Triope
— Vi, Regler, povas min ne plu viziti, — diris Bogoslovskij, lavante la manojn en la barako de la militkaptitoj. — Vi estas praktike sana. Vi tute taŭgas por reveno al la patrujo kaj elpaŝo en mitingo de studentoj, veteranoj de la milito. Vi krios «heil, Sieg heil, hoch» kaj rakontos pri kruelaĵoj, kiujn faris la rusoj rilate al vi, militkaptitoj.
Dum tiuj monatoj de konstanta komunikado kun germanoj Bogoslovskij tiom spertiĝis pri la lingvo, ke parolis preskaŭ sen paŭzoj. Rudi al lia parolo nenion respondis, sed, kiam Nikolao Eŭgenjeviĉ intencis foriri, diris:
— Mi elpaŝos en gazetaro kaj rakontos, kiel vi... havante mem tian malfeliĉon, savis al mi la vivon.
— Vi mensogas! — malgaje subridis Bogoslovskij. — Rozkolora mensogo! Nenio tia estos. Tie, kien vi forveturos, estas pli profite, pli singarde, pli oportune vivi kiel veterano de la milito kaj suferinto pro la milito, ol simple kiel honesta homo. Vi, estonta kolego, ektimis ekde la juneco. Same vi ankaŭ mortos.
— Mi elpaŝos! — ne tro certe ripetis Rudi.
— Kaj denove vi mensogas! — ne donante la manon al Regler, diris Bogoslovskij. — Tio estos kontraŭ la fluo. Kaj por kio vi, diligenta knabo, naĝu kontraŭ? Kaj ankaŭ via Otto von Voss ankoraŭ leviĝos, montros al vi, estonta medicinisto, kiel malhonorigi lin.
— Mi — sen familinomo, — apenaŭ aŭdeble balbutis Rudi.
Bogoslovskij subridis kaj foriris. Ĉe la pordego de la barakaro lin interkaptis la leŭtenanteto, diris, ke en la kancelarion venis kolonelo Ŝtub, atendas tie Nikolaon Eŭgenjeviĉ-on, kaj se tiu ne hastas...
Bogoslovskij ne hastis. La mallongkrura Ŝtub, rulante per la lipoj la cigaredingon, estis iranta el angulo en angulon tra la hele prilumita ĉambro, kiam la maljuna doktoro malfermis la pordon.
— Ja vi rimarkeble lamas, — diris Ŝtub, — el la koridoro aŭdeblas. Ĉu operacii kun tia kruro estas malfacile?
— Ne tro. Mi jam kutimiĝis. La ventro pli malhelpas.
— Jes, mi aŭdis. Ĉu baldaŭ la medicino tiun fiaĵon venkos?
— Eĉ se baldaŭ, por ni, kiuj trafis en tiun ĉi historion, hodiaŭ ne estas pli facile. Tamen, mi persone pensas, ke unu dekono de la penoj, direktitaj al tia milito, kiel la ĵusa, tute sufiĉus por fini ĉiujn ajn kancerojn. Kaj kiel vi vivas?
— Iel-tiel.
— Ĉu vi militis?
— En iu maniero, — kun mallonga subrido, mirinde beliganta lian malbelan vizaĝon, respondis Ŝtub. — Iomete.
— Kaj kiel do via vidkapablo?
— Ĝi malhelpis. Vi jen kion faru, — turniĝis Ŝtub al la leŭtenanto, — mi petas, komplezu nin — alportu po glaso da teo. Se eblas, pli fortan.
La leŭtenanteto ekiris organizi teon.
— Via Ustimenko skribis al la CK, — diris Ŝtub, — mi intencis al vi en la malsanulejon veturi el ĉi tie, sed eksciis, ke vi estas ĉi tie. Ĉu tio estas via komuna ideo — pri la militkaptitoj?
— Verŝajne, eĉ pli multe mia, — prepariĝante defendi sian ĉefkuraciston kontraŭ nesciata danĝero, respondis Bogoslovskij. — Kaj tio, ke skribis li sola...
