4. Denove en la vojevoda domo
Strange, kvazaŭ en sonĝo travivis tiun ĉi longan tempon Maria Nikitiŝna. Iam ŝajnis al ŝi, ke ŝi restos tute sola en la mondo, ke ĉiuj forturniĝos de ŝi, malfavorata, ke ne ricevos ŝi nun leteron de malnova, bona amikino, ke neniu rememoros pri ŝi, perdita en Muskoj en fora Arĥangelsko.
Sed okazis alie.
La unua sendis por ŝi monaĥon-serviston eminenco Atanazio. Ŝi ektimis, sed la pala, humila, kun mallevitaj okuloj novico insiste konsilis al ŝi nepre veturi, kaj ŝi ekveturis. Dum la tuta longa vojo la servisto ne diris al ŝi eĉ unu vorton. Silentis ankaŭ la monaĥoj-remistoj. La tago okazis rare kvieta kaj varma, Dvino kvazaŭ glaciiĝis langvore sub varmegaj sunaj radioj, de la ĉebordaj arbaroj venis densa kaj sufoka odoro de rezino...
Atanazio renkontis ŝin silente, konsolajn vortojn ne diris, nenion promesis. Sed lia malalta voĉo estis afabla, rigardo el sub la pendantaj brovoj — severa kaj trankvila, en la animo de Maria Nikitiŝna subite iĝis facile, kvazaŭ okazis nenio terura kaj nekorektebla. Kun saĝa subrido aŭskultis li ŝian rakonton pri tio, kiel venadis al ŝi la kancelarianoj, kiel postuladis, ke ŝi kalumniu Silvestron Petroviĉ-on, kiel ili timigadis ŝin per malliberejo kaj fora ekzilo. Poste li subite ordonis:
— Kiam en proksimaj tempoj vi al mi veturos — la filinojn kunprenu. Ili en la bieno petolu. Ĉe mi, vidu, kaj ĝardeno estas nemalbona, katino naskis — estas katidoj, unu monaĥo — drinkulo, portas pentopunon — lerte fabelojn rakontas, mi lin longe aŭskultas. Kaj ne ploru, infano, ne indas!
Maria Nikitiŝna viŝis la rapide ekŝutiĝintajn larmojn, sed tuj ekploregis. Atanazio sidis senmove, mallevinte la kapon, poste diris nelaŭte:
— Ho, malfeliĉo! Sed ne gravas, ĝi forpasos. Kaj vi ne estas sola — pri tio memoru. Kaj li ne estas sola — via glora heroo Silvestro Petroviĉ. Sciu — sed ne babilu vane, — multaj homoj en Moskvo pri li memoras kaj ĉion, kio necesas, faras. Estas malfacile al ili — kun singardemo necesas agi, Petro Aleksejeviĉ ŝerci ne ŝatas; se fari haste, eblas fuŝi... Ĉu monon vi havas?
— Havas, eminenco.
— Ĉu multe?
Ŝi ne respondis. Forakompanante ŝin, li ion mallaŭte ordonis al sia servoknabo, al la velboato oni pelis ĉaron kun barelo da butero, kun tineto da mielo, kun sakoj da faruno. Maria Nikitiŝna ektimis, diris, ke ŝi bezonas nenion, li respondis severe:
— Ne por vi, stulta, por la filinoj — Irenjo kaj Venjo. Post tempo mi sendos por ili kurieron. Kaj ankoraŭ kunprenu la filon de ĉi rudristo...
Kun la infanoj ŝi loĝis en la ĉefepiskopa bieno semajnon, kune kun ili ŝi aŭskultadis la monaĥon-drinkulon, sur velboato ŝi iradis laŭ Dvino, veturadis en ĉareto admiri de sur holmoj la malrapide fluantan riveron. Samtie oni kuiradis fiŝsupon, Ivaĉjo Rjabov rajdis sur blindeta eksstalono, la knabinoj aĥadis, rigardante al la lerteco de Ivaĉjo...
Atanazion ŝi preskaŭ ne vidis, li malsanis, estis okupita. Foje ŝi kun miro rekonis en homo, kiu eliris el la ĉambroj de Atanazio, Jegoron Rezen-on. Ŝi vokis lin, sed li ne aŭdis, enseliĝis kaj forveturis. Ia kaŝa laboro, konstanta kaj malfacila, estis farata ĉirkaŭ ŝi, kaj ŝi komprenis, ke multaj homoj helpas al Silvestro Petroviĉ kaj Rjabov, pensas pri ili, neniam forgesas ilin...
Foje en sabata vespero en la domon de Rjabov en Muskoj venis nekonata homo en kaftano el bona dika drapo, kun atenta, fiksa rigardo, vokis Maria-n Nikitiŝna-n, silentis iom, eksidis sur benkon, viŝis la grandan, variolmarkitan vizaĝon per tuko, poste transdonis al ŝi riverencon de Aleksandro Daniloviĉ. Ŝi, ruĝiĝinte, dankis, demandis, kia estas sano de Menŝikov.
— Nemalbone, li estas sana! — respondis la nekonato. — Ĉu la filinoj estas sanaj?
