Reveno al Unĉansko

La admiralo estis renkontita per pano kaj salo jam en la nova domo, en la «bangalo», kiel esprimis Eŭgeno Rodionoviĉ, forpalpebrumante larmojn kaj dirante konvenan al la okazo, sed ne sen humuro, paroladon. Avo Metodo en gumtola, rigidiĝinta kiel kesto, mantelo, staris malantaŭ la ŝultro de la filo, ĉirkaŭrigardante la enirĉambron kun alkaj kornoj anstataŭ vestohokoj, kun malalta, rostra lustreto, kun artifika starlampo apud mallarĝa trumo. Barbara, alpremiĝinte al la potenca patra brusto, sen honto ŝmacis per la nazo kaj frotis sian vangon je la malmola drapo de la admirala uniformo. La unuaklasano nepo Juĉjo staris larĝe dismetinte la fortikajn krurojn, kuspnaza, kun hartufo, tenis en la etendita mano bukedon da aŭtunaj sepultaj asteroj. Iraida, nur hodiaŭ farbinta la harojn al or-pajla koloro, penis ekvidi sin en la trumo kaj por tio etendadis la kolon, sed senrezulte — malhelpis, kiel ĉiam kaj en ĉio, avo Metodo.

— Nu, jen, — finis Eŭgeno, transdonante al la patro rondan paneton kun salujo, — kaj nun, paĉjo, vi ĉi tie estas mastro kaj ĉefa unusola estro!

Ne ellasante la varman ŝultron de Banjo el la larĝa polmo, la admiralo per la dekstra mano prenis la panon kaj ekiris rekte en la malfermitan pordon de la manĝoĉambro, kie jam estis primetita tablo por la unua malpeza matenmanĝo. Avo Metodo ŝoviĝis post li, sed Eŭgeno lin bonanime, familiare retenis, dirinte, ke la superan veston necesas demeti ĉe la enirejo kaj per tiaj botegoj ne indas kripligi novan pargeton. Kaj entute ne necesas ĉiam eniri tra la ĉefenirejo: ekzistas akcesora enirejo tra la kuirejo, kaj tie estas proksima la ĉambro, donita al plena dispono de la maljunulo.

— Jen en tia direkto, avo, vi agu! — konsilis Eŭgeno kaj facile puŝis la avon al la perono. — Kutimiĝu al nova bela vivo! Por maljunaj estas ĉie ja honor'1!

La avo humile obeis: li estis kun bruo revenigita de la ĉielo sur la teron, kaj ne sen amaro Metodo pensis, ke vane li orgojlis dum la vojo en la luksa vagono, sentante sin patro de admiralo...

La kuirejo estis nova, riĉa, hela, per io rememoriginta al la avo la «necesejon» en tiu internacia vagono, en kiu li veturis hodiaŭ kun la filo. Ĉio estis blanka, multe da kranoj kaj multege da brilanta hela metalo. Kaj bruis ĉio same, kiel en la vagona necesejo, sed ne pro moviĝo de trajno, sed pro fritado kaj bolado de diversaj manĝaĵoj, kiuj estis kuirataj, verŝajne, por vespera akcepto de gastoj. Manipuladis ĉi tie osta, hirthara, kun longa vizaĝo kaj rapidaj moviĝoj, nekonata nova kuiristino en blanka malsanuleja kitelo.

— Bonan tagon, — diris la avo kaĵole, — respekton al vi...

— Ĉu la karbon vi alveturigis? — demandis la virino. — Finfine bonvolis...

La avo iomete ofendiĝis, sed, sciante la vivon, ne montris tion — li bonege komprenis, ke nun li en multaj aferoj dependos de favoro de tiu kolera kaj rapida sinjorino...

— Sed ĉu ĉi tie oni per karbo hejtas? — interesiĝis li. — Ne gravas, karbon ni trovos, tamen mi por nia admiralo estas patro, ni kune ĵus per la moskva eksprestrajno venis...

La kuiristino en tiu momento ektiris el la bakujo kuirpleton kun io bakata kaj, forpelinte la avon de sur sia vojo, komencis insulti, ke la bakforno «bruligas» supre kaj «ne prenas» la malsupron.

