3. En foraj landoj
Eminenco Atanazio longe ne akceptadis.
La ĉefepiskopaj sekvantaranoj — servisto, kaj asistanto, kaj sakristiano — estis interflustrantaj pri io; subdiakono, korpulenta viro kun vizaĝo, kvazaŭ brogita per bolakvo, dufoje eniradis la dormoĉambron, reaperadis kun riverenco, humile informadis:
— Ankoraŭ, mi petas, atendu, sinjoro...
— Mi atendos! — konsentadis Ievlev.
Li atendis la estontan konversacion kun scivolemo: kvankam li vidadis antaŭe la eminencon, tamen bone paroli kun tiu li ne havis okazon, sed oni rakontadis pri la maljunulo diversajn aferojn. La skismanoj anatemadis lin, malamis ekde tiam, kiam en ardo de disputo, en la Faceta Palaco, en Moskvo, li enmiksiĝis en interbatiĝon en ĉeesto de carino Sofia. La klerikoj, proksimaj al la kortego, opiniis Atanazion kampulo kaj krudulo, sed caro Petro, sendante Ievlev-on en Arĥangelskon, ordonis firme:
— Konsilanto por vi estos Atanazio Ĥolmogora. Li havas saĝan kapon. Al li kredu. Li estas frotita kaj polurita, ĉion vidis, mi fidas lin...
Li pensis iom kaj aldonis:
— Se li estus pli juna kaj ne ĉefepiskopo — estus laboranto. Tian eblus fari vojevodo aŭ eĉ pli alte. Li estas tre honesta kaj rektanima, estus bona generalo, — netimema maljunulo...
Atanazio eliris al Ievlev — tute kiel kampulo, kvankam en silka, longa, ĝis genuoj ĉemizo, nekombita, morna. Silvestro Petroviĉ intencis kisi la manon, Atanazio tute kvazaŭ koleriĝis:
— Lasu, por nenio! Mi kiom da tagoj, vinon drinkante, pekas...
Ievlev ne povis kaŝi miron, Atanazio subridis:
— Kial vi rigardas? Ne kredas? Mi ne kaŝiĝas, ĉiuj pri mi scias. Ŝajne, de la dimanĉo mi komencis kun ili, kun la propruloj. Tre postebriaj ni hieraŭ estis, nur nun rekonsciiĝas, en banejo ŝvitbaniĝis. Ni iru en la ĉambrojn, konversaciu. Vi, mi pensas, post la vojo rejnvinon drinki ne rifuzos? La vino estas bona, malnova, mi ĝin ŝatas...
La servisto kun timigita kaj riproĉanta esprimo de la pala vizaĝo alportis sur granda kupra pleto orajn nielitajn botelojn, sukcenajn tornitajn kalikojn, migdalon sur Venecia maldikvitra telero. Atanazio mem fermis per brokaĵaj kurtenoj la angulon kun ikonoj de Johano la Apostolo, de Pasiono, de Anunciacio.
— Ne indas, ke ili vidu...
Dum Atanazio singarde, por ne skui, disverŝadis la malhelrubenan vinon, Ievlev, kvazaŭ en distriĝo, rigardadis titolojn de libroj, kuŝantaj sur la tablo. Tio estis «Edifoj pri invado de barbaroj», «Juro, aŭ Statutoj militistaj», «Pri civitana vivo, aŭ pri direkto de ĉiuj aferoj, komunaj al la popolo»...
— Kial vi rigardas? — demandis Atanazio. — Jen, mi legas, drinkas vinon kaj legas. Sed ĉi tie estas pli multe da sensencaĵo, ol da afero, — cerbumado de stultuloj! Vante ili skribas. Vergilion almenaŭ eblas legi, sed tiuj ĉi muelas akvon. Drinku. Maljuniĝis vi, — mi memoras, memoras vin sur la jaĥto cara, kaj ankoraŭ memoras, kiel mi vin unuafoje ekvidis. Vi rigardas bone, rekte, — malfacile por vi estos la vivon travivi...
