Amen
Post la tagmezo de sur la ŝipestra ponto Vlaĉjo ekvidis, kiel sur la akvon de la golfo sidiĝis grandega flugboato «Catalina». Super la haveno Rejkjaviko estis patrolantaj dekoj da aviadiloj, kaj en bruo de iliaj motoroj ne eblis kompreni, kie kaj kiu ludas signalon «veno», poste sur la ŝtuparo oni komandis «atenton», kaj Ustimenko, preter sia volo, trafis en la salonon, kie ĉio iĝis simila al teatro — kaj cilindroĉapeloj, kaj uniformoj kun verdiĝinta oro sur la manikroversoj, kaj fasko da vilaj kaj gluece aromaj nigraj rozoj, kaj cigaredoj «Capstan», kaj nekredeble longaj cigaroj, kaj kalvoj super broditaj kolumoj, kaj brilantaj pro pluvo manteloj, kaj moviĝemaj, servemaj oficiroj de komunikado kun pistoloj sur la flanko, kvazaŭ en la fronto, kaj iu mallarĝvizaĝa, blanka, kiel kreto, virino, vestita tute nigre kaj en nigra peltaĵo — kun senkomprenaj, forestantaj okuloj.
«Tio estas la patrino! — kunpremante la dentojn, komprenis Vlaĉjo. — Tio estas lia patrino».
Korpulenta militisto, sur kies mano ŝi estis sin apoganta, vokis al si oficiron de komunikado, kaj tiu, kunfrapinte la kalkanumojn, turnis sin al Amiraĝibi. Ili pri io interparolis duonvoĉe, poste la ŝipestro almontris per la okuloj Vlaĉjon, kaj iliaj rigardoj subite renkontiĝis.
«Regu vin, Vladimiro Atanazijeviĉ, — legis Ustimenko. — Tio estas malfacila, tio estas preskaŭ neeltenebla, sed ni devas iri kaj iri kaj fari tion, kion ordonas al ni nia konscienco! Vi ja mem ĉion komprenas, doktoro!»
Tio estis, vere, neelteneble malfacila, sed li ne povis ne iri. Li venis en la centran hotelon — kaj malgranda rufa friponaspekta knabo-servisto en ruĝ-ora uniformo kondukis lin en la apartamenton de lordino Neville. Zorgoplena kaj tre dignaspekta ĝentlemano — verŝajne, sekretario — avertis la rusan doktoron, ke la sinjorino estas ne tute sana, tio ja estas komprenebla, ĉu ne? Tion ne eblas ne kompreni en tiu ĉi tempo...
— Mi komprenas! — diris Vlaĉjo.
Maljuna lakeo aŭ ĉambristo, sed same dignaspekta sinjoro, malfermis ankoraŭ unu pordon — ĉi tie estis same duonmallume, kiel en la ceteraj ĉambroj. Kaj ĉi tie, ĝibiĝinte, kuntiriĝinte, kovrinte la genuojn per plejdo, sidis tiu alta, kun senkomprena, forestanta rigardo maljunulino, kiun ĉiuj nomadis per stranga vorto «lordino».
«Ja tio estas la patrino, la patrino de Lionel, kiu ne plu havas por kio treni la vivan ŝarĝon, — kun angoro kaj doloro pensis Ustimenko. — Tio estas la patrino de ili ĉiuj — patrino de mortintaj filoj».
Kaj ŝi silentis.
Silentis kaj atendis — kion?
Kaj la korpulenta militisto kun grizhara kroneto de mallongaj bukloj ĉirkaŭ la kalvo, staranta kun cigaro flanke, — onklo Torpentow — same atendis.
— Lordino Neville dezirus scii ĉion, kion eblas, pri sia filo, nun forpasinta. Siro Lionel Neville, kiun vi... — komencis Torpentow.
— Jes, mi komprenas! — kapjesis Vlaĉjo.
