Jurij German

Mi responsas pri ĉio

La sola amo faris min kruela.
Ŝekspiro

Ĉapitro unua

Jen ni estas hejme

Kaj tiam Barbara ekvidis la vizaĝon de Vlaĉjo — kun forte elstarantaj vangostoj, kun streĉita haŭto de ankoraŭ malsaneca, hospitala kolornuanco, kun malhelaj brovoj, la vizaĝon, malsekan pro pluvo. Kaj subite ŝi miris: li staris super tiuj ruinoj tiel, kvazaŭ ne rimarkadis ilin, kvazaŭ ne ruinoj — kriplaj kaj funebraj — sterniĝis antaŭ li, sed grandega glata kampo, kien jam estis alveturigitaj bonegaj materialoj, el kiuj li konstruos novan kaj belan domon — puran, majestan kaj necesan al la homoj ne malpli, ol necesas al ili pano, akvo, suna lumo kaj amo.

La faranto kaj kreanto staris, apogante sur la bastono, sub longa, teda aŭtuna pluvo. Kaj ekzistis por li nek la pluvo, nek mordanta, angora, delonga odoro de detruo kaj cindro, estis nenio, krom la afero, al kiu li servis.

— Kara mia, — plorante kaj jam ne viŝante la larmojn, mallaŭte kaj ĝoje diris Barbara. — Kara mia, amata, sola, kara mia homo!

— Ĉu ni povas veturi? — interesiĝis la ŝoforo. Li kaj kompatis sian pasaĝerinon, kaj abomenis, ke ŝi tiel «forte emociiĝas» pro tiu lama kreteno, kiu nesciate kion perdis ĉi tie, sur la neloĝata terpeco.

— Nu, do... veturu... — tra larmoj respondis Barbara, plu fiksrigardante la svagiĝantan sub la pluvo, forirantan en la ruinojn silueton de Ustimenko. — Veturu. Nun estas fino.

Ustimenko retrorigardis — al li malhelpis koncentriĝi la sono de la taksio, glitanta surloke en koto, de tiu trivita germana DKW. Diablo scias pri kio li pensis dum la tuta hodiaŭa mateno, tiu faranto kaj kreanto, kia li ŝajnis al Barbara el malproksime. Se ŝi vidus Vlaĉjon pli proksime, de ŝi nenien kaŝiĝus esprimo de perplekseco en la okuloj, tiel nekaraktera por li.

«Por kio mi ĉi tien alveturis? — demandis Ustimenko sin jam en la fervojstacio, tie, kie estis konstruata nova stacidomo kaj kie jam altis monumento al la gvidanto de la popoloj. — Por kio? Ĉu oni proponis al mi malmultajn urbojn, kie mi povus labori?»

Li eltrenis la valizojn kaj korbojn el la vagono — Vera scipovis momente ĉirkaŭkreskiĝi per aĵoj — kaj ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis: Barbara ne estis. Tiam li ekiris post sia aŭstro. Hebeisen en sia stulta ĉapeto-tineto kaj en forte trivita oficira palto malrapide ĉirkaŭrigardis el la platformo la estontan stacidomon kaj singarde malleviĝis sur la peronon.

— Bitte! — diris Eŭgeno. — Bitte, Herr Professor!

Ili ekparolis pri la vojo malantaŭ lia dorso, kaj Ustimenko plu atendis, ke Barbara aperos. Atendis kaj ne agnoskis tion, ke li atendas ĝuste ŝin. Kaj kvankam li bonege sciis, ke ne tia estas ŝia karaktero, por amike renkonti «malnovan kamaradon», tamen li eksentis kaj ofendon, kaj naŭzon, kaj koleron. «Ja pro kia diablo mi alveturis ĝuste ĉi tien?» Alveturis kaj alveturis, saluton, Unĉansko, saluton, Eŭgeno Rodionoviĉ, jen konatiĝu — mia edzino, mia bopatrino, mia filino, ĉio estas kiel ĉe homoj, kaj kun ni estas profesoro — fama patologo Paul Hebeisen, fiero de Aŭstrio, kiu ŝovis sian famegulon en neniigan koncentrejon nur pro lia kredo je potenco de la Ruĝa Kruco.