Per etaj glutoj li ĝuis la vinon, ĵetadis en la buŝon migdalojn, maĉadis per fortikaj blankaj dentoj.
— Vidis mi, ordigis vi la urbon Arĥanĝelan, bona nun iĝis la urbo, patroloj iradas. Simono Borisoviĉ, la pafista kolonelo, eĉ juniĝis. Mi laŭdas vin, sinjoro, laŭdas. Al la Siro mi skribis pri vi. Vi — drinku, kun mi vi povas. Por konversacio drinku, ja vi jen silentas, sed mi paroli kun vi ekdeziris, aŭskulti vin volas. Komence mi demandos, kaj vi respondu. Ĉu vojevodo Prozorovskij malhelpas al la afero?
— Dume ne tro malhelpas, mastro. Ja mi eĉ ne vidas lin.
— Li malhelpos! Skribos pri vi leterojn, misfamigos, kalumnios. Estu preta al tio. Ĉu fremdlandanoj en la urbo ankoraŭ ne komencis vin mordi?
Ievlev ekridis:
— Dume ili estas kvietaj, mastro.
— Ili atendas. Eble, pensas ili: li estos sur nia flanko. Gardu vin kontraŭ tio. Kaj pleje vin gardu kontraŭ la vojevodo. Li estas insidema kaj nocema. Kaj havas favoron de la Siro...
— Pro kio do li havas favoron?
— La pafistoj, ribeliĝinte, por ekzekuto fremdulon Franciskon Leforton postulis. Tiu Leforto nun jam ne estas inter vivuloj. Postulis la pafistoj, ribeliĝinte ĉe Azovo, princon Prozorovskij-on. Nu, pensu...
Silvestro Petroviĉ silentis.
— Tiu Leforto estis la unua homo ĉe la Siro. Diboĉulo franca, unika pro fideleco. Restis alia — Aleĉjo princo Prozorovskij. La plej fidela por la Siro... Ĉu komprenis vi?
— Komprenis! — malgaje diris Ievlev.
— Estas ankoraŭ ĉe la vojevodo dumaano Larionov. Pli malbonan hundon la mondo ne konis. Tiu ĉi, timigante la vojevodon per morto, per ribelo, per lancoj, tutan potencon al si prenis; Alekseo Petroviĉ nur vodkon drinkas, kaj, estante postebria, kion la dumaano ordonas, tion faras. Kaj al Petro Aleksejeviĉ pri tio diri estas frenezo. Neniom li kredos, kaj eĉ batos. Kancelariano Molokojedov tie estas denuncisto, Abrosimov, Gusev. Vi kontraŭ ili forte vin gardu, infano, al ili oni ĉiun vian vorton rerakontos, ili ĝin distordos — kaj pereis via kapo. Malfacile por vi ĉi tie estos, tiel penige, ke ne eblas esprimi. Jes, kara, kiel vi vivos? Malfacile, por ĉiuj estas malfacile, la kapo, je Dio, iam zumas... Jen la skismuloj, ordonite estas al mi pri ili reguligi...
Subtila, saĝa momenta rideto tuŝis la vizaĝon de Atanazio, kiam li diris:
— La skismuloj ja bruligas sin, en ĉerkojn vivaj kuŝiĝas, kion ajn faras! Por kio la proda fortego foriras! Jen popolo, jen diablo, pardonu Sinjoro! Ĉi tie mi unu tian dum kvar tagoj rompas. Forĝisto estas lia alnomo, kiom da malutilo li faris al la dvinanoj — ĉiam persvadas en ĉerkojn kuŝiĝi. Miras mi pri li, pensas: se elskui el lia kapo skisman stultaĵon, sidigi sur ĉevalon, doni en la manojn sabron aŭ glavon — kion ajn li povus fari...
— Ĉu vi kun li konversacias? — demandis Ievlev.
