2. Por kio homon murdis?

Ĉefepiskopo Arĥangelska kaj Ĥolmogora Atanazio oferis por konstruado de la Novdvina fortreso ĉiujn provizojn, restintajn post konstruado de muroj de la Pertomiska monaĥejo.

Ievlev aĥis: kie preni homojn, por ŝarĝi ŝipojn, veturigi mare, elŝarĝi?

Homoj mankis. Al la konstruado oni prenis ĉiujn, kiuj povis moviĝi, — de infanoj ĝis maljunuloj. Tage kaj nokte en Arĥangelskaj, Ĥolmogoraj, Onegaj, Mezenaj domoj iradis patroloj de pafistaj kaj dragonaj regimentoj, kun malpeza koro peladis la popolon labori en la citadelon. Ĉevalaj heroldoj per raŭkiĝintaj gorĝoj elkriadis en apudurboj kaj vilaĝoj ukazojn: fuĝintojn de la fortresa konstruado preni vivajn, bati per bastonoj, veturigi al la citadelo. Kiu fuĝos duan fojon — al tiu oni elŝiros la naztruojn, la trian — ekzekutos morte. Sed tamen oni fuĝadis en forajn, perditajn en pinglarbaro Buŝ-Vagajn ermitejojn, al Umbo, al Varzugo, saviĝadis de kruela morto en trabaj kaŝitaj ĉeloj, preĝadis dufingre, legadis malnovpresitajn librojn. En Pustozersko, en Laptoĵno aperadis maljunuloj, malbenadis Petron kiel Antikriston, bruligadis sin en preĝejoj sub okpinta kruco1.

Kancelariano Molokojedov ĉiutage venadis al Ievlev kun denuncoj, timigadis: jen apud la urbo rajdistoj kaptis vagulojn kun arkebuzo kaj pikstangoj, tiuj senfamiliaj vaguloj iris kvazaŭ por adori sanktrestaĵojn de Zosimo kaj Sabateo, sed iris laŭ vojo al Zolotico, — kial tiel? Jen rakontis unu fidela denuncisto, kvazaŭ li aŭdis, ke oni intencas mortigi lin, kapitan-komodoron Ievlev-on; jen rabistoj kaptis sur vintra vojo intendanton de Baĵenin, forhakis al li per sabro la kapon, skribis ĉe li letereton kun ribeligaj vortoj, ke kvazaŭ tiel al ĉiuj estos, kiuj per la Antikrista sigelo estas markitaj. Ankoraŭ vagas ĉi tie vagabondoj, kriplaj senhejmaj senfamiliuloj, pasantaj homoj. De ili oni ne atendu bonon — atendu malfeliĉon.

Ievlev aŭskultadis la kancelarianon mokeme, al nenio kredis, unufoje malgaje ŝercis:

— Ĉu la princon sur lancojn? Ne eltenos la lancistoj. La lancoj tuj rompiĝos...

Laŭ la bigota vizaĝaĉo de la kancelariano li komprenis — tiu rerakontos, kaj tute koleriĝis:

— Diablo scias kion vi diraĉas, kancelariano. Vi mem ektimis kaj la popolon timigas. Al mi kun tia galimatio ne plu venu. Senfamiliuloj, vagabondoj... Aferon vi, diabloj, ne havas...

Kiam li ekveturis al la ĉefepiskopo al Ĥolmogoro, en griza, malserena tago, — subite sub la sledon ĵetiĝis iuj du, malantaŭe ekfajfis kobolde la tria, la ĉevaloj impetis flanken de la vojo, fiksiĝis en neĝamaso. Ievlev iĝis malproksime elĵetita el la sledo, sur lin surfalis fumodora malforta viraĉo, ĉiam penadis premi la gorĝon. Silvestro Petroviĉ elturniĝis, mem kaptis la rabiston je la ŝultroj, premis sur la maldikan kokan gorĝon. Jegorĉjo trans pino pafis per pistolo. Silvestro Petroviĉ leviĝis, skuis sin. En la neĝo estis senmove kuŝanta la vireto, levinte supren sian barbeton. Ievlev subite ektimis la mortigon. Jegorĉjo kun tremanta makzelo estis diranta al la koĉero:

— La pistolo krevis je pecoj. Ĉu vi vidas? Estas bone almenaŭ, ke min ne mortigis...

— Ekstaru, vi! — malcerte diris Ievlev al la vireto.

La viro ne moviĝis, ne spiris. Lia raspa pro kaloj kaj skrapvundoj mano falis sur la puran neĝon, la kvieta sensanga vizaĝo kvazaŭ estis riproĉanta: «Kion vi al mi faris, oficiro? Malbone vi faris!»

Silvestro Petroviĉ, paliĝinte mem ne malpli ol la viro, malleviĝis antaŭ li sur la genuojn, komencis froti lin, skui, levis la vilan kapon, sendis Jegorĉjon al la sledo por vodko. La viro singultis, malfermis la infanajn okulojn.

En pinaj branĉoj, supre, estis streĉe krianta korniko, kvazaŭ damnante en sia lingvo.

— Kial do vi, stultulo jena, — diris Ievlev. — Kial vi rabas? Via animo apenaŭ en la korpo sin tenas...

La lipoj de la viro kurbiĝis, li diris apenaŭ aŭdeble:

— Ni estas fuĝuloj... De la ŝipkonstruejo. Oni batadis nin tie — tridek knutojn... Antaŭe ni sanaj estis, bonaj...

— Ekstaru, vi malvarmumos! — konsilis la koĉero.

La viro sidiĝis sur la sledon, demetis de si truitan ŝtofzonon, donis al la koĉero:

— Ligu min, jen... Kial sen tio...

Al Ievlev spasmis la gorĝo — tia terura senelira malespero blovis de tiu gesto: ligu min. Mallaŭte, apenaŭ movante la lipojn, la viro aldonis:

— Ĉu mi povas lukti kontraŭ vi. Vi, verŝajne, eĉ panon manĝas...

— Iru de ĉi tie al diablo! — dise prononcis Ievlev. — Ĉu vi aŭdas?

— Do kiele? Ĉu vi min pardonas? — demandis la viro.

— Iru, iru! — urĝis la koĉero. — Nu, for, antaŭ ol mi per la kondukilo vipis!

La viro leviĝis, prenis de la neĝo sian ŝtofzonon, la ĉapeton, demandis per alta voĉo:

— Do, ĉu pardonas?

Lia barbeto estis skuiĝanta, la okuloj brilis per kolero.

— Ĉu kristane, jes? Malpuriĝi vi ne deziras pro via bojareco?

Li turniĝis kaj ekiris, enfalante en neĝon jen per unu piedo, jen per la alia, balbutante:

— Nu, ne malpuriĝu, ne necesas, — nu, kaj ne necesas...

Li foriris malproksime kaj de tie, el la arbaro, kriis:

— Tamen mi al vi, sinjoro, ne pardonas. Ĉu vi aŭdas, he, ne pardonas! Ni ankoraŭ renkontiĝos...

Ĝis Ĥolmogoro ili veturis silente.



1. En la Moskva Koncilio de 1654 patriarko Nikono atingis decidon pri anstataŭigo de la tradicia rusa ortodoksa okpinta kruco per la sespinta, kio kun aliaj reformaj decidoj (interalie pri krucosigno per tri, sed ne du fingroj) kaŭzis la skismon de la rusa eklezio. Preĝejoj sub okpinta kruco — preĝejoj de la malnovritanoj. En la 17–19 jarcentoj okazadis kolektivaj memmortigoj de malnovritanoj, plej ofte sinbruligoj. (trad.)