— Ĉu vi scias, kion li skribis?
Nikolao Eŭgenjeviĉ grakĝemis: certe, li ne sciis, kion tie skribaĉis tiu furiozulo.
— Nu, ĝenerale, — balbutis li, — konkrete ni ne...
— Bone skribis via Ustimenko, — diris Ŝtub. — Bone kaj saĝe. Kuraĝe. Certe, estis obĵetoj, sed lia ideo estis subtenita. Speciale, nia regiono subtenis, al ni unuaj oni konsilis okupiĝi pri tio. Mi ĉi tie kunvenigis kamaradojn, kaj ni la decidon redaktis ĝuste koncerne de via malsanuleja kvartalo. Ni pensas plene la militkaptitojn al via objekto direkti. Ili kaj troviĝas apude, kaj estas specialistoj, kaj ili mem ja, diabloj, detruis per siaj bombardadoj kaj bombadoj...
— Zolotuĥin rifuzos, — diris Bogoslovskij.
— Por kio do li rifuzu, se li antaŭ sia forveturo mem ĝuste pri tio okupiĝis...
— Okupiĝi eblas malsame.
— Pozitive okupiĝis, se vin tio kontentigas. Kaj forveturis li ne al Soĉio, sed al la filo, vi scias, por kio.
La leŭtenanteto alportis sur profunda telero du glasojn da teo kaj du sojajn bombonojn, verŝajne siajn proprajn. Ŝtub dankis, kaŝe subridinte pri la regalo, eltrinkis unuglute sian glason kaj demandis:
— Ĉu ni veturu?
— Kien?
— Al via ĉefo.
— Por kio al li veturi, se li estas en la malsanulejo.
— Ĉu li loĝas tie?
— Kial loĝas? Laboras. Kaj li estas el tiuj, kiuj se ie laboras, tiam tie ankaŭ loĝas, kaj hejme nur dormas, kaj eĉ tio ne ĉiam.
— Ĉu tia pozitiva kamarado?
— Kaj vi ne suspektu, kamarado Ŝtub. Aŭ laŭ via posteno oni devas ĉiujn suspekti?
Ŝtub demetis de sur najlo la trivitan ledan raglanon, surmetis ĝin sur la larĝajn ŝultrojn kaj, kvazaŭ ne aŭdinte la demandon de Bogoslovskij, interesiĝis:
— Vi en kiaj rilatoj kun Postnikov estis, kun tiu loka doktoro?
— En la plej bonaj. Mi opinias lin ankaŭ ĝis nun modela homo kaj kuracisto, — eĉ kun ioma defio respondis Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Kaj neniajn fiajn onidirojn mi kredas kaj neniam kredos.
— Ĉu Ustimenko Postnikov-on same konis?
— Lia disĉiplo.
Sur kraketanta neĝo ili ĝisiris la kirurgian klinikon, leviĝis sur la duan etaĝon, frapis al la pordo de Vladimiro Atanazijeviĉ. Tiu estis mallerte klakanta per abako: lin turmentis kahelaj platoj por tegado — ĉiam ne konformadis la ciferoj. Ŝtub viŝis la okulvitrojn. Ustimenko, aŭskultante Bogoslovskij-on, korektatan de Ŝtub, komencis eĉ rideti knabece larĝe — lia solideco ankaŭ ĝis nun estis malbona: laŭ la vizaĝo de Vladimiro Atanazijeviĉ ĉiam estis videbla, kiam li koleras, kiam ĝojas, kaj kiam feliĉas.
Nun li estis feliĉa.
Unue, ekzistas vero sur la tero, Moskvo atentis lian energian leteron — nun disvolviĝos la konstruado de la malsanulejo, kiel decas al tia gvida objekto. Kaj due, venis depeŝo de Mitjaŝin.
— De kia tia Mitjaŝin? — demandis Bogoslovskij.
