«Mi ne forgesos!»
Rodiono Metodjeviĉ vekiĝadis plej frue en la hejmo, eĉ pli frue ol la avo Metodo, varmigadis akvon per memfarita elektra spiralo, longe akrigadis per rimeno malnovan, forakrigitan razilon kaj pedante, skrupule razadis la sekajn vangojn, malkontente sulkiĝante kaj maljunulece, kiel la patro, grakĝemante. Poste, eltrinkinte glason da forta teo kun sukerpeco almorde, li eksidadis skribi vican leteron, skribitan en la kapo nokte.
Sed nun ĉiuj tiuj fortaj, gravaj, precizaj vortoj, per kiuj li pensis nokte, ŝajnis bagateloj, nenion valora, nekonvinka, histeria «dama» galimatio. Nu kaj vere, kion li povis skribi? Ke li kredas al Aglaja Petrovna kaj kredos al ŝi ĝis la morto? Ke se ne kredi al ŝi, tiam eblas kredi al neniu? Ke li scias pri ŝia esto en la gestapo kaj pri tio, kion ŝi tie spertis — horon post horo, tagon post tago? Ke li finfine meritis rajton almenaŭ pri respondo — ĉu vivas lia edzino aŭ ne, ĉu ŝi pereis en la milito aŭ troviĝas en malliberejo, kaj se troviĝas en malliberejo, tiam kie, kiel ŝin serĉi, kiel ŝin vidi almenaŭ por kompreni, pri kio ŝi estas akuzata!
Rodiono Metodjeviĉ bone memoris la tridek sepan kaj la tridek okan jarojn, tiun tempon, kiam kvazaŭ intence estis ekstermataj homoj en la flotoj — de la Amura milita ŝiparo ĝis la Balta floto. Sed nun li sciis, ke la faŝista spiona servo — iliaj fiuloj — organizis tutan vicon da aferoj tiel, ke la sovetiaj organoj de ŝtata sekureco preskaŭ ne povis malimpliki la provokojn, iniciatitajn «en la transa flanko», kaj viktimoj de tiuj provokoj iĝis centoj, se ne miloj da militestroj, inter kiuj estis ankaŭ elstaraj. Eĉ ĉe la «aliancano» Churchill li legis pri tio, kiel estis ekstermataj kadroj de sovetiaj militaj specialistoj.
Tiel estis, Stepanov bone sciis la iron de la eventoj, certe, tiujn eventojn li neniom aprobis kaj teruriĝis pro ili, sed silentis, kiel silentis multaj. Jam en la fino de la milito li eksciis en hazarda konversacio, ke ankaŭ lia kanto estis finita, savis Stepanov-on tiam la lando Hispanio. Dum li tie estis, pri li oni forgesis, kaj kiam li revenis — enprizonigi estis ĝene, oni ree prokrastis. Poste estis enprizonigita kaj pafekzekutita iu belulo, kiu kalumniis tutan grupon da militaj maristoj, — tiel Stepanov restis viva.
Ĉio ĉi estis, «havis lokon», kiel pensis Rodiono Metodjeviĉ, sed ne povis aperi ree post tia milito, kiel ĉi tiu, kie la popolo montris sin vere popolo-heroo, kie estis farataj mirakloj de ĉiutaga heroeco, kie al la tuta homaro estis pruvite, ke la sovetiaj homoj estas unuecaj, firmaj spirite, ke ĝuste ili, kaj neniu alia, finis la faŝismon kaj levis la standardon de venko super la Reichstag. Do pro kio oni suspektas, tenas en iaj misteraj, sekretaj malliberejoj homojn, kulpajn nur pri tio, ke ili ne evakuiĝis en sekurajn forojn, sed agis laŭ siaj tutaj fortoj en la milito, en kiu, kiel ĉiuj scias, ekzistas ne nur solaj venkoj, sed ankaŭ malvenkoj, kaj malfeliĉaj, malsimplaj cirkonstancoj, kaj amaraj misoj? Certe, perfiduloj devas esti severe punitaj, tamen ĝuste ili, perfiduloj, sed ne fidelaj, honestaj, puraj homoj...