— Iru, iru for de ĉi tie, avo, — krieme ordonis ŝi, — iru, ne staru, kiel ĉevalo...

La avo malice subridis pri fremda malfeliĉo (li sukcesis rimarki, ke la viandaĵo sur la bakpleto sufiĉe bruliĝis) kaj ekiris serĉi la ĉambron, destinitan por lia loĝado. Komence la maljuna Metodo trafis en banĉambron, kien li apenaŭ traŝoviĝis en sia gumtola mantelo. Tie li ne sen plezuro turnis kranojn kaj kranetojn, tiris anson, tuŝis banhejtilon, palpis ruĝan kaj flavan spongojn, suspiris pri lukso kaj beleco kaj, enrigardinte dum sia serĉa vojo en du murŝrankojn, finfine trovis sian ĉambreton, kie li rekonis proprajn aĵojn — la havaĵon, akumulitan de li dum la longa, laborplena, malfacila vivo: estis tie lia blinforma kuseno, en satena multkolora, por ŝparado en lavado, tego, lia maldika matraco, la kolorpeca litkovrilo, enmetita pro plena triviteco jam post la milito en novan kalikotan ŝelon, staris sur la tableto la razpeniko, kuŝis la forfrotita ĝis najla dikeco, donacita de la filo antaŭ lia forveturo en Hispanion, zolingena razilo, pendis sur vestarko ankaŭ la vestaĵoj — tunikoj de Rodiono, drapaj, trivitaj, same liaj pantalonoj kaj tunikoj kotonaj, kiujn Metodo nomis «duonlanaj». Estis ankaŭ piedvesto en granda kvanto — ĉion ĉi sendadis al la maljunulo Rodiono, kaj tutan tiun riĉaĵon Metodo preskaŭ ne portadis, ĉar li post la milita nutrado kaj amara vivo sub la germanoj estis treege maldika, duoble pli maldika ol la filo, kaj malŝpari monon por rekudrado li hontis, la monajn sendaĵojn de Rodiono li ŝparadis, pasie revante subite ion donaci al la filo — mirindan, senekzemplan kaj nepenseblan, kiel rezonadis li en siaj pensoj...

En la nova ĉambro la maljunulo sidis iom sur la rando de la mallarĝa lito, rigardis en la fenestron, pensis, kiel ekde la printempo li okupiĝos pri legomĝardeno. Li deziris manĝi kaj trinki, precipe li deziris teon, al kiu li alkutimiĝis dum tiuj ĉi tagoj en la «riĉa» vagono, sed iri sen invito li ne kuraĝis, kaj plu sidadis, metinte la pezajn manojn sur la genuojn, ĝibetiĝinte kaj rigardante antaŭ si al piedoj de malnova viena seĝo. Liaj pensoj estis malviglaj, eĉ ne pensoj, sed nur ŝirpecoj — tra dormeto. «Eble, mi kuŝiĝu?» — demandis li sin, sed ektimis, ke, se li kuŝiĝos, li ekdormos, kaj tiam oni lin ne vekos, kaj li ĝis morgaŭ ne trinkos teon...

Ĉi tie, en lia anguleto, kaj des pli kun lia malbona aŭdo, estis tute senbrue. «Sed se ili min maltrankviligi timas, supozas, ke mi post la vojo kuŝiĝis?» — malklare penis sin konsoli la avo, sed ne konsolis: li sentis ofendon al Banjo kaj al la filo; la aliajn, tiujn de Eŭgeĉjo, li tute ne kalkulis, li delonge komprenis, ke li por ili estas nur malagrabla ŝarĝo, kiel estis por la forpasinta Alevtina-Valentena, kiu kvankam pereis, kiel oni rakontas, per heroa morto, tamen dum la vivo multe da sango malbonigis al avo Metodo.

El dormeto li trafis en dormon, falis flanke sur la liton kaj fordormis la ofendojn, ĉar ĉe sia severa aspekto li estis bonanima, kiel eta infano, kaj kiam li longe grumbladis kaj insultadis, tio estis nur pro la aĝo: li iĝis okdektrijara jam en la printempo.