— Ĉu eblas kun li konversacii! — subridis Atanazio. — Li insultas — kaj jen la tuta konversacio. Mi lin ankoraŭ turmentos iomete, poste al vi sendos en la Kanonan korton, li laboru... Nu, Dio estu kun li, li estas nemalbona homo, vi vidos mem. Rakontu al mi — ĉu en la transmaraj landoj vi estis?
— Estis, patro.
— Kiel estis? Ĉu kun la Granda Ambasado aŭ kiam la tablestroj veturis?
— Kun la tablestroj, patro.
— Rakontu. Mi aŭskultos. Ĉu tie estas tiom bonege, kiel iuj vantuloj babilas, kaj ĉu tiom ili nin, rusojn, superas, kiel ili mem pri tio en siaj verkoj skribas? Parolu. Kie vi estis do? En kiuj landoj? Sed antaŭe drinku jen ĉi vinon. Ĝi faciligas pensojn, malfermas la koron, se iu homo ĝis duonebrio ĉi vinon drinkos — ne povos mensogi.
Silvestro Petroviĉ ridetante trinkis kelkajn glutojn, la servisto alportis al li frititan kun nuksoj salmaĵon. Kviete, per egalaj langetoj estis brulantaj kandeloj, ĵetante rebrilojn sur la multekostan vazaron, sur la satenan arĝentan tablotukon, sur glatajn bluajn kahelojn de la grandega forno.
— Ĉu vi lernis trans la maro? — demandis Atanazio.
— Lernis, patro. Ni studis geometrion, astronomion, meĥanikon, fortikaĵ-konstruadon, trigonometrion, en libera tempo — medicinon. Estis en multaj landoj...
— Kial vi mallonge parolas? Parolu longe. Mi scii bezonas, mi pro nescio laciĝis. Diru ĉion en detaloj. Kio estas bagatelo — mi mem komprenos, kio estas afero — mi same divenos. Drinku kaj parolu...
Ievlev ree ridetis, komencis rakonti detale. Atanazio ridadis, balancadis la kapon, gajadis. Eksciinte, ke en Holando la homoj estas plej karesaj ne al vojaĝantoj, sed al ties mono, li tute gajiĝis, kapjesis, kriis:
— Vere, vere. Talerojn al ili donu, kaj se ne donos — ne havos vi de ili gastamon.
Ne hastante, glutetante la vinon, Silvestro Petroviĉ rakontis, kiel ili navigis el Kadizo, kiel la ŝipestro, eksciinte, ke la rusaj tablestroj havas malmultajn zekinojn kaj ke ili ne havas de kie preni monon, postulis antaŭpagon por veturo kaj manĝo. Ili pagis, restinte sen groŝo, kaj la ŝipestro nutradis lin nur dum la vojo, sed dum haltoj ne donadis eĉ biskoton. Dum semajnoj kaj eĉ pli ili malsatadis, en haveno ŝtele dum tuta tago kaptadis virkokon. Ne sukcesis, tamen la fremdlandanoj kaptis unu el la ŝtelantoj, longe malhonoradis lin kaj eĉ la okulon al li difektis, — ekde tiam li malbone vidas...
— Certe, la lernado ne iris en la kapon! — diris Atanazio.
— Priŝteladis nin ĉiuj! — rakontis plu Ievlev. — Tieaj fremdlandanoj, kiam ni estis en lernado, nian monon de ambasadoroj prenadis interŝanĝe, kaj la pago estis duoble, trioble pli granda ol la veraj prezoj. Ne eblas kredi, sed krom akvo ni nenian trinkaĵon havis, la vestaĵojn kaj subvestaĵojn ni mem lavadis. Kiam ni volis ion rigardi por utilo, kion ni ne scias, — ne permesite. La sola, kio estis permesita, — aritmetiko kaj trigonometrio, kiujn ankaŭ hejme tute ne malfacile eblas lerni ĉe asidua diligento. Kelkaj homoj kontraŭ multaj taleroj povis ankoraŭ utilon al si havi, sed se laŭ nia malriĉeco, do la sola, kion oni al ni montradis, estis kuriozaĵoj de diversaj monstroj: dukapa bebo de ina sekso, kaj viro en alkoholo tute harkovrita, kaj ankoraŭ hepato homa en alkoholo, kaj krokodilo, kaj skorpio...