...La DKW finfine elrampis el la flako, turniĝis kaj forveturis. Kaj la faranto kaj kreanto plu staris sub la pluvo kaj ĉirkaŭrigardadis sian estontan mastrumaĵon kun timo, preskaŭ kun teruro. Kaj ĉu tion ĉi la impertinenta Eŭgeĉjo opiniis «restarigebla»? Blufanto kaj grasa mensogulo! La samo, kiel kun la loĝejo, sed eĉ pli forta. Kaj Ustimenko ree ekaŭdis la ironian kaj humile malestiman voĉon de Vera Nikolajevna: «Vlaĉjo, ĉu tio estas, kie ni loĝos? Sed ni ja estas kvar, Eŭgeno Rodionoviĉ! Eble, Vladimiro Atanazijeviĉ forgesis vin sciigi, ke li havas edzinon?»

Ne, Eŭgeno bonege sciis, ke Ustimenko edziĝis. Kaj ke la novgeedzoj havas filinon, li same estis informita. Tamen, oni ne sciigis al li, ke la bela Vera Nikolajevna venos ĉi tien ankaŭ kun la patrino, sed eĉ Vladimiro Atanazijeviĉ mem estis informita pri tio nur du tagojn antaŭ la forveturo. Kio koncernas la aŭstron, do li estas provizita per lito en ĉambro por du homoj en la Domo de kolĥozano. Tio estas tute nemalbona!

Ustimenko eĉ skuis la kapon, por forpeli la stultajn pensojn kaj koncentriĝi sur la laboroj, kiujn li devos plenumi ĉi tie, kie blovis apokalipsa vento de detruo. Nun li vidis per la propraj okuloj, ke ili bombis kaj pripafis la malsanulejan domaron, kvazaŭ la terapio, kirurgio, urologio, ginekologio kaj aliaj klinikoj estis militaj objektoj de granda strategia valoro.

Kial?

Tio, kio mortis, kiel oni scias, estas silentema. Kiu povis rakonti, kion nome faris ĉi tie la faŝistoj post la senmorta heroaĵo de Ivano Demetrijeviĉ Postnikov, rompinta al ili la tiom pedante ellaboritan planon de la operaco «Nokto kaj nebulo XXI»? La mortintoj silentis, kaj la vivantaj murdistoj pri tiuj temoj preferis ne babili. En tiuj tempoj ilin — ankoraŭ okazadis — oni pendumadis.

«Sed mi ja ne estas konstruisto, — incitite kuntirante la brovojn, pensis Ustimenko, — mi en ĉiuj ĉi konstruadoj estas absolute malklera homo. Kaj eĉ ne ajna konstruisto sukcesos kun tia skalo. Kaj ne nur ne ajna, sed necesas speciala, granda, talenta. Kie mi tian trovos? Kiu lin donos al mi? Kaj se oni donos, tiam kian? Kaj kiam mi komprenos — kia li estas konstruisto?»

Timante la estontecon kaj kolerante pri si, pri sia facilanimeco kaj pri Barbara, pro kiu li alveturis ĉi tien, Ustimenko plu iradis kaj iradis sub la pluvo, pikante per la bastono frakasitajn brikojn, rustan feron, torditajn, elrampintajn el la tero tubojn, plu pririgardadis funelojn, en kiuj malvarmis bruna akvo, plu kuntiradis kaj kuntiradis la brovojn pri la disŝiritaj fenestroniĉoj de la eksa onkologio, el kie kun bruo elflugadis hirtitaj kolomboj.

«Kaj por kio ĉi tie necesas ĉefkuracisto? — demandadis sin Ustimenko. — Ja tiel oni ne faras — ĉefkuracisto de ruino. Ĉefkuracisto poste venas — jam en malsanulejon. Li rimarkas nefinfaritaĵojn kaj atentigas pri ili la konstruan organizaĵon — jen kiel tio devas esti!»

Sed kial ĝuste tiel devas esti?

