Aŝĥen ekmalsanis

Dum la tagmanĝa paŭzo Ustimenko kuris ankaŭ en la stabejon — en la rokon, kie li longe marĉandis kun la gardestro, por ke oni enlasu lin, sed li, certe, ne estis enlasita, kaj nur per telefono li eksciis, ke pri veselkapitano Stepanov neniaj informoj povas esti sciigitaj.

— Kial? — kriis Vlaĉjo. — Mi ja...

Sed oni lin malkonektis.

Kaj ankaŭ la administranto al li nenion diris.

En la loĝejo, kie Rodiono Metodjeviĉ antaŭe estis okupanta ĉambron, Vlaĉjon oni renkontis ne tre afable. Nun ĉi tie edzinoj de submaristoj estis atendantaj siajn edzojn el ekspedicio. Vlaĉjo komprenis, kio estas atendi submariston, povis al si imagi. Eksidi al la militkuracisto oni ne proponis, alta maldika virino en malhela robo, levinte la ŝultrojn, diris:

— Detale mi, kamarado, nenion scias. Ŝajne, lia edzino pereis, kaj li mem fordonis sian ĉambron. Plej probable, li definitive transloĝiĝis sur la ŝipon.

— Sed ĉu la edzino certe pereis?

La alta virino denove ŝultrolevis. Ŝi, verŝajne, deziris, ke li pli baldaŭ foriru. Kaj li foriris en la manĝejon, deŝiris kuponon, manĝis supon el tritiko kun gado kaj longe atendis la duan pladon, kiun oni al li tamen ne donis, klariginte, ke kulpas la kalkulisto.

— Tiam donu ankoraŭ supon, — humile petis Vlaĉjo.

Fordonante la uniforman palton en la vestejon en la Domo de oficiroj, Vlaĉjo ree renkontis Vera-n. Ŝiaj vangoj brulis post frosto. Brilante per la okuloj kaj la dentoj, ŝi diris:

— Kiam tiu enuaĵo finiĝos — mi atendas vin ĉe mi. Ni babilos.

— Mi ne povas, — respondis Vlaĉjo. — Unue, mi responsas pri Aŝĥen Ovanesovna, due, mi bezonas vidi Bogoslovskij-on.

— Bogoslovskij-on vi venigu al mi. Li al mi plaĉis. Kaj memoru: viaj amikoj estas miaj amikoj, ĉiuj viaj malamikoj estas miaj malamikoj. Ĉu vi konsentas? Mi vin trovos, kiam la afero venos al la fino.

Ustimenko kapjesis. Kaj, trovinte kuraĝon, subite petis Veresova-n akiri por li du flakonojn da parfumo «Majfloro».

— Do, ĉu samtempe du amaĵoj? — ridetante per la okuloj, demandis Vera.

— Jes. Aŝĥen kaj Zinaida Mikaelovna...

— Sciu, vi estas vere kortuŝa homo, — alpremiĝinte por momento per la ŝultro al la Vlaĉja kubuto, diris Vera. — Mi neniam pensus, ke vi kapablas memori pri viaj maljunulinoj...

Kaj ŝi promesis, ke «Majfloro» nepre estos...

Post la tagmanĝa paŭzo homoj estis, kiel kutime, malpli multaj. Kaj la alta estraro forestis. Aŝĥen, sidanta apud Vlaĉjo, malfacile tusadis, ŝi, ŝajne, febris.

Por grandega miro de Vlaĉjo, la unua kun raporto elpaŝis Veresova. Tre ĉarma, tiela modesta doktorino, glate kombita, kun hardislimo en la mezo, ŝi klare laŭ papero, sen stumblo voĉlegis rezultojn de observoj pri vundoj de grandaj artikoj. Mordvinov atente aŭskultis ŝin kaj dufoje kolere sonorigis, kiam en la halo oni parolis. Ankaŭ Vlaĉjo aŭskultis atente, al li estis interese, kia ŝi estas doktorino, tiu Venjo Veresova.

— Nu, tute racie, — oscedinte, diris Aŝĥen. — Volgo, vere, enfluas en la Kaspian maron1, kun tiaspecaj malkovroj neniu kaj neniam disputas. Kaj ĝenerale, tio estas preskaŭ disertaĵo por rango de kandidato de sciencoj. Kaj ŝi eĉ opinias sia devo danki helpintojn en kolektado de materialoj. Vidu, ankaŭ Mordvinov helpis!