Ievlev ekridis, turnis la kapon:
— Nun estas kaj ridinde kaj mirinde, por kio la jaroj pasis! Dum tuta tago ni atendas, subite venas nia mentoro, prenas de ni zekinojn — miraklon rigardi. Ni iras, kaj kia estas la miraklo? Viro kun du kapoj, unu kapo estas kie necesas, kaj la alia el la ventro kreskas. Unu kapo nomiĝas Mateo, la alia — Johano. Kaj inter si ili konversacias per versoj. Rigardis mi, rigardis, prenis nian mentoron je la gorĝo, skuis iomete: «Por kio, mi demandas, vi al ni ĉi histrionadon montras?» Ja facile kompreneblas: du viroj en unu arta felo kaŝiĝis kaj azenigas homojn. La mentoro ofendiĝis, al la ambasadoro plendis, kaj la ambasadoro min batis al la vizaĝo.
— Mi vidas — multon vi tie lernis? — ridante demandis Atanazio.
— Se ni ion eksciadis — nur hazarde. Ni iris mare el Kadizo, amikiĝis kun la navigisto ŝipa, ion eksciis. En la Lejdena akademio gardisto prenis de ni donacon, kaj pro tio ni vidis artojn multajn kaj metiojn, sed nur kaŝe, nokte. Nur unufoje al ni fortunis: ni amikiĝis kun fremdlandano, — estis bona homo kaj en multaj sciencoj eĉ klera. Li aŭskultadis de ni historiojn pri Rusio, ekkonadis niajn morojn, kutimojn, kiujn ni havas de la patroj kaj avoj. Kaj al ni li multajn siajn artojn montris: kiel necesas fortresojn konstrui, en matematikaj sciencoj nin multe movis antaŭen, konstruadon klarigis de elementoj, — ni ĝin kvankam lernadis dum multaj tagoj, sed sen ajna rezulto. Forte amikiĝis ni kun li. Nun li venis ĉi tien, konstruas kun mi la citadelon, bonega laboranto — Jegoro Rezen. Nenian aferon evitas, plenumas sian vorton, da tiaj ni havu pli, sed mankas ili. Aviduloj venas, sed bonuloj ne...
La vizaĝo de Silvestro Petroviĉ iĝis afabla, estis videble, ke al li estas agrable paroli pri Rezen.
— Multon bonan por ni faris ankoraŭ Rezen Jegoro. Okazadis, ke iu deziris globuson aĉeti, aŭ astrolabon, aŭ lornon, — oni tian prezon diras, ke trafas stuporo. Sed la vendanto ridas. Via, diras, caro estas riĉa, kial vi avaras? Rezen Jegoro per piedoj stamfas al ili, vi, diras, estas ŝtelistoj, prenu ĝustan prezon, alie mi pri vi folion skribos al la reĝo... Multe da utilo por ni estis de li. La bazilikon de Sankta Marko li al ni montris, kiel ĝi estis konstruita kaj en kio estas la arto de la arkitekto. La urbon Venecion li montris, kio en ĝi estas bela kaj malbela, hospitalojn, kiuj estis saĝe konstruitaj, kaj kiuj malsaĝe. En ŝipkonstruejoj holandaj de la Orient-hinda Kompanio multajn metiojn li al ni malkovris, kaj kio estas malbona — ni kun lia helpo same divenis.
— Nu, kaj ĉu bonas en Holando majstroj? — vigle demandis Atanazio. Li estis aŭskultanta kun intereso, forgesinte pri la kaliko, plenigita ĝissupre.
