3. La spado de Atanazio Petroviĉ

Antaŭ nokto frosto iĝis forta.

Solovkiaj monaĥoj, levinte la sutanojn, kuradis en Arĥangelsko — serĉis bonan rudriston, por ke li urĝe elkonduku el Dvino grandajn monaĥejajn barkojn kaj velboatojn, venintajn en la urbon por faruno kaj grio.

Rudristo ne troviĝis. Unu foriris al Ĥolmogoro, alia dungiĝis haki arbojn kaj nur hieraŭ foriris kun la brigado, tria ekmalsanis, kvara dronis dum la batalo — falis de brulanta brulŝipo, kvina malaperis nesciate kien.

Semisadov sur lambastono, saltante en la ĉambro, diris al la Solovkiaj maristoj:

— Mi foriri ne povas, mi en la citadelo estas kiel ferdekestro. Nia estro nun, savu Dio, estas tre severa. Li knutigos ĝismorte, tiajn hundojn apenaŭ eblas trovi. Kaj al vi, honestaj patroj, kompatante vian embarason, mi konsilos: iru al Muskoj, loĝas tie vidvino de rudristo Rjabov Taisja Antipovna. Riverencu al ŝi, eble, ŝi vin kompatos, elkondukos viajn ŝipetojn...

La monaĥoj dankis, leviĝis por foriri, poste subite maltrankviliĝis:

— Sed ĉu vi ŝercas, ferdekestro? Ĉu inon kiel rudriston?

— Ni havas da faruno tritika, eble, tri mil pudojn...

— Avenon...

— Panicon...

— Da fagopiro ni havas kiom da sakoj!

— Vi al ni viron nomu, por kio inon?

Semisadov kolere respondis:

— Ŝi ekde la infaneco en la maron iradas, sed vi — viron! Ŝi en la pasinta jaro kiom da ŝipoj laŭ la Dvina ŝanelo elkondukis. Iru, patroj, ne havas mi tempon por kun vi pasigi...

La monaĥoj ankoraŭ iom ĵetiĝis en la urbo, demandis, kiu estas tiu virino — Taisja, la rudrista edzino. Al ili oni respondis, ke Taisja Antipovna estas virino de bona vivo, lerta manfaristino, pro sia vidveco multajn artojn scias, kaj lastatempe ŝi mem komencis rudri, kaj maraj laborantoj ŝin nur laŭdas. Ŝi iradas ne nur laŭ la Dvina ŝanelo, sed ankaŭ en la maron, la kompason ŝi scias, ne timema, afabla, kiom oni donos — tiom ŝi prenos, kaj ankoraŭ dankon diros.

— De kie do la ino havas tiajn sciojn? — demandis monaĥo Simeono.

— Ŝi iradis kun bonaj rudristoj, lernis... Kaj ŝia edzo estis, eble, la plej bona ĉe ni rudristo — Rjabov Ivano Sabateiĉ.

— Ĉu tiu, kiu la svedon surgrundigis?

— Tiu, patro, ĝuste tiu...

La monaĥoj ankoraŭ konsiliĝis inter si: ne indas atendi, Dvino glaciiĝos — tiam fino, restis la monaĥejo sen faruno kaj grio. Kaj ankaŭ pilgrimantoj fuĝos — estas malvarme sidi sur barkoj kaj velboatoj. Eĉ sen tio ili, kompatindaj, jam lamentas...

Taisja akceptis Simeonon kun deca ĝentileco, tuj prepariĝis, eliris al li en botoj, en peltjako, en varmaj pugnogantoj. Ĉe la albordiĝejoj, kie staris la monaĥejaj ŝipoj kun kupraj krucoj sur la mastoj, ŝi kolektis ĉiujn monaĥojn-ŝipanojn, diris, sub kiaj veloj iri, kiel observi la antaŭan barkon. La monaĥoj skuadis la barbojn, kapjesadis. Ĉe mateniĝo vento iĝis freŝa, la Dvina akvo kovris per glacio la flankojn kaj la ferdekojn de la Solovkia ŝiparo.

— Jen ĝi — la citadelo! — diris monaĥo Simeono, deŝirante pendoglaciojn de la barbo. — Ĝuste ĉi tie la batalo estis. Jen ĝi — la ŝipo sveda, kiun via edzo surgrundigis...

Taisja silentis.