Vlaĉjo ridetis: li ŝatis, kiam la fisorĉistino koleris, ĉe ŝi tio ĉiam aspektis gaje.

— Helpon al ŝi faris nur definitivaj donĵuanoj, — ridinde globigante la okulojn, diris Aŝĥen. — Tio estas ne scienca laboro, sed kapraj tiriĝoj. Aŭ virkapraj. Mi, interalie, Vlaĉjeto, ĉiam rimarkadis, ke por tre beletaj kuracistinoj estas multe pli facile iĝi sciencaj laborantoj, ol por tiaj, kiel mi. Tio, probable, estas pro tio, ke vi ĉiuj, viroj, estas fiuloj.

— Dankon! — respondis Ustimenko.

Ĉirkaŭ la sepa horo en la prezidantaro aperis la ĉefkirurgo kaj Ĥarlamov. Nun la halo denove estis plena, kaj, kiam Alekseo Aleksandroviĉ donis parolon al subkolonelo Levin, multaj doktoroj jam staris apud muroj kaj en pasejoj. Aleksandron Markoviĉ-on Levin-on oni renkontis per aplaŭdoj, li levis la okulvitrojn, mirigite ekrigardis en la halon kaj tuj faligis ĉiujn siajn paperojn. En la spektejo oni ree ekaplaŭdis, pri distriĝemo de Levin en la floto cirkuladis legendoj, li sciis pri tio kaj ridinde diris al la tuta konferenco:

— Nu ĉesu do! Vi ja estas plenaĝaj homoj!

— Ĉu vi scias, Vlaĉjo, ke li baldaŭ mortos? — flustre demandis Aŝĥen.

— Mi scias, — diris Ustimenko. — Al mi Lukaŝeviĉ rakontis, li lin ekzamenis kune kun Timoĥin. Ili ankaŭ al Ĥarlamov asistis. Karcinomozo de la transperitoneaj glandoj. Ili lin kudrofermis. Kaj por li elpensis varianton, ke ili trovis ulceron kaj faris gastro-intestan anastomozon.

— Sed li ja divenis?

— Certe.

— Tio estas ĝuste tiu kazo, kiam scio de medicino por malsana kuracisto estas dua malsano, komplikanta la ĉefan.

— Li scias ĉion, sed tamen tenas sin! — diris Vlaĉjo. — Jen aŭskultu, kiel li parolas...

Per sia grakanta, tre laŭta voĉo, forgesinte pri la preparitaj notoj, subkolonelo Levin estis rakontanta pri plastio ĉe vundoj de molaj histoj. Se ĝuste sekci haŭtajn tegumentojn, plene uzante kapablon de la haŭto al elasta etendiĝo, tiam eblas kovri grandajn haŭtajn difektojn. Kun tiu metodo forte mallongiĝas daŭro de kuracado de vundoj, kaj ĉefe, ne kreiĝas turmentaj, rigidaj cikatroj, tiel karakteraj por la malnova kuracado de vundoj.

— Iru ĉi tien, Pŝeniĉnij! — kriis subite Levin por la tuta halo, tiel ke multaj tremeris. — Iru pli rapide, kien vi tie malaperis? Mi petas rigardi al niaj postlongaj rezultoj...

La grandega matroso Pŝeniĉnij, ne trovinte transpasejon sur la scenejon, subite risorte kuntiriĝis kaj saltis trans la orkestrejon. En la spektejo oni ekridis kaj ekaplaŭdis, laŭ sola tiu salto la doktoroj sukcesis taksi la «postlongajn» rezultojn de la operacio de Levin.

Ekvidinte rekte antaŭ si ridantajn generalojn kaj kolonelojn, Pŝeniĉnij por momento konfuziĝis, poste ĵetis rapidan kaj obeeman rigardon al Aleksandro Markoviĉ, kvazaŭ demandante, kion nun necesas fari, kaj tuj per ambaŭ manoj lerte kaj facile detiris de sur si la uniforman ĉemizon kaj subĉemizon. La ĉefkirurgo per siaj potencaj polmoj glatumis la dorson de Pŝeniĉnij, balancis la kapon kaj turnis la matroson tiel, ke ĉiuj en la halo vidu la laboraĵon de Levin.

— Lumu ĉi tien per lumĵetilo! — kriis Mordvinov en la iluministan loĝion, kaj tuj blanka radio glitis sur la arboj de la ĝardeno kaj prilumis la potencan, kvazaŭ bruligitan de la suno kaj ne tre glatan dorson de la matroso.

