2. Mortintoj

«Krono» flamis — la rusaj brulŝipoj faris sian aferon. Kaj grafo Gyllenstierna, starante sur la pobferdeko, ordonis al la klarionistoj ludi retreton. La klarionistoj levis la klarionojn al la ĉielo, sed en hurlado kaj fajfado de flamo neniu aŭdis la signalon, kaj eĉ da homoj sur la flagŝipo restis nemulte.

Vento ŝanĝiĝis, ruĝaj fumaj langoj de fajro jam estis lekantaj la buspriton de la fregato, kiu koliziis kontraŭ «Krono». Tie la ŝipanaro ankoraŭ penis lukti kontraŭ flamo, sed tion estis farantaj nur nemultaj kuraĝuloj. La plej granda parto de la matrosoj sur savboatoj estis foriranta al la jaĥtoj kaj al tiu fregato, kiu sub pafado de la rusaj baterioj penis returni sin en Dvino, por, levinte la velojn, eliris el la batalo.

Al la subadmiralo sur la pobferdekon leviĝis leŭtenanto Plomgren. Ankoraŭ du iuj oficiroj, kiujn ne konis Gyllenstierna, kune kun Plomgren komencis persvadi lin forlasi la flagŝipon. La subadmiralo silentis: li aŭskultis tondradon de la rusaj baterioj, rigardis, kiel pereas kaj malhonore fuĝas lia eskadro, pensis pri tio, ke ĉio estas finita kaj saviĝo ne plu ekzistas. Li devis morti, li sciis tion, kaj faris ĉion, por perei, sed la sorto estis punanta lin pli terure, ol per morto. Li devis, antaŭ ol morti, travivi tutan honton de malhonoro. Li devis ekvidi, kiel fuĝas liaj homoj, li devis aŭdi malbenojn de matrosoj, kiuj antaŭe tremis pro unusola lia rigardo.

— Do, — nelaŭte diris li, — mallevu la velboaton...

Sed la velboaton jam ne eblis mallevi, kaj subadmiralo Gyllenstierna forlasis sian «Kronon» sur malgranda savboato, fuĝis de la brulanta ŝipo, forlasis la flagŝipon kaj ne plu retrorigardis al ĝi eĉ unufoje, — li timis rigardi, vidi, pensi. Li sidis en la savboato ĝibetiĝinte, ferminte la flavan vizaĝon per la flavaj polmoj, — malgranda maljunuleto en kupra kasko kun virkokaj plumoj.

— Premu! — komandadis Plomgren al la remantoj. — Larĝe remu! Premu!

Kadavroj, rompaĵoj de mastoj, jardoj, iaj bareloj, kestoj malrapidigadis la savboaton. Rusaj kuglegoj kun fajfo kaj siblo faladis en Dvinon, levante akvan foston.

— Herre subadmiralo, demetu la kaskon! — petis Plomgren. — Ili vidas admiralon...

— Al diablo! — diris Gyllenstierna.

Laŭ ŝnureskalo li leviĝis sur tiun fregaton, kiu estis returniĝanta sub pafado de la rusaj baterioj, sur la fregaton de malkuraĝuloj. Ĉi tie multaj estis ebriaj kaj ne rekonadis sian subadmiralon aŭ ŝajnigadis, ke ne rekonas. Ĉi tie jam neniu helpadis al vunditoj, kaj li rampis sur la pobkastelo, petegante mortpafi ilin. Kaj sur la pobferdeko kuŝis la komandanto de la fregato kun frakasita kapo. Lia mano estis premanta botelon da brando.

Leŭtenanto Plomgren penis instali ordon, sed lin neniu aŭskultis, kaj kiam li levis tranĉilon — oni mortigis lin. Tio estis finita fregato, kaj grafo Gyllenstierna restis sur ĝi nur por morti. Ŝrikantaj kuglegoj de la rusoj, siblante, disŝiradis velojn, rompadis mastojn, jardojn, ŝipflankojn, priŝutadis per mitrajlo matrosojn, kiuj ĵetiĝadis en la akvon, por saviĝi naĝe. Kuglegoj faladis apud la subadmiralo, apud liaj piedoj detruiĝadis la ferdeko, ĉe lia vizaĝo mem traflugadis lignaj splitoj, ferkovrita pulio kun fajfo flugis ĉe lia tempio mem, — sed li plu estis viva. Flava, kun estingiĝinta rigardo, kun mallevita spado en la mano, la subadmiralo de la floto de lia reĝa moŝto povis nun nur silente rigardi al la detruoj, okazantaj sur la fregato.

Li ekiris sur la pobkastelo, serĉante morton.

Mortintoj, naĝantaj en sangaj flakoj, mortintoj sidantaj, mortintoj, rigidiĝintaj ĉe kanonoj, mortintoj kun vitriĝintaj okuloj baradis al li la vojon. Li surtretadis per la ŝuoj malvivajn korpojn, kaj radetoj de liaj spronoj elŝiradis pecojn el vestaĵoj de mortintoj. «Koruptebla kanajlaro! — kun kolera malestimo pensis li. — Damnitaj malpuraj dungitoj!»

Matroso, kiun li ne konis, diris al li arogantaĵon, li retrorigardis, serĉante ekzekutiston Svante-n Bagge-n, kaj rememoris, ke la korpo de la ekzekutisto, probable, jam finbrulas sur «Krono». Tiam, por pli baldaŭ morti, Gyllenstierna batis la matroson al la vizaĝo per la plata flanko de la spado. Tiu ŝrikis pro doloro, ĵetiĝis al li kun tranĉilo. La subadmiralo faris mallongan atakpaŝon, kiel en la tagoj de sia fora juneco, kaj kun peno eltiris la spadon el la brusto de la dungito, ne kovrita per kiraso.

Viŝante la spadon, li ekvidis, ke flanko ĉe flanko kun la fregato trairis jaĥto. Ili sukcesis saviĝi — ili estis forirantaj en la maron. Sed post kelkaj momentoj li rimarkis, ke el post salikaro, dense kreskinta sur la bordo de Dvino, unu post alia eliras boatoj de rusoj. Sur la boatoj estis matrosoj kun hokstangoj, kun eskaloj, kun mallongaj lancoj. Ili iris transverse al la jaĥto, por preni lin per ŝipatako.

Gyllenstierna forturniĝis. Kaj tuj falis sur la glitigan pro sango ferdekon, senkonscia, sur la dorson. Kaj la rusa kuglego, kiu trafis lin, ankoraŭ longe turniĝadis kaj sibladis apude, puŝante mortintojn kaj vunditojn, — la lasta kuglego, kiun la rusoj pafis al la eksilentinta fregato.