Kaj, rigardante en la okulojn de tiu maljuna virino, rekte, trankvile kaj streĉite, tiel, ke ŝi ĉion komprenu, Ustimenko ekparolis. Komence li rakontis pri la batalo super la ŝiptrajno — kun ĉiuj sciataj de li detaloj: pri kuraĝo kaj heroeco de Lionel, pri tio, kiel al lia eta aviadilo oni rigardis de sur ĉiuj militaj kaj transportaj ŝipoj, pri tio, kiel li faligis nazian aviadiston, kaj, finfine, pri tio, kiel la leŭtenanto — vundita — estis levita sur la vaporŝipon «Aleksandro Puŝkino». Ne hastante, penante kiel eble plej precize traduki la opinion de Amiraĝibi pri Lew, li transdiris la vortojn de la ŝipestro pri la juna aviadisto kun koro de komencanta leono. Ĉi tiam la grasa Torpentow grakis kaj komencis refumigi la estingiĝintan cigaron.
— Jes, jes, — diris lordino Neville, — mi aŭskultas vin, doktoro, mi vin aŭskultas...
Sed la grasa Torpentow ne lasis al Ustimenko tuj daŭrigi. Li ion nelaŭte diris al la maljunulino kaj sonorigis, kaj tiam tre baldaŭ en tiu ĉi duonmalluma ĉambro aperis ankoraŭ kelkaj homoj — junuloj en kakia uniformo kun litero «P». «Press — gazetaro!» — pensis Vlaĉjo, kaj tiu stato, en kiu li troviĝis, kiam li estis iranta ĉi tien kaj kiam li komencis rakonti pri Lionel, subite ŝanĝiĝis al sento de malvarmo kaj vakuo.
— Tio estas ĵurnalistoj! — diris onklo Torpentow. — Gazetaro! Mi petus vin, doktoro, ripeti tion, kion vi al ni rakontis pri lordo Neville.
Ustimenko ripetis. Sed nun li ripetis aŭtomate, pensante dume pri tio, kiel kondutus Lionel nun kun tiu ĉi onklo Torpentow, «servinta en Hindio». Kaj la malmilda rido de Lionel ankoraŭ sonis en liaj oreloj, kiam li ree turniĝis al la patrino de Lew, penante forgesi pri la junuloj kun literoj «P», kiuj estis skrupule, modeste kaj vigle notantaj tion, kion li rakontis...
— Jes, doktoro! — ree prononcis la maljunulino.
Ŝi tuta etendiĝis antaŭen — tiu alta virino, ŝajnanta al Vlaĉjo malgranda, kaj ŝia grizhara kapo kun hardislimo estis egalmezure skuiĝanta tute proksime de li. Ne plorante, ŝi aŭskultis avide kaj pasie, ŝia rigardo el senkomprena kaj forestanta iĝis ĝoje koncentrita, kaj ŝajnis, ke nur per la rakonto de Vlaĉjo ŝi vivas nun. Kaj li rakontadis al ŝi ĉarmajn bagatelojn, karajn por ŝia koro stultaĵojn — kiel sur la vaporŝipo Lionel-on oni nomadis ruse Leonĉjo kaj Leonido, rakontadis pri ilia ludo pri divenado de muziko, pri tio, kiel li penis al ĉiuj disdoni siajn frandaĵojn kaj kiel li amikiĝis en la hospitalo kun rusa aviadisto, kiu eĉ nomis lin «sia knabo»...
— Ni tre dankas al vi pri tiuj ĉi detaloj, — subite potence kaj eĉ iom malsimpatie interrompis Vlaĉjon onklo Torpentow. — Sed ni dezirus pli multe aŭdi pri la lastaj tagoj de la kvina grafo Neville. Vi estis proksime de li, kaj, plej probable, vi aŭdis kelkajn liajn pensojn, gravajn ĝuste nun...
Ustimenko silentis iom.
Kaj denove li viziis Lionel-on Neville-on kaj lian vagantan, malamantan kaj senpardonan rideton. Denove li ekvidis la vizaĝon de la suferanta knabino, penanta esti knabo. Kaj nesciate kioman fojon li demandis sin: ĉu estis tio nur fizikaj suferoj?
La ĵurnalistoj en kakio senmove rigidiĝis kun siaj notlibretoj kaj eternaj plumoj. Ili atendis. Kion al ili dirus nun Lionel Neville, se lin ne murdus ilia tradicia politiko? Kiajn li trovus vortojn por ilia gazetaro — tiu ĵus naskiĝinta homo?
Ankoraŭfoje Ustimenko ĵetis rigardon al la patrino.