Kaj Levin, preninte montrobastonon, el malproksime, el duonmallumo, kiel ŝajnis ĉe la lumo de la lumĵetilo, montradis enplantiĝintajn pecojn de haŭto kaj per la grakanta, kolera voĉo klarigadis la procedon de la operacio. La grandega Pŝeniĉnij staris senmove, kaj eblis pensi, ke tio estas ne viva matroso, sed unu el skulptaĵoj en la ĝardeno de hispana grandulo.

— Nun iru en la spektejon, Pŝeniĉnij, — ordonis Levin, — ili vin palpu. Ne, la ĉemizon lasu ĉi tie, neniu ĝin prenos.

Li facile antaŭenpuŝis sian matroson, kaj kiam tiu trafis en la spektejon kaj ekiris tra la pasejo inter seĝoj, ĉiuj doktoroj tuj komprenis, kun kia respekto Pŝeniĉnij nun rilatis al tio, kion li havis tie, malantaŭ la ŝultroj, kaj kio antaŭe simple nomiĝis dorso.

— El jen tiaj etetaj pecetoj la subkolonelo faris, — diradis Pŝeniĉnij kun fiereco. — Jen el tielaj! — Kaj li montradis la pinton de la etfingro. — Ĉu imageblas! Kiam oni min alportis — estis simple kaĉo, vera kaĉo. Sed li komprenis, faris, kiel necesas...

Kaj Vlaĉjo, kaj Aŝĥen Ovanesovna premis kaj palpis la dorson de Pŝeniĉnij — vere, krudajn cikatrojn ili ne trovis. Kaj Pŝeniĉnij plu iradis inter doktoroj, kaj estis videble, ke li tre deziras ankoraŭ kaj ankoraŭ montradi sin, demonstri atingojn de la scienco kaj rakontadi pri «tielaj» pecetoj. Sed lia tempo jam finiĝis, kvankam li ĉirkaŭrigardadis sopire, serĉante almenaŭ iun, kiu ne pririgardis lian dorson. La dorson vidis ĉiuj, nun Levin estis demonstranta gluteon. La ĉefmatroso, la posedanto de la gluteo, komence konfuziĝadis, sed poste, kiam oni hontigis lin, dirinte, ke tio estas «scienco», — ruĝiĝis tre dense, grumblis: «Ja rigardu, se vi bezonas, ĉu mi avaras», — kaj ekiris, peze paŝante per la botoj, inter la seĝoj tra la pasejo kaj nur fojfoje iomete jelpetadis per alta voĉo, dirante, ke li timas tikladon kaj ne povas elteni, kiam oni «kaptas» lin per malvarmaj manoj. Preter Aŝĥen li deziris trairi pli rapide, sed ŝi diris al li base: «Ĉu mi viajn pugojn ne vidis, tuj staru ĉi tie!» — kaj bone ekzamenis ĉion, kion ŝi opiniis necesa. Kaj Levin tiutempe, tenante en la mano la okulvitrojn, estis respondanta al demandoj de doktoroj el la spektejo kaj de tiuj, kiuj sidis en la prezidantaro.

Kiam la konferenco finiĝis, Aŝĥen Ovanesovna diris, ke ŝi «tute disfalis» kaj la spektaklon ne spektos. Ustimenko penetris post la kulisojn kaj, trovinte tie Mordvinov-on, petis de li motorboaton por Oganjan.

— Nenian motorboaton mi nun havas, — respondis la departementestro kaj, demetinte de la vestokroĉilo sian uniforman palton, rapide ekiris post la foriranta ĉefkirurgo kaj Ĥarlamov.

— Sed ŝi estas malsana, — atingante Mordvinov-on, kiel antaŭe, al lia dorso diris Vlaĉjo. — Ŝi tre malbone fartas.

— Ŝi restu ĉi tie en la hospitalo. Ni kreos por ŝi bonajn kondiĉojn.

— Ŝi ne restos. Ŝi ja havas la batalionon, vi scias...

— Aŭskultu, mia boato estas mia boato, — returniĝinte al Vlaĉjo, per furioza voĉo bojis la departementestro. — Al vi en la Ĝiban golfon kursadas linia leĝera ŝipo — vi tion bonege scias. Ĉu estas ankoraŭ demandoj?

— Al la linia ni malfruis, — akre diris Vlaĉjo. — Ankaŭ tion vi bonege scias. Mi petas vian boaton esceptokaze.