Vladimiro Atanazijeviĉ eĉ indignis.
De Mitjaŝin, de tiu Mitjaŝin, kiu kune kun Aŝĥen Ovanesovna estis lia garantianto, kiam li partianiĝis, de la homo, pri kiu Ustimenko sciis, ke ĝuste sur li, sur lia kvieta kaj trankvila certeco tenas sin la medsanbato, hodiaŭ venis telegramo: «Konsentas petas transkontigi transloĝigan monon elveturas al konstanta loĝado kun kvar familianoj esperas al tolereblaj loĝaj kondiĉoj».
La telegramo kuŝis sur la tablo, Ustimenko etendis ĝin al Ŝtub.
— Ĉu profesoro? — demandis Aŭgusto Janoviĉ.
— Pli ol! — diris Ustimenko. — Akademiano en sia afero.
— Ĉu terapeŭto?
— Li per mallarĝa specialeco sin ne limigas.
— Kion tio signifas?
— Milita helpkuracisto. Kun grandega sperto. Bonega mastrumanto. Li por mi staras kiel muro kaj turo...
Ŝtub plu turnadis la telegramon en la fingroj.
— Nu, kaj mi kiel al tio rilatas? — demandis li.
— Tiel, ke dufoje en kunsido de la buroo de la regiona komitato, kiam estis levataj niaj demandoj, vi la konstruadon subtenis. Kaj brikojn ni ricevis per via helpo, tio estis via ideo, ĉu vi memoras — kun barĝoj?
— Do, la «tolereblaj loĝaj kondiĉoj» — tio estas al mi adresita?
— Jes, — sen ĝeniĝo konfesis Ustimenko. — Vidu, mi al Mitjaŝin, kiel Ivano Aleksandroviĉ Ĥlestakov, skribis, ke ĉio estas. Nun mi ne havas revenan vojon. Tial mi turnas min al vi, kiel al membro de la buroo de la regiona komitato. Kaj jen ankaŭ Nikolao Eŭgenjeviĉ vin delonge konas, diras: vi malsanulejajn aferojn komprenas...
Kolonelo Ŝtub kaŝis la telegramon en la flankan poŝon kaj diris sekete:
— Nu, mi ne tro komprenas, sed taskon tian al mi kamarado Zolotuĥin donis.
— Ĉu kontroli nin? — interesiĝis Ustimenko.
Ŝtub ne respondis, nur subridis malmilde.
— Ĉi tie oni pri vi plendis, kamarado Ustimenko, ke vi vian specialan karton-rajtigilon pri nutraĵo — ĝuste vian, donitan al vi, kiel al la ĉefkuracisto, — irigis, se tiel diri, ronde: al ĉiu kuracisto por certa tempo. Tio estis taksita kiel filantropeco, kiel almozo, kiel sistemo de nutrado de «siaj» homoj, kiel rompo de la instalita ordo...
La voĉo de Ŝtub estis trankvila, iomete abomenanta.
— Estis uzitaj fortaj esprimoj.
Li silentis iom, kvazaŭ serĉante vortojn, suspiris kaj diris:
— Nun la respektiva organizaĵo plenumis ordonon de kamarado Zolotuĥin, trovis por via malsanulejo ses specialajn kartojn. Tial la rondo, kiun priservis via karto, tre mallarĝiĝis. Kaj eble, vi vian specialan karton lasos por via familio?
— Kaj Mitjaŝin? — demandis Ustimenko.
— Ja al vi oni plu veturas kaj ankoraŭ plu veturados...
— Nepre.
— Bone, kamaradoj, ni trovos solvon, — diris Bogoslovskij. — Ankaŭ vi, Vladimiro Atanazijeviĉ, tute nepolitike kondutas. Necesas ekstari, ĝentile riverenci, esprimi dankon de la malsanuleja kolektivo pro la amika zorgo, sed anstataŭ tio vi kiel kun tranĉilo al la gorĝo — kaj Mitjaŝin? Vi pri li, Aŭgusto Janoviĉ, mi petas, ne koleru, li ekde la frua juneco tia estis, tiu kamarado ĉefkuracisto.