Rodiono Metodjeviĉ skribadis, sed konvenajn leterojn skribi li ne sukcesadis. Enuaj, polvaj, kancelariaj parolturnoj, kiel: «deirante de ĉio supre listigita», aŭ «surbaze de la indikitaj de mi faktoj», aŭ ankoraŭ «kaj tial mi opinias ebla konvinke peti» — esprimadis nek liajn pensojn, nek liajn sentojn, kaj singardemo, enradikiĝinta en li dum la jaroj de la amasaj arestoj, kondukis al tio, ke li timis per ajna akra vorto malutili ne al si (pri si ja li ne pensis, la plej gravan — la servon — oni jam de li forprenis), — li timis malutili al Aglaja Petrovna, se ŝi estas viva. Kaj pri tio, ke ŝi estas viva, li kredis, kvankam eĉ al si mem timis pri tio konfesi.
Li skribadis ĉien.
Kaj al li respondadis neniu.
La leteroj kvazaŭ faladis en abismon.
Kaj neniaj aldonaj sekurigaj rimedoj, kiel: «al tiu kaj tiu persone», «registrita», «valora», neniaj hontindaj vortoj sur la koverto kiel «vivgrava», «kvaran fojon», ekspedadreso kun vortoj «de Heroo de la Sovetunio» — ĉio ĉi al nenio helpis.
Al li oni ne respondadis.
Tamen, unu letero venis.
La letero estis de la ŝipestro Amiraĝibi Elisbaro Ŝabanoviĉ.
Pri Aglaja Petrovna Amiraĝibi sciis nenion, li skribis nur pri si kaj pri sia malgaja vivo. Li estas malsana. Oni lin kuracas. «Per iks-radioj».
Stepanov relegis, tenante la leteron en distanco de etendita mano: «Per iks-radioj». «Kiel eblas kuraci per radioj?» — kolere miris Rodiono Metodjeviĉ.
Publike, en la poŝtejo, li ĝeniĝadis surmeti la okulvitrojn, eĉ lasadis ilin hejme en la ujo. Kaj hejme li relegis trian fojon.
Ĉio estis ĝusta, Amiraĝibi estas kuracata per radioaktiva kobalto, ĉe li estas io malbona en la gorĝo — tiel, almenaŭ, komprenis Rodiono Metodjeviĉ. Kaj ankoraŭ li komprenis, ke la maljuna Amiraĝibi dezirus ricevi konsilon de sia «juna amiko», «simpatia doktoro Ustimenko, kun kiu mi kune manĝis kaĉon en unu gaja baleto».
Sur la koverto li metis rezolucion: «al k-do Ustimenko V. A.» kaj pensis pri tio, ke vespere li vizitos Vlaĉjon.
Kaj krome leteroj ne estis.
Lunjo en la poŝtejo — li jam sciis, ke ŝi estas Lunjo kaj ke ŝia panjo mortis, kaj la paĉjo heroe pereis ĉe Stalingrado, — tiu diafane pala Lunjo multfoje donadis al li diversajn malsimplajn poŝtajn konsilojn pri korespondaĵoj «kun sciigo», pri ĉiaj specoj de pagitaj respondoj. Li plenumadis ĉion precize kaj sen ajna espero pri sukceso.
La letero de Amiraĝibi ŝajnis al Lunjo tiu letero, kiun estis atendanta Stepanov. Kaj kiam en la sekva tago li diris, ke tio estis tute ne tiu letero, Lunjo subite konsilis:
— Necesas al vi veturi en Moskvon.
Ŝi ne sciis, pri kio li skribas, sed kredis, ke, se homo mem veturos en Moskvon, ĉio ordiĝos.
— Ĉu en Moskvon? — neniom miris Stepanov.
Li ankaŭ mem delonge pensis pri tio, kaj Lunjo nur konfirmis liajn pensojn.
— Ŝajne, tio estas prava! — prononcis Rodiono Metodjeviĉ.
Kaj deklaris hejme pri sia decido.
— Mi ne vidas praktikan sencon, — diris Eŭgeĉjo, viŝante la okulvitrojn per intenskolora ŝamo. — Vi taŭzos viajn nervojn ĝisfunde kaj nenion atingos. Ĉu post tiaj kataklismoj eblas trovi unu homon?