— Ankaŭ la filinoj, dankon, estas sanaj.
— Tio — danke al Dio. Kio pri la vundoj de Silvestro Petroviĉ?
— Oni rakontas, ne tro bone. Sed tie ja...
La nekonato interrompis:
— Ankaŭ tie helpi eblas. Per ora ŝlosilo ajnaj, patrino mia, pordoj malfermiĝas. Nur estu la ŝlosilo!
Kaj, ĝemetinte, li elprenis el profunda poŝo monujon:
— Ĝi taŭgos.
Venadis ankoraŭ homoj: kun bona vorto — de ambasadoro en Danio Izmajlov, kun sendaĵo — de Andreo Andrejeviĉ Vinius, kun saniga eliksiro por Silvestro Petroviĉ — de iu persono, ne dezirinta nomi sin.
Tiel daŭris ĝis kiam subite en griza nokto, en la plej malluma tempo revenis hejmen Ivano Sabateiĉ, kaj post li, ankoraŭ ne sukcesinta rakonti klare, Maria Nikitiŝna ekvidis Menŝikov-on, tute saman, kiel antaŭ multaj jaroj, — gajan, en rubandoj, iomete langvoran. Salutinte ŝin tiel, kvazaŭ ili disiĝis nur hieraŭ, kisinte la filinojn, li ordonis al Maria Nikitiŝna tuj prepariĝi iri al alia loĝejo, merita la familion de la glora heroo kaj subadmiralo de la Rusia floto Ievlev. Kaj en la korto de la domo de Rjabov en tiu aŭrora tempo jam henis kaj mordadis ĉevaloj en Moskvaj jungilaroj, caraj koĉeroj insultadis unu la alian kaj galantegaj ĉambristoj kun paĝioj de Menŝikov, nenion demandante, mem estis pakantaj la havaĵon de Ievlev...
Maria Nikitiŝna, kun ruĝaj makuloj sur la vangoj, hontante antaŭ la servantoj, nenion ankoraŭ bone komprenanta, vestis la dormemajn filinojn, forgesis adiaŭi la familion de Rjabov, revenis, brakumis Taisja-n, la avinon, Rjabov-on mem, ree aperis sur la perono, demandis Menŝikov-on:
— Sed kien do veturi, Aleksandro Daniloviĉ? Konfuziĝis mi tuta, nenion komprenas...
Ŝi tremis pro matena freŝeco, kaj li, ĵetante al ŝi rigardojn per siaj ruzaj okuloj, ĉiam pri io ridetadis kaj silentis. Ŝi subite rememoris pri la monujo da ormoneroj, kiun li sendis, kaj pri la ora ŝlosilo, sed li, subridante, ŝultrolevis:
— Mi unuafoje aŭdas! Kia monujo? Mi, Maria Nikitiŝna, estas homo malriĉa, rangon havas nur de leŭtenanto, de kie mi havu oron per monujoj. Pro la cara salajro bombardista leŭtenanto ne povas riĉe vivi...
Li helpis al ŝi eksidi en ĉareton, oportune kaj lerte donis al ŝi la filinojn, la muskoloraj sataj ĉevaloj ekkuris glate, antaŭe — kun krio — «he, for!» — impetis famaj Menŝikov-aj kuristoj, la ĉareto mole, kviete ekbalanciĝis sur larĝaj rimenaj risortoj, kaj Maria Nikitiŝna komprenis: ŝia terura malfeliĉo pasis, nun ĉio iros en nova maniero, venis la horo de justo! Kaj kiam la ĉareto turniĝis al la pordego de la eksa vojevodo Prozorovskij, Maria Nikitiŝna sidis kun alte levita kapo, tute alia, ol antaŭ minutoj, ne simila al si en la juneco, kiam ŝi kun Apraksin — feliĉa, bonkora, malpeza — la unuan fojon estis alveturanta al la sama domo, kie atendis ŝin, pensis pri ŝi, ne sciante, ke ŝi venas, juna Silvestro Petroviĉ. Ne, nun en la korton de la vojevoda bieno enveturis tute alia Maria Nikitiŝna...
Ĉi tie ankoraŭ neniu dormis: fortikaj soldatoj en malbutonitaj Preobraĵenskaj kaftanoj, kun pipoj en la dentoj, kancelarianoj Molokojedov, Gusev kun Abrosimov, ankoraŭ iuj severaj uloj estis eltrenantaj sur la altan skulptitan peronon pakojn, kofrojn, korbojn, kun senkuraĝa plorkrio ĵetiĝadis inter abundo de siaj aĵoj nudkapa, ŝvelinta pro larmoj princino Eŭdokia, paŝadis la akranaza, kvazaŭ batita, kvieta princido, lamentis kaj diradis fremdlandajn plendajn vortojn la vejnecaj princidinoj. Ekvidinte Menŝikov-on, la soldatoj per bajonetoj komencis dispuŝi la familion de la eksa vojevodo, por ke ili ne ŝirmu la vojon, kaj Maria Nikitiŝna nelaŭte diris:
— Kio do fariĝas, Aleksandro Daniloviĉ? Kien ilin? Pro kio?
