5. Militiro estos!
Post kelkaj tagoj Silvestro Petroviĉ frumatene iris al la citadelo kaj pasigis tie en la malnova, kara, gajiganta la animon laboro multajn horojn seninterrompe. Post tagmanĝo ĉi tien venis ankaŭ la caro. Antaŭ la vespera aŭroro Petro sur la placo de la fortreso estis fosanta kavon, por planti betulon, kiun oni alveturigis de la Marka insulo. Estis vento, la betulo, kvazaŭ ĝojante pri tio, ke ĝiaj nudaj radikoj baldaŭ ree iros en grundon, kviete kaj feliĉe murmuris per la folioj. La matrosoj, alveturigintaj la arbon, silente staris ĉirkaŭ Petro Aleksejeviĉ. La caro, saltinte en la kavon, per fortaj movoj estis elĵetanta el tie per ŝpato grundon. Pro la laboro liaj vangoj ruĝiĝis, la okuloj hele brilis, la ĉemizo sur la flankoj kaj la skapoloj malsekiĝis pro ŝvito.
Elĵetinte supren la ŝpaton, li etendis la grandan raspan, ne caran manon al Semisadov, apogiĝis per la pinto de la boto al la muro de la kavo kaj ordonis:
— Tiru, ferdekestro!
Semisadov ekstaris pli firme, ektiris, sed la lignaĵo glitis, kaj la ferdekestro mem preskaŭ falis malsupren. Petro base ekridegis, ekridis ankaŭ la matrosoj. Semisadov ofendiĝis, diris kolere:
— Jen, ridas! Tiru, provu, se li mem tiel ŝiris...
Petro etendis la alian manon, depuŝiĝis, ŝanceliĝante ekstaris sur la randon de la kavo. La Dvina vento distaŭzis liajn harojn, blovplenigis la ĉemizon. La matrosoj lerte levis la arbon, ekportis ĝin al la kavo per la radikoj antaŭen. Silvestro Petroviĉ, apogante sin al la lambastono, aliris pli proksime, per la bastono ŝovis radikon, por ke ili ne ŝiru ĝin. Petro ordonis:
— Deiru, Silvestro, ne malhelpu pro Dio, ili premvundos viajn piedojn, ĉu vi vidas, kiaj ili estas ursoj...
Kaj, dispuŝinte la matrosojn, li mem prenis en la manojn la blankan trunkon de la arbo, tenis ĝin iom pendanta kaj vertikale mallevis en la kavon. Per ses ŝpatoj, lerte, laŭvice, oni komencis ĵeti nigran, humidan grundon.
— Por ke ĝi elkresku, kaj de la maro estu videbla por ŝipanoj — la bordo, Rusio, — surmetante la kaftanon, diris Petro. — Ĉu ĝi estos videbla aŭ ne, Silvestro?
— Estos, Siro, sed ne nun! — penseme respondis Ievlev. — Ĝis ĝi elkreskos, por super la citadelo leviĝi. Ne baldaŭ, mi pensas! Ni ne vidos...
— Ni multon ne vidos, — same penseme prononcis Petro. — Rudristo Rjabov kiam la svedan flagŝipon estis surgrundiganta, ne esperis la viktorion mem vidi, sed tamen sian heroaĵon faris...
Silvestro Petroviĉ subite ridetis.
— Pri kio vi ridas? — miris Petro.
— Antaŭ nelonge, kiam ĉi unua piloto vin, Siro, regalis, ŝajne vi, levinte je lia sano kalikon, nomis lian agon inda je Publio Horacio Kokleso1...
Petro kapjesis:
— Nu, nomis...
— Kaj pri ĉi Publio Kokleso Rjabov estas tute senscia. Kaj la ceteraj dvinanoj ne scias. Tre afliktiĝis la rudristo...
La caro ekridis:
— Ĉu li opiniis insulto?
Ievlev, same ridante, klarigis:
— Prefere, li diris, li laŭ nia maniero dirus, sed ne Pupo! Kia tia Pupo? Nun, li diras, infanoj krias: pupo glacia, pupo glacia!
