Malkaŝe!

— La aferon, — flustris li kolere, — redonu al mi mian aferon! Ĉu vi aŭdas? Mi ne povas sen ĝi!

Kaj kun malamo li ekrigardis al siaj manoj: nenio speciala, aspekte tute normalaj manoj, nun oni ilin enordigis. Ili funkcias: li povas detranĉi panpecon; tre penante, li povas volvi memfaritan cigaredon el kampara tabako, povas eĉ bruligi alumeton.

Sed ĉu operacii?

Kiu respondos al li tiun demandon?

Fininte suferojn kun la aparatoj, konstruitaj de jam foririnta al la patrujo Sarancev, Vlaĉjo ekfumis kaj, oportune instalinte sin sur la sofo, malkovris leteron de Eŭgeĉjo:

«Kion do vi faras, oldulo? — skribis Eŭgeno Rodionoviĉ per sia malgranda kaj glata skribmaniero. — Kion vi arogas? Ĉu vi decidis fini niajn bonajn rilatojn? Plene forgesi? Vi famiĝis por tuta nia multnacia Sovetunio — kaj adiaŭ, malnovaj kaj fidelaj amikoj, ĉu tiel?

Sed ĝenerale, ĉion laŭ la ordo: min trafis malgranda infekto, mi iom suferis kun ĝi kaj, pekulo, uzinte kelkajn eblojn, malmobiliziĝis. Ni nian aferon faris en tiu ĉi milito, fordonis ĉion, kion povis, nian aferon finu junuloj. Oni min adiaŭis bone, varme, kore. Estis drinkite, estis manĝite, estis verŝitaj larmoj.

Nun mi estas hejme, komandas nian sanprotektadon. Mi diros rekte, oldulo, trostreĉiĝas mi kaj kriegas tage kaj nokte — gardu min! Personaro, tio estas kuracistoj kaj ceteraj laboruloj — mankas, kun medikamentoj la situacio estas aĉega, malsanulejojn deploji (pardonu, mi kutimiĝis al milit-sanitara terminologio) estas treege malfacile, bremsas konstrumaterialoj. Ĝenerale, post la faŝista invado estas dezerto. Vi, certe, komprenas, mi ne panikas, tenas min en la kadroj, sed kelkaj malfacilaĵoj ekzistas, tio ne disputeblas.

Nun pri vi kaj pri via konduto.

Malbonas via konduto, oldulo!

Kial vi mem pigris sendi al mi la artikolon pri via heroa konduto en la hospitalo? Al la paĉjo en la floton vi sendis, kaj al mi ne? Unuvorte, la patro transsendis al mi nur hodiaŭ tiun ĵurnalan eltranĉaĵon, preskaŭ tutan paĝon pri via elstara persono, kaj ankoraŭ aldonis al tiu eseo alian, el via flota gazeto, ankoraŭ pasintjara, kun via beleta fotaĵo.

Nu, fraĉjo, kiele!

Ĝojigis vi min, oldulaĉo!

Ĉiam mi kredis je vi, je via celkonscieco, alceleco, alta ideeco, mi ĉiam komprenadis, kio vi estas, sed tielaĵon, mi konfesu, mi neniel atendis! Tio, fraĉjo, jam certe estas en la tutunia skalo. Kaj volforto, kaj koncentriteco, kaj beleco, kiel tio nomiĝas, de la animo. Mi fieras, amiko, pri vi, tre fieras. Certe, nia kara kaj senkompata «Unĉanska laboristo» vian eseon represis, aldonis ion pri viaj studentaj jaroj, tian, pri kio vi pro via damnita modesteco ne rakontis. Tiu artikolo eksplodis kiel bombo! Min tuj vokis superaj kamaradoj — ĉi tien kun Ljapkin-Tjapkin! Kie estas tiu via fama Ustimenko? Ni komencas, vidu, malsanulejojn restarigi, kaj, kompreneble, en aliaj skaloj, en pli grandaj. Do veturigu ĉi tien vian Ustimenkon, ni por li ĉi tie tiajn kondiĉojn kreos, kiel por neniu alia. Meritis la homo, necesas kompreni.

Tion diris la estraro.

Nun mia opinio: venu!