Li parolis maltrankvile, kaj Rodiono Metodjeviĉ nur silente strabis al li. Solida, laŭmode vestita, modere korpulenta, ĉiam ŝtate zorgigita, Eŭgeno Rodionoviĉ ankoraŭ iomete staris, pensante kaj balanciĝante de la kalkanumoj sur la piedpintojn, mungis sin en grandan poŝtukon kaj, ordoninte, ke oni lin ne distru, ekiris en la kabineton, kiel ĉiam, dormi post tagmanĝo. Poste respektoplena Paŭla alportadis tien tason da natura kafo, kaj Eŭgeno eksidadis al la skribotablo. Certe, se ne okazadis kunsido. Tamen, en la lasta tempo li ellernis dikti siajn «verkojn» al stenografistino. Li aranĝis grandan sliparon, en kiun li eltondadis diversajn, laŭ lia esprimo, «materialojn», aŭ «krudaĵon», kaj tiujn eltondaĵojn antaŭ veno de la stenografistino li dismetadis sur la divano, kiel kartojn en paciencludo...
Kiam la pordo post Eŭgeĉjo fermiĝis, Rodiono Metodjeviĉ aliris al la bufedo, verŝis por si duonglason da konjako kaj eltrinkis unuglute. Pensis iom kaj ankoraŭ verŝis. Iraida observis lin kun maltrankvilo.
— Ne timu, alkoholulo mi ne iĝos, — diris Stepanov, — la jaroj pasis, malfrue. Sed tamen...
— Eĉ se Rodiono Metodjeviĉ drinkas, do ĉe lia pensio tio estas permesebla, — tusinte en la pugnon, elmalproksime diris avo Metodo. — Ĉe ni en la japana milito estis subkolonelo, iu barono Drizen, tiu jamajkan rumon elsuĉadis po tri boteloj dum tago. Sed la rango ja estis mizera — nur subkolonelo...
— Paĉjo, ni drinku! — proponis Stepanov.
— Mi ne estas kontraŭ, — diris la avo, alirante al la bufedo pro ĝentileco per etaj paŝoj, — mi ĉiam povas drinki, kaj kun sobra menso resti. Kaj ke Rodiono Metodjeviĉ decidis veturi al Moskvo — tio estas prava...
— Ne forveturu, a-avĉjo! — petis Juĉjo. Li tre alligiĝis al Rodiono Metodjeviĉ, longe promenadis kun li kaj fanfaronis pri lia Ora Stelo en sia lernejo tiel, ke Eŭgeno foje estis tien vokita. — Ne forveturu, mi petas!
Iraida diris, ke la veturo kaj vizitado de instancoj povas voki nur tute nenecesan atenton al la persono de Rodiono Metodjeviĉ. Ustimenko, al kiu venis Stepanov poste vespere, diris, ke li nepre veturus, ke en tio eĉ ne indas heziti, kaj Vera Nikolajevna, kiu estis iel strange ekscitita, subite ruĝiĝinte, petis la edzon:
— Vlaĉjeto, skribu al Cvetkov. Ĉe liaj konatecoj kaj ebloj li ĉion atingos...
Ustimenko ĵetis rapidan rigardon al la edzino kaj ne respondis, kaj Vera, turniĝinte al Rodiono Metodjeviĉ, diris ĉu ŝerce, ĉu kolere:
— Via kara Vlaĉjeto tiun homon ne eltenas. Al li nun estas malagrable, ke mi nomis Konstantenon Georgijeviĉ-on, sed kredu, kredu, Konstanteno Georgijeviĉ ĉion ekscios kaj ĉion faros. Li multon povas kaj, ĉefe, ne timos. Min Vladimiro pro iuj kaŭzoj ne aŭskultos, sed vi, Rodiono Metodjeviĉ, al li ordonu — li skribos.
Ustimenko obeis — skribis. Vera diris, ke ŝi kun Luba akompanos Rodionon Metodjeviĉ-on, la vespero estas bonega, kaj ili hodiaŭ ankoraŭ tute ne spiris aeron. Kaj Stepanov subite, senintence, rimarkis, kiel Vera palpebrumis al Luba, kiel knabino.
