Ĉapitro dek unua

Vi nur naskiĝas!

Ne sciante, ke Vlaĉjo havas malmultajn aferojn sur «Puŝkino», Neville ofte persvadadis lin:

— Ne malŝparu pro mi tempon, doktoro, vi havas ĝin tro malmulte por permesi al vi lukson sidi kun mi, kvazaŭ vi estas fratino-karmelanino. Iru al viaj vunditoj kaj frostvunditoj. Nun mi estas certa, ke eĉ sen via partopreno knaboj de tiu ĉi ŝipo ne forlasos min, eĉ se la stato iĝos definitive aĉa. Iru do, doktoro!

Ustimenko boligadis la injektilon, faradis al Lionel injekton kaj foriradis kun suprenfalditaj ĝis la kubutoj manikoj de doktora kitelo. Malvarma vento fajfadis en la maro, la suno naĝadis sur la blindige pura firmamento, konstanta balancado naŭzadis Ustimenkon kaj lia kapo turniĝis, sed li tenis sin, ne montrante tion: la mara uniformo estis deviganta. Lionel, la kvina gravo Neville, ĉirkaŭvolvita per la orenburga kaptuko, de sur la brankardo rigardante el trans la lazareta vando, malsimpatie deŝovante la malsupran lipon, de supre malsupren, longe demandadis pri io la «postvivintojn» — «survivers» — tiel ĉi tie oni nomis la prenitajn de sur la ferdeko de «Paola» matrosojn. Poste li insultadis:

— Iru vi al diablo, lupoj, kun viaj paroloj! Ĉu vi aŭdas? Vi min tedis ĉiuj!

Kaj al Ustimenko li rakontis:

— Ĉu vi aŭdis, doktoro? Ilin tutsimple forlasis nia konvojo, kiam ili estis irantaj al vi. Nia kara militflota departemento ordonis al la komandanto de la konvojo doni al la transportaj ŝipoj «rajton de memstara navigado». En traduko en la normalan lingvon tio signifas: «Saviĝu kiu povas!» Ja viaj ŝipoj ankoraŭ ne aliris, tio okazis ankoraŭ antaŭ la limoj de via operaca zono. Ĉu vi aŭdas min, doktoro, aŭ al vi estas malpermesite pri tio paroli?

— Prefere diru tion al viaj admiraloj!

— Paroli pri malbonaj admiraloj — tio estas malbontona! — diris Lionel. — Ĉi tie, doktoro, estas io multe pli abomena.

— Kaj ankaŭ tion adresu al ili!

— Se via scienco scius, kiel fuelumi min per hemoglobino...

— Do kion vi tiam farus? — demandis Ustimenko.

— Kion mi farus?

Li prokrastis respondi. Malforta rideto tremis sur liaj lipoj.

— Mi farus tion, kion mi devas, doktoro. Ja mi multon scias. Kaj nun super mi ne estas guvernisto, kiel en la infaneco en Surrey aŭ Essex. Kaj golfludi por mi estas ne interese. Hemoglobino — jen kio estas por mi necesa, sed kun tio nenio fareblas!

— Kial vi kroĉiĝis al tiu hemoglobino!

— Kun hemoglobino eblas multon fari, se vi ne nur batalas en la aero. Ĝuste tial mi bedaŭras. Ne sufiĉas, vidu, esti normala aviadisto, eĉ post la kolegio de Jesuo en Oksfordo, kie estas tiel komforte, kie ĉiutage sonoras sonorilo ĝuste tiomfoje, kiom da studentoj estas ĉe ni...

Li plu estis ridetanta — mistere kaj milde, kaj liaj pensoj estis klaraj, kvankam fojfoje povis ŝajni, ke li ion konfuzas. Sed Vlaĉjo sukcesis kutimiĝi al tio, kiel parolas Lionel, kaj estis komprenanta ĉion.

— Vidu, doktoro, — diris li neatendite. — Niaj oficistoj-diplomatoj ne rajtas ricevi eksterlandajn ordenojn. Antaŭ tri jarcentoj kaj duono reĝino Elizabeta pri tio esprimis kun krudeco, konforma al ŝia tempo, sed tre precize: «Mi deziras, ke miaj hundoj portu nur miajn proprajn kolrimenojn!» Estis forte dirite, ĉu ne, doktoro? Nu, kaj se mi deziras porti nenies kolrimenon? Se mi estas per si mem?