Princino Eŭdokia svinge falis antaŭ Menŝikov sur la genuojn, ekpreĝis laŭte:
— Sinjoro Jesuo Kristo, patro, absolvu, kiel ni sukcesos por tia malproksimo, almenaŭ ĝis morgaŭ, ĝis vespero prokrastu la ekzilon, ne sola mi estas — kun la infanoj...
La dikaj blankaj manoj de la princino estis kaptantaj la ŝuojn de Menŝikov, ŝi alpremiĝadis per la ŝminkita vizaĝo al liaj piedoj, kaj li malpacience kaj incitite kriis al la soldatoj:
— Ĉu vi la caran ukazon ne scias? Elĵetu ilin el ĉi tie, diabloj, stultuloj, ŝtipkapuloj! Estas dirite al vi: ĉi domon jam hodiaŭ transdoni al subadmiralo Ievlev kun infanoj kaj hejmanoj...
La preobraĵenskanoj detrenis la princinon, sed ŝi plu ŝrikis, kaj ŝiajn neelteneblajn kriojn Maria Nikitiŝna ankoraŭ longe aŭdis en la domo, kiam ŝi jam aliĝis al la kapo de la lito, sur kiu estis dormetanta Silvestro Petroviĉ...
Finfine ektondris radoj de la ĉaroj, forveturigantaj en malproksiman ekzilon la familion de princo Prozorovskij, ekknaris la fermata pordego, kaj poste — en silento — longe kaj facile suspiris Ievlev. Maria Nikitiŝna, starante ĉe la lito sur la genuoj, mallaŭte kaj feliĉe plorante, per etaj kisoj kovradis la kaviĝintan vangon, la maldikan manon, la palan tempion de la edzo. Li ankoraŭ suspiris en dormeto, poste malfermis la okulojn, ĝoje diris:
— Manjo? Mi kvazaŭ aŭdis, sed ĉiam pensis — mi sonĝas.
Ŝi ne respondis — rapidaj etaj larmoj estis gutantaj sur lian manon.
— Lasu, — petis li. — Nun la tuta malfeliĉo estas for...
Kaj subite demandis:
— Kiu ĉi tie ŝajne ĉiam kriis? Ĉiam kriis kaj ŝrikis, ĉu?
El la pordo, bruligante la pipon, malmilde respondis Menŝikov:
— Tio de la maliculo via — Prozorovskij — la familion oni en ekzilon forveturigis. Laŭmerite al tiu kanajlaro!
— Laŭmerite? — levetiĝante sur la kubuto, demandis Ievlev. — Por ili do kial laŭmerite? Por tiuj stultaj inoj kaj fraŭlinoj, pro kio al ili ekzilo kaj mallibero?
Menŝikov respondis ne tuj, per morna voĉo:
— Tiele ni vivas, Silvestro! Ĉi tie ne indas rezoni, nur perturbo en la cerbo povas fariĝi. Tiela estas nia... kutimo! Li vin ne voris kun la familio — nun pagas...
Kaj, fermante post si la pordon, konsilis:
— Ne maltrankviligu la kapon. Dormu, sinjoro subadmiralo...
Sed neniu en tiu stranga mateno povis ekdormi en la grandega vojevoda domo. De tempo al tempo aŭdiĝadis voĉoj el la manĝohalo, venis Apraksin, kun li Golovin, ili postulis tuj Manjon Ievleva-n, postulis rigardi la filinojn — kiaj elkreskis belulinoj, postulis manĝon, drinkon, gajon pro la okazo, de ĉiuj sciata. Apenaŭ Maria Nikitiŝna eliris kun nearanĝitaj haroj, apenaŭ timanta la novajn mastrojn vojevoda servistaro ekportis manĝaĵojn kaj vinojn, en la korto ektondris feritaj radoj de kaleŝo, kaj eminenco Atanazio, malforte movante siajn ŝvelintajn krurojn, eniris en la vestiblon. Oni sidigis lin en fotelon, li verŝis por si mem en kalikon malvazion, diris al Ievlev:
— Ne je via sano, kapitan-komodoro...
Menŝikov korektis:
— Subadmiralo, mastro...
— Por mi tio estas tutegala! Ne je via sano, Silvestro! Je la via oni ankoraŭ ne unu kaj ne du fojojn kalikojn levos...
Li paŭzis, ĉirkaŭigis ĉiujn per sia fiksa kaj severa rigardo, diris trankvile:
— Je tio mi ĉi kalikon levas, ke ne finiĝis kaj ne finiĝos sur la rusa tero homoj, kiuj, neniun timante, pro siaj fidelaj amikoj, ne domaĝante sin, diros la plej necesan vorton. Je via sano, Teodoro Matejeviĉ, je via, Aleksandro Daniloviĉ!
Atanazio lipis la vinon, demandis Menŝikov-on:
— Kial vi dentomontras, sinjoro leŭtenanto?