Ni donos al vi malsanulejon, vi ĝin komandos unupersone. Aŭtoritato por vi jam estas kreita, vi en nia urbo estas legenda persono. Vi trovos bonajn helpantojn, kaj mem, amiko, eklaboros pri disertaĵo. Da temoj vi verŝajne havas superflue, ne tiel, kiel ni — malsukcesaj kuracistoj. Baldaŭ vi estos kandidato de sciencoj, poste — doktoro. Al viaj disertadoj, vi mem komprenas, oni venados kiel en teatron, tie absoluta trafo estas garantiita. Nu, kaj poste por vi neniaj vojoj estas fermitaj — se vi deziros Moskvon, do estu Moskvo, kaj se vi deziros eksterlanden — kiu al vi rifuzos eblon perfektiĝi? Nu, kaj samtempe, mi ne dubas, estos diversaj kolegaroj, reprezentoj kaj cetero. Kaj por ni, viaj samurbanoj, estos agrable. Tamen, vi ne estas avida, mencios ie per bona vorto, por ni eĉ tia etaĵo sufiĉos.

Unuvorte — senprokraste telegrafu depeŝon al mi. Vojaĝmonon, certe, kaj ĉion ceteran, kiel diras mia ekonomo, «ni faros». Loĝejon preparos.

Kio koncernas nian vivon, do ĝi estas sen ŝanĝoj: Barbara Stepanova post la vundo estis malmobilizita kaj laboras en iu geologia skipo. Se tio vin interesas, do ŝi estas sola. Aĥ, gestultuletoj, rompiĝis via vivo pro via propra kulpo. Mia maljunulo nun estas subadmiralo kaj Heroo, kvankam li ankoraŭ militas sur subalternaj al li maraj komunikvojoj kaj dronigas ŝipojn de la fricoj, tamen, laŭ mi, li senfortiĝis — la koro funkcias nebone, kaj ankaŭ kelkaj malfacilaĵoj aperis en lia biografio, vi, probable, divenas, kiuj nome. Ni diskutos dum renkontiĝo. Unuvorte — la karakteron de mia maljunulo vi konas, bruis li, verŝajne, kie ne indis, — tiel mi supozas.

Mia patrino pereis heroe, tion vi, verŝajne, aŭdis. Mi fieras, ke mi estas ŝia filo.

Ĵovtjak kaj via Postnikov perfidis kaj transiris al la faŝistoj. Mi ĉiam sciis, ke Postnikov kapablas al ĉio, tipa dungito de ajna spiona servo. Verŝajne, ĝuste li tiris post si la fiulon Ĵovtjak.

Ĝenerale, iru ili al diablo, eĉ rememori estas abomene.

Nikolao Eŭgenjeviĉ alveturis, serĉis tombojn de la edzino kaj la filino. Li tre pri vi demandis kaj, kiam eksciis detalojn, eĉ verŝis larmon. Li drinkas, alie li estus bona kuracisto! Kiam li finos militi, se li ĉesos drinki, vi povas preni lin al vi en vian estontan malsanulejon, mi volonte benas.

Iraida al vi transdonas respektan saluton.

Ankaŭ Juĉjo, li estas tre amuza etulo!

Aĥ, estas pri kio konversacii!»

Tiel skribis al Ustimenko Eŭgeno Rodionoviĉ Stepanov.

Kaj malgraŭ tio, ke la tuta tono de la letero, kiel ĉiam ĉio, kio venadis de Eŭgeĉjo, estis malagrabla al Vlaĉjo, li por longe enpensiĝis pri la propono de posteno de ĉefkuracisto. Anstataŭ premadi de mateno ĝis vespero tiun damnitan pilketon kaj, kovriĝante per ŝvito, nokte subite timiĝadi, ke neniam kaj nenio rezultos kaj ne plu li havos sian operaciejon kun ties saĝa kaj streĉita kvieto, — ĉu ne estas pli bone tuj, ne prokrastante, ne pensante kompate pri sia sorto, komenci fari tion, kio konformas al liaj fortoj, kion li povas kaj kio estos utila?

Tamen, la leteron devis legi Vera.

Ĝis nun ili ne parolis pri la estonteco, kvazaŭ konscie evitante tiun temon. Eble, venis la tempo pensi pri tiu estonteco? Kia ĝi estos, almenaŭ proksimume?