— Majstrojn bonajn ili havas, la holandanoj, sed laborante tie, ĉiam mi nian Ivanon Kononoviĉ-on rememoradis kaj Timoĉjon Koĉnev-on, kiuj, matematikon ne sciante, mirindajn ŝipojn per sola sia talento kaj inĝenieco kreas. Kio do rezultos, se oni instruos homojn, similajn al ili, ankoraŭ pri matematiko. Ne malpli gloraj viroj, ol anglo Isaako Neŭtono!
— Kiu estas Isaako Neŭtono?
Silvestro Petroviĉ rakontis, ke li havis okazon vidi la bravan Neŭtonon, kiu kiel gardanto de la monfarejo estis prezentita al Petro Aleksejeviĉ kaj lia sekvantaro.
— Sed pro kio li bonas do, via Neŭtono? — malpacience demandis Atanazio.
— Pro multo li bonas! — penseme respondis Ievlev kaj nehaste, penante esprimi per kompreneblaj vortoj, komencis rakonti al Atanazio la esencon de la Neŭtona leĝo de gravito, la Neŭtonan ĉielan meĥanikon. Atanazio atente aŭskultadis, direktinte al Ievlev la saĝajn okulojn, kaj ŝajnis, ke li vidas tiujn moviĝojn de kometoj, pri kiuj estis parolanta Silvestro Petroviĉ, vidas la tajdojn, vidas la lunajn deviojn.
— Do, ĉu pri tio estas libro verkita? — demandis Atanazio.
— Verkita, mastro. En Londono antaŭ ĉirkaŭ dek kvin jaroj la tipografo eldonis tri volumojn de ĉi verko.
— Kaj kie preni ĝin? — kun avido demandis Atanazio.
— Mi ĉi volumojn alveturigis. Kaj al vi, mastro, jam morgaŭ kun kuriero el Arĥangelsko sendos.
— Sendu, sendu! — rapide kaj same kun avido petis Atanazio. — Sendu, filo. Ho, multo estas nelegita, multo estas nesciata, tiel mi mortos en obskuro. Kaj ĉi Neŭtono — de kia stato li estas?
Ievlev diris, ke li ne scias, sed pensas — Neŭtono ne devenas de grafoj kaj princoj, li aŭskultis, ke ĉi Neŭtono en junaj jaroj estis malriĉa ĝis ekstremo, kaj siajn ekzercojn en meĥaniko komencis de amuzoj: aranĝis ventomuelilon, regatan de muso, akvohorloĝon, skutilon. Poste li komencis studi la geometrion de Kartezio kaj la elementojn de Eŭklido.
— Admirinda lertulo! — suspiris Atanazio. — Se tia al ni venus gasti, sed ne...
— Venas aliaj, — konfirmis Silvestro Petroviĉ. — Ho, tiuj venas...
— Kaj koncerne lertulojn, ankaŭ mi renkontadis tiujn, — diris Atanazio. — En la Solovkia klostro monaĥo Jeremio akvo-kondukilon metis, la akvo mem laŭ tuboj kuras, — tiele arte. Eĉ Forĝiston konsideru lokan, kiom li estas lerta kaj sperta en feraj laboroj...
Ili paroladis longe, Ievlev rakontadis pri viditaj urboj — pri Londono, pri Amsterdamo, pri Romo. La servisto ŝanĝis botelojn, pro la vino iĝis varmege. Atanazio subite demandis:
— Sed vi ja por kio al mi venis? Ĉu amuzi la maljunulon? Ĉu por animsava konversacio?
Kaj, ĉifinte la barbon en la pugno, li ĵetis ruzan rigardon al Ievlev. Silvestro Petroviĉ respondis, ke ne, li venis pro afero, peti servon, ke monaĥoj laboru por la Novdvina fortreso — ŝtonon veturigu, kalkon, lignon. Ĉu eblas tio?
— Nu, ili veturigu. Eble, ili por la utila afero sian korpulentecon skuos, grason forigos. Mi benas.
— Do vi, patro, leteron sendus al la monaĥejestroj...
Atanazio silentis, kvazaŭ ne aŭdis.
— Plue pro kia afero vi venis? Ne silentu — parolu.