Kaj interesiĝis:
— Kaj pro kio, vere, oni al la malsanulejo tiel bonkoriĝis? Jen tute nenio, kaj jen nun samtempe ses kartoj? Per kio tiu ĉi sorĉa transformiĝo klarigeblas?
Ŝtub pensis pri la «informo» de Gorbanjuk, kiu sciigis la estraron pri la «sistemo de almozoj kaj nutrado», sed nenion diris, kaj anstataŭe sen ajnaj antaŭvortoj demandis pri Postnikov kaj pri liaj rilatoj kun Ĵovtjak. Bogoslovskij kaj Ustimenko interŝanĝis rigardojn. Aŭgusto Janoviĉ interkaptis ilian maltrankvilan rigardon kaj kun mallonga suspiro eksplikis la aferon, tio estas tiujn cirkonstancojn, kiuj kondukis lin al penso pri plena senkulpeco de Postnikov. Restis ankoraŭ enigmoj, kiujn necesas solvi, kaj Bogoslovskij kun Ustimenko devas en tio helpi.
La konversacio komence iris malvigle, poste pli arde. El la neekzisto per talento de Nikolao Eŭgenjeviĉ subite reaperis Ĵovtjak kun la parfumita kalvo, ekparolis per velura voĉo, komencis respektinde elpaŝi, glatumi malsanulojn kaj suferantojn per la dika polmo, proklami siajn teruretajn veraĵojn pri tio, ke por kio ja riski la statistikon, operaciante neoperacieblan? «Li ankaŭ hejme, inter proksimuloj kaj parencoj bonorde forpasus, — kun furiozo en la voĉo citis Bogoslovskij la faman eldiron de Ĵovtjak, — kaj vi al mi plusajn rezultojn al la minusaj ŝanĝas!»
Ŝtub aŭskultadis, fumadis, kun abomeno ridetadis: Ĵovtjak, la perfidulo, la urbestro-murdisto, la lakeo de la komandanto majoro zu Stackelberg und Waldeck, subite reviviĝis antaŭ li kaj potence direktis la sorton de Ivano Demetrijeviĉ Postnikov, — tiu ja ankaŭ artikolojn anstataŭ Genadio Tarasoviĉ verkadis, por ke Ĵovtjak nur subskribu, kaj operaciadis anstataŭ li, kaj kuracadis, kaj resanigadis.
— Amo ne estas trudebla! — rememoris Ustimenko la frazon de Postnikov apud la armea komisariato, kiam ili renkontiĝis en tiuj malfacilaj minutoj. — Vi ne povas imagi, kamarado kolonelo, en kia li tiam estis stato — Ivano Demetrijeviĉ. Mi, certe, kulpas, tre kulpas, ke mi ne kuntrenis lin perforte. Li irus, sed, verŝajne, li pensis, ke al li oni ial ne kredas...
— Ha, kial silenti, — subite per decida, sed ne rakontanta voĉo interrompis Bogoslovskij, — pli malbone ne estos, mi eldiros miajn konsiderojn. Mi supozas, kamarado Ŝtub, ke rolis unu cirkonstanco, ne reflektita en dokumentoj. Ivano Demetrijeviĉ estis en la blanka armeo, kaj Ĵovtjak, probable, tion sciis.
— Kiel kiu li tie estis? — malmilde demandis Ŝtub.
— Certe, kiel kuracisto...
Ŝtub laŭ sia maniero iradis el angulo en angulon, aŭskultadis atente, fojfoje redemandadis, fojfoje ne konsentadis — klarigadis por si bildojn de la nekonata al li vivo pli detale. Liaj okuloj ne estis videblaj, briletadis la dikaj okulvitroj, kaj pro tio al Ustimenko estis malfacile rakonti tiujn detalojn, kiuj interesis, nesciate kial, Aŭguston Janoviĉ-on.