Reĝustiginte la malnovan maristan tunikon kaj lavinte sian vizaĝon per akvo en la banĉambro, la avo komprenis, ke jam estas vespero, kaj direktis sin en la kuirejon al la longvizaĝa kuiristino en espero trinki teon. La kuiristino estis ebrieta, ĉiuj aĵoj ĉe ŝi denove tremegadis kaj faladis, kaj de ŝi la avo eksciis, ke Banjo tuj forveturis al sia eksterurba laboro, eĉ ne matenmanĝis, al la avo venis la generalo mem...

— Admiralo, — ĝustigis Metodo. — Rodiono Metodjeviĉ estas de la mara milita sovetia floto admiralo...

— Ja por ni, virinoj, ĉio egalas. Li venis, la pordon malfermis, kaj vi dormas. Kaj li ordonis ne veki. Ĉu vi manĝos?

— Ĉu la gastoj vesperaj kunvenis? — demandis la avo, ne tuj respondante al la demando.

— Kunvenas.

— Ĉu estroj?

— Ja kiu ilin scias. Por mi ja ne necesas.

— Estroj, — solide konfirmis la avo. — Se Eŭgeĉjo tiajn manĝaĵojn entreprenis friti-kuiri — do por estraro. Li por si mem estas avarulo...

Pro tio, ke la filo estis veninta al li, la humoro de la maljunulo reboniĝis. Li eksidis al la kuireja tablo, manĝis terpomkaĉon kun kukumoj kaj vianda saŭco, trempis panon en haringan pladon, kie ankoraŭ restis saŭco el sunfloroleo kun mustardo, kaj komencis tetrinkadon, konversaciante pri hejmaj temoj kun Paŭla Nazarovna, kiun li tuj komencis nomi familiare — Nazarovna. De li ŝi unuafoje multe kaj detale eksciis pri la familio, kien ŝi dungiĝis servi ekde la hodiaŭa tago.

— La plej venena vipuro en nia kolektivo, — diris la avo, pafante al la kuiristino per siaj pikemaj okuloj, — tio estas, certe, Iraidaĉo. Ŝies paĉjo sama estis, nu, tiu, pro Dia volo, mortis... — la maljunulo superstiĉe trifoje frapis per la pugno la tabloplaton de malsupre. — Nu, tiu estis vipuro pli venena ol la filino. Eĉ bolakvon avaris por homoj. Vi, Nazarovna, ne gapu, atentu, kion mi al vi parolas, vi mem ploros, kiam al ili servos. Mi ilin trae vidas — kiu kia homo estas. Juĉjo, kiel mi lin nomas, Jegoro, estas knabo nemalbona. Dorlotita troe, vere, ĉe ili iam doktoro estis, tiu lin en la pugon ĉiam pro sia honorario kisadis. Vere: levis ili la knabeton sur plej altan pinton. Sed li tamen estas bonkora. Fojfoje kapricas, vi nur lin ne indulgu. Eŭgeno Rodionoviĉ — kiel diri? Vi ne juĝu, ke mi al vi rakontas. Tio, Nazarovna, estas por orientiĝo, por ke vi havu rigardon al la radiko de la afero. Ĉu en armeo vi ne servis?

— Kion vi tian diras? — miris Paŭla.

— Ja nenion: ĉu en la nuna milito servo por vi ne estis?

— Sed aĝo ja mia...

— Ne pri aĝo temas. Pri fideleco al la patrujo temas. Verŝu teon, pli fortan. Sukeron ne ŝutu — mi sukeron ĉiam mordas.

— Ĉu vinon mi verŝu al vi? — interesiĝis Paŭla.

— Neniuokaze! — diris la avo. — Mi ankoraŭ kun gastoj festenos hodiaŭ. Aŭskultu prefere...

Kaj, brue trinkegante teon, li rakontis kun detaloj, ke la ĉefa homo en la familio, certe, estas Barbara Rodionovna — ŝi estas kaj saĝa, kaj bonkora, kaj gaja, kaj bela.