«Kaj ĵurnalajn eltranĉaĵojn ŝi por kio dissendas? — subite pensis Ustimenko pri la edzino kaj skuis la kapon: tiuj pensoj ĉiam aperadis per si mem, li ne vokadis ilin. — Nu, sendis kaj sendis, kio estas speciala, ŝi deziris ĝojigi Rodionon Metodjeviĉ-on!»

La letero kuŝis en la manĝoĉambro sur la tablo, kiam Vera revenis el la hospitalo. Vlaĉjo, duonkuŝante sur la kurbpieda sofeto, estis leganta anglan libron pri kaktoj, kiun li kun granda peno elpetis sendi el Moskvo de konato de Nikolao Teodoroviĉ. En la ĉambro estis varmege — ĉi tie oni hejtadis, ne ŝparante brullignon.

— De kiu? — demandis Veresova.

— De Eŭgeĉjo.

— De kia tia Eŭgeĉjo?

Dum la lasta tempo Vera ofte incitiĝadis, ŝia gravedeco iris nefacile. Kaj ŝi laciĝadis en la hospitalo.

— De Eŭgeĉjo Stepanov, de vicfrato de Banjo, — trankvile diris Ustimenko. — Vi legu ĝin, interesa verko.

— Ĉu al vi tio ne estas malagrable?

— Certe, ne.

Li ne deziris konversacii. La belega frazo de Burbank pri mirinda vivemo de ĉiuj ĉi opuntioj, mamilarioj, cereoj mirigis kaj eĉ kortuŝis lin.

— Diablo scias kio! — laŭte per mildigita voĉo prononcis li.

— Pri kio vi tion diras?

Li voĉlegis la citaĵon el Burbank en la rusa. Vera malvarme kaj trankvile rigardis al li per siaj malhelaj okuloj.

— Ĉu bonege? — demandis li.

— Plej probable, bonege! — konsentis ŝi kaj ree eksusuris per la folioj de la Eŭgeĉja letero.

Duonkuŝiĝinte sur la sofeto, Vlaĉjo ekfumis cigaredon: forgesita por tutaj kvar jaroj folio de opuntio ekĝermis en malhela angulo. Tute sekiĝinta vegetaĵo evidentiĝis viva kaj tute sana kelkajn monatojn post kiam oni ĝin kondamnis al morto. Kaj greftado?

— Pri kio vi pensas? — interesiĝis Vera, finleginte la leteron.

— Pri kaktoj.

— Ĉu vi nun estos kaktisto, sed ne kirurgo?

En ŝia voĉo li aŭdis senkaŝan malamikecon: por kio ŝi parolas kun li en tia tono?

— Dume al mi estas malfacile esti kirurgo, — penante reteni sin, respondis Ustimenko. — Kun tiaj manoj, kiajn mi havas, mi eĉ ĉe vi ne povus operacii...

— Kial tiu stranga esprimo — «eĉ ĉe vi»? Kiel mi ĝin komprenu?

— Kompreni estas simple: vi eĉ pro kompato ne permesus al mi operacii. Ja vi iel-tiel estas por mi edzino...

— Kion signifas via «iel-tiel»?

Estis komenciĝanta sensencaĵo, la damnita sensencaĵo de ilia geedzeco.

— Ne indas, Venjeto, kvereli, — diris li. — Al mi estas malfacile paroli kun vi, se vi anticipe estas certa pri tio, ke mi deziras ofendi vin. Ni prefere parolu pri la letero, pri tio, kion vi pri ĝi pensas.

— Ĉu malkaŝe? — kun sama malamika kaj singarda esprimo en la voĉo demandis ŝi. — Ĉu sincere?

— Jes, certe.

— Al mi ne plaĉas tiu letero!

— Kaj al mi same! — kun faciliĝo diris Ustimenko. Sed li tuj timeme ekrigardis al Vera: ne povis tiel okazi, ke la proponoj de Eŭgeĉjo ne plaĉis al ŝi pro la samaj kaŭzoj, kiel al li. — Al mi ĝi tre ne plaĉis, — aldonis li, — al mi multo en tio ne konvenas.

Vera Nikolajevna silentis, pririgardante siajn rozkolorajn polmojn. Vlaĉjo atendis. «Tuj devas io decidiĝi, — subite pensis li. — Nepre nun kaj, verŝajne, por ĉiam!» Ĉe li ja ĉio decidiĝadis unufoje por ĉiam.