— Ja tial, — kun subrido respondis Menŝikov, — tial mi, mastro, ridas, ke malĝuste vi diras. Mi malkuraĝulo neniam estis, tion vi ĉiuj scias, sed tion ĉi mi timas. Timas, patro, treege timas, kaj ne morton, diablo kun ĝi, ni ĉiuj mortos, sed timon mi timas — mian timon, kiam oni trenos al la princo-cezaro, kaj ekgrincos li per la dentoj, kaj pleniĝos de sango, kaj montros stampitan knuton, kaj torturiston Joĉjon, kaj puŝos al la dorso al la pendigilo. Vi, mastro, el Ĥolmogoro ne vidas, sed ni, proksimuloj, scias, kiele sub torturo homo povas esti konsternita. Ne timante! Tute ne, patro! Okazas, mi tuta per ŝvito kovriĝas, ĝis el mi tiun plej necesan vorton mi elpremas. Kaj atendas! Kaj se al vi pro tiu vorto...
Grafo Teodoro Aleksejeviĉ Golovin ekrigardis al Menŝikov el sub la frunto per siaj etaj, divenemaj, penetre saĝaj okuloj, balancis la kapon:
— Lasu, Aleksandro Daniloviĉ! Malĝustatempaj estas ĉi paroloj! Farite — kaj dankon al Dio, kaj la pravajn vortojn la eminenco diris! Je via sano mi drinkas!
Silvestro Petroviĉ, ĝis tiam silentinta en sia fotelo, demandis:
— Respondu, Teodoro Matejeviĉ: ĉu pensis vi pri mi, ke mi estas perfidulo kaj latrono? Ne ĉiam, ne matene, sed ĉu subite — nokte — ne okazis? Ne venadis en la kapon penso: eble, vere Ievlev estas transfuĝulo — al la svedoj transiris, nin ĉiujn trompis? Ĉu neniam vi tiel pensis? Eĉ ne unu fojon?
Apraksin kun pigra subrido forsvingis:
— Sensencaĵon vi diras, sinjoro subadmiralo!
— Tamen ne sensencaĵon. Sidante en la prizono, dum tagoj kaj noktoj pensadis mi: ĉu vere ili kredas al tiu kalumnio, al la fia denunco kontraŭ mi? Ĉu inter si en Moskvo aŭ en la Voroneĵaj ŝipkonstruejoj oni diras: ne vidis ni, kia estis Silvestro. Ne vidis la serpenton! Kaj ankoraŭ pensadis mi ofte: ĉu vere li mem, kun kiu pasis tuta nia juneco, kun kiu ni la ludajn ŝipojn sur la Perejaslavla lago faradis, kun kiu al Azovo dufoje iradis, kun kiu la Narvan malfeliĉon travivis, ĉu vere li...
Golovin frapis la tablon per la polmo, severe interrompis:
— Sufiĉas, sinjoro subadmiralo! Pri tiu temo ni ne parolu! Al nenio bona kondukos nin tia konversacio...
Silvestro Petroviĉ suspiris, eksilentis por longe, poste foriris en la dormoĉambron. Maria Nikitiŝna ekiris post li — li plendis:
— Malfortas mi, Manjo, ankoraŭ...
Ŝi eksidis apud li, li prenis ŝian manon, preskaŭ flustre diris:
— Estas malfacile iel...
— Sed kio estas malfacila do? — ekkriis ŝi. — Kio, Silveĉjo, kio, se vi nun estas kaj heroo, kaj subadmiralo...
Li ĵetis al Maria Nikitiŝna ian alian, novan rigardon — eksilentis kaj ne plu plendis al ŝi.
Poste Teodoro Matejeviĉ, konsolante ŝin, diris:
— Malfacile al li estas, Manjo, estas pezo sur lia kompatinda animo. Kiel ne kompreni? Subite bolas la honesta sango, ne povas li regi sin. Kaj vere — kiel tio estis? Pro gloro kaj heroaĵo veraj estis ambaŭ prenitaj en malliberejon, en prizonon, sub areston, por torturoj kaj malhonoro — de kiu? Estas terure pensi! Atendu, Manjo, tio kun paso de tempo foriros. Ripozos Silvestro Petroviĉ, degelos la prizona glacio en lia koro. Kaj vi, Manjo, ne afliktiĝu! Aferoj por vi estas nun, vidu, abundaj: la filinoj, la edzo admiralo, la gastoj, la vojevoda bieno, preskaŭ la tuta Ĉedvina lando venas por riverenci. Do en la aferoj forpasos tiu malgaja tempo...
