2. En libera momento
Post tagmanĝo, dum kiu oni drinkis je sano de la glora sinjoro Menŝikov, sur la flagŝipo, en la admirala kajuto, oni por longe eksidis ĉe kruĉetoj da varmigita biero kun konjako kaj kajena pipro. Dense ekfumis pipoj, tuj komenciĝis disputo, ĉiuj trankvile lokiĝintaj ĉi tie komprenis, ke ili ankoraŭ ne baldaŭ sukcesos tiel sidi kaj konversacii, kiel nun pro la naskiĝtago de sinjoro Menŝikov. Kaj Petro estis trankvila, en kvieta, mokeme bonkora animstato pasumadis en la kajuto kaj raŭkete parolis:
— Mi neniom malaprobas alĥemiiston, strebantan transformi metalojn al oro, aŭ meĥanikiston, penantan trovi eternan moviĝon, pro tio, amikoj miaj, ke, serĉante tiom senekzemplajn kaj eksterordinarajn aferojn, ĉi doktuloj subite inventas multajn flankajn, sed tre utilajn aĵojn. Kaj tial, sinjoroj konsilio, ne ŝovu viajn longajn nazojn en okupojn de scienculoj, ne enmiksiĝu per viaj rimarkoj, sed ĉiel stimulu tiajn homojn, ĉar veraj frenezuloj faras malon, nomante ekzercojn de scienculoj deliraĵo.
— Sed mi ja, Min Her... — komencis Menŝikov.
— Pri vi estas aparta parolo, monaĥa defendanto! — kun la sama bonanimeco en la voĉo interrompis Petro. — Kion vi antaŭ nelonge pri ili diris, pri monaĥoj, ke ili, vidu, tro premataj estas nun kaj en mizero siajn vivojn trenas. Vi, animo mia, memorfiksu firme: monaĥejajn enspezojn el vilaĝoj uzi endas por dioplaĉaj aferoj kaj por la ŝtato, sed ne por parazitoj. Al maljuna monaĥo en preĝo necesas nutro kaj vesto, sed niaj monaĥoj jen kiel grasiĝis. La pordo al la ĉielo estas kredo, fasto kaj preĝo, kaj mi...
Li paŭzis, ekrigardis rekte al Menŝikov kaj dise, kun moka forto prononcis:
— Kaj mi, Aleksandro Daniloviĉ, pardonu pro tio, purigos al la monaĥoj vojon al la paradizo per pano kaj akvo, sed ne per sterledoj kaj vinoj. Kaj ne respondu la paŝtisto al Dio, ke li malbone observis la perdiĝintajn ŝafojn!
Silvestro Petroviĉ, el malproksime ĵetante rigardojn al la caro, pensis: «Antaŭ nelonge, ankoraŭ en Perejaslavlo, kaj en Arĥangelsko, kiam estis surakvigata tie la unua por li jaĥto, estis li tute juna, longbraka, longakrura knabo, sed nun li estas viro multsperta, travivinta jarojn de multlabora vivo».
Li kliniĝis al Apraksin, diris al li flustre:
— Kiom rapide pasis tempo post nia juneco, Teodoro Matejeviĉ. Mi rigardas al mi mem, kaj ne povas kredi...
Apraksin pigre ridetis:
— Temo la plej bona — konversacii pri tagoj de nerevenigeble forkurinta juneco. Malmulte da utilo, sed tamen tio pensiĝas...
Li alŝoviĝis al Silvestro Petroviĉ pli proksime, prenis lin ĉe la kubuto, ekparolis mallaŭte:
— Niajn unuajn laborojn ĉu vi memoras? Perejaslavlon Zaleskan, la venojn al Arĥangelsko, la miron pri tiuj fortoj, kiujn ekvidis ni en dvinanoj-pomoroj; ĉu vi memoras, kiel ni konstruis en Vavĉugo kaj Solombalo ŝipojn? Kiom malfacile estis por ni mem — malspertaj, kiom penige, sed vidu — ni sukcesis...
— Ne de ni tio estis farita! — korektis Ievlev. — De la popolo.
— Ankaŭ ni, mi pensas, estas popolo, Silvestro...
— Por ni estas pli facile.
— Ial laŭ vi mi ne vidas, ke estas tiel facile! — ridante respondis Apraksin. — Vi apenaŭ la piedojn trenas... Ne, amiko mia bona, eble post tempopaso ankaŭ nin oni rememoros, ne vane vi kaj mi panon manĝis. Pensojn viajn mi scias: tre multaj homoj mortas, tre malfacile estas nian aferon fari. Ankaŭ nun — ni eliras al militiro por kuniĝo kun Ŝeremetev kaj Repnin. Ĉu multaj restos vivaj post la militiro? Sed kion fari? Ĉu ne finfari la komencitan? Pensu, sinjoro subadmiralo: ĉu la batalo sur Dvino kaj la savo de la floto nur por si mem estis farita? Ne, tio, kio sub la muroj de la Novdvina citadelo estis komencita, — al la Balta maro iras...