Lia memoro konservis tion, kion li legis: en la pasintaj tempoj kaj en Peterburgo, kaj en Moskvo, kaj en Ĥarkovo, kaj en Kievo, kaj en Odeso famiĝintajn poste malsanulejojn kaj klinikojn nepre konstruadis doktoroj mem. Ili, veraj ĉefkuracistoj, sed ne ĉefkuracistoj-superrigardantoj, veraj resanigistoj, sed ne oficistoj de medicino, konstruadis siajn malsanulejojn kune kun arkitektoj, sed ne venadis por ĉio norma kaj preta kun ĉiuj elspezoj kaj malprofitoj, aperintaj ĝis la fino de la konstruado, kun ĉiuj stultaĵoj, malperfektaĵoj, fuŝaĵoj kaj maloportunaĵoj. Ili — la veraj ĉefkuracistoj — mem projektadis laŭforte, tamen oportune por sia scienco, sed ne por entreprenistoj. Ili konstruadis kune kun la arkitektoj, kverelante kaj kalkulante monbiletojn en la trezorejo, konstruadis, kune kontrolante ŝtelistojn-entreprenistojn, ĝustatempe kaptadis ilin ĉe ŝtelo, ili elpeladis friponojn aŭ nescipovantojn kaj finkonstruadis tiel, por ke ili ne povu plendi poste — mi enkaĉiĝis, oni min trompis, mi kun mia medicina klero ne povas okupiĝi pri tiaj bagateloj!

Ne, se vi jam iĝis ĉefkuracisto, subkomprenante sub ĉefkuracisto ĉefan kuraciston, sed ne oficiston, tiam bonvolu komenci de la komenco mem: konstruu por vi malsanulejon, en kiu vi povos mem responsi pri ĉio antaŭ sia konscienco. Vi operaciados, vi kuracados, vi resanigados, vi ankaŭ por kuracistoj, kiel oni diras, «kreados kondiĉojn» — do kreu, sed ne transmetu la responson sur aliulojn, kiel vi ne transmetadis, ŝajne, dum la jaroj de la milito, kiu, certe, finiĝis, sed rezultis tiel, ke ankoraŭ ne baldaŭ ĉiuj povos okupiĝi ekskluzive pri siaj propraj specialecoj laŭforte kaj laŭscie...

Pensante tiel, li viŝis la malsekan vizaĝon per la grandaj manplatoj, viŝis per la mano ankaŭ la harojn — akvo tuj fluis sub la kolumon. Kripligita per eksplodo, trarustiĝinta fera trabo kuŝis antaŭ li, leviĝante supren, sur amaso de frakasitaj brikoj. Apogante sin sur tio, kion la panjo de Vera nomadis rafinite — «via promenbastoneto», Ustimenko grimpis laŭ la trabo sur la brikojn, laŭ la brikoj — al truo en la muro kaj subite rekonis la vestiblon de la kliniko de Postnikov: certe, ĉi tie estis la vestejo, ĉi tie sidis deĵoranta flegistino, tie, apud la ŝtuparo, ordinare kunvenadis studentoj antaŭ kiam Ivano Demetrijeviĉ kondukadis ilin en malsanulajn ĉambrojn.

En lia animo subite iĝis aĉe — li rememoris Postnikov-on, kiel li staris tiam, en la kvardek unua jaro aŭtune apud la armea komisariato, kvazaŭ forlasita de ĉiuj, kaj kiel li diris per kulpa voĉo, ke oni lin «ne prenas, ĉar jam estas malfrue». Kaj tiujn liajn amarajn vortojn — «amo ne estas trudebla!» Ne kolerajn, sed ĝuste amarajn! Ne, ne povas esti, ke Eŭgeĉjo evidentiĝu prava. Eble, nur Ĵovtjak...

Sed ankaŭ pri Ĵovtjak al li estis malfacile imagi tielaĵon. Malfacile, malgraŭ tio, ke tiu homo ĉiam estis por li abomena. Malfacile, ĉar li neniam povis imagi al si perfidon...

Super lia kapo estis peco de tegmento, ĉi tie ne fluis akvo, sed same odoris je putro kaj antaŭlonga incendio, same kiel ĉie en la malsanuleja domaro, kaj same aŭdeblis neniaj homaj voĉoj, kiel ankaŭ ĉie sur tiu ĉi frakasita, disŝirita, plugita de milito tero.

«Ĉu mi levos ĉion?» — denove pense demandis sin Ustimenko. Tamen, se diri tute sincere, li demandis tute ne sin. Li demandis Barbara-n, kvankam, certe, ne agnoskis tion.

Preter sia volo, pensante pri tio, kio estis antaŭ liaj okuloj, kvazaŭ apude, ie samloke, rememorante la klinikan parkon kaj Barbara-n kaj kiel ili promenadis ĉi tie, kiam ĉi tie kreskis maljunaj, densfoliaj tilioj, kverkoj kaj aceroj, de kiuj eĉ arbostumpoj ne restis nun, li parolis kun Barbara — kun sia ĉiama humila juĝisto kaj estro.

— Ĉu mi levos?

Ŝi diris, ke li levos. La imagata Barbara.