Ŝi estis same atendanta.
Kaj unu el la murdintoj de Lionel, subskribinta la kondamnan telegramon, — onklo Torpentow, kiu havas tro multe da komuna kun la nazioj por deziri al ili malvenkon, same estis atendanta.
Ne hastante, ekstreme singarde uzante nuancojn de la angla lingvo, militkuracisto Ustimenko finfine ekparolis. Li devis ekzakte transdoni la frazojn de Lionel: li havis sian manieron paroli — nervan kaj malmildan, siajn parolturnojn, ankoraŭ knabecajn, angulecajn, ŝiritajn, kaj li sekvis la mortintan Neville-on, restarigante liajn intonaciojn, atente aŭskultante ilin eĉ nun, imagante al si marajn ondojn, blankan ŝaŭmon kaj egalmezuran moviĝon de la arkta konvojo.
Li rakontis pri la sango de la rusoj, kiu estas mezurata en hektolitroj, pri la frato, enpremita per raŭpoj en la dezertan sablon. Li rememoris la alian fraton — la spionon, malamintan Munkenon kaj murditan en Hamburgo helpe de moslistoj. Tio, ke li sciis tiujn detalojn, estis pruvo de ilia vereco. Kun malvarma koro kaj klara menso, retenante sin en siaj propraj taksoj, li ripetadis nur tion, kio estis ĝuste sciata de Lionel, kiu certe ne ellernis mensogi. Tiel li atingis la plej akran temon — la temon de la arktaj konvojoj, kaj ĉi tiam li ekparolis ankoraŭ pli malrapide, turnante sin nur al onklo Torpentow kaj tute ne rigardante al la patrino. Dronigitaj eksplodaĵoj kaj kanonoj, aviadiloj kaj tankoj, kuŝantaj sur la fundo de malvarmaj oceanoj, — tio estas malfeliĉo de miloj da patrinoj, vidviniĝintaj edzinoj, orfiĝintaj infanoj. Do la ĵurnalistoj notu la vidpunkton de ĉiuj Torpentow kune.
Li ne perfidis Lionel-on, li nur plenumis sian devon rilate al lia memoro. Kaj kiam la grandega Torpentow interrompis Vlaĉjon per forme ĝentila rimarko, ke la forpasinta leŭtenanto Neville ĉiam inklinis al troigoj, kaj la troigoj de la knabo, sendube, estas ankoraŭ hiperboligitaj per komunistaj konvinkoj «de nia karega doktoro», Vlaĉjo estis tute preta al respondo.
— Mi eĉ ne kalkulis, generalo, — diris li nelaŭte kaj trankvile, — ke vi al mi kredos aŭ eĉ deziros kredi. Sed, esence, tio estas tute ne grava. Mi nur diris tion, kion ne povis al vi diri siro Lionel Neville, al kiu, kiom mi komprenas, vi same ne kredus, kvankam vi bonege scias, kiu pravas. Sed la afero estas ne en tio. Por ni tre gravas, ke tiaj homoj, kiel la forpasinta leŭtenanto Neville, en la plej malfacilaj elprovoj iĝas niaj veraj amikoj — kaj en vivo, kaj en batalo, kaj en morto...
Kaj, riverencinte al lordino Neville, li ekiris al la pordo.
— Sed necesas iri kaj iri! — diradis al si Ustimenko, paŝante sub pluvo al la haveno. — Kun tio nenio fareblas — necesas iri kaj iri!
Islandanoj en pluvmanteloj timigite fortiriĝadis disde la rusa militmaristo. Li estis parolanta kun si mem, tiu maristo, kaj liaj okuloj seke kaj malmilde brilis.
Apud la haveno mem antaŭ li abrupte bremsiĝis malgranda blua aŭtomobileto, kaj tuj sur la Vlaĉja vojo, spirante en lian vizaĝon fortan miksaĵon de cigaro kaj alkoholo, aperis unu el tiuj — kun litero «P» sur la uniformo, kiu ĵus notadis en sian notlibreton lian rakonton pri Lionel Neville.
— Ankoraŭ du vortojn, doktoro! — diris li, eltrenante el la aŭtomobilo pluvmantelon.
— Mi ne havas tempon! — lace suspiris Ustimenko.
