Ĉapitro naŭa
Restanta kun gloro senmorta...
1. Geknaboj
Tuj kiam la svedoj komencis bombardadon de la fortreso, Manjo kondukis la infanojn en la kelon. Unue ĉi tie sidis nur la knabinoj de Ievlev kaj Ivaĉjo Rjabov, poste Maria Nikitiŝna komencis peli ĉi tien ankaŭ aliajn geknabojn, juĝinte, ke ĉi tie por ili estos multe pli sendanĝere, ol sur la ekzercoplaco, kie ili ĝoje gapis svedajn ardajn, saltantajn sur pavimŝtonoj kuglegojn.
La infanoj en la kelo enuis, speciale kiam Maria Nikitiŝna, forirante al Taisja aŭ sur la turon al Silvestro Petroviĉ, fermadis la kelon ekstere per ligna bloko.
Kiam Maria Nikitiŝna foriris trian fojon, Ivaĉjo Rjabov diris firme:
— Iru ankaŭ ni! Por kio ĉi tie malĝoji!
— Panjo ne permesis! — respondis obeema Irenjo.
— Jes, panjo ne permesis! — subtenis ŝin Venjo.
— Do sidu! — koleriĝis Ivaĉjo. — Sidu ĉi tie, sed mi iros, mi sidis sufiĉe...
Kaj ne hastante, per sia Rjabov-a irmaniero li leviĝis laŭ ŝtupoj supren. La ŝtipo defalis, Ivaĉjo eliris sur la ekzercoplacon, ĉirkaŭrigardis kaj konsterniĝis: rekte kontraŭ la elirejo el la kelo estis hele kaj gaje brulanta la tegmento de la domo de la kapitan-komodoro, de ĝuste tiu domo, kie li, Ivaĉjo, plurfoje gastis, kie hodiaŭ restis lia ludila, plene rigita, farita de la patro, ŝipo, kaj kie staris luliloj kun pupoj de liaj amikinoj — la filinoj de Ievlev.
Starinte iom kun malfermita buŝo, Ivaĉjo turniĝis kaj kriis en la kelon:
— He, fraŭlinoj! Ja via domo per flamo brulegas!
La «fraŭlinoj» kun aliaj geknaboj, frapante per la piedoj, ekkuris supren kaj same malfermis la buŝojn. Al la domo de Ievlev jam estis haste irantaj fortresaj monaĥoj, destinitaj por tiu ĉi tago batali kontraŭ fajro, se ĝi aperos ie en la citadelo. La monaĥoj kunhavis sitelojn, hokstangojn, hokojn. Kaj dum unuj estingadis, aliaj, priverŝinte sin per akvo, rapide enkuradis en la domon kaj ion el tie elportadis; sed ĉio ĉi estis aĵoj, kiuj interesis nek Ivaĉjon, nek la knabinojn: nek la ŝipon, nek la lulilojn kun la pupoj portis la monaĥoj.
— Jen! — paŭtante, diris Venjo. — Ne portas!
— Tie ankoraŭ da flikpecoj tuta korbo estis! — tordiĝante pro ploro, prononcis Irenjo.
Ivaĉjo ĉitis al ili, kaj ili dum mallonga tempo ne ploris. Sed kiam la monaĥoj elportis kunrulitan tapiŝon, Irenjo subite rememoris, ke la pupaj luliloj staris ĝuste sur tiu ĉi tapiŝo, kaj ekploris plenvoĉe. Venjo ekploregis post ŝi.
— Nu, komencis! — prononcis Ivaĉjo. — Torento!
Kaj per la ŝultro antaŭen, malgranda, kun severa mieno, li ekiris al la monaĥoj. La «fraŭlinoj» ĉesis plori, aliaj geknaboj kun intereso rigardis al la rudrista filo. Ivaĉjo atendis, ĝis apud la siteloj estos neniu el la monaĥoj, rapide verŝis akvon sur sian kapon kaj same per la flanko, per la ŝultro antaŭen eniris en la vestiblon, kie estis multe da fumo kaj kie staris brulodoro. Ĉi tie iu kaptis lin je hartufo, sed li elŝiriĝis kaj ekkuris tra la konataj ĉambroj — tien, kie li lasis sian rigitan ŝipon inter la pupoj kaj la luliloj, inter flikpecoj kaj aliaj ludiloj. Fumo mordadis liajn okulojn, li preskaŭ nenion vidis, sed tamen trovis kaj la ŝipon, kaj la lulilojn, kaj la pupojn, kaj la korbon kun flikpecoj. Envolvinte ĉion ĉi en iun ĉifonon, li survoje prenis ankoraŭ tri librojn, kiujn antaŭ nelonge legis Silvestro Petroviĉ, kaj ŝarĝita de sia akiraĵo, nigra kaj fulgokovrita elsaltis sur la peronon, kie iu el la monaĥoj kaptis lin kaj donis al li bonan nukbaton. El la manoj de la monaĥo Ivaĉjon elkaptis Maria Nikitiŝna kaj, plorante, komencis kisi lin kaj lamenti super li. Kaj la filinoj de Ievlev kaj aliaj geknaboj demandadis lin — kiel tie estis, ĉu tre timige aŭ ne tre.
— Nu! — diris Ivaĉjo, elturniĝante el la manoj de Maria Nikitiŝna. — Nenio tie estas speciala... Estas fumo kaj brulodoro, sed eniri kaj eliri eĉ vi povus, ne malfacile...
Tiutempe ankoraŭ unu sveda kuglego, kun hurlo tranĉinte la aeron, falegis apude sur ŝtonojn kaj ekturniĝis sur la pavimo. Maria Nikitiŝna kaptis la filinojn kaj, puŝante antaŭ si Ivaĉjon, pelis ilin ĉiujn en la kelon. Irenjo kaj Venjo kuris, faligante flikpecojn, post ili kuris en la kelon la aliaj infanoj kaj neniel povis kompreni, kial la edzino de la kapitan-komodoro ĉiam ploras, kaj ridas, kaj ree ploras...
En la kelo Maria Nikitiŝna malvolvis la librojn, kiujn eltiris Ivaĉjo el la ĉambro de Silvestro Petroviĉ, kaj por si flustre legis: «Isaako Neŭtono»...
La libro elfalis el ŝiaj manoj, laŭ la vangoj ekfluis abundaj larmoj, ŝi subite alpremis la kapon de Ivaĉjo al sia brusto kaj, sufokiĝante pro larmoj, nekompreneble ekparolis:
— Isaako Neŭtono, ho Dio! Kaj kiom da mortintoj! Kaj via paĉjo estis vundita, knabinoj, kaj kio ankoraŭ estos, kaj Ivano Sabateiĉ... Ho, infaneto mia amata, knabeto kara...