Da klopodoj vere estis multege: en plej malsama tempo subite aperadis Petro, malsata, laca, avide manĝadis, serĉadis, kie dormi en malvarmeto; satdorminte, li ree malaperadis en la ŝipkonstruejoj, en la fortreso, en la Kanona korto. Ĉiuj sekvantaranoj — de la plej altaj ĝis la eta popolo — strebis esti pli proksime al la vojevoda domo: pli ofte necesis trafi antaŭ la okulojn de Petro en penoj, por ke li ne forgesu. Kun Maria Nikitiŝna kaj kun Ievlev Petro Aleksejeviĉ estis speciale afabla, pro tio la vojevodan bienon oni kutimiĝis viziti kun riverencoj. Maria Nikitiŝna kaj koleris, kaj plaĉis al ŝi tio: venadis kaj alveturadis multaj — kaj komercistoj, kaj popoj, kaj prioroj de najbaraj monaĥejoj, kaj iuj flatemaj, elturniĝemaj, tute nekonataj homoj el Ustjugo, Mezeno, Vologdo. En la korto ĉiam ĉeestis la kancelarianoj — ĝuste tiuj, kiuj tute antaŭ nelonge turmentis ŝin kaj torturis per demandoj pri Silvestro Petroviĉ. Foje ŝi plendis pri ili al Menŝikov; tiu subridis, montrante la blankajn kiel akva ŝaŭmo, densajn dentojn, skuis la buklan perukon, diris:
— Kia vi, Maria Nikitiŝna, estas postulema. Ĉiuj, kara mia, estas ne sen peko. Estis ordonite al ili fari — kaj ili faris, nun alia vento blovas — ili kaĵolas. Laŭ vi, ankaŭ nin ĉiujn per skurĝoj dispeli endus. Homoj estas homoj, kaj pro tio pardonu ilin.
— Ili estas ŝteluloj, koruptuloj, latronoj! — en eksciteco diris Maria Nikitiŝna. — Tion ĉiuj scias...
— Sed ĉu vi honestan kancelarianon vidis? — kolerante, demandis Menŝikov. — Se vi konas, nomu, mi lin al Petro Aleksejeviĉ montros, — li, eble, tian monstron faros feldmarŝalo...
Maria Nikitiŝna svingis la manon, foriris. Longe en tiu vespero ŝi iradis el halo en halon, rekonadis ĉambrojn kaj ĉambretojn, vestiblojn kaj ŝtuparojn — ĉiujn tiujn lokojn, en kiuj sonore frapadis la kalkanumoj de ŝiaj botoj en tiuj foraj jaroj, kiam ŝi venis al la edzo en Arĥangelskon unuafoje. Jen ĉi tie, ĝuste en tiu ĉi ĉambro, Silvestro Petroviĉ iam detiris de ŝi peltmantelojn kaj diris, ke ŝi estas volvita, kiel brasiko. Kaj ĉi tie staris ĉe la tiama vojevodo Apraksin kupra globuso, la planko ĉi tie estis kovrita per blankaj ursaj feloj, ĉi tie ili tagmanĝadis, longe sidante ĉe la tablo. Kiel kviete estis tiam, kiel varme, kiel trankvile en la koro. Fajfas trans la muroj neĝvento, Manjo ekdormetas ĉe la varmega forno, kaj la viroj fumas siajn pipojn kaj parolas pri la aferoj...
Ŝi iradis tra la vojevoda domo, kaj post ŝi sensone moviĝis la vojevoda servistaro — vartistinoj, nutristinoj, ĉefservisto, ĉambristinoj, maljuna ŝlosistino, nano kaj nanino, — ĉiuj estis pretaj, ĉiuj atendis ŝian ordonon, ŝian vorton, ŝian rigardon, kiel ankoraŭ tute antaŭ nelonge atendis rigardon kaj vorton de vojevodo Rĵevskij...
Ĉiuj ĉi homoj nun timis ŝin, kaj ŝi kaj hontis, kaj abomenis, kaj timis.
— Nenion mi bezonas! — diris ŝi subite laŭte per voĉo, en kiu aŭdiĝis larmoj. — Iru for, mi vokos, se estos afero...
Kiam ŝi revenis en la dormoĉambron, Silvestro Petroviĉ senmove kuŝis sur la dorso, per la profunde kaviĝintaj okuloj estis malmilde rigardanta antaŭ si, al fajreto de lampo. Ŝi plendis al li, ke ŝi laciĝis, ke estas maltrankvile al ŝi nun en tiu ĉi fremda domo, ke estas malfacile al ŝi pro kaĵolaj rigardoj de la servistaro, ke estus bone reveni al Rjabov-oj en Muskojn. Li kun malgaja rideto riproĉe diris:
— Sed vi mem eĉ unu fojon tie ne estis.
— Sed kiam, Silveĉjo...
— Vi trovus tempon, se vere necesus...
Maria Nikitiŝna silentis: ŝi trovus tempon — certe, tiel, tamen estis malfacile iri tien nun, de la maltrankvila, sed tia bonstata kaj honora loĝado ĉi tie, en la vojevoda domo. Kaj Silvestro Petroviĉ, kvazaŭ legante ŝiajn pensojn, diris:
— Ja vere estis dirite: vantaĵo de vantaĵo...
— Jam morgaŭ mi iros, nepre iros! — ekkriis Maria Nikitiŝna.
Sed ankaŭ morgaŭ ŝi ne iris, ne iris ankaŭ postmorgaŭ.
