3. La cara vojo
Jam mateniĝis.
Grandegaj amasoj de soldatoj, matrosoj, fusilistoj, kanonistoj iris tra vilaĝo en malklara lumo de venanta tago, sub pluvo. De tempo al tempo ĉaroj fiksiĝadis en kavoj, fajfadis knutoj, en la amaso aŭdiĝadis: «ku-u-une, ĉiuj prenu!» Unu ĉaro trairadis, kaj tuj fiksiĝadis alia, ree aŭdiĝadis insultado, kaj homoj ĉiam iradis, iradis, iradis laŭ la mallarĝa strateto de Njuĥĉa, neniam vidinta tian abundon de homoj.
Kaj sur altaĵo, sur sekaĵo estis strange vidi du fregatojn, «Kurieron» kaj «Sanktan Spiriton», kiu kvankam malrapide, sed tamen moviĝadis, kvazaŭ naĝis inter miloj da homoj, trenantaj ŝnuregojn, submetantaj rulilojn kaj glitilojn.
Petro krucosignis sin, suspiris, ne retrorigardante al la sekvantaro, silente malleviĝis laŭ la ŝtuparo — atingi la armeon. Maljunulinoj kaj maljunuloj, infanoj kaj junaj virinoj — Njuĥĉaj malnovritanoj rigardis ne sen timo al la rapide paŝanta sur glueca koto nigrahara, kun pipo en la dentoj caro de la tuta granda kaj malgranda kaj blanka Rusujo. Li iris ne rigardante sub la piedojn, glitante, morna kaj zorgigita, iomete movinte antaŭen laŭ sia maniero unu ŝultron, svingante la longajn brakojn, kaj post li hastis kajut-vaĉanto Fileĉjo kun cara ferita kofreto, barbiro, gravmiena, malrapide pensanta kuiristo Felten, deĵoranta servosoldato Snegirev, fremdlanda kuracisto...
Maljunulo, akompanante la caron per rigardo, krucosignadis sin, balancadis la kapon, malnovrita popo de Njuĥĉa Hermilo balbutis:
— Kien ilin, herezulojn razmuzelajn, hundaspektajn, diablo pelas? Ho, malfeliĉo, malfeliĉo! Certe, por detrui niajn monaĥejetojn, sed ili ne trovos, dronos en marĉegoj, estos ili englutitaj, pereos la diabloj, maliculoj, nikonanoj damnitaj, pipfumantoj... Pu, for, sonĝo...
Kaj vere, kvazaŭ sonĝo malaperis la cara armeo, kvazaŭ halucino — kovriĝis per flava Blankmara humida pluvnebulo. Kaj en la antikva vilaĝeto Njuĥĉa ĉio restis kiel antaŭe, nur malĝustatempe komencis interkrii virkokoj, kaj freneza vilaĝano Teofilakto, kovrinte per la polmoj la kalvan kapon, ululetis ĉe la vilaĝa rando:
— Aj, ve al mi, aj, patro-patrino, fratoj-fratinoj..
Kaj kadukaj maljunuloj, apogante sin al bastonoj, plu rigardis postsekve al la pipfumanta caro, balancadis la kapojn, interflustradis:
— Vere — antikrista veno!
— Pu, dispeciĝu!
— Pro niaj pekoj nin punas la Sinjoro!
Kiam ili eliris el la vilaĝo, Menŝikov diris al Petro:
— Glutos ni malfeliĉon, Min Her Piter!
Petro respondis morne:
— Mi pri tio eĉ ne sciis. Ĉu vere glutos?
Kaj, svinginte la manon en direkto de la fregatoj, kiuj estis knarantaj kaj ululantaj sur glitiloj, li malmilde prononcis:
— En nian propran maron, kvazaŭ latronoj, niajn ŝipojn laŭ seka vojo ni tiras. Nu, atendu, frato nia Karolo, ne tiom longe ni lernos, en proksima tempo lernanto iĝos lerninto...
Aleksandro Daniloviĉ ekkraĉis trans la ŝultron:
— Pu, pu, pu, ja ne ŝatas mia koro, Min Her, kiam vi tiele rezonas kaj kalkulas. Kial anticipi, ĉio estas en la Dia mano!
Tage la militistaro trairis ankoraŭ vilaĝeton je deko da kortoj, Sanktan monton kaj Sanktan lagon. Marĉo tute malsekiĝis pro seninterrompa pluvo, grunda vojo tute kotiĝis, laboro de dkvin mil kampuloj, alpelitaj por konstruado de la cara vojo, malaperis ĉi tie vane. Preobraĵenskanoj, irintaj ĉe la kapo de la kolumno, haltis; kampuloj el Solovkia, Kargopola, Oloneca, Belozerska bienoj ĝiszone en putra marĉa akvo estis farantaj foskavojn, forigadis akvon, surmetadis novajn fasĉinojn. Bombardista serĝento Miĥaelo Ŝĉepotev diris al Petro:
— Pli ol duonon de via vojo, Siro, marĉoj kovras. Kaj marĉo, diablo ĝin prenu, estas likva. Kiom da popolo ni enterigis dum konstruado — ne eblas kalkuli. Moskitoj pikas, malseko, humido, malvarmo. Mi tuta per furunkoj kovriĝis, pensis: tempas ankaŭ por mi, lacigis min la vojo...
Petro sidis sur faligita putra arbo, mezurante per cirkelo mapon, ronĝis la buŝaĵon de la pipo.
— Ĝuste tiel rezultas! — diris Ievlev. — La serĝento ĝuste kalkulis: de Vardegoro ĝis Voĵmosalmo estas cent dek naŭ verstoj, el ili sesdek ses estas kovrita per pontoj. Kaj por la Poveneca distrikto prenu ankoraŭ sesdek...
— Nur la fasĉinojn pluajn pluvoj ne difektu, — diris Petro. — Pluvas senĉese...
— Kaj ke pluvas — estas malbone, sed plej malbona estas tio, ke kampuloj fuĝas, — suspiris la bombardista serĝento. — Kaj sincere dirante, Siro, tio estas mortkondamnita popolo. Viva el ĉi tie laboranto ne eliros...