Ĉu vi vidas? Vi tamen ankoraŭ taŭgos!

— Trankvilon! — diris li. — Trankviliĝu, histeriulo, ploremulo, sentaŭga homaĉo! Trankviliĝu, alie vin tute neniu bezonos! Nu!

Tiel li parolis al si mem, starante meze de la ĉambro — sola. Parolis aŭ pensis — li ne sciis. Li estis razita, sobra, pura, li kuspis la manikojn de la ĉemizo, kiel la manikojn de kitelo en operaciejo, nur celigi sin, trankviliĝi, koncentriĝi li neniel povis. Eble, al li malhelpis la muziko — la tago de la Venko tie, en Moskvo? Sed ĉu povas malhelpi tia tago?

Elasta varma vento estis elblovanta la blankan kurtenon en la mezon de la ĉambro, jen ĝi eĉ vipis Vlaĉjon al la vizaĝo. Knaboj kun frenezaj, batalemaj kaj feliĉaj krioj impetis tra la kvieta strateto. Jes, la milito finiĝis, venis tiu ĉi tago de la Venko.

Ĝi venis, kaj nun tie, en lia floto, en sonoro kaj fajfo de gaja, suna printempa neĝblovo, verŝajne, viciĝis homoj en nigraj flotaj uniformaj paltoj; verŝajne, brilas neĝoj sur la montetoj; verŝajne, rigidiĝis la ŝipoj, kaj la komandanto parolas plorante, kiel ploras nun Vlaĉjo, ĉar ne eblas ne plori en tiu ĉi tago de la plenumiĝinta Venko.

Kaj Rodiono estas tie, kaj Elisbaro, kaj Miĉjo, kaj Greĉjo, kaj Ĥarlamov, kaj maljuna Levin — ĉiuj estas tie, en tiu sonoranta kaj malvarma vento, sur la nigraj rokoj...

— Ne, al diablo!

Li skuis la kapon, fiksaŭskultis: Moskvo estis festanta, tie tondris per kupro orkestroj, gaja voĉo diris:

— Ni konektas la Ruĝan placon!

Vera ne estis hejme, ŝi foriris al mitingo en la hospitalo. Kaj neniu, verŝajne, estis hejme, nur li restis...

Ankoraŭ kaj ankoraŭ foje li knedis la manplatojn, la fingrojn, pugnigis la manojn kaj suspiris.

La gemastraj kaktoj, kiujn li tiel prizorgadis dum tuta tiu ĉi longa vintro, estis en bona stato nun, en printempo. Malmolaj, fortaj, kun fortikaj dornoj. Kaj li havis skalpelon — bone akrigitan, kaj klingon de sendanĝera razilo, kaj lateksajn rubandojn, por fiksi la bazotrunkon kun la greftaĵo.

— Nu, knaboj! — diris li al ili vigle. — Ni komencu!

Tiel li estis gajiganta sin mem.

La klingon li mergis en sennaturigitan alkoholon. Poste per ronda, facila kaj rapida, preciza kaj forta movo li faris tranĉon sur la cereo-bazotrunko; trankvile kaj malvarme pensante, okulmezuris, kie tranĉi la greftaĵon — globforman ekinokakton. Kaj, forgesinte pri la manoj kaj pri tio, ke li estas kriplulo, per kirurgia pinĉilo li prenis etan, anticipe preparitan kaktan dornon kaj per ĝi fiksis la ekinokakton kun la fostforma cereo. Poste li surmetis vaton kaj streĉis la lateksrubandon — ĉio precize kiel estis skribite en la angla libro.

Nova vegetaĵo — bizara kaj mirinda — staris antaŭ li. Per kritika kaj malŝata rigardo el sub la vilaj brovoj pririgardis li la faritan laboron, mallaŭdis sin pro tio, ke la tranĉoj ne tute precize koincidis, kaj komencis prepari duan operacion. Nun li nenion aŭdis — nek orkestrojn, nek kantojn, nek versaĵojn. Li laboris. Kaj kvankam tio estis ankoraŭ ne tute laboro, nur preludo al ĝi, — li denove vivis, kiel devas vivi homo. Liaj manoj faris nun memstare tion, kion ili devis fari, li dresis ilin per forto de sia volo, li devigis ilin obei, kaj en la tago de la Granda Venko li festis ankaŭ sian Venkon. Se li ilin havus, li greftus ankoraŭ cent kaktojn, plej malgrandajn, por plene fidi siajn manojn...

Poste li ekfumis kaj dekliniĝis al la dorso de la seĝo. Lia kapo ial iomete turniĝis. La varma vento plu blovadis la kurtenon, ĝi turniĝadis kaj klakadis malantaŭ lia dorso. Kaj en tiu vento, kaj en la varmo, kaj en ia dolĉa, ebriiga laceco, duonferminte la okulojn, li aŭdis versaĵon, kiun li memorfiksis por longe kaj poste, en diversaj minutoj de la vivo, ripetadis al si mem, kiel sorĉkanton:

Homoj ne plu timas la ĉielon,
La ĉielon, prilumitan de la lun'.1

Li aŭdis, suspiris kaj diris:

— Ĉu vi vidas? Vi tamen ankoraŭ taŭgos!



1. Olga Bergholtz (1910–1975), «Leningrada poemo» (1942).