— Ĉu povis Postnikov mortigi Ĵovtjak-on? — interesiĝis Ŝtub.
— Mortigi? — miris Bogoslovskij.
Li silentis iom kaj decidis:
— Tute povis.
— Kial vi tiel supozas?
Denove ĉio rekomenciĝis. Ŝtub estis skrupula homo.
— Tamen, la vivo plenas je ĉiaj neatenditaĵoj, — lace prononcis Ŝtub. — Jen ĉi tie estis ĉe via, se mi ne eraras, onklino, Aglaja Petrovna, terura malamiko librotenisto Averjanov...
— Mi scias, — diris Vladimiro Atanazijeviĉ, — la onklino rakontis, li ŝin ne perfidis, kvankam tute povus perfidi al la gestapanoj...
— Sed ĉu vi Aglaja-n Petrovna-n post tiuj eventoj vidis? — miregis la neniam miranta Ŝtub. — Tio estas ekstreme grava. Kie, kiam, kiel — rakontu detale...
— Nu, tio estas longa afero, — respondis Ustimenko.
— Ni ne prokrastu, ni tion ne rajtas, — diris Ŝtub.
Li eksidis antaŭ Vladimiro Atanazijeviĉ, la seĝo knaris sub lia fortika korpo. Bogoslovskij iris al la sofo, apogiĝis al la dorso.
— Nun estas malfacile restarigi en la memoro, — komencis Ustimenko, — sed pri Postnikov ŝi tute certe rakontis, ke li pafis al la germanoj. Kaj pri Alevtina Andrejevna — la unua edzino de admiralo Stepanov...
Ŝtub petis paperon, komencis meti sur ĝin siajn algebrajn signojn. La tempo iris, tiktakadis la horloĝo, la malsanulejo tute kvietiĝis, Aŭgusto Janoviĉ plu skribadis notojn. Lia vizaĝo kvazaŭ glatiĝis, nur la puran frunton super la okulvitroj fojfoje por momento tratranĉadis akra sulko.
— Jen kiel, — neatendite diris Ŝtub, — vidu, kiel rezultas...
— Indas malpli suspekti, — de sur sia sofo akre prononcis Bogoslovskij. — Mi la unĉanskan popolon, vidu, trae konas. Kaj al mi tiuj fiaĵoj, pri kiuj oni ĉi tie klaĉas...
— Bone, tion ni sukcesos poste, — forsvingis Ŝtub.
Li pensis iom kaj petis Ustimenko-n:
— Devos vi, Vladimiro Atanazijeviĉ, ĉion en detaloj skribi. Mi komprenas, tio estas malfacila, mi komprenas — pasis nemalmulta tempo, mi komprenas — vi estas okupita, sed ĉi tie estas afero ekstreme serioza. Kaj, vidu...
Li iom prokrastis:
— Vidu, subite — kio ajn en la mondo povas okazi, — eble, via onklino, Agaja Petrovna, estas viva...
— Viva? Tiam kie do ŝi estas? — ekkriis Ustimenko.
— Sed tion mi jam ne scias. Ankoraŭ ne ĉiuj en la patrujon revenis, ĉio povas esti... Nu, bone, rakontu plu, kion vi memoras!
Memoris Ustimenko ankoraŭ nemalmulte kaj rakontadis nun kun ĉiuj detaloj proksimume ĝis la dekunua horo. Ĝis tiu tempo ĉiuj ili tute elturmentiĝis: en sia rakonto Ustimenko devis rememori kaj la pereon de Ksenia Nikolajevna Bogoslovskaja kaj de la filino Sanjo — la onklino ankaŭ tion sciis detale.
— Nu, bone, dankon, — prononcis Ŝtub, leviĝante kaj metante en la internan poŝon de la tuniko la paperojn kun skribaĵoj. — Do, vi ne forgesos, ĉu?