— Ĉi tie proksime estas bonega stardrinkejo!
— Ĉio ĉi ne havas sencon, — diris Vlaĉjo. — Kaj vi mem tion bonege komprenas. Vi ĉiuj pensas kaj rezonas, kiel tiu Torpentow.
La ĉevala, dentoriĉa vizaĝo de la ĵurnalisto estis malseka pro la pluvo.
— Kiele! — diris li. — Tio, laŭ mi, estas iom tro. En la nuna milito ni faras unu kaj saman aferon.
— En nia armea regularo estas punkto, kiun vi devas memori, — diris Ustimenko. — Alie vi nenion komprenos. Mi penos traduki ĝin al vi laŭ la memoro...
Kaj post paŭzo li diris:
— «Riproĉon meritas ne tiu, kiu en strebo neniigi la malamikon ne atingis la celon, sed tiu, kiu, timante responson, restis en senagado kaj ne uzis en necesa momento ĉiujn fortojn kaj rimedojn por atingo de venko».
La ĵurnalisto silentis.
— Ĉu vi komprenas?
— Tio estas tro politiko!
— Tio rilatas al ĉio, — kun forto kaj kolero prononcis Ustimenko. — Kaj se vi deziras, al la historio de la morto de Lionel Neville — same. Komprenu ĉion ĉi kaj pripensu en libera tempo, se al vi tion permesos Torpentow.
Kaj, ĉirkaŭirinte la ĵurnaliston, kvazaŭ tiu estis fosto, Ustimenko eniris en la havenon. Kaj kiam li revenis sur la vaporŝipon, li tiel tremis, ke onjo Paŭlinjo donis al li en la bufedejo glaseton da vodko, por ke li trankviliĝu.
— Kaj nin oni intertempe eĉ ne intencas kargi, — diris al Vlaĉjo Petrokovskij, enrigardinte en la bufedejon. — Ĉu vi scias, kion ili opinias? Ili opinias, ke ni bezonas ripozon post la vojaĝo. Neniu estas tiom zorgigita pri la stato de nia nerva sistemo, kiel la karaj aliancanoj. Homoj de freneza bonkoreco...
— Diablo ilin prenu! — diris onjo Paŭlinjo. — Jam vodko preskaŭ tute ne restis, ekde mateno ili vizitadas, kaj kaviaron ili ne per sandviĉoj manĝas, sed el skatolo prenas per kuleroj.
— Kaj vi ne donu! — konsilis Petrokovskij. — Vi mem ĉi tie sandviĉojn faru — et-etajn...
— Kun nia ŝipestro ne eblas ne doni!
Antaŭ la sekva vespero la zinkan ĉerkon oni ŝarĝis sur «Catalina»-n, por transporti la korpon en tiun saman ĉerkujon, pri kiu rakontis Neville. En la salono de «Puŝkino» britaj oficiroj el la konvojo estis drinkantaj vodkon kaj almanĝantaj per kaviaro. La supera oficiro faris paroladon pri senekzempla heroeco de la Ruĝa, Sovetia alianca armeo kaj floto. Ŝipestro Amiraĝibi sidis kun duonfermitaj okuloj, lia cindre bronza vizaĝo ŝajnis malviva, nur unu palpebro tikis.
— Morton al faŝistaj okupaciantoj! — diris li angle kaj levis glaseton. Ĝuste en tiu sekundo Petrokovskij enkondukis en la salonon lordinon Neville. Per la okuloj ŝi tuj trovis Vlaĉjon. Ŝi estis sola, tiu maljunulino, kaj de sur ŝia gumtola mantelo estis fluantaj pluvaj gutoj. Ŝia malseka vizaĝo estis ankoraŭ pli blanka, ol hieraŭ.
— Mi ne scias, — diris ŝi, konsternite ĉirkaŭrigardante la ekstarintajn antaŭ ŝi oficirojn. — Mi ne scias... Mi iris ĉi tien...
Ŝi eĉ penis rideti, kaj en tiu rideto subite montriĝis Lew — la sama fiera kaj sufera esprimo.
— Iomete da viskio, lordino, kaj vi varmiĝos, — diris Amiraĝibi. — Vi simple laciĝis kaj malvarmiĝis...