— Malsanulejo, laboro, ĉiutagaĵo — ĉio ĉi estas galimatio, — rigardante en la Vlaĉjajn okulojn, malkune kaj klare prononcis Vera. — Ne tien iras via vojo, Vlaĉjo! Tio vin entiros, vi enŝlimiĝos, vi dronos en zorgoj, ĉu vi komprenas?

Li silentis.

Kiel ĉiam, ŝi komprenis ne la ĉefan. Kaj ne tiun duonon! Malklara, angora antaŭsento de malfeliĉo turmentis lin, sed ŝi, kvazaŭ spite, malrapidis, pri io ridetis, pensis.

— Mi ne tute komprenas...

— Ja kio en tio estas nekomprenebla? — kun malbonkora nekompreno en la voĉo demandis ŝi. — Ĉi tie ĉio esas tiel simpla, tiel klara, tiel kuŝas sur la polmo...

Kaj ŝi etendis al li elmalproksime sian mallarĝan belan polmon.

— Vi ne estas Ioniĉ de Ĉeĥov, kiel pri vi pensis viaj maljunulinoj, — vi estas sciencisto! — milde kaj potence prononcis ŝi. — Vi estas sola talenta homo, kiun mi renkontis en mia vivo. Kaj vi ne rajtas esti nur kuracisto, mi — «nur kuracisto» Veresova — ne permesos tion. Mi delonge scias, kia vi povas iĝi, kaj en la malfeliĉo, kiu kun vi okazis, mi eĉ pli pri tio konvinkiĝis. En la malfeliĉo vi vere plene trovis vin...

— Tio estas elpensaĵo! — kun indigno diris li. — En tio ĉio estas elpensita, kaj banale elpensita. Ĉu vi pensas, ke mi estas tiom stulta, ke ne komprenis tiun spektaklon kun Sarancev? Ja ankaŭ vi mem al mi rakontis! Nu jes, ne svingu la manon, tiam mi, certe, ne komprenis, kvankam suspektis, sed kun tempo mi ĉion komprenis. Tiam kaj via kompatiga letero, kaj simple bonaj homoj — kolegoj, ĉio kune efikis, kaj pasis mia minuto de malforteco, kiam mi...

Li preskaŭ rakontis al ŝi pri la kvindek tablojdoj, sed ĝustatempe prudentiĝis kaj petis:

— Bonvolu esti kompleza, ne elpensu min, tute mi ne estas tiom bona, kia mi pentriĝas en via imago...

— Do, ĉu vi veturos kiel ĉefkuracisto? — evidente, ne aŭskultante lin, interrompis ŝi. — Iros al via Eŭgeĉjo Stepanov kaj dum jaroj laborados por li, por lia kontoro kaj lia burokrata bonstato? Kaj en libera tempo, kiun vi tie, certe, ne havos, sen ajna brilo, de monato al monato dum noktoj, anstataŭ ripozo kaj normala vivo — komencos, ĝuste nur komencos okupiĝi pri disertaĵo?

— Sed pri kio ĝi estos — tiu disertaĵo? — subite trankviliĝinte kaj decidinte por si, ke la malfeliĉo venis, interesiĝis Ustimenko. — Ĉu vi povas proponi al mi interesan temon, sen kiu armeo da medicinistoj simple sufokiĝas? Aŭ vi supozas, ke mi tian temon delonge posedas? Aŭ mi de saĝaj homoj demandu la temon, kiel tion faras multegaj kanajloj? Sen brilo! — subite kun forto mokimitis li Vera-n. — Sed disertaĵo kun brilo — tio estas ja kiam iu necesa, tre necesa afero estas farata! Kaj kiam brilo estas nur en la procezo de defendo, kaj eĉ tiam kun peno estas streĉata, kaj poste tiun binditan sensencaĵon oni tenas kiel dokumenton, difinantan leĝecon de altigo de salajro, tiam kiel? Kiel ĝi nomiĝas en la lingvo de averaĝe honesta homo? Kial do vi silentas?

Sur la vizaĝo de Vera subite aperis esprimo de timideco.