Petro Aleksejeviĉ laŭte ekridegis:
— Jam hodiaŭ mi en ĉies ĉeesto klarigos, kio estas tiu Pupo...
Kaj kriis al Semisadov:
— Akvon, ferdekestro, ne avaru...
La betulo sur la placo jam estis bruanta per sia sukoplena helverda foliaro, kvazaŭ staris ĉi tie jam dum jarcento. La caro demandis:
— Ĉu al vi estas malfacile ĝis la tombejo iri, aŭ vi sukcesos?..
Gardistoj malfermis antaŭ Petro kaj Silvestro Petroviĉ la feran pordeton. Ĉi tie, ekster la fortresaj remparoj, vento fajfadis pli laŭte, sur Dvino kuris blankaj ŝaŭmaj ondokrestoj. Dum ili iris al la tombejo kaj inter la tomboj, la kapitan-komodoro rakontis:
— Multo, granda ŝipestro, se ne ĉio, kion eksciadis ni pri la latronaj planoj, estis transdonata al ni de ĉi glora Jakobo. Ne domaĝante sian vivon, la forpasinto faradis por la patrujo, ne pro timo, sed konscience, pli ol homo povas. Kaŝaj leteroj liaj al vi estas konataj: ĉio en ili estis pura vero. Sur la sveda flagŝipo en la lastaj minutoj li impetis defendi nian rudriston, kaj ĉi tie estis vundita morte...
Petro, atente aŭskultante, eksidis sur benkon apud nealta tombomonteto, kapjesis, por ke Ievlev parolu plu. Silvestro Petroviĉ estis ankoraŭ malforta, lia voĉo rompiĝadis:
— En amuleto sur la kolo havis ĉi glorinda viro pinĉaĵon de rusa tero; tiel rakontis li al mi en la lastaj horoj de sia vivo. Tiu tero estis prenita de lia patrino. Kaj en Kolivano...
Silvestro Petroviĉ sufokiĝis, silentis iom. Petro sidis forturniĝinte, tiel, ke Ievlev ne vidu lian vizaĝon.
— Kaj en Kolivano ĉi amuleton li prenis el la mano de la patrino, kuŝanta sur mortolito.
Ievlev malbutonis la kaftanon, demetis de la kolo la amuleton sur arĝenta malheliĝinta ĉeneto, etendis ĝin al Petro. Petro longe silentis, poste per mallaŭta voĉo petis:
— Vi rememoru, kion la forpasinto deziris, ĉion rememoru — lia volo estas sankta...
Silvestro Petroviĉ rakontis pri Ĥilkov. Petro kapjesis:
— Merita viro. Kion eblas — mi ordonos, oni faros. Kun gardo necesas, por al li mem ne malutili. Frato nia reĝo Karolo nun estas forte kolera, kaj, ni pensas, ankoraŭ pli kolera en baldaŭaj tempoj iĝos. Ĥilkov estas en lia potenco, li elverŝos sian koleron sur lin...
Li leviĝis de la benko, korektis la krucon sur la tombo de Jakobo, per la bota plandumo alpremis la teron. Ievlev elprenis el la poŝo paperan folion, malfaldis.
— Kio estas tie? — demandis Petro.
— Jakobo kun si alveturigis por via moŝto, granda ŝipestro. Mi ne bone komprenis, de kie ĝi estis prenita, la papero estis tute malseka, inko ne ĉie konserviĝis. Sveda reĝo Gustavo-Adolfo ŝajne antaŭ cent jaroj skribis...
— Legu! — plu alpremante la teron, ordonis Petro.