Vlaĉjo voĉlegis al Stepanov sian leteron. Ĝi estis rekta kaj senkaŝa, sen ajnaj ĉirkaŭaĵoj kaj aludoj, eĉ iom malĝentileta, kiel ĉiam, kiam Vladimiro Atanazijeviĉ petis ion. Ili sidis en la kuirĉambro duope, Vera kaj Luba ŝlosis sin en la ĉambro. Kaj kiam ili eliris el tie, Stepanov komprenis: tempas iri — la fratinoj deziris «spiri», kiel diris Vera. Kaj Stepanov ankoraŭ estis rezonanta kun Ustimenko. Luba silentis, rigardis al Rodiono Metodjeviĉ per larĝe malfermitaj, flagrantaj, kiel ĉe la fratino, okuloj. Ŝajnis, ke ankaŭ ilia vangruĝo estis sama — malbrila, kaj ankaŭ scipovo esprimi per rigardo silentan kaj bonkoran kompaton, kaj ŝajne, ankaŭ kunsentemo pri aliula malfeliĉo.
— Ĉi tie, eble, io en proksima tempo klariĝos, — komencis Vladimiro Atanazijeviĉ. Li tre deziris rakonti al Stepanov pri la vespera interparolo kun Ŝtub, sed li subite ektimis, ke li nur esperigos Rodionon Metodjeviĉ-on kaj maltrankviligos lin. Kaj li ne finis.
— Kio klariĝos? — demandis Stepanov.
— Ja pri ĉi-tieaj partizanaj aferoj. Tiam ankaŭ Aglaja-n Petrovna-n estos pli facile serĉi. Tamen, veturo al Moskvo nenion malhelpos...
Stepanov elprenis el la poŝo la leteron de Amiraĝibi.
Ustimenko tralegis atente, lia frunto sulkiĝis.
— Bone, pri tio mi kun Nikolao Eŭgenjeviĉ konsiliĝos, — diris li, — vi estu trankvila, jam morgaŭ li pripensos...
Nina Leopoldovna, forprenante de la tablo la tean vazaron, subite enmiksiĝis kaj demandis:
— Kaj kio, propre, okazis al via edzino?
Stepanov ne respondis.
— Lasu, panjo, — diris Luba. — Ĉiam vi, vere...
— Mi diras pri tio, ke okazas ajnaj miskomprenoj, — per monduma tono, kiel ŝi ludis en teatraĵo de Dumas, ekparolis Nina Leopoldovna. — Ĉe ni, mi memoras, en decembro de la kvardek dua jaro al unu nia kamarado, bona kamarado, okazis malagrablaĵo: nia supera kasisto, vi lin, Lubanjo, memoras, talenta aktoro, iomete kiel bonvivanto, li bone ludis en la «Potenco de obskuro», nu ankoraŭ kiel nobla patro por melodramoj. Do li forlasis en apudurba vagono — jen stultuleto — kvar kilogramojn da butero. En tiuj tempoj! Ĉu vi imagas? Koŝmaro kaj teruro. Sed forto de kolektivo estas tia, ke ni lin defendis...
— Mia edzino buteron ne ŝtelis! — diris Stepanov.
— Brave! — malvarme diris Vera kaj prenis Stepanov-on ĉe la brako. — Foriri, tuj foriri!
— Ĉu vi ne promenos, Vladimiro? — demandis la admiralo.
Vlaĉjo skuis la kapon: li jam estis metanta sur la tablon sian trivitan skribmaŝinon.
— Ni revenos ne baldaŭ, — sonore sciigis Vera al Vladimiro Atanazijeviĉ. — Eble, ni ankoraŭ filmon spektos... Lubanjo postulas.
Li akompanis ilin per malgaja rigardo, pendigis sur vestarkon la malnovan tunikon, alŝovis pli proksime glason kun sensukera teo. Kaj pensis triste: «Kial, propre, ĉio ĉi, kune prenita, nomiĝas familio?»
Sur la strato Vera kaj Luba abolis sian decidon akompani la admiralon. Ili nun ektimis, ke ili ne trafos en la kinejon, kaj ree al Stepanov ŝajnis, ke ili iel strange interridas, interrigardas kaj ion ne findiras.
— Sukceson! — diris Rodiono Metodjeviĉ, militsalutinte.