— Mi vin ne komprenas, — mallaŭte kaj timigite prononcis ŝi. — Ja ĉiuj defendadas kaj kandidatajn, kaj doktorajn disertaĵojn, tio estas natura, alie ne okazas, kaj tio, kien vi nun trafis, — tion kompreni neniu povas...

— Se vi min ne komprenas, tio ankoraŭ ne signifas, ke neniu min povas kompreni, — diris Ustimenko. — Ni ja, interalie, ĉiam tute ne per unua rigardo aŭ per duonvorto interkomprenadis, ĉu? Nu, kaj nun streĉiĝu kaj rememoru, ĉu mi intencis iam donaci al la homaro mian disertaĵon kaj fanfaronis al vi pri tio? Kaj kion mi faris en la vivo tian, por igi vin aŭ iun alian pensi pri mi kiel pri fenomeno? En kio mi kulpas ĉi tie? Eblas, ke en la juneco, kiam vi min ne konis, mi vere imagadis pri mi diablo scias kion, sed tio ja estis en la juneco, eĉ preskaŭ en la infaneco, kaj nun mi bone komprenas mian kapablojn, des pli en tiu situacio, kiam mia taŭgeco estas treege limigita...

— Aĥ, stultaĵoj! — subite simple kaj facile ekkriis Vera, kaj Ustimenko tuj komprenis tutan artefaritecon de tiu simpleco kaj facileco — lia edzino ektimis la abismon, en kiun kondukis tiu konversacio. — Stultaĵo, estas terure, al kio ni venis! Vi estas elturmentita de ĉiaj meditoj pri vi kiel pri kirurgo, mi laciĝis. Certe, vi ne povas en unu momento ĉion solvi. Jen ni veturos en Moskvon...

— En kian ankoraŭ Moskvon? — eĉ suspirinte antaŭ tiu muro de nekompreno, malvigle miris Vlaĉjo. — De kie aperis Moskvo?

— Kiel de kie? — penante paroli karese, kvazaŭ kun etulo, demandis Vera. — Kiel, Vlaĉjeto, de kie? Kaj la letero de Ĥarlamov? Ke li esperas — ĉu vi memoras, li skribis al vi? — kiam ĉio finiĝos, ni laboros kune... Tion li al vi post la vundo skribis, ĉion pri vi sciante...

Estis mirinde, kiel ŝi memoris, kio estis post kio, kiel ŝi memoris datojn, kiu kion diris unue, kiu poste. «Kvazaŭ jurkonsilisto, — miris Vlaĉjo, — kvazaŭ en juĝo ŝi eterne procesas kontraŭ iu».

— Kaj kio do?

— Kaj tio, ke se veturi kiel ĉefkuracisto, tiam al Ĥarlamov, sed ne al via Eŭgeĉjo. En Moskvo vi havas tute aliajn perspektivojn, Ĥarlamov havas potencan nomon, kaj via milita sorto...

— Ĉesu pri la sorto! — per raŭkiĝinta pro furiozo voĉo, apenaŭ aŭdeble diris li. — Forgesu tiujn vortojn, ĉu vi komprenas? Alie mi diros al vi, kiel ĉio ĉi nomiĝas — tiu via agado en la lasta tempo, kaj tiam al ni iĝos tute malbone...

— Nu, kiel? — paliĝante, demandis ŝi.

— Kiel? Ja kiel, laŭ vi, nomiĝas organizado de artikoloj en ĵurnaloj? Kiel, laŭ vi, mi devas rilati al tio, ke vi ilin mem dissendas al diversaj homoj?

— Al kiuj homoj? Se en la sanitaran departementon aŭ al Cvetkov, kiu tiom da bono...

— Ĉesu! — interrompis li. — Kiel vi ne hontas? Tio ja estas la samo — kaj dissendado de eltranĉaĵoj, kaj ekstraj porcioj, kiujn vi obtenas, kaj donacoj de patronoj, kaj...

— Silentu! Ne arogu! Tio ja estas pro vi kaj por vi — kaj la ĵurnaloj kaj la porcioj. Mi tuŝas nenin nutraĵon, ĉio ĉi estas por vi...

— Mi scias nenion, sed tio estas fiaĵo! — kriis li kaj ekstaris, kun tremanta makzelo, alta, maldika, ĝibeta. — Ĉio ĉi estas fiaĉaĵo! Kaj vi ne povas ne kompreni, vi ne rajtas ne kompreni, kaj se vi tamen ne komprenas, do mi devigos vin ĉesigi la spekuladon per mia, diablo ĝin prenu, sorto. Devigos!