— Kun Eŭgeno ŝi estas jen tiele! — La avo kunmetis siajn nodoplenajn pugnojn unu kontraŭ la alia. — Kaj estis tio dum la tuta vivo. Eŭgeno diras unu, Banjo — alian. Kaj ĝi estas komprenebla...

Tiam avo Metodo longe rezonadis pri la personeco de Eŭgeno. Sufiĉe precize, ne elektante indulgajn esprimojn, montris li la karakterajn trajtojn de la juna Stepanov, kiun ne sukcesis siatempe dece eduki Rodiono Metodjeviĉ, ĉar li prenis por si edzinon kun jam elfarita infano.

— Tial ankaŭ ĉi tie ili, plej probable, Nazarovna, por longa tempo ne kunvivos, — konkludis li la temon pri Eŭgeno. — Ne loĝas du ursoj en unu nestego, ĉu komprenas vi?

Paŭla kapjesis. Aŭskulti la maljunulon por ŝi estis treege interese. Nun necesis kompreni, kiu tamen estas la plej ĉefa kaj por kiu necesas labori, kiun flati, kiun obei sendiskute.

— Kaj vi divenu! — levinte alten la nodoplenan fingron, signife prononcis la maljunulo. — Streĉu la cerbon laŭlonge kaj laŭlarĝe. Cerbumu!

— Ĉu kamarado generalo?

— Admiralo, — ree korektis Metodo. — Kaj ĉu vi scias, kia li estas admiralo?

— Ĉu mara?

— Admiraloj ĉiuj estas maraj. Li estas — Heroo de la Sovetunio.

— Mi aŭdis.

— Kaj pro kio?

— Pro kuraĝo.

— Memkompreneble. Kaj ankoraŭ pro kio?

— La afero estas ne virina, avĉjo. Vi klarigu.

— Pro kuraĝo, Nazarovna, sed ankaŭ pro saĝo. Li saĝe militis. Malmultajn homojn li pereigis, sed al la malamiko faris damaĝon kaj malvenkon. Donis li fajron al la fricoj, kamarado admiralo Stepanov, oni eĉ lin en bultenoj de la supera ĉefkomandanto gratulis, kaj laŭnome — R. M., tio estas Rodiono Metodjeviĉ. Mi mem aŭdis jam post la forpelo el ĉi tie de la invadintoj, provizore okupaciintaj nian teritorion.

— Sed la mastro de tiu ĉi domo ja estas Eŭgeno Rodionoviĉ?

— Ĉu Eŭgeĉjo? Eŭgeĉjo eĉ por sia Iraida ne estas estro. Li, Rodiono Metodjeviĉ, kaj Barbara.

— Kaj ĉu Barbara Rodionovna estas senedza?

— Jes, — kun suspiro prononcis Metodo, — senedza.

— Ĉu divorcinta?

— Stultaĵojn vi diras. Kiu tian virinon povas forlasi en divorco? Ne divorcinta. Sola, kaj fino...

— Diru, avĉjo, mi ja al neniu...

— Sed tian, kion al neniu, mi neniam rakontos, — diris la avo, viŝante la tean ŝviton per vazara viŝtuko. — Mi tion rakontas, kion mi rekte al ili plurfoje diradis. Tie ĉi mi ne sekretojn elbabilas kaj ne klaĉojn, sed por via kaj nia utilo, por ke via pafado estu nek tro longa, nek tro mallonga. Por ke vi la servon komprenu...

Kaj rimarkinte, kaj Paŭla intencas verŝi en sian glaseton ankoraŭ iom da «vino», kiel ŝi nomis vodkon, konsilis:

— Tro frue ne ebriiĝu. Rodiono Metodjeviĉ tion terure ne eltenas. Tio estas kalkulata kiel serva tempo. Kiam vi iros sur la bordon en forpermeson — ripozu, sed tiel ĉi — neniuokaze...

— Sur kian tian bordon? — ektimis Paŭla.

Sed avo Metodo ne respondis, duan fojon komencis almanĝi post kvar glasoj da teo.



1. Citaĵo el famega kanto «Vasta estas mia lando kara».