Silvestro Petroviĉ nun longe sidadis sub longbranĉa piceo en la vojevoda ĝardeno, kie oni metis nun por li fotelon, por ne lacigu lin brua kaj konstanta vanta tumulto de la palaco. Ĉi tie, penseme mallarĝigante la okulojn, li foliumadis Neŭtonan verkon pri sferoj, ludadis kun la filinoj, malgaje kaj koncentrite meditadis. El ĉi tie li sendis por Rjabov matroson kaj ĝissate ridis, aŭskultante rakonton de la piloto pri la festeno, primetita por Petro, pri tio, kiel li fordiboĉis la tutan donacitan de la caro monon kaj kiel nur en Solombalo trovis li, Ivano Sabateiĉ, kvin kopekojn por refreŝiga drinko. Ili konversaciis longe, la piloto same estis pensema, ĉiam fiksrigardis Ievlev-on, kvazaŭ serĉis en li ion kaj ne povis trovi, poste kun riproĉo balancis la kapon:
— Kaj vere, sufiĉas jam al vi, Silvestro Petroviĉ!
— Kio sufiĉas? — komprenante la sencon de la vortoj de Rjabov kaj ĝojante pri tio, ke la rudristo divenas ĉion okazantan en lia animo, demandis Silvestro Petroviĉ. — Pri kio vi parolas? Kio sufiĉas?
— Mi diras: sufiĉas, — kaj finite! — ripetis la piloto. — Vi scias, troajn vortojn ja babili ne indas!
Kaj li abrupte ŝanĝis la konversacion, demandinte, ĉu estas kontenta Maria Nikitiŝna pri la vojevoda domo. Ievlev ĵetis rigardon super la ŝultro al la servistaro, kiu impetadis jen en la glacitenejon, jen en la kuirejon, jen en la kelon, al koĉeroj, kiuj kverelis apud siaj kaleŝoj, al la Menŝikov-aj kuristoj, kiuj dormis en malvarmeto apud la palisbarilo, suspiris, diris, ke ŝi estas kontenta, ĉiam intencas iri al Muskoj, sed neniel povas trovi liberan tempon...
— Nun ŝi havas multajn klopodojn! — konfirmis Rjabov.
— Ŝi mastrumas...
— La domego estas nemalbona!
— Kaj kial Taisja Antipovna nin ne vizitu? — demandis Ievlev. — Ŝi povus veni...
— Ŝi ne venos!
— Kial do?
— Sed kiel ŝi venu, sinjoro subadmiralo? Ĉu tra la malantaŭa perono?
Ievlev kuntiris la brovojn, diris kolere:
— Por kio do tra la malantaŭa?
— Sed ja tra la alia, la bojara, la servistaro ne enlasos! — diris Rjabov. — Fiŝista edzino, kaj kun princoj, kun grafoj...
Li subridis bonanime, aldonis:
— Tio estus negrava, kaj Dio estu kun ĝi, sed Ivano mia Ivanoviĉ ĉiam intencis al vi gasti veni, al la fraŭlinoj, en la vojevodan domon...
— Ĉu intencis? Do kio malhelpas? — vigle diris Ievlev. — Vi, frato, Ivano Sabateiĉ, prenu kaj konduku. Do... li venos, vizitos ilin Ivaĉjo, ili ludos... Vi ne dubu...
Dum Ievlev parolis, la rudristo rigardis al li de supre malsupren — kvazaŭ kun bedaŭro, poste adiaŭis kaj diris rezolute:
— Ne, mi ne kondukos! Ne povas li tra la malantaŭa perono, ne tia li knabo elkreskis. Alta nun estas via domo, kaj por ni dume ankaŭ en la propra domo ne estas malvaste. Do vi ne koleru, Silvestro Petroviĉ...
Li foriris senhaste, rigardante al ĉiuj flankoj kun bonkora subrido, per nenio ofendita, tia fiera en la koro, ke Ievlev subite pasie enviis al tiu fortega animo.
Dum du sinsekvaj tagoj caro Petro venigadis en la vojevodan domon al Maria Nikitiŝna por tagmanĝoj fremdlandanojn — malnovajn kaj malbonajn konatojn de Ievlev kun konsulo Martus ĉekape. La tagmanĝoj estis pompaj, longaj, kun tostoj je sano, multaj pladŝanĝoj kaj paroloj. En la globaj or-brunaj okuloj de la caro briladis kaj estingiĝadis fajreroj; li, hirtigante la lipharojn, longe paroladis pri Dio, pri mondaj pekoj kaj pri tio, ke laŭ ekzemplo de patroj kaj avoj li intencas nun plenumi iun antikvan piaĵon: forirante de vantaĵoj, firme decidis li direkti sin al la Solovkiaj insuloj en tiean sanktan klostron, por danki sanktulojn Zosimon kaj Sabation pro savo de urbo Arĥangelsko de la sveda invado. La fremdlandanoj interrigardadis, kapjesadis, laŭdadis la saĝan caran decidon, sed al Silvestro Petroviĉ ĉiam ŝajnis, ke la caro ridas kaj ke nun li jam alie parolas kun fremdlandanoj, ol en tiuj jaroj, kiam ĉiu alveturinta el trans la maro homo ŝajnis jam kaj honesta, kaj lerta, kaj saĝa, kaj fidela al lia cara afero. Kaj drinkis kun fremdlandanoj Petro multe malpli, ol antaŭe — en la juneco, kaj nesingardan vorton de li Ievlev ne aŭdis eĉ unu. La antaŭaj estis la laŭta rido, kaj la subite tikanta vango, kaj la maniero dolore frapi kunparolanton per la polmo al la ŝultro...