— Ĉu spekuladon? — apenaŭ aŭdeble demandis ŝi. — Spekuladon?

Ne ofendiĝo, ne aflikto, eĉ ne doloro estis en ŝiaj okuloj. En ili estis teruro. Kvazaŭ ŝi ekvidis sian propran morton.

— Aĥ, Vlaĉjo, — prononcis ŝi flustre, — aĥ, Vlaĉjeto, kion vi diris! Ja tio estas nekorektebla, Vlaĉjo!

Certe, tio estis nekorektebla. Kompreneble!

— Spekulado — tio estas por sia profito, por si, — alpremante la manojn al la gorĝo kaj penante reteni ploron, diris Vera, — kaj mi? Ĉu mi por mia profito? Vi ion konfuzas, vi, vere, estas elturmentita, sed ankaŭ mi tiel laciĝis — mi ne havas fortojn...

Certe, spekulado estas por sia profito. Sed ekzistas spekulado por utilo de amata filineto aŭ fileto! Tamen, kion li povis al ŝi nun klarigi, se eĉ en multe pli simplaj okazoj ili komprenadis unu la alian duone? Kaj nun? Ja ŝi, vere, tiel penis por li!

— Bone, — diris li, — pardonu min, vi, verŝajne, estas prava. Kaj ni ne plu parolu pri tio...

Milionfoje tiu frazo estis kaj estas prononcata de geedzoj de ĉiuj tempoj kaj popoloj, kaj signifas ĝi jen kion: «Mi kaj vi estas senfine solecaj duope. Neelteneble, nekredeble solecaj!»

Tiel pensis Ustimenko, aŭskultante glatan spiradon de Vera kaj forirante en la manĝoĉambron, por ankoraŭ legi sur la sofeto. Ferminte post si la pordon, li ekfumis kaj kun facila rideto legis substrekitan de iu frazon de la angla botanikisto: «Kaktoj estas kuraĝaj kaj paciencaj: ili mortas stare».

Kaj subite li rememoris, kiel li malestimis tiujn vegetaĵojn en la nova loĝejo de Alevtina Andrejevna kaj ŝia Daĉjo, kiel kolere li pensis pri la pentraĵo sur la muro, ke tio estas «portreto de kakto», kiel nekomprene demandadis Barbara-n — kia en ili estas «utilo», en tiuj dornaĵoj, kaj kia li entute estis tiam netolerema, kaj ĉikanema, kaj turmentanta...

«Kaj nun?» — demandis li sin.

Li balancis la kapon, ne respondinte la propran demandon, kaj ekiris malfermi pordon. Laŭ la sonoro, tio estis Nikolao Teodoroviĉ, nun li ofte venadis pretere, irante el la hospitalo hejmen — por trinki glason da teo kaj fumi en silento kaj kvieto cigaredon. Sed hodiaŭ li ne eniris, pretekstinte malfruan tempon, nur transdonis leteron, kiu «kuŝis» sur lia tablo de la hieraŭa tago.

Ustimenko kaj la «urso en okulvitroj» staris iomete sur la perono. La nokto estis jam printempa, kun degelgutado, kun nebuleto, super kiu en la malhela ĉielo pendis flagrantaj grandaj steloj.

— Ĉu la ordonojn hodiaŭajn vi aŭdis? — demandis la «urso en okulvitroj».

— Jes. Ĉiujn tri.

— Al la fino la afero iras, al la fino, — suspirinte, diris Nikolao Teodoroviĉ. — Kaj vere! Tempas por la popolo ripozi. Laciĝis ni militi...

Li ankoraŭ iomete snufis, suspiris kaj, glitante per la galoŝoj en printempa strata koto, ekpaŝis al si.

Kaj Vlaĉjo, ekvidinte sur la koverto, ke la letero estas de Cvetkov, kaj ne atentinte tion, ke ĝi estas adresita al Vera Nikolajevna Veresova, sidiĝis sur la sofon, eltrenis je la angulo folion de blanka, densa papero kaj, malfaldinte ĝin, tralegis tuj, ĝis la fino, jenon:

«Vereto!