Ili staris unu kontraŭ la alia silente sufiĉe longe. Poste Mordvinov diris preskaŭ amike:

— Mi ne povas, Ustimenko. Mi petas kompreni, la boaton bezonas mi persone.

— Vi povas ne uzi ĝin. Vi loĝas ĉi tie.

— Tio estas ne via afero, kie mi loĝas, — denove furioziĝis la departementestro. — Kaj ne vi al mi ordonu...

— Kaj vi ne kriu, — petis Ustimenko. — Mi ja ne timas vian krion.

Plua parolado jam ne estis sencohava. Mordvinov, bruante per la ŝuoj sur la ŝtuparo, foriris. En la halo apud Aŝĥen Ovanesovna staris Bogoslovskij kaj Vera. Nun, kiam Nikolao Eŭgenjeviĉ estis per nenio okupita, Vlaĉjon konsternis liaj malplenaj, sen ajna esprimo okuloj. Tamen li firme premis la manon al Vlaĉjo, frapis facile lian ŝultron, montrante, ke li ĝojas pri la renkontiĝo, kaj diris, ke li deziras drinki.

— Ne, mi ankoraŭ sidos iom, — diris subite Oganjan. — Mi atendos, kiam ĉiuj eliros, ja tie nun estas tumulto en la vestiblo...

Ŝi sidis iomete, ferminte la okulojn, poste abrupte leviĝis kaj nekomprene ĉirkaŭrigardis ĉiujn — maljuna ekmalsananta fisorĉistino. Sed kiam ili eliris, ŝi ekfartis pli bone — «probable, ĉio ĉi estas pro sufoka aero», deklaris ŝi.

Akompanante triope Aŝĥen-on al la marponto, nek Ustimenko, nek Bogoslovskij eĉ unu vorton diris pri Ksenia Nikolajevna, Sanjo kaj onklino Aglaja, kaj Vlaĉjo pensis, ke Nikolao Eŭgenjeviĉ, eble, intence ne rememoras kaj la edzinon, kaj la filinon, por ke sufiĉu fortoj por vivi.

En la setlejo estis malhele kaj malvarme, el la golfo vipe blovis vento. Aŝĥen paŝadis peze, kelkfoje glitstumblis kaj, malgraŭ tio, ke Vlaĉjo kondukis ŝin, tenante ŝian brakon, preskaŭ falis. Ŝia humoro estis malbona, eĉ la flakonoj de «Majfloro» ŝin ne ĝojigis, ŝi nur diris al Vera per voĉo de monduma damo:

— Mi estas danka al vi. Vi estas tre, tre kompleza...

Deĵoranto en la marponto — juna suboficiro kun lipharetoj — sciigis ĝentile, kun speciala flota dandeco, ke la linia ŝipeto, certe, jam foriris, kio koncernas laŭvojajn «kestojn», do, eble, tiuj venos, sed dume estas neniaj precizaj informoj. Estas bedaŭrinde, ke kamaradoj militkuracistoj ne zorgis pli frue, la sanitara departementestro ĵus, litere antaŭ kelkaj minutoj, forveturis en la urbon kune kun kapitano de medicina servo.

— Ĉu la kapitano estas virino? — demandis Veresova.

— Ĝuste, — retenante rideton, respondis la suboficiro. — Tre gaja, ĉiam ridis...

— Li Linjon Makarjeva-n iris akompani, — klarigis Vera, sed, ekvidinte la streĉitan vizaĝon de Vlaĉjo, eksilentis.

Aŝĥen peze eksidis sur tabureton kaj tuj lace fermis la okulojn. «Mia malfeliĉa fisorĉistino, — malgaje pensis Vlaĉjo, — kion mi kun vi faru?» Ekstere hurlis vento; penetrante tra fendoj de la malfortaj muretoj, ĝi movadis paperojn sur la tablo de la deĵoranto, balancadis la lampeton sur la konduktilo...

— Iru al mi, — diris Vera, — mi vin tre petas, Aŝĥen Ovanesovna. La deĵoranto telefonos, se io estos...

— Certe, mi telefonos! — promesis la suboficiro.

Sed la maljunulino kategorie rifuzis foriri.

— La boato, aŭ kio tie okazos, povos albordiĝi al la marponto litere por minuto, — diris ŝi. — Mi ne sukcesos ĝiskuri. Ne gravas, mi ĉi tie dormetos, kaj vi iru. Iru do, — kriis ŝi al Vlaĉjo, — mi tian «socialan servon» malŝategas. Drinku je mia sano, kaj mi resaniĝos. Kaj mi ĝenerale estas sana, simple la aĝo sin montras kaj malkutimo al kunsidoj...

