo. Ili kalkuladis kanonojn, sendifektajn barkojn, kiom da soldatoj eblas hodiaŭ sendi al batalo.

— Da kanonoj ni havas nun okdek ok, — diris Ŝeremetev, — da soldatoj kun matrosoj pli ol dek du mil. Mi dispozicias — en la plej proksima tempo ni komencos bombardadon...

— Por ke oni helpon de la Balta maro al ili, Herodaj idoj, ne donu! — ronĝante la ungojn, diris Menŝikov. — Fortranĉi necesas plene...

Repnin aliris Petron, per la fingro montris sur la mapo, kie endas transiri nun Nevon, por preni la svedan reduton.

Nokte, en nigra mallumo ekrulis tamburoj. Soldatoj, ŝarginte la muskedojn, kaŝinte rezervajn ŝargojn sub la vangon, kure, premante unu la alian, iris al la akvo, leviĝadis sur tabulajn podiojn de barkoj, kunpremiĝadis dense. Malgaje, morne, stride hurlis aŭtuna vento. La barkoj balanciĝadis, knaradis, batiĝadis per la flankoj unu al la alia. Ĉe la bordo suboficiroj kaj leŭtenantoj intervokadis:

— Preta-a!

— Plena-a-a!

— Ĉiuj estas ĉi tie!

Silvestro Petroviĉ leviĝis sur la podion de sia barko, ordonis al tamburisto bati «ekiron». La tamburo tremis mallonge, kvindek grandegaj barkoj debordiĝis, vice ekiris transverse de la rivero. Tie, super la svedaj skansoj, minace bruis arbaro...

La boatoj kun obtuza susuranta sono batiĝadis al la malamika bordo, la soldatoj saltadis de la podioj en scirpejon, en akvon, en ĉebordan ŝlimon. Maldekstre, el mallumo, aŭdiĝis laŭta voĉo de Petro:

— Vigle, bravuloj, vigle, ne postiĝu! Ĉanojn streĉu! Pafu plotone...

La svedoj ankoraŭ plu silentis.

Silvestro Petroviĉ, forgesinte pri la malsana kruro, saltis en akvon, levis super la kapo pistolon, por ne malsekigi la kulason; apogiĝante sur la bastono, ekkuris al la bordo. Malantaŭe, grimpante sur klifeto, estis insultanta Ŝeremetev, Repnin kun peza sabro en la mano devancis Ievlev-on.

— Per bajoneto piku! — kriis Petro. — Nia Oreŝko, knaboj, nia! Post mi, rapide...

Ĉe ekbriloj de pafoj renkonten al Ievlev kvazaŭ kuris altaj nigraj pinoj, betuloj, barieroj de la svedaj skansoj, flamantaj tuboj de muskedoj. Menŝikov jam estis tie — hakadis per sabro. Soldatoj, ĝemante kaj insultante, estis batalantaj en foskavoj, en kiuj sidis la svedoj. Ievlev saltis tien, batis fortmuskolan svedan oficiron per la bastono al la kapo, falis, leviĝis, ekkuris pluen, serĉante malamikojn, sed ili ne plu estis.

Tamburoj laŭ ordono de Petro batis malalarmon, la batalo finiĝis, la dekstra bordo apartenis al la rusoj. Petro, starante sur holmeto, per la mano en ganto montris, kien meti kanonojn por pripafado de la fortreso. Jegoro Rezen kun li disputis, aliaj fremdlandaj artileriistoj konsentadis. Silvestro Petroviĉ aliris, apogiĝis al la ŝultro de Rezen, fiksaŭskultis. Petro subite kapjesis — konsentis kun Rezen.

— Saluton, Jegoro! — diris Ievlev.

— Saluton, — haste respondis Rezen.

Kaj forkuris al siaj kanonistoj.

Silvestro Petroviĉ viŝis la ŝvitan vizaĝon, ĉirkaŭrigardis: super Nevo, super ĝiaj plataj bordoj, super plumbaj konusaj tegmentoj de la fortreso, super pereintoj en la batalo kaj super la vivuloj estis leviĝanta matena malvarma purpura aŭroro...



1. Rivero Ohajoki — nun en la rusa nomiĝas Oĥto (Охта), de finna vorto «ohto» — urso. Ustj-Oĥto — en la rusa signifas «la buŝo de Oĥto». Nieno (svede Nyen) — urbo ĉe kuniĝo de Oĥto kaj Nevo. La Picea kaj Betula insuloj en la finna nomiĝis Koivusaari kaj Kuusisaari. Ĉio ĉi nun troviĝas en Sankt-Peterburgo. (trad.)