Mi uzas hazardan kaj fidindan okazon por ke vi ricevu de mi leteron sen ajnaj komplikaĵoj. Tra la doninto de la letero vi povas al mi ankaŭ respondi, ne ĝeniĝante pri formuloj, tiu homo estas mia subulo kaj liveros ĉion, kiel estas kutime en mia departemento.

Kion do mi diru al vi, Vereto?

Tiuj tagoj ĉirkaŭ la sepa de novembro ankaŭ por mi por ĉiam restos dolĉe memorataj; sub ĉio, kion vi skribis pri tiuj feliĉaj horoj, kun ĝojo subskribas ankaŭ mi; ĉiujn detalojn, kiujn vi virinmaniere memoras, ankaŭ mi — viro sperta kaj multon vidinta — same ne forgesis, kaj se eĉ forgesos, do ne baldaŭ. Ĉiuokaze, dum ekzistas nia malnova planedo kaj ie, sur iu ĝia punkto loĝas vi — Evidino, peka, alloga kaj belega, tia, kian mi vin konas kaj memoras, mi — kiel ajn aranĝiĝu niaj sortoj — vin ĉiam detale, gaje kaj, pardonu eksmodecon, pasie memoros. Ekzistas aferoj, kiuj eĉ por ni, trapasintaj fajron kaj akvon, ne eblas forgesi...

Tamen, sufiĉas pri tio.

Vi, certe, devas esti en Moskvo. Estas ridinde veni ĉi tien post ĉiuj. Tion rekomendu (vi povas eĉ je mia nomo) al via edzo. Mi tute konsentas kun via plano de agado, via saĝo min ankaŭ en tiu ĉi okazo ĝojigis. Kaj kiel mi ne taksis ĉiujn viajn ecojn jam tiam, en la marŝado de nia taĉmento «Morton al faŝismo»? Kiel mi nenion divenis? Nu, ni lasu tion. Kio fariĝis, tio fariĝis, nenion eblas revenigi.

Unuvorte, al vi ambaŭ se ne tuj, do ne pli malfrue ol en la fino de majo endas veni en Moskvon. Mi ĉion naturmaniere preparos. Nomumo en ambaŭ kanaloj — kaj en la nia kaj en la lia (tio estas de via edzo) — estos farita. Vl. At. sendube meritis nomumon plej honoran kaj plej por li oportunan. Temon por disertaĵo ni trovos, da ili, tiuj temoj, estas abundege, necesas nur trovi saĝe, por ke ĉio pasu ne nur solene, sed ankaŭ kun tiu eleganta bruo, kiu en ĉiuj epokoj kontribuas al vera sukceso. Mi devontigas min prepari Vl. At. al defendo de ĝuste tiu temo, kiu prezentiĝos al mi inda ne nur je li mem, sed ankaŭ je nia komuna bonstato. Li, via tiel suferinta edzo, kompreneble, havas ĉiujn rajtojn al trankvila kaj oportuna vivo. Kaj vi neniom valoros kiel edzino, se ne helpos al li en tiu nobla afero.

Escepte de respondo al tiu ĉi mia longa mesaĝo, poste skribu kiel ĉiam — al mia Fomiĉov. Li estas fidinda ulo.

Mia edzino al vi transdonas respektan saluton. Vi ŝin tute ĉarmis, ŝi vin plene admiras. Tamen, mi kun ŝi ĉiam koincidas en taksoj.

Via Konstanteno».

Traleginte, Ustimenko metis la leteron sur la tablon, glatigis la koverton, ankoraŭfoje rigardis, al kiu ĝi estas adresita: jes, tio estas al Veresova Vera Nikolajevna, ĉio estas tute ĝusta.

Nek malfeliĉon, nek teruron, nek indignon li sentis. Al li nur subite iĝis malvarme kaj li ĝismorte ekdeziris fumi. Alpremiĝinte per la dorso al la hejtilo, li enspiris fortegan fumon de kampara tabako kaj preter sia volo subite rememoris tiujn tagojn «ĉirkaŭ la sepa de novembro», kiun menciis Cvetkov. Ĝuste tiam, el Moskvo, Vera ĉiutage skribadis ĉi tien, en la hospitalon, karesajn kaj kortuŝajn leterojn. Kiel ĉio, ĝenerale, estas banale simpla: Konstanteno Georgijeviĉ evidentiĝis edziĝinta homo kaj ne pensanta pri foriro el sia familio. Kaj Vera Nikolajevna deziris fari sian «neston» — tiu vorto estis el ŝia terminologio. «Ĉiu virino deziras esti amata edzino kaj amanta patrino», — diradis ŝi, kaj li aŭskultadis ŝin kaj konsentadis: nature, certe, kiel povas esti alie...