Se li ion ne komprenadis, li ĝeniĝadis. Tiel ĝeniĝis li nun, kaj eksentis faciliĝon, turninte sin post la angulon de la Malnova skvaro.
— Uf! — diris Vera, kiam paŝoj de la admiralo silentiĝis. — Vidu, li kvazaŭ ion scias.
Kaj demandis:
— Ĉu vi min riproĉas?
— Ĉu vi estas el tiuj homoj, kiuj faras fiaĵojn kaj ankoraŭ deziras, ke oni ploru pri ili? — demandis Luba. — Ho, gardu vin, rakontos mi ĉion al via edzo.
— Vi ne kuraĝos!
— Sed se?
— Ne malbonigu al mi la humoron! — petis Vera. — Ja nenio okazos, ĉio ĉi antaŭlonge estas finita. Ni gajos, ridos, manĝos, dancos. Ja povas konserviĝi homaj rilatoj? Li pro mi ĉi tien alveturis...
— Ĉu freneza amo? — seke interesiĝis Luba.
— Ne juĝu, fratineto, — petis Vera. — Kiam vi ĝisvivos — komprenos.
— Apenaŭ. Kaj se mi komprenos — mi foriros.
— Ĉu de tia, kiel Vlaĉjo?
— De ajna.
— Sed kion do mi faru, se mi vere amas Ustimenkon?! Amas, malgraŭ tio, ke li ne realiĝis tia, kia mi vidis lin en mia imago. Ne, vi devas kompreni...
— Sed se mi ne deziras kompreni?
Ĝuste en tiu ĉi tempo Rodiono Metodjeviĉ eniris en sian ĉambron kaj ekvidis Barbara-n, kiu estis fumanta, kuŝante sur lia lito. Ŝi estis en malnova skia pantalono, ŝiaj rondaj okuloj rigardis malgaje, lace kaj karese. Stepanov simple forgesis, ke li sendis al ŝi telegramon — petis alveturi, konsiliĝi.
— Ĉu vi manĝis? — demandis li en la malnova maniero kaj same en la malnova maniero, kiel tiam, kiam ŝi estis tute malgranda kaj loĝis ĉe li sur la ŝipo, kisis ambaŭ ŝiajn manojn al la larĝaj polmoj. — Ĉu vi manĝis, filinjo?
— Ĉu vi ĉe Vlado estis? — demandis ŝi.
— Estis.
— Ĉu estas vere, ke li havas nur unu ĉambron?
— Ŝajne, — respondis la admiralo. — Ni en la kuirĉambro sidis.
— Kaj ĉu la kuirĉambro estas komuna?
— Ĝenerale ili iom dense loĝas. Tie estas ankoraŭ fratino, kiom mi komprenis, de lia edzino — Lubov Nikolajevna. Same bela virino. Kaj la patrino — parolas per ventra voĉo, kiel vetroparolisto. La filino jam dormis...
— Per kio do oni vin regalis?
Tio tamen estis tortura turmento. Ĉiam ŝi tiel, kun enua vizaĝo, pridemandadis lin pri Ustimenko, kaj li sentis, kiel batas ŝia koreto, kompatinda, soleca, stulta, laca pro tiu longa, absurda, neebla amo, tia malkonvena por lia Banjeto, — ŝi ja tutegale estas pli bona ol ĉiuj, pli saĝa, pli anima, pli simpla, pli klara; ne ekzistas aliaj, kiel Barbara, jen embaraso!
— Forgesu vi finfine pri li! — per admirala voĉo ordonis Stepanov. — Finita estas tio! Liberiĝu!
— Mi ne forgesos! — firme rigardante per siaj rondaj brunaj, plu ankoraŭ neplenaĝaj okuloj en la okulojn de la patro, kun malrapida subrido respondis Barbara. — Kaj ne kriu al mi, kiel al via supera ferdeko. Mi estas via filino, sed ne artilerio de ĉefa kalibro.
— Forgesu, filineto, — ektiminte, ke ŝi ofendiĝos, subite per maljunulina voĉo ripetis li. — Ni trovos por vi fianĉon, jen, ĉu vi deziras, mi el Moskvo alveturigos?