Ĉe Vera Nikolajevna estis malgaje. Bogoslovskij drinkis glason da vodko, morne enpensiĝis kaj eĉ pro ĝentileco neniom partoprenis la konversacion. Veresova streĉadis gramofonon, ludis gitaron, penis kanti, alportadis manĝaĵon kaj forportadis ĝin reen netuŝita. Venis gaste du oficiroj-maristoj, mallaŭdis alopation, laŭdis gomeopation kaj komencis oscedi, Vlaĉjo demandis ilin pri Rodiono Metodjeviĉ; la maristoj, kiel evidentiĝis, konis lin kaj sciigis al Vlaĉjo, ke Stepanov-on ne tiom antaŭlonge vizitis la filino.

— Ĉu Barbara? — timidiĝante, demandis Ustimenko.

— Ĝuste. Barbara Rodionovna. Ŝi estas ie ĉi tie, en nia Nordo.

— Eble, nun vi gajiĝos? — ĵetinte akran rigardon al Vlaĉjo, interesiĝis Veresova. — Kiom mi komprenas, Banjo estas via amo?

Ne respondante, Vlaĉjo verŝis por si vodkon kaj drinkis sola. Poste li drinkis kun la oficiroj, poste kun Bogoslovskij, kiu drinkadis glaseton post glaseto kun evidenta deziro ebriiĝi. Kaj ne povis!

Estis jam malfrue, kiam al ebrietiĝinta Vlaĉjo alsidiĝis Vera kaj ekparolis pri tio, ke ŝi nepre deziras trafi al li en la 126-an.

— Por kio do? — morne demandis li.

— Divenu.

— Mi ne estas majstro diveni enigmojn. Vi prefere al mi diru, kion vi aŭdis pri nia amiko Cvetkov?

Vera Nikolajevna iomete rozkoloriĝis, verŝis por si kaj Vlaĉjo vodkon kaj, tintiginte la glasetojn, proponis:

— Ni drinku je li. Li nun estas granda estro. Tiel leviĝis, kiel neniu el miaj konatoj.

— Kaj ĉu vin li ne kunprenis en tiun leviĝon?

Veresova ekrigardis al Ustimenko milde kaj malgaje.

— Mi nun eĉ mem ne irus.

La oficiroj, subite treege enuiĝinte, ekkantis per du voĉoj:

Fajro dancas en streta hejtforn',
Sur la ligno — rezin' kiel larm'...

— Tro alte, Miĉjo! — diris unu.

— Ne, ne alte, Greĉjo, — respondis la alia. Kaj ili ree nelaŭte kaj elkore ekkantis:

Vi atendas min en malproksim',
Sed ĝis mort' estas nur paŝoj kvar.2

— Do, ĉu vi definitive ne prenos min? — kun mallaŭta rido, proksime rigardante per la mallarĝigitaj okuloj al Vlaĉjo, demandis Veresova. — Ĉu vi definitive rifuzas?

— Sed kiel ni vin povas preni, kiam ni havas plenan kompleton, ĉiujn cent procentojn de la etato...

— Tiam, Vladimiro Atanazijeviĉ, mi mem min prenigos. Mi ja, se deziros, ĉion povas. Vi min ankoraŭ ne konas...

— Iomete konas.

Je la dekdua horo de nokto ĉe Veresova eksonoris la telefono. Ŝi prenis la parolilon kaj, subite tuj incitiĝinte, transdonis ĝin al Vlaĉjo:

— Vin petas iu damo.

— Jes, — diris li. — Ustimenko aŭskultas.

— Tio estas Nora, Vladimiro Atanazijeviĉ, — aŭdis li hastajn, stumblajn vortojn. — Mi el forpermeso venis kaj en la deĵorejo ekvidis Aŝĥen-on Ovanesovna-n. Ŝi tute malbone fartas, eble estas, mi tiel pensas, pneŭmonito. Eĉ ŝia konscio estas nebula...

— Kie vi estas?

— Ja sur la marponto ĉe la deĵoranto. Mi deziris nian subkolonelon en la hospitalon sendi, sed ŝi koleras.

— Mi iras! — diris Vlaĉjo.