— Kial vi ne povis min renkonti! — kolere riproĉis li.

Respondo ne sekvis.

— Arkitekto-konstruisto necesas inteligenta, — plendis Ustimenko. — Kie mi lin trovos? Subŝovos via Eŭgeno ian kanajlon!

Li bonege sciis, kion ŝi dirus. Ŝi dirus, ke li mem sukcesos.

— Sed mi ja estas kuracisto, — bruskis Ustimenko. — Kaj vi ĉiam konsilas en aferoj, kiujn ne komprenas. Kaj kia por ni estas utilo en tio, ke mi restos. Ni ja havas malsamajn vivojn. Mi rompis la mian, vi la vian. Kie estas Kozirev?

Certe, ŝi ne respondis — ŝi ĉiam sciis, pri kio nome ne indas paroli. Sed li bonege sciis, pri kio ŝi ekparolus. Ŝi ekparolus pri tio, kio estis ronĝanta lin mem:

— Vi ja ne povos fuĝi el la urbo, kie vin instruis Polunin? Ĉu vi memoras, kiel mi sen vi veturigis florojn sur lian tombon? Kaj kiel ni sidis en la ĝardeno, kiam vi vidis lin lastfoje? Kaj via Postnikov? Nu, bone, mi estas stulta, tio estas konata, sed kiel al tio rilatus onklino Aglaja? Ne maltrankviliĝu, Vlaĉjeto. Konstrui malsanulejon laŭ via propra kompreno — tio estas grandega afero.

— Oni ne permesos laŭ mia kompreno! — ekkoleris li. — Vi rezonas kiel knabino. Mi ricevos norman projekton kaj turniĝos kun ĝi kiel sciuro en tretrado.

— Aĥ, povruleto! Kion fari, vi luktos, ankoraŭ batalos. Aŭ vi revenis el via floto tro nervoza? Ne gravas, Vlaĉjeto, vi eltenos! Ja kial ekzistas normo? Vi ja mem komprenas! Por ne malŝpari la ŝtatan, popolan monon vane, por ke akiremuloj kaj stultuloj ne ekzerciĝu en inventemo. Sed vi povas! Vi estas saĝa! Vi korektos la normon tiel, ke ĝi poste iĝos la plej bona el la normoj kaj oni ĝin nomumos la ĉefa estro de la malsanulejaj normoj, vi frakasos la burokratojn, ne dubu, vi estas forta viro...

Li eĉ ridetis por momento, tiel agrable por li estis paroli kun si mem helpe de Barbara. Nun ŝi kvazaŭ estis reprezentanta antaŭ li la interesojn de Unĉansko, antaŭ li, antaŭ tia «ĉefurba dando», tamen ne antaŭ li nuna, sed antaŭ li vera. Li kvazaŭ estis afektanta, kaj orgojlanta, kaj mem komprenanta tion, dum Barbara estis lia esenco, estis li mem — lia ĉefa esenco, sed ne la trosingardemulo, la edzo de Vera Nikolajevna kaj la patro de Natanjo, havanta ankaŭ bopatrinon Nina-n Leopoldovna-n, vundon de la kruro, kripligitajn manojn, grizhariĝantan kapon kaj kolekton de eldiroj de la edzino pri lia plej malsukcesa nomumo!

Kaj kion ŝi dirus, se ŝi vidus tion, kion li estis restarigonta!

— Ĉu vi imagas? — demandis li de Barbara.

— Tute! — respondis al li Banjo.

Esence, rezonis Ustimenko, se ŝi ne estas ĉi tie kun li en la vestiblo, do li havas ja rajton konsiliĝi kun ŝi? Al li estas agrable imagi tian konversacion, iliaj rilatoj devas fiksiĝi por ĉiam, do kial ne konservi amikecon? Ja ili estas homoj, ja li eĉ alveturis ĉi tien nur tial, ke...

Sed li ne permesis al si bredi sennecesajn pensojn kaj severe revenis al la afero. Kio estas finita, tio estas finita, sed imagi al si, kiel Barbara parolus kun li pri la afero, havis sencon. Ja ne kun Eŭgeno Rodionoviĉ li parolu, ne kun Vera konsiliĝu...

— Ne, ne sukcesos mi, — decidis li. — Ne eltenos! Se oni decidos konstrui unu domon, dum mi pensas, ke...