Kaj kiam, tagmanĝinte duan fojon, la fremdlandanoj, kondukataj de konsulo Martus, foriris sur gajaj piedoj, Petro subite diris:
— Ne disiru, sinjoroj konsilio, ni konversacios inter ni, laciĝis mi hodiaŭ kun ĉi latronoj kaj spionoj...
La malbutonis la kaftanon, verŝis al ĉiuj en kalikojn hungaran vinon, kiu restis ankoraŭ en la kelo de Prozorovskij, lipis, per milda nekutima voĉo prononcis:
— Rememoros vi min, je Dio, mi ĝuste diras: jam hodiaŭ ili al siaj regantoj per kriptaĵo skribos, ke rusa caro Petro, lia sanktoleita moŝto, por jaro al Solovkio foriris.
Kaj li ĵetis ruzan rigardon al Apraksin:
— Kaj kiel vi ĝojas kun Silvestro, ĝojegas! Vi, vi pravas, ĉi-foje vi, sed kion do fari? Ĉu entute sen fremdlandanoj? Laŭ la antikva ekzemplo, ĉu?
Li metis sian grandegan, en peĉo kaj fulgo, polmon sur la ŝultron de Ievlev, premis kun karesa forto, ekrigardis en la okulojn de Silvestro Petroviĉ kaj tuj kun suspiro forturniĝis al la aliaj. Estis videble, ke lin ion maltrankviligas hodiaŭ kaj li deziras paroli, sed ne scias, kiel komenci konversacion. Poste li ekstaris, paŝis apud la tablo, tusetante diris:
— Homo honesta kaj racia, trovinta ion malutilan aŭ elpensinta ion utilan, ĉu ne povas diri al mi rekte, sen timo? Kial vi silentas? Aŭ vi ne estas atestantoj de tio? Utilaĵon mi ĝojas aŭdi de ajnulo! «Tirano, tirano» — legis mi antaŭ nelonge pri tio en fremdlanda gazeto! Sed ĉu konas ili ĉiujn miajn cirkonstancojn? Malbondezirantoj miaj eternaj malkontentas pri mi, tio estas vero, sed ĉu mi bezonas laŭdojn de ĉi kanajloj? Malklereco kaj obstino ĉiam batalis kontraŭ mi, kiam mi ekintencis ŝanĝojn enkonduki kaj la morojn korekti. Jen kiuj estas tiranoj, sed ne mi! Kial vi silentas, malkuraĝas? Ĉu mi pligravigas sklavecon? Ĉu ne bridas mi arbitron de obstinuloj, ĉu ne moligas mi malmolajn korojn, ĉu mi agas kruele, instalante ordon inter militistoj kaj civiluloj? Maliculoj kalumniu, dum mia konscienco estas pura, kaj malpravajn onidirojn dispelos vento, — ĉu vere, Silvestro?
Ievlev levis la okulojn al Petro, streĉiĝis kaj respondis ne haste, per egala, nelaŭta voĉo:
— Al mi, Siro, vian demandon respondi estas malfacile. Mi ĵus el la prizono eliris, kie preskaŭ jaron mi kiel malliberulo ĉiuhore pendigilon atendis, aŭ ankoraŭ iun korektadon de moroj. Kaj pensadis mi tiel: por torturo preni militiston, sole pro denunco de maliculo, malamika al la ŝtato, apenaŭ al utilo konduki povas. Hodiaŭ min, morgaŭ Apraksin-on, poste Menŝikov-on, kun li Ŝeremetev-on kaj Repnin-on — por kiu tio utilas? Pendigilo kaj stampita knuto...
— Sufiĉas! — kriis Petro.
Al li malheliĝis la vizaĝo, tikis la vango, li deziris diri ion ankoraŭ, sed silentis kaj ree komencis iradi apud la muro el angulo en angulon. Tiel li iradis longe en peza silento, kunmetinte la manojn malantaŭ la dorso, ĝibetiĝinte, kiel ĉiam, kiam estis al li malfacile en la vivo. En la manĝohalo iĝis tute sensone.
Poste, abrupte levinte la kapon, Petro turniĝis kaj forveturis sur sian insulon sola, dormi en la palaco.
— La danĝero pasis! — mallaŭte diris Menŝikov kaj viŝis per la tablotuko ŝviton de la vizaĝo. — Nu, sinjoro subadmiralo, kian langon vi havas...
— Ĉu pasis? — demandis Golovin.
— Vere pasis! — ridetante diris Apraksin. — Kaj pasis, kaj por utilo Silvestro siajn vortojn diris.
Golovin suspiris, balancis la kapon:
— Dio volu tion!
Kaj tuj ĉiuj ekparolis, ekbruis; en ĉeesto de Petro hodiaŭ estis kvazaŭ sufoke, kaj sen li ekblovis freŝa vento.