Bogoslovskij kaj ambaŭ oficiroj — Miĉjo kaj Greĉjo — ekiris kun li. Vera Nikolajevna, oscedante, adiaŭis kaj promesis helpi, se necesos. Dum Vlaĉjo estis surmetanta la uniforman palton, li per rapida flustro konsilis al li ne kvereli kun Mordvinov kaj ĝenerale ne akiri ĉi tie malamikojn.

— Vin ĉi tie oni tiel alte taksas, — aldonis ŝi, — por kio do vi mem ĉion por vi detruu...

En la rokoj de la ĉefa bazo plu hurlis vento, sed nun ĝi portis ondojn da pikanta, tranĉanta neĝo. En la deĵorejo estis tiel malvarme, ke eĉ la suboficiro en ĉapo kun klapoj kaj nigra flota ŝaffela manteleto estis dancanta per la feltbotoj klakdancon por varmiĝi. Aŝĥen Ovanesovna, ruĝega pro febro, estis dormetanta en angulo sur sia tabureto, la maldika Nora en nigra uniforma palto penis trinkigi ŝin per akvo el trinkpoteto. Kaj ankoraŭ iu estis ĉi tie, io envolvita en kovrilon kaj ŝalon, plej probable, infano, Vlaĉjo ne komprenis komence.

— Hu, nia avino! — ĝoje miris oficiro Miĉjo. — Ĉu vi rekonas, Greĉjo?

Evidentiĝis — ili ambaŭ estis torpedboatistoj kaj iam post ataka operaco trafis en la 126-an, iomete kontuzitaj kaj frostvunditaj. Nun ankaŭ Vlaĉjon ili rememoris, kaj la flegistinon Nora-n.

Bogoslovskij prenis en la manojn la manradikon de Aŝĥen kaj balancis la kapon, kaj Nora tiutempe estis diranta:

— Ŝin nepre necesas veturigi hejmen. Ŝi alie ne trankviliĝos. Al ŝi ĉiam ŝajnas, ke tie nun vunditoj venas kaj ĉio ĉe ni estas tute malbona...

Greĉjo kaj Miĉjo interŝanĝis rigardojn, interflustris kaj vokis Vlaĉjon flanken. El ilia vidpunkto, estis nur sola eliro — ekvidi la komandanton.

— Estas malfrue, — ekdubis Vlaĉjo.

— Li ĉiam tiutempe estas en la stabejo, — diris Greĉjo.

— Tio estas ĝusta, — konfirmis Miĉjo. — La admiralo pli frue ol je la dua horo el la stabejo neniam foriras.

— Sed ĉu oni nin enlasos?

La oficiroj ree interrigardis kaj deklaris, ke kun ili oni enlasos. Iliaj rozkoloraj, energiaj vizaĝoj estis plenaj de bonkora kompato, ili nepre devis agi kaj eĉ riski ion ajn, se tio estis necesa.

— Kaj nin oni ne haltigos, kamarado majoro, ni scias la pasvorton, — diris Greĉjo.

— Ĉi tie necesas orientiĝi al traŝiriĝo, — decideme deklaris Miĉjo, — ĉi tie aŭ ĉio, aŭ nenio...

La stabejon laŭ frostiĝintaj ŝtupoj, en fajfado de neĝa blovado, ili ĝiskuris dum ne pli ol dek minutoj. Dufoje Vlaĉjo renverse ruliĝadis malsupren, la torpedboatistoj akorde lin levadis, akorde purigadis de neĝo, akorde vigligadis. En la domon de la stabo ili penetris senobstakle, ĉi-tiea adjutanto estis por Miĉjo kaj Greĉjo simple Genĉjo, amiko laŭ la militlernejo. Ĝuste Genĉjo faris la paspermeson.

— Nun estas via afero, — diris li haste, — traŝiriĝu...

Ĉi tie staris severa matroso kun mitraleto, laktovitraj lampetoj estis prilumantaj ruĝan irtapiŝon. La torpedboatistoj, ĝustiginte siajn tunikojn, kombinte sin per samaj gestoj ĉe spegulo, ĝustigis la tunikon ankaŭ sur Vlaĉjo, kombis ankaŭ lin.

— Rekte antaŭen! — ordonis Greĉjo.

— Kuraĝon kaj honeston! — konsilis Miĉjo.

— Neniajn antaŭparolojn, — diris demalsupre la adjutanto Genĉjo, — li tion ne ŝatas.

Kaj tuj ili triope trafis en grandan malhelan kabineton, kie nur sur la skribotablo brulis lampo, ombrigita per lumŝirmilo.

— Kiu? — demandis la admiralo, kiam ili eniris post la laŭregula «ni petas permeson».