Vlaĉjo aliris pli proksime al ŝi, kaj ŝi rapide ekrigardis al li.
— Jes, — prononcis ŝi per sia rompiĝema, konsternita voĉo. — Mi hieraŭ ne dankis la doktoron. Mi ne komprenis hieraŭ. Sed poste, nokte, mi komprenis. Tio estis Lew, certe, tio estis mia knabo — Lew. Li... neniam mensogis!
Kaj kvazaŭ ion perdinte, ŝi komencis serĉi en la poŝoj de sia pluvmantelo.
— Ĉu kuracilon? — demandis Vlaĉjo.
— Ne! — dolore sulkiĝinte, respondis ŝi. — Ne, ne kuracilon.
Kaj, disvolvinte folion de malseka papero, ŝi elprenis fotaĵon kaj etendis ĝin al Vlaĉjo. La fotaĵo same estis malseka kaj tre brilis, kaj, probable pro tio, ke sur la vizaĝon de la juna Lionel falis akva guto, ĝi ŝajnis tute viva, kaj la helico de la aviadilo malantaŭ liaj ŝultroj same ŝajnis reala. Ili kvazaŭ estis en pluvo — la knabo kaj la aviadilo — kaj ambaŭ atendis, kiam puriĝos la ĉielo.
— Jen! — diris lordino Neville kaj firme fleksis la fingrojn de Vlaĉjo sur la fotaĵo de la filo, kvazaŭ komprenigante per tio al li, ke la fotaĵo estas lia. — Kaj nun ankoraŭ preĝon, kaj mi foriros! Nenion plian mi povas!
Sen eĉ guto da sango en la vizaĝo, ŝi silentis iom, kvazaŭ rememorante, ĵetis ankoraŭ rigardojn al Vlaĉjo, al Amiraĝibi, al la ceteraj — kaj ĉi tie, ĉe la tablo, super la kaviaro kaj vodko, super la cindrujoj kaj cigaredoj, super boteloj da sukoj kaj sifonoj da sodakvo, seke, klare kaj senpasie ŝi laŭtlegis malnovan preĝon de maristoj.
— Ho Dio! — aŭdis Vlaĉjo. — Vi malfermas larĝe la ĉielojn kaj kvietigas la marojn, Vi direktas fluon de akvoj en ĉiuj akvujoj de la malgranda ĝis la plej granda, Vi estas mastro eterna, prenu, ho Dio, sub Vian protekton la homojn, kiuj servas al Vi en floto Via. Gardu ilin de timo en maro, ordonu al ili neniam timi malamikon, por ke ili povu ĉiam leĝe navigi en maroj, kaj pro tio servantoj Viaj, ho Sinjoro, sur insuloj Viaj povu en paco kaj kvieto servi al Vi kaj ĝoji pri mirakloj teraj, ĝui fruktojn de sia laboro kaj kun danko glori nomon Vian, same kiel la sanktan nomon de Jesuo Kristo. Amen!
— Amen! — konfirmis la oficiroj de la reĝa floto.
— Amen! — aparte, per alta voĉo diris la supera oficiro.
Ŝipestro Amiraĝibi kaj Vlaĉjo akompanis la maljunulinon ĝis la ŝtuparo. Super la haveno Rejkjaviko bruis pluvo. Malsupre sur la albordiĝejo estis frapetanta per la motoro nigra «Cadillac».
— Ili jam trovis min, — diris kun sia stranga duonrideto lordino Neville. — Sed mi ja tute ne estas freneza!
Kaj je la deka horo «Catalina», ekhurlinte per la potencaj motoroj, deŝiriĝis de la akvo, faris adiaŭan rondon super la haveno kaj prenis kurson al Londono.
Jen kiel ĉio ĉi okazis — la naskiĝo kaj morto de la homo.
Poste kun ĉiu tago pligrandiĝadis la distanco, disiganta Vlaĉjon disde tiuj amaraj tagoj, sed strange: multaj aferoj tute malaperis el la memoro, sed la knabino, la suferanta knabino, kiu tiel deziris simili al kuraĝa knabo, ne sukcesis dissolviĝi en la tempo.
Sed rakonti kaj klarigi ĉion ĉi li povis al neniu, krom Banjo, kaj Banjo ne estis, ne estis, ne estis!