En la trofea «Opel» Ŝtub eksidis apud la ŝoforo, frostosente kuntiriĝis kaj diris:
— Baldaŭ, Tereŝĉenko, nia malsanulejo estos unuaklasa. Se vi intencas malsani — atendu iom. Retenu vin.
— Mi ĝenerale estas sana, — respondis Tereŝĉenko, — senvitaminozo ekzistas, sed tio estas ekskluzive rezulto de la milito. Se la nutradon plifortigi...
Tiun plendon Ŝtub lasis preter la oreloj. Tereŝĉenko tre ŝatis plendi, sed Ŝtub scipovis ne aŭdi.
— Kaj kien ni veturas? — demandis Aŭgusto Janoviĉ.
— Ŝajne misvojiĝis, — respondis Tereŝĉenko. — Se aldoni por mi specialan karton pluse al mia laborista...
— Necesos retroveturi, — diris Ŝtub. — Tie antaŭe estas sakstrato, ĉu vi ne vidas?
Ili revenis al la kirurgiejo. Ĉi tie, sub malrapide falanta neĝo, aperis antaŭ la lumĵetiloj mem de la aŭto la granda figuro de Bogoslovskij.
— Eksidu, ni veturigos! — proponis Ŝtub. — Kien vi iras en tia malfrua tempo?
— Jen, oni vokis, — diris li, engrimpante en la aŭtomobilon, — al la riveristoj, operacii. Tien oni Salov-on alveturigis.
— Ĉu io serioza?
— Apenaŭ, li estas hipokondria homo, sed postulas nepre min. Se mi rifuzos — li ofendiĝos...
— Nu, kaj diablo lin prenu! — feroce diris Ŝtub. — Vi ja ne estas knabo.
— Ne knabo, sed ankaŭ li estas gravulo. Nun ili marmoron ricevis, kaj ni por kuirejoj ĝin nepre bezonas: por diskarnigaj tabloj, ĉu vi scias? Se mi montros delikatecon — estos marmoro por la malsanulejo, se mi montros malmildecon — li nenion donos...
Ŝtub mallaŭte ekridis, rememoris la nigraravinan «aeroplanon», la junecon, sian oficvojaĝon pri la «afero de d-ro Bogoslovskij».
— Kio estas ridinda? — demandis Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Mi jen hieraŭ veturis — operaciis, mi ne diros, kiun. Bagatela operacio, helpkuracistoj en malnovaj tempoj ĝin facilege plenumadis. Kaj zinkitan ladon mi ricevis, tio estas, certe, ne ladon, sed rezolucion...
— Aŭskultu, Tereŝĉenko, — diris Ŝtub, — kiu povus esti ĉe ni pri zinkita lado?
— Ja Kodjura, — diris Tereŝĉenko, — tiu fripono, kamarado kolonelo! Sed ne kaptebla...
— Ĉu Kodjura? — demandis Ŝtub.
— Kuracista sekreto, — respondis Bogoslovskij. — Kaj cetere li donis al mi la ladon absolute laŭleĝe, sed ne donadis kontraŭleĝe. Avaradis kaj asertadis, ke ni al tiuj fondusaj konstrumaterialoj ne rilatas...
La aŭtomobilo haltis ĉe la malsanulejo de riveristoj. Ŝtub premis la manon al Bogoslovskij, Nikolao Eŭgenjeviĉ eniris en la malaltan, malhelan vestiblon kaj tuj komprenis, ke okazis eraro, ili ne komprenis telefone, ke ne necesas veturigi Salov-on el ĉi tie al li, ke li alveturos mem, kaj forveturigis la malsanulon en la kirurgiejon al Ustimenko...
— Ĉu ia aŭteto ĉe vi ne troveblas? — demandis li de tre beleta, forte parfumita flegistino. — Mi, vidu, estas lama...
Kaj li almontris sian dikan kruron.
Aŭto, certe, ne estis.
Tiam li telefonis al Ustimenko kaj diris, ke li «tuj» estos en sia kirurgiejo, Salov ne koleru.