Vlaĉjo raportis laŭregule. Klakis la ŝaltilo, la admiralo ŝaltis la lustron, kaj Ustimenko tuj ekvidis tiun, kiu estis komandanta la floton, en kiu li servis. Li estis ankoraŭ tute juna — tiu flotestro, jam famiĝinta en tiu ĉi milito, — laŭ la aspekto la aĝon de la komandanto ne eblis taksi je pli ol kvardek jaroj. Liaj haroj de koloro de pipro kun salo estis malfermantaj la altan frunton, el sub la tre malhelaj brovoj trankvile rigardis lacaj okuloj de homo, kiu jam delonge ne dormas sufiĉe.

— Do, klaras, — diris la komandanto post paŭzo. — Kaj vin akompanas eskorto de torpedboatoj, ĉu?

— Alie mi ne sukcesus trafi al vi, — klare prononcis Vlaĉjo.

— Nu, kaj kun tiuj agloj vi, nature, sukcesis, — diris la admiralo. — Ili ne havas obstaklojn, kiel oni skribas en nia ĵurnalo. Mi aŭskultas vin, majoro!

Ustimenko faris paŝon antaŭen kaj ekparolis. Li pri neniu plendis, li nenion petis. Li simple rakontis pri siaj maljunulinoj, kiaj ili estas — tiuj maljunulinoj. Li deklaris, ĝuste deklaris, ke per ordono ilin necesas transigi en aliajn kondiĉojn. Li decide kaj firme rezignis de sia nomumiĝo en la hospitalon de la ĉefa bazo. Kaj kun karaktera por li malmildeco li sciigis, en kia malfacila stato nun troviĝas subkolonelo de medicina servo Oganjan kaj kiel ŝi estas tuj transportenda — li ĝuste tiel diris: transportenda — en la medicin-sanitaran batalionon numero 126, pri kiu ŝi tiel maltrankvilas, ke eĉ «malsani normale» ekster sia mastrumaĵo ŝi ne povos.

— Ĉu necesas motorboato? — demandis la komandanto.

— Ĝuste tiel! — respondis Vlaĉjo.

La admiralo premis butonon kaj ion mallonge diris en la telefonan parolilon. La «eskorto de torpedboatoj» rapide ekflustris en ambaŭ Vlaĉjajn orelojn iajn senorde admirajn vortojn, rilatantajn al la persono de la komandanto. Poste la admiralo konektiĝis kun ankoraŭ iu kaj ordonis morgaŭ je la dek unua kaj nul-nul «detale raporti». La «torpedboatoj», ekscitiĝinte, siblis en la Vlaĉjajn orelojn, «kia knabego» estas la komandanto.

— Ĉu vi estas tiu sama militkuracisto Ustimenko, kiu elprenis minon el skolto?

— La minon senmalutiligis la sapeisto, kamarado komandanto... Kaj mi nur...

— Do, ĝuste tiu. Kaj ĉu estis vi, kiu saltis kun paraŝutistoj sur kabon Meĵujev?

— Nia medicina bataliono estis aldonita al la paraŝuta trupo, pli ĝuste, niaj kamaradoj el la bataliono...

— Sed ĉu vi tie estis — kun la paraŝutistoj?

— Ĝuste tiel.

— Ĉu vi saltis en akvon kun paraŝuto? Ĉu doktoroj el la aerarmeo engaĝis vin en siajn eksperimentojn?

— Jes, al ili min sendis general-majoro Ĥarlamov. Mi saltis kelkfoje, sed al mi ne fortunis, tro frue oni min elprenadis...

— Ĉu estis vi, kiu al la komandanto de la aerarmeo skribis memornoton kun viaj konsideroj pri tromalvarmiĝo de aviadistoj en akvo? Kion li al vi respondis?

— Dume nenion...

— Dume, — ripetis la admiralo. — Jes. Kaj ĉu pri brulvundoj sur ŝipoj estis vi, kiu skribis?

— Ĝuste tiel.

— Ĉu same respondo ne estas?

— Ne estas, kamarado komandanto.

— Tio estas komprenebla, — per trankvila tono prononcis la admiralo. — La granda estraro estas okupita. Mi petas: ĉion ĉi — tromalvarmiĝojn kaj brulvundojn — resumu kaj raportu al mi en klara kaj ne por medicinisto formo. Ne maltrankvilĝu, la motorboato venos ne pli frue ol post dudek minutoj. Eksidu. Kaj ankaŭ vi, eskorto, eksidu. Miĉjo kaj Greĉjo, — subite kun speciala, neimiteble moka bonanima esprimo diris la komandanto. — Trabata grupo. — Kaj, rapide turniĝinte al Vlaĉjo, li demandis: — Per kio nun la komandantaro povas esti utila al viaj doktorinoj? Speciale al la ekmalsaninta Oganjan?