— Tio, ŝajne, ĉe vi ne okazas! — morne respondis Ustimenko.

— Mi ne scias, kio ĉe ni okazas kaj kio ne okazas, sed mi ne deziras porti ies ajn kolrimenon, — diris Neville. — Mi ne deziras paroli: «Aĥ, Dostojevskij, Dostojevskij, aĥ, tiuj vastaj slavaj animoj» — kaj fari tion, kion penas fari onklo Torpentow kaj liaj amikoj moslistoj. La ĉefa afero estas, ke tion ili fojfoje sukcesas. Eble, mi ne komprenus tiun malpuraĵon, se ne mia propra haŭto. Ĉio tio tiel videblas sur mi, ĉio ĉi estas tiel krude kunkudrita. Aŭ vi pensas, ke mi estas stultulo, kiu tute nenion komprenas? Ĉu vi pensas, mi havis malmultajn aferojn kun konvojoj?

— Tion, ŝajne, vidas ĉiuj, — morne grumblis Ustimenko. — Eĉ tiuj, kiuj, laŭ la esprimo de via historia reĝino, portas ŝiajn «kolrimenojn».

— Ne nur portas, sed eĉ penas per servo akiri ĉiu por si tiun kolrimenon, ridinde, sed estas tiel... Tamen, diablo ilin prenu, tiujn kolrimenojn, mi deziris al vi rakonti pri la antaŭa ŝiptrajno. Ĉe vi oni ne scias, kiel ĉio ĉi komenciĝis, sed ĉe ni iuj scias ĉiujn cirkonstancojn. Kaj la cirkonstancoj naskis spritaĵon. Tiu spritaĵo iĝis populara, kaj mia onklo Torpentow ĝin kun plezuro, verŝajne, ripetas. Tio estas vortludo kaj ankoraŭ io stulta, sed ekstreme fia. Mi estas anglo kaj serioze rilatas al mia lando, tiom serioze, ke eĉ al vi, doktoro, mi ne povas rerakonti tiun spritaĵon. Ili deziras, ke vi vidu, kiel cirkonstancoj iĝas pli fortaj ol nia deziro helpi al vi. Kaj por tio ili ludas tutan tiun ĉi malpuran ludon. Kaj pro tio estas tiel aĉe en mia animo...

Nun li estis parolanta raŭke, lace kaj rapide; ŝajnis, ke interne de li brulas kolera flamo, kaj tiu fajro ankoraŭ subtenadis liajn fortojn tiom, ke Lionel eĉ kun detaloj rakontis al Vlaĉjo, kiel «malaperis», kvazaŭ en mistika kinofilmo, el la franca haveno Bresto pezaj ŝipoj de nazioj, trairis «nerimarkitaj» preter la floto de lia reĝa moŝto kaj kiel poste ili iĝis sur la vojo de la arktaj konvojoj.

— Ĉu vi komprenas, doktoro? Tute kiel kun mi, aŭ proksimume kiel kun mi. Prefere tiu Neville mortaĉu pro refojaj sangelfluoj, sed sen ajna risko niaflanke. Ni ja estas nur homoj. Ĉu vi komprenis la analogion? La germanaĉoj, sed ne Ward kaj mia onklo Torpentow iĝas kulpaj pri tio, ke ni ne plenumis niajn devontigojn kaj fuŝis la promesitajn liverojn. Ni estas nur homoj, kiel esprimas tiu stulta bruto Ward. Sed estas ja minutoj, kiam ni devas esti pli ol nur, ĉu vi komprenas? Pli! Dispremi la naziismon povas pli ol nur homoj. Nur homoj estas tro fleksebla nocio, ne vane pri tio tiel ofte parolas Pétain.

Li sufokiĝis, kaj Vlaĉjo ordonis al li silenti, sed Lionel ne obeis. La kolera flamo ĉiam pli arde brulis en li, tiun fajron ne eblis estingi.