Aleksandro Daniloviĉ, laŭte superante per la voĉo ĉiujn aliajn, parolis:
— Antaŭ nelonge li nin demandis — je Dio, mi krucosignas min, ke mi ne mensogas, — kion vi, fraĉjoj, hejme faras? Jen iras vi, li diras, iras vi, Aleksandro Daniloviĉ, hejmen. Kion vi tie faras, hejme? Kiel vi vivas sen laboro? Ĉu sidas kun krucitaj brakoj? Kaj tiam ĉeestis okaze la patro de Ŝein, bojaro, kaj li respondas: «Ĉu malmultas bezonoj, Siro, en la bieno, aferoj troviĝos». Kaj li, Petro Aleksejeviĉ, tiele kun enuo al la bojaro la okulojn movis: «Konas mi, li diras, viajn aferojn — vi ĉiam pri mi klaĉas»...
Estis io malgaja en tiu rakonto de Menŝikov, kaj eĉ pli amare iĝis en la koro de Silvestro Petroviĉ. Li tute kvietiĝis, mallevis la kapon kaj enpensiĝis, imagante, kiel en tiuj ĉi minutoj Petro, senfine skuante la buklojn kaj dentomontrante, etendas al la servosoldato la piedojn, por ke tiu detiru la botojn, kaj poste kuŝas sur sia mallarĝa, malmola lito, rigardas en mallumon per larĝe malfermitaj, postulantaj respondon okuloj kaj demandas flustre:
— Kion fari? Kiel fari? Kiel?
Kaj respondo ne estas, nenia respondo. Ho Dio, estas facile juĝi, sed kiel fari tiun laboron, kiun surmetis sur siajn ŝultrojn Petro Aleksejeviĉ? Kiel?
Matene kun vizito al Silvestro Petroviĉ en la ĝardenon sub la longbranĉan piceon venis konsulo Martus. En elstare elegantaj esprimoj li diris, ke pro sia malbona posedo de la rusa lingvo li nur hodiaŭ eksciis pri la cara gratifiko al la kapitan-komodoro de la subadmirala rango, ke li esprimas al sinjoro Ievlev siajn plej sincerajn gratulojn kaj ĝojas pri tio, ke la fortuno favoris tian elstaran oficiron kaj eligis lin el la abismo de malhonoro, malfeliĉo kaj malgajo, por ĝojigi per la rango, per granda cara salajro kaj per agnosko de la heroeco...
— Pri kiuj malgajoj kaj malhonoroj kondolencas sinjoro konsulo? — interesiĝis Silvestro Petroviĉ.
Martus serĉis pli singardajn vortojn kaj klarigis, ke temas pri la meto de la brava sinjoro Ievlev sen ajna lia kulpo por longa tempo en malliberejon.
Ievlev rekte, sen palpebrumi, rigardis en la vizaĝon de la konsulo per sia peza, malbonkora rigardo. Martus riverencis dufoje. Silvestro Petroviĉ vidis, ke la frunto kaj la nazradiko de la konsulo kovriĝis per etaj gutoj de ŝvito.
— Kaj plue kion havas diri al mi sinjoro konsulo? — demandis Silvestro Petroviĉ.
Martus klarigis, ke transmare ekzistas en multaj lokoj kuracaj akvoj, kiuj tre povas helpi al la detruita sanstato de sinjoro subadmiralo. La Siro, lia sanktoleita moŝto, sendube forliberigos sian gloran servanton por kuraco, kaj li, konsulo Martus, siaflanke skribos ĉien rekomendajn leterojn. Akvoj, sendube, faros grandan utilon al sinjoro subadmiralo kaj, ĉefe, redonos al li la antaŭan bonan animstaton.
— Ha, sinjoro konsulo zorgas pri mia bona animstato! — respondis Silvestro Petroviĉ. — Pro tio ni dankas. Kaj kio koncernas vizitadon de Marsaj1 aŭ aliaj akvoj, do nun ni ne havas tempon. La tempo estas tia, ke en ĉiu tago povas neatendite okazi ia latronaĵo, ĉu ne? Do oni devas rigardi per ambaŭ okuloj...
La konsulo ankoraŭ foje riverencis, tenante la ĉapelon en la mano. Liaj okuloj estis konsternitaj: io eĉ timiga ŝajnis al li en tio, kiel aŭskultis la rusa subadmiralo la vortojn de kompato kaj kondolenco.
Vespere Silvestro Petroviĉ ne eliris al la tablo.
Ie malproksime aŭdiĝis gajaj kaj ebrietaj voĉoj de multe laborintaj dum la tago homoj, sed Silvestro Petroviĉ kuŝis sur sia malnova leda kuseno ĉe malfermita fenestro, rigardis al foraj bonaj steloj, suspiradis kun faciliĝo kaj pensis pri tio, ke la glacio en lia animo komencis degeli, ke estas kaj stulte kaj ridinde ofendiĝi en ĉi tera valo de malĝojo, des pli Arĥangelska, des pli sub vojevodo Prozorovskij, ke necesas fari la aferon, kiu tiom senfine abundas, ke eĉ ne estas sciate, kiel komenci.