— Granda heroaĵo! — kun suspiro prononcis Simeono. — Granda! Por tia inda afero eĉ morti estas bono. Vivu la memoro pri li eterne...

Simeono fervore krucosignis sin, Taisja rigardis flanken — al la eksteraj remparoj, al la turoj de la fortreso, — rememoradis tiun malfacilan tagon. Poste kun tuta forto ŝi ekpremis la rudron, ĉirkaŭirante la malprofundaĵon kaj la alte leviĝintan pobon de la sveda ŝipo «Krono». Tie, sub malvarma vento, estis ion prilaborantaj matrosoj, aŭdiĝis frapado de hakiloj kaj krakado de deŝirataj tabuloj. Al Taisja ŝajnis, ke oni vokis ŝin kaj iu svingas al ŝi ĉapon. Ŝi kondukis la Solovkian barkon tute proksime de la malprofundaĵo kaj aŭdis konatan voĉon:

— Taisja Antipovna-a! Venu al la ska-ansoj!

«Jegorĉjo! — kun ektimo rekonis ŝi. — Jegorĉjo Pustovojtov! Sed de kie li aperis? Ĉu el la malliberejo? Kiam?» Kaj ŝi tuj decidis, ke ŝi eraris, ke Jegorĉjo ĉi tie neniel povas esti, — li suferas, kompatinda, en la arestejo.

— Ĉu konato? — demandis Simeono.

— Kiu scias! — eviteme respondis Taisja.

La monaĥo foriris en la kajuton varmiĝi, Taisja ankoraŭ foje retrorigardis al la fortreso. Malantaŭe, sub ĉiuj veloj, bele, rapide estis iranta la Solovkia ŝiparo, sunaj radioj ludis sur la kupraj krucoj.

Apud la forbrulintaj skansoj Taisja petis surakvigi por ŝi malgrandan boateton. Simeono, iomete drinkinta vodkon por bona vojo, kontenta, ke la barkoj jam hodiaŭ estos en la maro, deligis monujon, ŝutis sur ŝian polmon arĝenton, dankis:

— Nu, Taisja Antipovna, helpis vi nin, Dio vin savu. Nutru vin, kara, kaj ĉi monero estas por via fileto por kukoj.

En la skansoj ĉiuj doganistoj estis nekonataj, loĝis en terkabanoj, la forbrulintaj kazernoj nigris sub freŝa neĝo. Mornan lipharan soldaton Taisja demandis, ĉu ne ŝajnis al ŝi hodiaŭ sinjoro Jegoro Pustovojtov.

La soldato miris:

— Kial ŝajnis? Li hodiaŭ matene ĉi tie estis, nun li estas estro super ni — anstataŭ Krikov Atanazio Petroviĉ forpasinta...

— Ĉu li revenos ĉi tien?

— Certe revenos. Jen terkabanon por li la soldatoj faras. Atendu, manĝu kun ni kaĉon, verŝajne vi laciĝis rudri...

Taisja malleviĝis en terkabanon al la doganistoj, eksidis al forneto, komencis varmigi la manojn. Baldaŭ venis soldato Smirnoj, riverencis, elprenis el la sino malgrandan kanoneton, metis ĝin sur la tablon:

— En cindro sur la incendiejo hieraŭ troviĝis. Prenu, Taisja Antipovna, por via fileto de forpasinta Atanazio Petroviĉ ĝi estis farita. Lia amo, lia zorgo...

Ŝi prenis el la manoj de Smirnoj la nigriĝintan pezan kanoneton, elspiris sur la kupron, komencis frotpurigi per la maniko. La tubo de la ludila kanoneto ekbrilis ne tuj, sed ŝi frotpurigadis persiste, per gardaj, monotonaj movoj, kaj la kupro komence heliĝis, kaj poste ekbrilis, kiel varmega braĝo.

— Vidu, kia! — diris Smirnoj. — Kiel fajro brulas!

Sidante en la terkabano ĉe la forneto, Taisja dormetis, kiam venis Jegorĉjo. Li estis ne sola — kun matrosoj, maldikiĝinta, frostiĝinta, malsata. Taisja ne tuj rekonis Pustovojtov-on, — tiel ŝanĝis lin la mallibero.