— Per bona vorto, — diris Vlaĉjo. — Cetero venos mem.

— Jes, bona vorto, — penseme kaj malrapide diris la admiralo. — Nu, do tio ne estos problemo.

Leviĝinte, li pririgardis Vlaĉjon kaj, neatendite subridinte, diris:

— Estas strange, ke vi estas kuracisto.

— Kial? — miris Vlaĉjo.

— El vi submaristo nemalbona fariĝus laŭ la karaktero. Komandanto de submarŝipo el tiuj, kiuj foriras en aŭtonomajn ekspediciojn. Ĉu vi aŭdis pri tiaj? Tamen, eble, ankaŭ en via profesio estas necesaj tiaj karakteroj?

Li etendis al Ustimenko la varmegan manon kaj kun rideto aldonis:

— Okaze de neceso mi petas veni. Kaj vi povas sen la eskorto, Miĉjo kaj Greĉjo ordonos anticipe, ilia konato Genĉjo ĉion organizos. Ho, tiuj amikoj!

Akompaninte la gastojn ĝis la pordo de la kabineto, li ĉi tie je la kubuto retenis Ustimenkon kaj demandis de li nelaŭte:

— Ĉu de Aglaja Petrovna estas neniaj informoj?

— Ne, — respondis Vlaĉjo. — Kaj, mi pensas, ne estos. Eble, Rodiono Metodjeviĉ...

— Li estas en ekspedicio, — diris la komandanto. — Kaj ne baldaŭ revenos. Do, sukcesojn...

Greĉjo kaj Miĉjo ankoraŭfoje akompanis Ustimenkon ĝis la marponto, helpis kun la deĵoranta suboficiro kaj la ĉefmatroso de la motorboato porti Aŝĥen-on tra la ponteto en malgrandan varman kajuteton kaj, starante apud Bogoslovskij, mansvingis al Vlaĉjo, kiel al malnova amiko. Nora demetis de Aŝĥen Ovanesovna la uniforman palton, gardeme kovris ŝin, poste ŝi longe malligadis kovrilojn, ŝalojn kaj kaptukojn, per kiuj estis volvita ŝia filino.

— Nun elgrimpu, Helenjo, — diris ŝi finfine, — ĉi tie estas varme, nun vi kun mi ne perdiĝos, ni venis hejmen. Donu al la oĉjo la manon, salutu, tio estas oĉjo doktoro, Vladimiro Atanazijeviĉ.

— Saluton, — tre serioze diris la knabino, kaj ŝiaj grandegaj okulharoj malrapide leviĝis. — Mi estas Helena.

— Saluton, Helena, — same serioze respondis Ustimenko. — Ĉu vi al ni gaste veturas?

— Ne, ne gaste, — plektante al la filino per la rapidaj fingroj la harligon, respondis Nora. — Mi por ĉiam ŝin prenis. Nian paĉjon faŝistoj murdis, kaj la avino mortis. Mi kun Helena nun estas solaj en la tuta mondo, al ni el parencoj nur la paĉja fratino restis, sed ŝi nin malŝatas, eĉ malamas. Certe, ŝi estas nervoza...

— Ŝi batis min, — serioze kaj severe diris Helena. — Pinĉis kaj batis. Ŝi nin malamas...

La motoroj ekhurlis pli forte, ondo batis al la maldekstra flanko.

— Ni eliris en la maron, nun ĝi skuos nin iomete, — diris Vlaĉjo. Li ne plu havis fortojn por rigardi al tiuj du orfinoj.

— Premligilon, — estis komandanta en deliro Aŝĥen, — envejne kalcian kloridon kaj subhaŭte — kamforon. Kaj turniĝu pli rapide!



1. «Volgo enfluas en la Kaspian maron» — esprimo por banala memevidenta nedisputebla veraĵo (devenanta el rakonto de A. Ĉeĥov «Instruisto de literaturo»).
2. «En terkabano», populara kanto de la tempo de la Granda Patruja milito, muziko de K. Listov, vortoj de A. Surkov. Ĉi tie estas cititaj versoj el malsamaj strofoj.