4. Hejme

Rjabov sidis ĉe la tablo, retrokliniĝinte sur la benko, ne hastante drinkis vodkon. La avino jam ŝanĝis unu stofan botelon, kun timeto ĵetadis rigardojn al Ivano Sabateiĉ, ke li ne almanĝas. Li ne ebriiĝadis, nur liaj okuloj iĝadis pli helaj, kvazaŭ pli akrevidaj, kaj la vizaĝo iĝadis pro vodko pli severa. Maria Nikitiŝna sen larmoj, rekte rigardante antaŭ si, estis rakontanta, kiel antaŭ nelonge estis ĉi tie kancelarianoj Abrosimov kaj Gusev, ĉiujn elpelis for el la domo, komencis ŝin demandi pri Silvestro Petroviĉ, ĉu ofte vizitadis Ievlev-on forpasinta Krikov, kion ili kune faradis, pri kio parolis, ĉu ne menciadis ili carajn malicajn malamikojn — Miloslavskij-ojn, kaj Ĥovanskij-ojn, kaj aliajn ceterajn...

— Nu?

— Certe, ne menciadis, mi diras. Kaj ili ree pri la samo. Unu jen ĉi tie sur la benko idas, kaj per la okulegoj min boras, kaj la alia malantaŭe, ĉiam krietas...

— Forpelus vi ilin kiel hundojn, Maria Nikitiŝna!

— Ili per malliberejo timigadis, Ivano Sabateiĉ. Ni, li diras, vin, malgraŭ tio ke vi estas bojara filino, en feraĵojn katenos, kaj sur pendigilon levos, tie vi kukuos laŭ ni, bone. Kaj ili ĉiam demandadis pri iu sveda homo, kiu en la citadelo estis kun honoroj akceptita. Kaj mi ja scias, al mi Silvestro Petroviĉ jam en tiu tempo rakontis, ke tio estis ruso, Jakobo lia nomo estis, nia, de la ortodoksa kredo... Ili ne kredas. Insultadis ili min per fiaj vortoj...

Ŝi firme viŝis la vizaĝon per la polmoj, movis la ŝultron.

— Kaj kion fari, mi ne scias, kion pensi. Jegorĉjon oni liberigis, Longinov-on same, sed Silvestro Petroviĉ plu suferas, kaj neniu scias, kiam finiĝos liaj turmentoj.

— Pri kio ili tie kun Jegoro parolis? — demandis Rjabov.

— Pri la samo! Ĉu amikis forpasinta Krikov kaj Silvestro Petroviĉ.

— Kaj li kion diris?

— La veron diris: amikis. Kaj konversaciis longe, kaj duope estadis. Do, ili estas militistoj, ne indus mensogi...

La rudristo atente fiksrigardis al Maria Nikitiŝna, verŝis por si vodkon, malrapide filtris ĝin tra la dentoj, poste eldiris:

— Kaj pro kio vi, Maria Nikitiŝna, pensas, ke al tiuj kancelarianoj-rabobirdoj necesas veron diri? Nenion ili devas de ni aŭdi, eĉ ne unu vorton. Silentu kaj silentu, kaj ankoraŭ silentu. Kaj se silenti vi ne povas — diru nur: ne scias mi, ne aŭdis, ne vidis. Tiele... Ĉi kancelariano al vi nur malbonon deziras, pro via malbono al li estas bone. Do ne donu al li eĉ grajnon, eĉ se li krevus antaŭ viaj okuloj...

— Mi ja... kiel pli bone deziris, Ivano Sabateiĉ...

— Al diablo ilin, ĉi kancelarianojn! — diris Rjabov. — Poste memoru, kion mi diris. Mi ĉion vidis, Maria Nikitiŝna, mi estas muso saĝa, min oni ne trompos per fromaĝo...

Li enpensiĝis por nelonge, poste demandis:

— Teodozo Forĝisto ĉi tien ĉu ne venis?

— Probable, venis! — respondis la avino. — Sed ĝuste mi ne memoras, Ivaĉjo. Multaj ja homoj al ni venas — ne kalkuleble, ni ne solaj vivas. Kaj al ni, kaj al Maria Nikitiŝna...

La rudristo ekrigardis al Ievleva, ŝi kapjesis:

— Vere, multaj venas. El Moskvo kelkaj homoj. Strange iel. Li venas, sidas, de kiu venis — ne diras, poste subite iun ŝuldon redonas — kvazaŭ delonge al Silvestro Petroviĉ ŝuldas. Kiu estas mem — silentas, poste, forirante, esperigas. Kaj ne rekte, sed kun singardo...

— Kaj ĉu multaj estis tiaj?

— Do jen — ni plu vivas, kaj monon havas...

Rjabov subridis, hele ekrigardis al Maria Nikitiŝna, demandis:

— Do, ne ekzistas la mondo sen bonuloj?

— Rezultas tiel. Malfavoron ili evitas, sed sian aferon faras...

Li ŝtopis per tabako la pipon, premis la tabakon per la fingro, ekfumis. Maria Nikitiŝna estis nelaŭte rakontanta, kiel ŝi travivis tiun tempon, kiel ŝi pereus sen Taisja kaj sen avino Eŭdoĥa, sen Ivaĉjo...

—