— «Keksholmo, Noteburgo, Koporjo, Oreŝko, Ivangorodo, — legis Ievlev, — konsistigas ŝlosilojn de Liflando kaj baras la Baltan maron disde Rusio. Se reveni al ĝi Noteburgon aŭ Ivangorodon aŭ ambaŭ urbojn kune, kaj se Rusio konjektus propran forton, tiam proksimeco de la maro, riveroj kaj lagoj, kiujn ĝi ankoraŭ ne taksis, donus al ĝi eblon, danke al ĝiaj grandegaj rimedoj kaj nemezurebleco de ĝiaj limoj, kovri la Baltan maron per siaj ŝipoj, tiel ke Svedio troviĝus en danĝero...»
Petro, metinte la manon sur la krucon, aŭskultis, movadis la malhelajn brovojn. Liaj brunaj okuloj estis ridantaj.
— Jen, kapo! — diris li gaje. — Kial do antaŭe vi ne legis ĉi folion?
— Mi ne havis ĝin en Arĥangelsko. Ĉi tie ĝi estis, en la citadelo, kaj kiam oni min el ĉi tie per la vojevoda ukazo en la malliberejon trenis, tiam la folio ĉi tie restis...
Petro, ne aŭskultante, interrompis:
— Multe saĝa estis ĉi Gustavo-Adolfo. Kaj Karolo, frato nia, eĉ ne zorgigis sin pensi, pri kio Gustavo-Adolfo antaŭ cent jaroj ĉagreniĝis.
Silvestro Petroviĉ silente rigardis al Petro. Tiu elprenis el la brusta poŝo pipon kaj tabaksaketon, elbatis fajron, forte enspiris aroman fortan tabakfumon, demandis:
— Ĉu vi kredas, sinjoro subadmiralo en la nuna jaro ree venos en la urbon Arĥangelskon?
— Mi ne tro kredas, granda ŝipestro.
— Vi prave ne kredas. Probable, eĉ nun ili pro tiu sia vizito sin gratas, kial do ŝoviĝi. Ne, ne estos ili nun...
Li silentis iom kaj severe aldonis:
— Mi havas ekzaktan informon — ne venos al ni la svedoj.
Ievlev mirege rigardis al Petro.
— Ĉu vi pensas, por kio do mi ĉi tie tempon pasigas? Por kio en la maron mi eliras, en lornon rigardas, ordonas la svedon atendi?
Li ekridis, kontenta pro la miro de Silvestro Petroviĉ.
— Ja por tio, sinjoro subadmiralo, ke mi per ĉi ruzaĵo trompas fraton mian Karolon. Li pensu, kvazaŭ ni estas facile trompeblaj. Li ĝoju, ke ni kvazaŭ ĉiujn niajn fortojn ĉi tie tenas, kaj senĉese lian floton al si atendas, en ega maltrankvilo nokte kaj tago vivas. Kaj li same pensu, ke iun intencon nian ni tute forlasis.
— Kian intencon?
— Tian, ke en la pasinta vintro intencis ni la fortreson Noteburgon, nian originan Oreŝkon, de frato Karolo preni batale, sed glacio malfrue aperis, ne povis niaj trupoj per sledoj la lokon atingi, kaj ĉi tasko estis prokrastita, kaj nun ni ĉi tie kvazaŭ la svedon atendas en timo... Konfuzi lin necesas...
Rigardante malproksimen, al Dvino, li ekparolis malrapide:
— Ni ankoraŭ ĉi tie estos iom, kaj poste al la Solovkiaj insuloj direktos nin por preĝi al sanktaj Zosimo kaj Sabatio. Ĉiuj ŝipoj, kiuj estis ĉi tie konstruitaj, kun ni iros, kaj sur tiuj ŝipoj — da soldatoj kvar mil kaj da matrosoj, kiom ni kolektos, kanonoj bonaj, rezervo pulva. Kaj ankoraŭ iros kun ni du malpezaj fregatoj, kiujn eblus treni sur seka vojo — sur ruliloj kaj glitiloj...
Silvestro Petroviĉ aĥis, sur lia maldikiĝinta vizaĝo aperis malforta ruĝo.
— Ĉu vi komprenis? Kaj spionoj kaj gvatantoj per Dia volo kaj ruzo al frato Karolo skribu, kiel ni en preĝoj estas kaj en Solovkio laŭ antikva moro animsave konversacias.