— Sonorilojn mi en preĝejoj kaj monaĥejoj demetos, — rezolute diris Ievlev. — Kiel Petro Aleksejeviĉ en la tuta Rusujo faras, tiel ankaŭ ni faros. Kanonoj necesas, patro, ni ne havas per kio defensivi kontraŭ la svedo...
— Ĉu sonorilojn demeti?
— Tiel, patro...
— Grakados, certe, la korvaro. Sed ne gravas! — penseme eldiris Atanazio. — Pura preĝo, mi pensas, eĉ sen sonorado la Sinjoron atingos...
— Mi timas, mastro, ke monaĥoj kaj popoj obstaklos. Leviĝos lamentado, por ni eĉ sen tio estas malfacile...
— Koncerne obstaklojn kaj mokadon — pli saĝa ol mia nigra militistaro ne troveblas, — respondis Atanazio. — Jen, vi diras, leteron skribi. Mi sendos al monaĥejoj leteron, kaj ili ĝin deklaros anatema kaj antikrista. Iros denuncoj unu alian pli teruraj al Moskvo, al la patriarĥo. Pelos oni min, Dian sklavon, en foran monaĥejon kiel prioron, kaj kion vi tiam faros? Sendos oni al vi ŝtipon en sakaĵo kaj kovrotuko kun epigonacio kaj Dipatrina brustikono1, kaj vi antaŭ li staros kiel fosto. Sed mi estas simpla viro, en Blankmario mi estas delonge, la lokan vivon de la juneco konas, sankteco en mi mankas, sed ne pri ĝi temas, se mi kun utilo vivos, tio taŭgos...
Li levis la kalikon al la lipoj, sed ne trinkis, nur trarigardis la vinon en lumo.
— Sendos vi pafistojn viajn, dragonojn, rajdistojn, — prenos monaĥojn kiom necesos. Ili iros al mi kun denunco, sed kion mi povas fari? La cara volo, aŭdis vi verŝajne sufiĉe, kion Proĥoro en Rusujo faras...
— Kia tia Proĥoro?
— Ja Petro Aleksejeviĉ. Lin en la utero patrina iu freneza profeto nomis Proĥoro... Kaj jen kion mi ankoraŭ diros, filo: vi por monaĥoj nutrajn kopekojn ne malŝparu. Mi pensas, graso ĉe ili estas akumulita ne tiom, kiom ĉe laboristoj. Kaj se necesos — la monaĥejestroj por la siaj la monsakon skuos, ja ili ne estas malriĉaj. Sed la nutran monon al kampuloj donu, kvazaŭ donace de la monaĥejoj...
Li enpensiĝis, kolere sulkiĝante, poste diris, forpelante malfacilajn pensojn:
— Ili plendu, plendu! Mi per Dia vorto ilin al humileco alvokos. Prenu monaĥojn, demetu sonorilojn, nur la malamikon ne enlasu al nia tero. La vojevodo en vian aferon enmiksiĝos, vi plu vian laboron faru, sed kun li estu kvieta, li multe povas malutili, hundo fetora. Li estas lerta, elglitema, ne kaptebla. Kaj riĉa, scias, al kiu koruptaĵon en kiu horo doni. Malutila, ho, malutila.
Ievlev aŭskultis, kun intereso kaj ĝojo pririgardante la eminencon.
— Ĉu Forĝiston voki? — subite rememoris Atanazio. — Kanonojn ja gisi el la sonoriloj necesas? Aŭdis mi, ĉe vi estas fremdlandano en la Kanona korto. La propra ja estas pli bona, kvankam aroganta! Vi kun li nur la kredon ne tuŝu, vi kun li, filo, pri la afero parolu...
Forĝisto venis, sidiĝis sur la benkon, kunmetis la manojn sur la brusto. Lia vizaĝo estis konsumita, la barbeto elstaris oblikve, la pupiloj estis kolere borantaj Atanazion. Al Silvestro Petroviĉ li eĉ ne rigardis.