— Nenion vi ankoraŭ pri tio pensas, — respondis li al si anstataŭ Barbara. — Tute nenion pensas. Kaj eble, eĉ vere nun unu domo estas pli bona ol dek. Ja kiel la teĥniko progresos en proksimaj jaroj. Se konstrui hodiaŭ, necesas, ke ĝi taŭgu ne morgaŭ, sed postmorgaŭ — jen kiel...

Kaj subite enmiksiĝis la maljuna Oganjan.

— Post la milito al ni estos malfacile, — ekaŭdis li ŝian karakteran voĉon — ŝi ĉiam enmiksiĝadis, kiam al li estis malfacile, sendepende de tio, ĉu ŝi ĉeestis aŭ forestis, ĉiam ŝi faradis al li mallaŭdojn kaj riproĉojn. — Estos malfacile, Vlaĉjeto. Medsanbato ne estas skalo por estonteco, foriri en rokojn ne estas eliro el la situacio...

Kaj Zinaida Mikaelovna Bakunina konsente ekbalancis la grizharan kapon:

— Aŝĥen pravas, Vlaĉjeto, absolute pravas!

— Mi vin ne agnoskas! — diris li al ĉiuj ili tri. — Lasu min koncentri la pensojn. Mi asertas...

La fisorĉistino ree interrompis lin.

— Vi asertas unu aferon, sed intencas fari alian, — diris ŝi per orgojla baso. — Vi, allasante, konsentas kaj iĝas kunfaranto. Ĉu vi deziras bonan malsanulejon?

— Mi estas kuracisto, sed ne konstruisto!

— Sed kio pri Erismann kaj Mudrov? — demandis Oganjan.

— Sed kio pri Pirogov kaj Botkin? — interesiĝis Bakunina.

— Sed kio pri Zaĥarjin, Ostroumov, Filatov, Snegirjov, Korsakov, Sklifosofskij? — per la voĉo de Barbara demandis li sin mem.

— Eble, vi lasos min en kvieto? — deziris li demandi.

La maljunulinoj ja lasis, sed Barbara ne foriradis.

— Vi devas! — diris aŭ, eble, dirus ŝi.

— Kion mi devas? — kriegus li.

Kaj ŝi almetus siajn malgrandajn polmojn, malgrandajn, larĝajn kaj ĉiam varmajn, al la vangoj, kiel ŝi faradis tion, kiam timis liajn bruskaĵojn kaj kiam perpleksiĝadis en konversacio kun li.

— Oni emociiĝas en teatro! — dirus li. — Ĉi tie ne estas viaj artifikoj.

Ĉi tie estas — la afero.

Sed ĉar ŝi neniam serioze timis lin, li aŭdus rideman:

— Ĝuste tiel!

Kaj li longe per grandaj paŝoj iradus tien-reen, memame supozante, ke li pensas mem, dum ĉio jam estus antaŭdecidita per ŝia strange justa, kvankam tute ne potenca menso.

Li ĉirkaŭrigardis.

Li eksentis ioman timon.

La pluvo plu frapadis ie sur la disŝirita tegmento, trablovoj susuris, afereme kveradis kolomboj, kaj Ustimenko, kunpreminte la makzelojn, streĉiĝinte, por ne mensogi al si mem kaj ne fuĝi de si mem, timante kaj kolerante, respondis al si:

— Nu jes, bone, certe, pro ŝi mi revenis ĉi tien, pro ŝi, ja pro kio alia? Sed tamen ĉio ĉi estas finita, tio estos neniam, infanojn oni ne forlasas pro gepatraj trukoj, kaj mi por vi ne estas Hamsun!

Kial — ne Hamsun, li ne sciis, li lin eĉ neniam legis, sed ĉar Vera Nikolajevna ofte laŭdadis Hamsun-on pro ties delikata kompreno de nuancoj — tio estis la vorto, kiun Ustimenko malamis, — do li ankaŭ Hamsun-on ekmalamis kaj nun, forirante el la estonta malsanuleja kvartalo kaj sciante sian sorton ĉi tie, ankoraŭ dufoje kvazaŭ insultis:

— Ne Hamsun!

Per tiu «nehamsuno» li adiaŭis Barbara-n por longe. Certe, ŝi saĝe agis, ke ne renkontis lin. «Alion mi de ŝi ne atendis», — mensogis al si Vladimiro Atanazijeviĉ. Sed li pensis jam ne pri Barbara. Li estis serĉanta konstruiston kaj pensis pri li anticipe severe, sed estime.