Iris li dum ĉirkaŭ horo, kaj proksime de la kvartalo, kiel komenciĝis alveturaj kavoj, falis, kaj tiel mallerte, ke li longe tenis sian kapon — tie staris furioza bruo.
«Ĉu maljuneco? — pensis Bogoslovskij kaj per la fingroj palpis, ĉu ĉiuj dentoj estas sendifektaj. — Verŝajne, mi maljuniĝas...»
Salov estis kuŝanta pura, rozkolora sur la rulbrankardo, turnadis la fingrojn antaŭ si. Ekvidinte la elturmentitan doktoron kaj spertinte momentan senton de ĝeniĝo, li tordis sian grasan, nerazitan vizaĝon kaj rakontis, kiajn li sentas suferojn ekde tiu momento mem, kiam «manĝis peklitajn fungojn». «Ne por ses tabloj mi el vi marmoron prenos, sed por dek du!» — pensis Bogoslovskij kaj ekiris lavi la manojn. Kaj dum li lavis, ĝispensis ĝis la fino: «Per nekontanta pago fine de la sekva jaro. La riveristoj marmoron ne havas, sed ili ricevis germanajn elektrajn viandmuelilojn. Mi interŝanĝos al la marmoro. Kaj kun la regiona malsanulejo mi faros kombinon — necesas rigardi, kion ili havas».
— Ĉu estas dolore, kamarado profesoro? — demandis Salov.
— Estus dolore, se ni same al iuj malsanuloj rilatus, kiel tiuj malsanuloj al niaj embarasoj kaj bezonoj, — per anticipe preparita frazo respondis la ruza Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Estus tre dolore...
Salov rideris sur la operacia tablo tiel, kvazaŭ oni lin tiklus.
— Marmoron ni bezonos, — diris Bogoslovskij. — Ĝi estas ne fondusa, por kuirejaj diskarnigaj tabloj.
— Ni faros! — haste respondis Salov.
— Por dudek tri tabloj! — pafis Bogoslovskij kaj mem iomete ektimis...
— Eĉ por cent! — preta al ĉio, diris Salov. — Ankoraŭ krudferajn tubojn mi al vi alĵetos, hieraŭ Ustimenko pri ili kverelis...
Kaj kiam Salov ekdormis sub narkozo, Bogoslovskij subite rememoris, ke li eĉ vorton ne diris pri vitro. Post la operacio Salov estos, probable, pli avara... Tamen, marmoro kaj tuboj jam estas: siajn promesojn li scipovas plenumi...
Lavinte sin post la operacio, apenaŭ paŝante pro laco, Bogoslovskij malrapide ekiris en la kabineton, kie estis lia loĝejo. Ustimenko, plene malferminte la fenestron en la malvarman, neĝan, malhelan nokton, estis skribanta ĉe la tablo, surĵetinte sur la ŝultrojn sian flotan palton. Nikolao Eŭgenjeviĉ, kolere snufante, ke Vladimiro frostigis la ĉambron, sternis por si sur la sofo kaj, demetenate kun grakĝemo la boton, demandis:
— Kion vi skribas?
— Ja por Ŝtub mi skribas, — rapide respondis Ustimenko. — Ne eblas ja tion prokrasti. Kion vi pri li pensas, pri Ŝtub?
— Nemalbona, konvena. Estis iam. Kaj kia li estas nun — mi ne scias. Eble, ankoraŭ prenos nin — min kaj vin — kaj sidigos en malliberejon, tion neniu scias...
Ustimenko subridis, volvis siajn foliojn tube kaj ekstaris.
— Bone, kuŝiĝu, — diris li, — mi iros hejmen skribi.
Li lerte enŝovis la brakojn en la manikojn de la flota palto, demetis de la najlo la kaskedon, prenis la bastonon kaj ankoraŭ staris iomete, pensante pri io kaj severe kuntirante la brovojn. Poste balancis la kapon kaj foriris.