— Malhonesta ludo... Vi ne estas sportisto, vi ne komprenas, kia fiaĵo estas organizita, trompa ludo. Mi dufoje estis katapultita en la ĉielon, ĉu vi memoras tiun konvojon — vintre, en marto? Dufoje dum unu sama tago. Kaj poste ankoraŭ foje. Unue, kiam ni trenis nin inter la Ursoinsulo kaj la Norda Kapo, kaj poste jam ĉe aliro al via golfo. Tio estis malfacila tasko, sed por kia diablo ĝi necesas, se la tuta tasko de Ward kaj Torpentow estas — laŭeble, per ĉiuj fortoj ne liveri la promesitan.

Lionel sufokiĝis, al li subite mankis aero. Ustimenko kliniĝis al li. Kaj ŝiris viŝtukon.

— Ree! — finfine elparolis Neville. — Ree, kaj neniel haltas...

Milenuŝkin alportis ankoraŭ viŝtukon, sed la sango plu fluis kaj fluis en la buŝo, kaj ĝin ne eblis haltigi. Nur post ĉirkaŭ du horoj, kiam ili transportis lin en la lazareton, al li sufiĉis fortoj demandi:

— Kiom al mi restis, doktoro?

— Se vi malpli multe babilus, tiam nenio tia okazus, — mensogis Vlaĉjo. — La tuta afero estas en absoluta kvieto.

— Sed tamen?

— Al vi restis grandega, longa vivo, leŭtenanto, — ree mensogis Vlaĉjo, por konvinkeco nominte Neville-on leŭtenanto. — Grandega, longa kaj tre interesa vivo.

— Ĉu vi pensas? — tire diris Lionel, penante kredi al Ustimenko. — Ĉu vi estas certa?

— Aĥ, ne faru el vi martiron, — ekkriis Vlaĉjo. — Se vi vidus, kio iam okazas en la mondo!

— Ĉu malfacilaj kazoj?

Vlaĉjo ne respondis. Neville hihiis.

— Vi nur ne timu aflikti min per fremdaj suferoj, — diris li. — Ni, vunditoj, ŝatas, kiam al proksimulo estas malpli bone, ol al ni. Tio nin ial eĉ konsolas. Speciale, se proksimulo estas tia bruto, kiel tiu el Panamo, kiu ŝtelis kaj kaŝis du savzonojn kaj dek unu savjakojn. Li simpe ŝtelis tion de siaj kamaradoj...

Kaj, vigliĝinte, Lionel komencis detale rakonti pri la bruto-panamano, pri tio, kiel al li lia propra amiko promesis «ŝovi tranĉilon», se ripetiĝos tia historio. Li estis viva, tute viva, tiu knabo, kaj nur Vlaĉjo sciis, ke vivas li jam je konto de morto. Tio estis artefarita vivo, la koro ankoraŭ batis kaj nutris la cerbon, tamen ne per si mem, sed obeante al tio, kion faris majoro de medicina servo Ustimenko: obeante al senfinaj transfuzoj, ampoloj, injektilo.

— Jen, ni ankoraŭ parolis pri niaj tradicioj, — tute gajiĝinte, rememoris li. — Niaj tradicioj! Tio estas grandioza, doktoro! Ĉu vi aŭdis pri incendio de la ĉambro de komunumoj en Londono? Ĉu ne scias? Jen al vi niaj tradicioj: la gardisto de la ĉambro kategorie rifuzis enlasi fajrobrigadanojn en la brulantan domon pro tio, ke la fajrobrigadanoj ne estas membroj de la parlamento. Ĉu vi povas tion al vi imagi?

Li ekridis, poste por longe enpensiĝis kaj neatendite tre serioze diris:

— Estas neordinare stulta tio, ke mi ne vidos, kiel ĉio ĉi finiĝos. Eble, tio estas troa memfido, pri kiu vi min tiel ofte riproĉas, sed tamen...

— Kio — tamen?

— Mi tre taŭgus post la milito, kiam ili tie, en Londono, kaj en Vaŝingtono, kaj en Parizo, piedfrapos kaj ordonos: «Nun sufiĉas stultumi, sufiĉas da ĉiaj makisanoj, Rezistado, partizanoj kaj komplimentoj al la rusoj. Nun estas leĝa registaro!» Ĝuste tiam ni taŭgus. Sed da ni tre malmulte restos, bedaŭrinde, doktoro, kaj tiuj, kiuj restos, suspiros kaj trenos sin laŭ la malnova vojo...