— Fianĉojn oni en la staplon multnombre liveris, — kiel en la infaneco, tenante la manon de la patro je la fingroj per du manoj, diris Banjo. — Tamen mi, paĉjo, ne estas fianĉino.
— Ĉu vi monaĥiniĝos?
— En antaŭaj tempoj — nepre. Kaj iĝus ne simpla monaĥino, sed asketa, aŭ kiel tio nomiĝis. Kaj poste lia grafa moŝto Vlaĉjo Ustimenko ĵetiĝus antaŭ mi sur la genuojn sur malvarmaj ŝtonaj platoj de severa monaĥeja preĝejo. Kaj en mia mano estas kandelo, kaj mi mem estas tia maldika-maldikega...
— Nu? — ne sen scivolemo demandis la admiralo.
— Kaj ĉio. Kaj poste mi kuŝus en ĉerko, kaj monaĥinoj super mi kompate kantus. Kaj grafo Ustimenko, diablo lin prenu, mortpafus sin el longa pistolo.
— Ĉu vi ĵus ĉion ĉi elpensis?
— Kaj ĉu vi deziras — mi lin murdos, — brilante per la okuloj, proponis Barbara. — Ĉu vi havas revolveron? Etendos tiele la manon — kaj bac-bac-bac!
— Ĉu vi malamas lin?
— Ne, amas, — kun suspiro diris Barbara. — Baldaŭ mi tute maljuniĝos, sed plu amos.
— Aŭskultu, sed kion vi en li finfine trovis? — subite eksplodis Stepanov. — Ke li lamiĝis en la milito? Do ni ankaŭ laman trovos, ne granda estas detalo. Ĉu vi kompatas? Ja ne estis tiel?
Barbara eksidis sur la lito, korektis la harojn, tiris sin, poste diris:
— Bone, paĉjo, vi ja min ne por tiu konversacio per depeŝo vokis. Kiajn vi havas novaĵojn? Ni parolu, poste iru en restoracion, mi deziras kun vi danci. Vi ne pensu — mi alivestiĝos...
— En restoracion? — miris la admiralo.
— Jes ja. Je mia konto, mi perlaboris sovaĝan monon. Kaj krome mi deziras, ke oni pri ni pensu: kia vi estas maljuna amindumanto kaj kian damon altrenis. Konsideru — mi kapricos kaj afektos.
— Afektu! — diris la admiralo. — Kaj mi vin per vergo frapos.
— Regalo estos luksa, — daŭrigis Barbara. — Plej multekostaj almanĝaĵoj. Vinoj, vodkoj, konjakoj, kakao, kafo, lakto...
Ŝi subite kisis al la patro la manon, kion ŝi faradis unufoje dum tri jaroj, diris, ke Eŭgeĉjo jam rakontis al ŝi la planojn de la patro pri la veturo kaj ke ŝi opinias — veturi necesas senprokraste. Stepanov kviete ridetis: ja li konis sian filinon...
— Da mono mi havas diable abunde, — daŭrigis Barbara, — ĝi por vi utilos, ne ŝajnigu vin milionulo...
Stepanov plu ridetis: jen por kio ŝi estis kondukanta lin en restoracion, por ke li vidu, kiel ŝi disipas monon.
— Kaj ĉu ŝtrumpojn vi por vi aĉetis, monaĥino? — demandis Rodiono Metodjeviĉ. — Aŭ vi plu farbas la krurojn?
— Ĉu Eŭgeĉjo klaĉis? — rapide demandis ŝi.
Kaj ordonis al li vestiĝi, raziĝi, alŝraŭbi la Oran Stelon kaj ĝenerale «konformi».
— Mi same penos! — diris ŝi ial minace.
Ĉu li ŝin tro amis, ĉu li iĝis maljuna kaj sentimentala, sed ial, kiam ŝi venis en lian ĉambron «preta tute», laŭ ŝiaj vortoj, li eĉ rozkoloriĝis pro fiero: kian li havas filinon, kia estas lia Barbara, kiom ŝi pli bonas ol ĉiuj kune prenitaj «belegulinoj», kiel tiu Vera Nikolajevna, kiu sian belon portas kaj al ĉiuj montras, — belon ĉiam saman, neniam festan, aĥ, ne indas paroli!.. Kaj per mallaŭta voĉo, memkontenta kaj eĉ rulanta, Rodiono Metodjeviĉ ĝoje diris:
— Nu, do, turniĝu, turniĝu, montru vin, filineto!