Petro ree eksidis apud Ievlev, per la tenilo de la pipo komencis desegni sur la tero de la tombomonteto la estontan vojon de la trupoj:
— Rigardu kun tuta atento: Solovkio!
Li desegnis rondeton.
— De ĉi tie, kiam la blankaj noktoj ĉesos, ni moviĝos al Usoljo Njuĥocka — jen ĝi, sur la bordo...
— Mi scias, Siro.
— Tien, ĉar vi estas ankoraŭ malsana, estis senditaj ne stultaj kampuloj — Hipato Muĥanov kaj Miĥaelo Ŝĉepotev, kaj por helpo al ili laborantoj de Solovkio, de la Suma insulo kaj de la Kema urbeto, de Vig-lago, kaj ankoraŭ Onegaj, Belozerskaj, Kargopolaj, — ĉiuj kun ĉevaloj. Da ĉaroj pli ol du mil. Tie kun plena sekreteco oni trahakas vojon en arbaro, faras fasĉinojn, pontojn. Estas ordonite neniun laboranton forliberigi, ĝis nia armeo la batalon finos. Vidu plue, kiel ni iros: jen tra la marĉo al la Pul-lago... Ĉu ne forgesis vi nian antaŭlongan konversacion en Moskvo?
— Ne, Siro, ne forgesis.
— Jen! Nun venis tempo fari!
Petro desegnis rektan linion kaj trastrekis ĝin.
— Jen ĉi lago: ĝi flanke restos, dekstre. De tie al Voĵmosalmo. Ĉi tie ni niajn fregatojn surakvigos, kaj sur akvo laŭ Vig-lago al rivero Vigo kaj al vilaĝo Talejkino. Riveretoj ĉi tie estas — Muroma, Mjagkozerska. Plue tra marĉoj kaj arbaroj — al Poveneco...
— Kaj denove — Noteburgo! — prononcis Ievlev.
— Noteburgo! — ripetis Petro. — Delonge tio estis intencita, kaj alie fari ni ne povas, Silvestro. Ni devas esperi al glora viktorio: Noteburgo-Oreŝko — la Balta maro!
Li akre ekrigardis en la okulojn al Ievlev, diris kun minaco:
— Eĉ unu animo ne devas scii pri tiu entrepreno, kiel pri la tago de sia morto. Krom nia kompanio, neniu pri tio scias. Ĉu vi komprenis?
— Kaj la ŝipestroj, Siro, kiuj kun vi venis, — Pamburg kaj Varlan?
Petro longe fiksrigardis al Silvestro Petroviĉ, — estis videble, kiel ekbolas en li incitiĝo. Poste, reteninte sin, li respondis:
— Pamburg kaj Varlan estas ŝipestroj diligentaj kaj sian militistan devon ne forgesos.
Li ekstaris, ordonis seke:
— Ni iru, iĝas malvarmete...
Li ekiris antaŭen ne retrorigardante, incitite movante la ŝultron. Apud la pordeto li returniĝis, demandis la postiĝintan Ievlev-on:
— Pamburg kaj Varlan! Ĉu ankaŭ ili por vi estas malbonaj? Apraksin-on kaj vin ne eblas kontentigi. Vi silentas, sed faras laŭ vi mem. Mi ja memoras, kiel por Krikov vi staris kiel muro kaj turo, ke fremdlandanoj lin molestas, sed Krikov ne estis simpla, Prozorovskij ne ĉion mensogas, io estas vero.
Kvazaŭ antaŭsentante malkonsenton, Petro paŝis al Ievlev renkonten, hirtigante la lipharojn, nelaŭte, sed kun obtuza, nesuperebla kolero en la voĉo prononcis:
— Pro tio, ke heroe pereis en honesta batalo kontraŭ la svedo via Krikov, ne ordonis mi lian spadon forigi el la preĝejo. Antaŭ nelonge rigardis mi pridemandajn foliojn — kun kiu li amikis: fuĝuloj de Azovo, ekspopoj — de monaĥo Dij amikoj, ribeluloj, pafistoj — hundinidoj, kiujn ekzekuta ŝtipo atendas, rabistoj, kiuj ĉe Volgo akiraĵon ĉasas...