Ievlev silentis.
— Proksima estas la horo, kiam ekvidos ni standardon de kvar maroj. Proksima estas la tempo, kiam ni reprenos al ni ĉion nian. Kaj ke estas malfacile, do kiel alie fari? Kiel?
Petro aliris pli proksime, prenis ambaŭ je la oreloj, kunfrapis per la kapoj, demandis gaje:
— Pri kio vi flustras?
— Pri la samo, Siro! — respondis Apraksin. — Pri la nia, kion ni al ni reprenos...
Petro fiksrigardis Teodoron Matejeviĉ-on, diris, kvazaŭ daŭrigante komencitan penson:
— La fortuno tra ni kuras: beata estas tiu, kiuj kaptas ĝin je la haroj. Kion Karolo la Dek dua implikis per obstino, tion ni devas malimpliki per saĝo. Kaj ĉar tio nun ne helpas, tiam ni malimplikos per forto kaj armilaro, eble kun Dia helpo ni kaptos la fortunon je la haroj. Tamen, ĉio ĉi estas alegorioj, sed jen estas la afero...
Kaj li denove komencis iradi tra la kajuto el angulo en angulon, snufante per la pipo kaj rezonante:
— El ĉio ĉi ni konkludas: la svedon bati eblas. Nun ni batas, batalante du kontraŭ unu, baldaŭ ni komencos venki ilin per egala nombro, kvankam eble eĉ ne baldaŭ, sed ĝuste nun ni tiel faras. Jen en julio frakasis ni svedajn ŝiparojn sur la Ĉuda kaj Ladoga lagoj, samtiam Ŝeremetev renversis Schlippenbach-on ĉe bieno Hummelshof. Tutan infanterion svedan li batis, el ses mil apenaŭ kvin centoj saviĝis; ĉiuj kanonoj, ĉiuj standardoj estas ĉe ni. Schlippenbach en granda konfuzo apenaŭ sukcesis fuĝi al Pernovo. Ievlev Silvestro, glora nia subadmiralo, eskadron de frato nia Karolo sub la muroj de la fortreso Novdvina same disbatis plene...
La pordo de la kajuto larĝe malfermiĝis. En malseka mantelo, en profunde surŝovita trikorna ĉapelo, en kotkovritaj altbotoj eniris nekonata oficiro, serĉis per la okuloj la caron, riverencis en la malnova maniero — malalte, kun peno malbutonis per nefleksiĝantaj fingroj sakon, elprenis leteron. Petro, kuntirinte la brovojn, etendis la manon, ordonis:
— Fajron!
Menŝikov prenis de sur la tablo kandelingon, lumis. Petro legis longe, lia buŝo abrupte moviĝis, li forte kunpremis la dentojn, poste diris, glutinte bulon en la gorĝo:
— Mi gratulas vin, sinjoroj konsilio, pri neatendita feliĉa viktorio: la dek trian de aŭgusto Petro Apraksin plene frakasis armeon de sveda generalo Cronhjort ĉe rivero Iĵoro... Vivu sinjoro Apraksin kaj lia glora taĉmento!
Ĉiuj leviĝis de siaj lokoj, puŝante unu la alian ekiris al la granda tablo, sur kiu estis sternita mapo. Samloke, instaliĝinte sur benko, estis dormanta la oficiro, kiu alportis la bonan sciigon. Laŭ la vizaĝo de la dormanto estis videble, ke li morte laciĝis. Menŝikov kaj Apraksin tenis kandelingojn, rigardis, kiel iris la rusaj trupoj laŭ rivero Nevo ĝis Tosno kaj ĝis la Iĵora tero. La caro per granda, alveturigita ankoraŭ el Nederlando krajono desegnis sur la mapo sagojn. Unu sago tuŝis per la pinto Nienŝancon...
— Bone li batis! — diris Golovin.
— Nun ĉi tien ĉiuj rigardu! — ordonis Petro kaj per la krajono strekis kurban linion — tio estis la vojo, laŭ kiu moviĝis kolonelo Tirtov, pelante antaŭ si la svedojn. — Jen kien pelis — en Noteburgon...
Li strekis grandan rondon. En la rondo estis du fortresoj — Noteburgo en la Ladoga buŝo de Nevo, kaj Nienŝanco — ĉe kuniĝo de Oĥto kun Nevo. Ĉiuj silentis. Ĉio estis tute klara.
— Ĉe mateniĝo ni ekiras! — diris Petro. — Nun — dormi...