Ŝi klakis per la ŝaltilo, por ke la patro vidu kaj la fasonon de la kostumo, kaj kiel ŝi aranĝis la harojn, kaj kiel ŝi rekte kaj feliĉe rigardas al li — same kontenta pri si, pri la elpensita diboĉo. «Rigardu, paĉjo, ĉu nemalbonas via filino?» Kaj li, certe, rigardis, pririgardis, fiksrigardis al ŝia kvieta, moke bonkora, saĝa rigardo, al la peza nodo de la tute ne moda nun hararanĝo (kaj kiam ŝi sukcesis kreskigi la harojn!) kaj al tiu amara, momente glitinta apud ŝiaj lipoj esprimo, kiun li plurfoje rimarkadis post la milito kaj kiun ne povis pardoni al Ustimenko, kaj al tuta ŝia speciala, specifa al ŝi, ĉiama malfermiteco. «Jen mi estas tia, homoj, mi tuta estas ĉi tie, amu min, mi vin amas!» Tia, ankoraŭ malgranda, ŝi iradis en Kronŝtadto, tia estis sur la ŝipo, tia ŝi elkreskis...
— Kaj ankoraŭ saketo estos, — diris Barbara. — Iraida nun ĝin ankoraŭ per broso purigas — deziris alproprigi, sed kun mi oni tiel ne ŝercu, kio estas mia — tio estas mia, vi min konas!
— Kaj ĉu peltmantelon vi havas kontraŭ frosto?
— Da peltmanteloj mi havas superabunde, — mensogis Barbara, — kiom ajn, tri aŭ kvar. Mi entute, paĉjo, ekskluzive vestiĝas. Sed ili ĉiuj estas ne retajloritaj, ĉe la peltisto. Mi ja ŝatas modajn aĵojn, ne povas postiĝi. Por vi mi surmetos la peltmantelon de Iraido — ĝi estas ŝike kudrita. Ĉu vi deziras, paĉjo, drinki?
— Drinki eblas!
— Drinki ĉiam eblas, — diris avo Metodo. — Se bone, ĝustamezure. Sed se kun skandalo, tiam plej bone sin deteni.
— Mi, avo, kun skandalo drinkos, — diris Barbara, kisinte Metodon. — Mi ŝatas, se drinki, tiam bati, per tranĉilo iun tranĉi, ĉu vere, paĉjo?
— Ĉesu vi, — petis la admiralo, donante al la filino la peltmantelon en la antaŭĉambro. — Eĉ aŭskulti estas ridinde!
Avo Metodo gratis la dorson je la pordofosto kaj interesiĝis:
— Kien ja vi, geknaboj?
— En restoracion! — sciigis Barbara. — Ni, geologoj, ĉu vi scias, kiel drinkas? Per litroj! Pereinta popolo!
— Al restoracioj iras, — koleriĝis la avo, plu gratante sin je la pordofosto. — Ĉu vi vidis? Tie ja estas freneza kosto, nepensebla rabo. Per la sama mono mi por vi hejme kaj galantinon donos, kaj haringon kun cepo, kaj fritaĵon, kaj vodko estas — eĉ droni eblas, ĝis la oreloj.
— Sed ni, avo, deziras en restoracion! — diris Barbara. — Kaj vi al ni ne obstaklu!
— Ekhavu unue propran peltmantelon! — senpripense diris la avo.
Barbara ĵetis al li minacan rigardon, li fermis sian buŝon per la mano. Juĉjo petis same preni lin en restoracion, sed Iraida jam demetis lian piedveston por nokto, kaj li paciĝis kun sia sorto.
— Eble, ankaŭ ni iom poste aliros! — promesis Eŭgeno. — Se Ira havos humoron.
— Vi iros je via propra konto, Eŭgeĉjeto, — diris Barbara. — Kaj ĉar vi tion malŝategas, do Ira ne havos humoron. Ni iru, paĉjo. Kaj memorfiksu — mi estas via damo. Unu rigardo flanken, kaj mi, farinte al vi scenon, foriros en nokton.