— Ĉu vi atendas? Ne tediĝis? — demandis Atanazio.
— Atendas! — kun defio en la raŭka voĉo diris Forĝisto.
— Kiom ankoraŭ vi atendos?
— Ĝis la Butersemajno.
— Sed se ne venos Ĥanoĥo kun Elio, tiam kiel?
La okuloj de Forĝisto sovaĝe brilis, li forte kunpremis la manojn sur la brusto, suspiris.
— Aŭskultu, Forĝisto, — ekparolis Ievlev. — Mi pri vi scias, ke vi estas bona majstro. Granda malfeliĉo, terura ruinigo minacas al la urbo Arĥanĝela...
Forĝisto movis al Ievlev la rigardon, forturniĝis.
— Anstataŭ ol kuŝi en ĉerko, — flamiĝante kaj ekscitiĝante, parolis Silvestro Petroviĉ, — ol homojn delogi de vera laboro, vi irus al la Kanona korto kaj pri afero okupiĝus. Ĉu ne la rusa sango en viaj vejnoj fluas? La tuta kanona afero estas en la manoj de fremdulo, sed la propra lertulo, scianta tiun arton, kuŝas viva en ĉerko, por ke en ĝi la lastan juĝon atendi. Ĉu vi ne freneziĝis? Ĉu orfojn, vidvinojn, maljunulojn Arĥangelskajn ne kompatas? Respondu, kial vi silentas?
En la vizaĝo de Forĝisto nenio ŝanĝiĝis. Li forturniĝis kaj ne diris eĉ vorton.
— Forkonduku lin en la ĉelon! — ordonis Atanazio.
Forĝiston oni forkondukis. La eminenco, akompaninte lin per rigardo, diris:
— Suferi li serĉas, sed mi ne lasas. Dum kvar tagoj eĉ paneron en la buŝon li ne prenis, ne manĝas kaj eĉ akvon ne trinkas. Fastas! Ne gravas, la Butersemajno estas baldaŭ — li ne mortos... Ĉu ankoraŭ aferoj estas? Parolu rapide, alie mi guzliiston vokos!
La aferoj ne plu estis. Atanazio vokis la serviston, ordonis al li voki la avon. Venis blinda maljunulo, blankbarba, kun vizaĝo, kvazaŭ ĉizita el ŝtono, eltrinkis ĉerpilon da forta vodko, almanĝis fiŝon. La servisto donis al li la guzlion. La avo pinĉis la kordojn, ekkantis per forta malalta voĉo. Por momento al Ievlev ŝajnis, ke sub batoj de ventoj ŝanceliĝis, ekbruis jarcenta pina arbaro. Dolĉa tremo kaptis lin, sur la okuloj subite aperis larmoj. La avo kantis pri sentimaj armitaj kompanioj, kiuj iris laŭ ŝtonaj bestaj padoj al la oceano-maro, kantis pri la malvarma oceano, pri ŝipoj, kiuj tranĉas salajn malvarmajn akvojn, pri sanga batalo de prodoj. Ululadis, ĝemadis, minacadis en lia mirinda kanto la maro, al la ĉielo leviĝadis ondegoj, fulmoj fendadis nubojn, en tiuj tondroj, tempestoj kaj buraskoj certe, trankvile murmuregis la kordoj, iris la rusa homo tra ĉiuj suferoj, iris en malproksiman serenan foron. Atanazio ploris, neniom hontante pri larmoj, kapjesadis, sensone flustradis:
— Tiele, avĉjo, tiele, kara, tiele, bona...
Ievlev aŭskultis, kaj antaŭ li ial staris Rjabov, la rudristo, tia, kia li vidis lin iam sur la holmeto de la Mosea insulo: li rigardas rekte, en la verdaj okuloj tremas oraj gajaj fajreroj, la larĝajn ŝultrojn kvazaŭ ĉirkaŭverŝas la malsekiĝinta pro pluvo kaftano, trankvile spiras la proda brusto...