— Vlaĉjeto, — subite vokis ŝi lin per dormema voĉo el trans la duonfermita pordo. — Ĉu al ni iu venis? Al mi ŝajnis, ke estis sonoro.

— Jes, — ne tuj respondis li, — venis.

— Kiu?

— Nikolao Teodoroviĉ. Li alportis al vi leteron. Mi ne komprenis, ke ĝi estas por vi, de Cvetkov, kaj tralegis. Sed ĝi estas nur por vi.

Trans la pordo heliĝis, Vera bruligis sian abomenan rozan strigon.

— Bonvolu doni al mi la leteron, — per glata voĉo petis ŝi. — Se al vi ne estas malfacile.

Penante ne rigardi al ŝi, li etendis al ŝi la koverton. Li hontis nun vidi la nudajn brakojn de Vera, ŝian kolon, ŝultrojn, harligojn. «Kiela mastrumaĵo, — subite kun angora kolero pensis li, — kia riĉaĵo por saĝa homo». Kaj diris, forirante:

— Morgaŭ por ĉirkaŭ du semajnoj mi enhospitaliĝos, mi havas iajn malordojn kun la kruro. Vi ĉion pripensu. Mi supozas, ke la sorton de la infano, kies patro, laŭ kalkulo de tempo, estas tamen mi, tiu historio influi ne devas. Jen tiel...

La pordon post si li fermis dense.

Kaj diris al si apenaŭ aŭdeble:

— Kaj la vivo estas la vivo!

Poste Vera vokis lin, li ne respondis. Ŝi vokis lin ankoraŭfoje. Li ree silentis. Tiam ŝi aperis en la pordo, pala, alta, iomete eĉ orgojla, en sia bunta negliĝo.

«Kaj ankaŭ tiu negliĝo same veturis kun ŝi en Moskvon», — pensis Ustimenko.

— Nu, mi kulpas, en ĉio kulpas, — incitite diris ŝi, — batu, tranĉu, faru kion vi deziras. Al mi li ĉiam plaĉis, mi ne kaŝis tion de vi. Kaj tiam mi delogiĝis, perdis la kapon, vi ne respondadis, de vi ne venis eĉ vorto, li ŝajnis atenta, helpema, grandanima...

Ustimenko silentis.

— Do kiel? — kriis ŝi.

Li ekrigardis al ŝi kun esprimo de trankvila laco kaj denove nenion respondis.

— Nu, bone, bonege, — ne sciante mem, kion ŝi diras, ekscitite prononcis ŝi, — brile, ni supozu, ke mi eĉ enamiĝis al li. Sed tio pasis, tio estas for, ja mi ne riproĉas vin pri via Banjo? Vin mi amas...

— La tuta afero estas en tio, Vera, — interrompis li ŝin, — ke vi neniun kaj neniam amas kaj eĉ ne scias, kio estas tio — amo al homa estaĵo. Vi amas kaj povas ami pasie nur unu aferon — sukceson! Mi sciis tion, sed pro malvigleco kaj pro iuj aliaj kaŭzoj, pri kiuj nun ne indas paroli, faris kompromison kun miaj propraj sentoj. Tial mi kulpas ne malpli, ol vi. Neniom kulpas nur la infano. Li sola. Kaj ni interkonsentu, se vi povas, ne plu levi tiun temon. Ni vivu ĉiu siamaniere, en nenio malhelpante unu al la alia. Kaj certe, per nenio riproĉante unu la alian. Tamen, decidu vi mem...

Kaj, forpreninte kun si tabakon, alumetojn, fumpaperon kaj la libron pri kaktoj, li foriris en la kuirĉambron, lasinte ŝin sola. Kaj ŝi ploris kaj al malgrandaj pecetoj, daŭre kaj skrupule, kvazaŭ farante ian necesan laboron, ŝiradis la leteron de Cvetkov.