Poste li aldonis:

— Mi havas amikojn en Francio. Jam nun ili plendas pri tio, ke ilian partizanan militon kontraŭ nazioj oni insultas revolucio.

Antaŭ la noktomezo Neville ree ekfartis aĉe. Li estis malbone aŭdanta, malbone komprenanta. Liaj pensoj konfuziĝis, blueta paleco kovris la vizaĝon, la maldikan kolon.

— Aĥ, doktoro, se tiu nereturnebla procezo irus pli gaje, — diris li kun peza suspiro. — Ĉu vere via scienco ankoraŭ ne ellernis transporti nin sur tiun bordon pli komforte?

Kaj li komencis paroli pri aŭtomobiloj — pri «Daimler», «Jaguaro» kaj «Bentley».

Vlaĉjo estis lavanta la manojn, kiam Milenuŝkin demandis lin per solaj lipoj:

— Kiel?

— Terure! — same, nur per la lipoj respondis Ustimenko kaj subite eksentis, ke lia mentono nereteneble tremas.

— Eliru, — balbutante, petis Milenuŝkin. — Eliru, vi nun ne devas esti ĉi tie. Eliru, kaj mi sukcesos mem, kamarado majoro...

Kaj, sufokiĝante, Vlaĉjo eliris.

Alpreminte la frunton al la sava floso apud la lazareto, kaptinte per la mano duoncirklon de «Oerlikon», li prononcis kiel sorĉparolon:

— Mi ne povas, ke vi mortu! Ĉu vi aŭdas?

Sed neniu lin, certe, aŭdis. Kaj neniu al li, kompreneble, respondis.

— Mi ne povas, ke vi mortu! — tra la dentoj, ne spirante, elpremis Ustimenko. — Vi ne rajtas morti! Vi estas nur naskiĝanta! Vi ankoraŭ estos, knabo! Vi ankoraŭ estas knabo, infano, sed via tago venos, vi estos! Vi ne rajtas morti! Mi ne deziras, ke vi mortu!

Nelaŭte kaj egalmezure estis tremanta la maŝino en la granda sino de la vaporŝipo, la helico pelis la ŝipon antaŭen, fajfis sala, kolera vento, brileradis sub la malvarma suno kurantaj ondoj, frapadis per domenpecoj la savitaj kaj jam sukcesintaj kvereli inter si bronzvizaĝaj, tatuitaj, ebrietaj «survivers», kaj ĉi tie apude, trans la vando de la blanka lazareto, sur la lito sub numero 2 estis mortanta la knabo. Ĉiuj, malgraŭ la milito kaj danĝeroj, havis ĉion en la estonteco, kaj por li en la estonteco restis tute nemulte da tempo. Tute mizera tempo, ja tion Vlaĉjo sciis. Same kiel li sciis, ke helpi eblas per nenio.

Lavinte sian vizaĝon ĉe kontraŭincendia ferdeka akvohoso, viŝinte la vizaĝon per la basko de la kitelo, li ekiris en la lazareton. Neville ankoraŭ estis dormetanta, kaj Vlaĉjo, ne rimarkante miregan rigardon de Milenuŝkin, verŝis por si en mezurflakonon viskion kaj eltrinkis unuglute. Poste li eksidis sur la liton numero 1, apoginte la vizaĝon per la manplatoj, kaj diris al la ŝipa helpkuracisto, ke tiu povas esti libera.

— Mi iros en la salonon, — respondis Milenuŝkin. — Okupiĝos tie...

— Iru, okupiĝu!

— En ia okazo...

— Mi mem scias, kion mi faru en ia okazo...

Milenuŝkin timigite foriris.

Ree ie maldekstre oni komencis ĵeti profundajn bombojn. Neville ekĝemis kaj penis leviĝi.

— Ne gravas, — severe diris Vlaĉjo. — Kuŝu!