— Ja mi tuj el la arestejo al Muskoj iris al vi, Taisja Antipovna, — rapide parolis li, — kaj vi ĵus al la barkoj ekiris. Mi kuris al la albordiĝejo — la monaĥoj la velojn levas. Mi kriis, kriis, ne aŭdis vi... Silvestro Petroviĉ estas sana, tenas sin. Oni liberigis min, pro kio, mi ne scias, haste, kaj tuj al la skansoj ordonis veturi — kiel dogana leŭtenanto...

— Maldikiĝis vi, Jegorĉjo...

— Ne mirinde! — subridis Pustovojtov.

Kaj, kunpreminte la lipojn, li komencis malvolvi la volvaĵon, kiun li alportis kun si. Smirnoj metis kandelon pli proksime. Jegorĉjo estis malvolvanta garde, ne hastante.

— Kio estas tio? — demandis Taisja.

— Spado! — diris Jegorĉjo. — De Atanazio Petroviĉ la spado. Mi en la pasintaj tempoj ĝin por li aĉetis, li ĝin kisis, kiam estis promociita al kapitano. Kaj nun troviĝis ĝi sur sveda ŝipo. Kaj jen leteroj estas gravuritaj sur ĝi, forpasinta Prokopjev faris — vidu: Atanazio Krikov... Jen sorto!

Li levis la kandelon pli alte, montris la leterojn.

— Neniom difektiĝis. Ĝi estis premfiksita forte inter tabuloj. Rustaĵon ni forpurigos, en preĝejo pendigos. Indus en la citadelo, sed hundaĉo Meĥonoŝin, certe, ne enlasos...

Vespere la spado brilis kiel nova. Jegorĉjo volvis ĝin en pecon de pura tolo. Al la terkabano, knarante sur freŝa neĝo, alveturis sledo. Jegoro kovris la krurojn de Taisja per peltjako, mem eksidis apude, ekparolis konsole:

— Kaj min oni liberigis, kaj Longinov-on. Kio okazis — mi ne scias. Ĥagajo diras — en Moskvo oni eksciis, nun la vojevodo nelonge vivos. La kancelarianoj vojevodaj estas tute timigitaj, babilas stultaĵojn. Nelonge nun Ivano Sabateiĉ atendos, baldaŭ li revenos el sia tundro.

— Li jam elturmentiĝis en atendo! — diris Taisja.

Ili veturis longe, la glitiloj iam skrapis nudan teron, la unua sleda vojo estis ankoraŭ malbona, frosta vento vipadis la vizaĝon de Taisja, ŝiaj manoj glaciiĝis. Jegorĉjo dufoje dum la vojo enkuradis en drinkejojn, varmigadis sin per vodko...

La popo de la preĝejo de Sankta Paraskeva estis ankoraŭ ellitiĝanta, kiam Taisja kun Jegorĉjo frapis al lia oblikviĝinta putra domo. Aŭdinte la frapadon, la popa edzino ekbruligis fajron, la popo eliris kolera, nesatdorminta, neniel povis kompreni, kion oni deziras de li.

— Kapitano Krikov la svedan latronon la unua renkontis, — diris Jegorĉjo, — kaj mem la unuan batalon akceptis. Ĝuste en tiu batalo li pereis glore. Ĉi spado de li devas en preĝejo esti, tia estas por ĝi loko...

— Laŭ bono necesas fari, patro! — petis Taisja.

— Se laŭ bono, do en la templon de la citadelo vi ĝin portu! — respondis la popo. — Tio estas ne mia afero. Jen, venis antaŭaŭrore, frapas, pendigu ilian spadon. Ja tio ne estas ikono...

Jegorĉjo paliĝis, kriis:

— Vi, blinmanĝanto — mezuron sciu por babili per via lango! Ne ikono! Ĉu vi la Arĥangelskan popolon ne konas? Morgaŭ venos al vi metiistoj, kaj portistoj, kaj fiŝistoj, vi mem al ili ĝistere riverencos, por ke ili ĉi spadon en vian altaron donu.

— Ne riverencos!

— Nu kaj diablo vin prenu, hundo vi estas, sed ne popo!

La popo ekinsultis, eksvingis al Jegorĉjo la manojn, tiu, elirinte kun Taisja, diris:

— Ne gravas, Taisja Antipovna! Morgaŭ ni portos la spadon en la citadelon, ili malfermos la pordegon, ne kuraĝos, hundoj, rompi la sanktan aferon.

Kaj li aldonis kun suspiro:

— Se estus sana eminenco Atanazio, li timigus ilin, longharulojn, ke ili longe memorus...