Ievlev staris senmove, ne respondante, mallevinte la kapon, apogante sin sur la lambastono.
— Kvazaŭ al surdulo mi parolas! — diris Petro. — Kial vi silentas? Kion vi pensas?
Kaj jam sen kolero, sed kun malbonkora moko en la voĉo, li promesis:
— Se amikiĝus vi pli proksime kun ĉi Krikov, malbone vi, Ievlev, finus. Jen por Tolstoj2 la vivo ne estas ĝojo. Li estas saĝa, sed mi ja memoras. Ĉion memoras. Li servas nun fidele, sed mi ja ne estas forgesema. Nu? Kial vi silentas?
— Krikov forpasinta akceptis gloran morton! — kuraĝe rigardante en la globajn okulojn de la caro, respondis Silvestro Petroviĉ. — Mi ne estas juĝanto por li, same kiel ne estas juĝanto por tiuj, kiuj la svedojn venkis sur la Marka insulo. Plie mi nenion scias, pardonu...
— Dio pardonos! — kun morne subrido, forturniĝante de Ievlev, diris la caro. — Ni iru, ne estas frue, mi pensas!
Sur la citadela remparo ilin ambaŭ atendis inĝeniero Rezen — montri pafadon per novaj kanonoj.
— Komencu! — ordonis Petro.
La kanonoj pafis bone, kuglegoj kun ŝriko flugis super larĝa, plenakva Dvino, kanonistoj en novaj kaftanoj, rapidaj, lertaj, laboris vigle kaj gaje. La care restis kontenta pri la pafado, laŭdis Rezen-on, ordonis novajn kanonojn jam hodiaŭ urĝe meti sur ŝipon «Sanktaj Apostoloj». Rezen ne komprenis, por kio; Petro ne klarigis; larĝe paŝante, li ekiris al la kaptita sveda fregato, nomita nun «Fortuno». Sur la pobo kaj la mastoj de la nova ŝipo estis flirtantaj blankaj kun bluo flagoj de Sankta Andreo3. Matrosoj levis sur la ĉefmasto la caran standardon — flagon kun dukapa aglo, kiu en la la bekoj havis bildojn de du maroj: la Blanka kaj la Kaspia, en la dekstra piedo — bildon de la Azova maro, la maldekstra piedo estis vaka.
— Rememoru la hodiaŭan konversacion! — diris la caro al Ievlev, kapmontrinte la standardon.
Ievlev fiksrigardis, komprenis. La caro plu rigardis al la standardo.
— Ni esperigas nin per feliĉa penso, ke ĉi alegorio baldaŭ estos ŝanĝita.
Petro leviĝis sur la pobferdekon, kie ĉe la stirrado sub vento estis pasumanta Rjabov, gaje kriis el malproksime:
— Saluton, rudristo!
— Saluton, Siro! — trankvile kaj afable respondis Rjabov.
— Debordiĝu! — ordonis la caro.
La matrosoj liberigis ŝnuregojn, ekfajfis ferdekstra fajfilo, ekkantis signala klariono. Rjabov movis la stirradon. Topmatrosoj ekkuris sur stajoj — hisi velojn. Petro, krucinte la manojn sur la brusto, per severaj okuloj rigardis al du fremdlandaj negocistaj ŝipoj, rapide kurantaj al Arĥangelsko. Poste, forakompaninte ilin per rigardo, pinĉante la malmolan lipharon, ordonis al Ievlev:
— Ekde ĉi tago mi ordonas al fremdlandaj ŝipanoj, kiam ili pasas preter la Novdvina citadelo, duonhisi ambaŭ topvelojn ĝis la mezo de la topmasto!
Li pensis iom kaj aldonis:
— Por memoro pri la okazinta ĉi tie super la svedoj viktorio!