— Al mi estas ege aĉe, doktoro, — plendis la aviadisto. — Kvazaŭ rato ronĝas min ie elinterne. Kaj ĉio doloras, kaj ĉio fluas. Donu al mi akvon!

Trinkinte el bektaso, li iom kuŝis silente, poste rapide kaj ordone diris:

— Mi deziras al la aero. Al mi estas sufoke ĉi tie, doktoro. Ĉu nun estas mateno aŭ vespero?

— Nun estas nokto, Lew. Kaj tie estas malvarme kaj vente.

— Mi fajfas, doktoro!

— Mi al vi ne konsilus.

— Ĉu tio povas malutili al mia sano? Apenaŭ! Mi dezirus, ke al ni oni kuiru kafon, doktoro, mi ĉi tie havas tutan ladskatolon, oni kuiru ĉion. Ja neniu dormas, tio ja estas la lasta nokto de la vojaĝo, ĉu vere?

— Vere! — kun peno diris Ustimenko.

— La lasta! Kaj mi deziras pasigi ĝin kun homoj.

— Sed mi ja estas ĉi tie?

— Vi sola por tiu nokto malmultas. Mi tre deziras, ke venu la ŝipestro, al li estas utile trinki tason da kafo, kaj la supera asistanto, kaj la stevardino! Kaj tiu knabo, kiu min eltrenis el la akvo, same venu, li pro mi ĝeniĝas kaj eĉ unu fojon min ne vizitis. Kaj konjakon mi havas bonegan krome. Kial ne aranĝi festenon? Veran diboĉon!

Rememorante post jaroj, jam en pacaj tagoj, tiun ĉi nokton — la lastan nokton en la vojaĝo, kiel esprimis Lionel, — Vlaĉjo severe riproĉadis sin pro facilanimeco, sed tiam — en tiu freneza nokto, kiam denove, post meditoj pri tio, ke homo al homo estas lupo, malfermiĝis al li feliĉo de kompreno de tiu simpla veraĵo, ke homo al homo, certe, estas frato — li ne pensis, ĉu utilas tiu emociiĝo por la mortanto aŭ malutilas. Plej probable, ne indis elporti la aviadiston al la sonoranta vento, sed tio estis la lasta deziro de la kondamnito, kaj ili «elveturis» — kun kafo, konjako, glasoj, tasoj kaj brando. En atendo de almozo ĉirkaŭe proksimiĝis la lupoj — dungitoj-«survivers», sed la frato kriis al ili, kiel al lupoj:

— Iru for!

Kaj, subridante per la sekaj lipoj, klarigis al Vlaĉjo:

— Ili vendadis diversajn sandviĉetojn, kiujn ricevadis de vi kontraŭ firmaj prezoj, kaj profitadis mil procentojn. Kaj nun ili postulos, ke oni ŝanĝu ilian profiton al valuto. Pri tio ili al mi fanfaronis. Kaj ili ne hontis, ke tiuj, kiuj savas la mondon de faŝismo, manĝas mileon...

Kaj li aldonis, atente fiksrigardante al la «survivers»:

— Malbone estas pensi tiel en tia nokto, sed tiujn ĉi povus dungi ankaŭ faŝistoj, ĉu ne, doktoro? Iliaj okuloj lumas, kiel ĉe lupoj, — tiel esprimis la mortanto, kiu, certe, neniam vidis aŭ, kiel li diradis, «ne sukcesis» vidi lupojn. Sed li estis komprenanta ĉion tion, kion estis komprenanta ankaŭ Ustimenko. Neville estis homo, kiu estis naskiĝanta en tiu ĉi sonoranta, fajfanta arkta nokto, homo, kiu estis naskiĝanta en malfacilegaj moralaj suferoj, por malaperi por ĉiam.

«Do, kio mirinda estas en tio, ke kuracistoj fojfoje mortpafas sin?» — tiel pensis Vlaĉjo poste, rememorante tiun ĉi nokton de la vojaĝo — tiun nokton de naskiĝo kaj morto. Tiun nokton, kiam venis en lian kapon penso, ke la honoro de kirurgio, al kiu li tiel fidele kaj pasie servis, estas tretita ne de homoj, ne!

Ĝin tretis lupoj!