La admirala kajuto malpleniĝis. Petro blovestingis troajn kandelojn, vokis Apraksin-on, kiu estis foriranta la lasta:
— Eksidu, Teodoro, sidu iom...
Apraksin malleviĝis sur la benkon, ekrigardis al Petro. Tiu plu staris super la mapo, pensis, poste ekparolis senhaste:
— Mi bedaŭras lasi vin foriri, sed mi nenion povas fari. Ŝeremetev petas vin — al li mi ne donas: ŝipojn necesas konstrui — multege, kaj por tiuj ŝipoj — konstruejojn. Faru en mia nomo kiel necesas, nenion domaĝu...
Teodoro Matejeviĉ aŭskultis silente, trankvile rigardis per siaj saĝaj, komprenemaj okuloj en la okulojn de Petro.
— Nenion domaĝu! — ripetis Petro. — Nun oni babilas: popolo mortas... Oni babilu, ĉiuj estas mortemaj. Sed en la Balta maro ni estos mastroj, ĉar sen ĝi kiom multe ni spertas perdojn kaj malprofitojn, kaj komercas malbonege. Ŝipoj necesas, floto, Balta floto...
— Kiam vi ordonos veturi, Siro?
— Jam hodiaŭ veturu!
— Mi veturos.
Li mallonge suspiris, la caro tiris lin je la maniko, konsolis:
— Restos ankaŭ por vi milito. Longe ankoraŭ, Teodoro Matejeviĉ, ne morgaŭ ni finos, ne por unu tago estas laboro. Vi ne ĉagreniĝu!
— Ja mi ne...
— Vi ĉe mi estas admiralejestro, por vi estas multe pli malfacile, batali ja estas pli simple, ol konstrui...
Akompaninte Apraksin-on ĝis la pordo, li vokis Menŝikov-on kaj eksidis al la tablo. Daniloviĉ venis oscedante, en noktaj peltaj pantofloj, dormema...
— Mi jam kuŝiĝis dormi...
— Ja vi la vian ne perdas. Mi pensas, vi jam satdormis?
Daniloviĉ oscedis, frotis la vangojn per la polmoj, grakis, tiris sin:
— Vi nin elturmentis, patro, Min Her, mankas fortoj...
— Ne eblas vin elturmenti, tiaj vi naskiĝis. Ordonu, kara infano Aleksaĉjo, bati tamburojn, ludi al klarionistoj, fari al la tuta armeo grandan alarmon. Dum ili prepariĝos — venos mateno. Ne scipovas ni ankoraŭ rapide, militiste prepariĝi, ne ellernis. Iru, Aleksaĉjo, komencu!
Aleksandro Daniloviĉ ankoraŭ gratis sin, longe oscedis, foriris, sed preskaŭ tuj en egala bruo de pluvo, en aŭtuna Blankmara humido kaj nebulo — ekkantis klarionoj sur ŝipoj, ekbatis tamburoj sur la bordo, kie en tendoj estis tremantaj kaj frostiĝantaj dum dormo soldatoj. Sur la ŝipoj de la eskadro ekbrulis konvenciaj fajroj. La tuta tendaro ekmoviĝis, ekknaris neŝmiritaj aksoj de ĉaroj, ekhenis ĉevaloj, ekbrulis torĉoj. Petro rigardis en la fenestron, mirante kaj ĝojante pri Menŝikov: li scipovas fari aferon, rapidas kiel fulmo, aglo!
Sub sonoj de klarionoj, sub tambura rulado li eksidis finskribi la leteron al Ŝeremetev:
«Bonvolu, via moŝto, senprokraste veni mem urĝe al ni en Ladogon: tre necesas, kaj sen tio alie esti ne povas; pri la cetero, kiel pri aldonaj trupoj, tiel pri artilerianoj, bonvolu aranĝi laŭ via dispono, por ĉi donitan de Dio tempon ne perdi...»
Plu skribante, li vokis la kajut-vaĉanton, por ke tiu voku al li la edukiston de la carido — germanon Neugebauer-on. La edukisto venis tuj, en nokta mantelo, en vata noktoĉapo, riverencis ĉe la pordo.
Petro estis skribanta, snufante. Neugebauer longe atendis, poste tusis. Petro turniĝis, abrupte en la germana demandis, kiel fartas la carido.
— Lia princa moŝto ploras, — respondis la germano.
— Pro kio do?
La germano ŝultrolevis.
— Vesti la caridon kaj prepariĝi al vojaĝo! — ordonis Petro. — Kaj sen prokrastoj!
Neugebauer ree ŝultrolevis.
— Iru!
La germano foriris kankre, riverencante. Petro sigelis la leteron al Ŝeremetev, surmetis mantelon, eliris sur la pobferdekon — observi moviĝon de la trupoj.